La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 38

Edith mansvingadis post Bill-on, ĝis li malaperis en la lasta turniĝejo de la serpentuma vojo, kondukanta malsupren de sur la monto.

Antaŭ ol la suno estus atingitan sian kulminon, aperis la farmobieno. La malfacilaj laboroj jam finiĝis en la malfrua-aŭtuna tempo. Tiuj kelkaj monatoj estis la tempo de la ripozo post la brulstampado kaj enstaligo de la bestoj. En la forlasita korto maljunulino kaj knabino pendigis lavitajn vestojn por sekigi, sur streĉitan ŝnuron. Ankaŭ uniformo troviĝis inter tiuj. Jes… jes… Ĝi ja estas la farmobieno de kolonelo Barker… Li eksidis en la proksimo de la farmobieno, sed tiel, ke kelkaj arboj kovris lin. Li ekbruligis cigaredon kaj rigardis la maljunulinon, pendigantan la vestojn. Li pensadis longe. Fine liaj okuloj komencis brili, kio ĝenerale signifis tion ĉe li, ke ia frenezaĵo venis en lian kapon, kaj nun li efektivigos tion senhezite…

…Denver Hill tiun antaŭtagmezon estis nekutime vigla. La ĉasistoj ne iris en la montojn, la drinkejo estis plena de bruaj homoj, kiuj havis ruĝan vizaĝon. Robin, juna felo-ĉasisto, iom ebriiĝis, ĉar li jam trinkis pli ol duonlitron da rumo dum la antaŭtagmezaj diskutoj. Li staris antaŭ la drinkejon por enspiri freŝan aeron kaj oleis sian pistolon. La forĝisto ampetolis kun bruna-vizaĝa, bela servistino, kiu portis barbon…

– Kien vi rapidas fratineto!? Bonvolu eksidi. – Li montris sur la benkon antaŭ la vendejo.

– Ne eblas… mia mastro atendas min – pepetis la knabino kaj rapidis plu. Sed Robin, starante antaŭ ŝin, kaptis ŝian brakon…

– He, atendu! Vi tamen trinkos gluton da likvoro je mia sano!

– Lasu min… – diris la knabino preskaŭ plorante, kaj ŝi volis liberigi sin kun timiĝintaj movoj, sed Robin tenis ŝin ridante.

Nun iu elpaŝis el la drinkejo. Kiam la knabino ekvidis tiun homo, ŝi volis kuri plu timiĝinte. Robin tenis ŝi eĉ pli forte.

– Kien vi volas iri, he…! – Kaj li kaptis ŝin ankaŭ per sia alia mano.

Tiam la knabineto vango-frapis Robin-on per gracia movo tiel, ke ties makzelo krevis. Kaj ŝi jam kuris…

La homo staranta en la pordo de la drinkejo elprenis sian revolveron kaj pafis. La forĝisto havis tiom da tempo, ke li subite flankenigis lian manon.

– Ĉu vi freneziĝis? Alpafi virinon?!

– Idioto! – kriegis Austin, ĉar li estis la koncernulo. – Tiu homo estas Bill Teksaso…!

La ĉasistoj miregis, elvenintaj el la drinkejo, aŭdinte la pafon. Poste ili ĉiuj komencis persekuti la knabinon…

Escepte Robin-on, kiu eĉ nun kuŝis sveninta sur la tero pro la ampetola mansvingo de la kara virino…

Bill apud la unua domo saltis en la vojkruciĝon kaj kuregis….

Li ekhaltis timiĝinte. Sakstrato! Malantaŭ li estas bruo kaj renkonte venas grandega, kalva homo, kiu tenas la ĉapelon en sia mano, kaj stelo brilas en lia butontruo… La ŝerifo! Li retropaŝinte je la bruo, li etendas sian manon al la pistolo. Knabino venas kurante al li. Ŝi kriaĉis oreltranĉe:

– Rapidu, sinjoro Colter… problemo estas en la drinkejo… Ve! Murdistoj!

La ŝerifo kuras al la stratangulo, la knabino en saltas tra malgranda pordo… Ŝi frapfermas kaj riglas ĝin malantaŭ si, enpremas la randon de la jupo en sian zonon por ke ŝi povu moviĝi. Videbliĝas ŝiaj botoj kaj rajdo-pantalono… Ŝi kuregas plu el la malluma ejo, kaj…

Kaj ŝi staras en la drinkejo. Efektive ŝi ĉirkaŭiris la domon kaj enkuris tra la flanka pordo… La ejo estas malplena. La gastoj elkuregis, nur la drinkejmastro staras ĉe la verŝo-stablo. Nun li turniĝas. La spilisto ĵus entiras Robin-on, treninte lin je la piedojn, kiu eĉ nun estas sveninta pro la gracia manmovo, antaŭ nelonge okazinta.

La drinkejmastro ekkrias, la spilisto etendas sian manon al la revolvero, dume oni rompis la flankan pordon, kaj jam la persekutantoj venas.

Kaj eksplodas la tertremo. El la mano de Bill, tablo trafas la drinkejmastron je la brusto, el lia dekstra mano knalas pafo, la spilisto ekkrias, li vundiĝis; li terenfalis kriante, dume-tra murspegulo, sur kiu estas viskio-reklamo, forŝovas la unuajn du penetrantojn… Tabloj, seĝoj flugas unu post la alia al la persekutantoj, nehaltigeble… Bill, uzante la drinkejbreton kiel ŝirmilon, pafas dekstren, maldekstren per du revolveroj al la flank- kaj ĉefenirejoj, kun tiel sorĉista rapideco, ke oni retiriĝas por momento, kiuj ne estis trafitaj…

Bill scias, ke lia situacio estas senespera, li levas la drinkejbreton kaj ĵetas ĝin al la flankpordo fulmorapide, kun kvar grandaj saltoj kaj terure kriegante li elfalas. La ruinoj de la drinkejbreto kovras plurajn homojn… Bruego, stertoro, vunditoj, kaj oni eĉ ne povis celi la freneziĝintan temerarulon. Nun Bill en la mezo de la ejo saltas sur tablon, kiu enigme ne rompiĝis, li kaptas la lampon, kaj depuŝas sin… Ĉe la pordo li alvenas piede en la vizaĝon de du homoj, tiuj renversiĝas… Malkroĉinte sin de la lampo, Bill falas sur la straton super la kapo de la homoj. Li saltas sur barelon, troviĝanta vid-al-vide, de tie li grimpas sur domo-tegmenton kaj kuras plu en virina vestaĵo, ŝiriĝinta je pecoj… Ĉio ĉi okazas fulmorapide, tiel do la tondraj pafoj parte malfruas, parte tiuj maltrafas pro la hastado, Bill kuras sur la domo-tegmentoj…

La kuracisto havas multe da laboro antaŭ la drinkejo.

– Mirinde – li diras al la forĝisto. – Nur malgravaj lezoj, krur- kaj brak-pafvundoj.

– Mi asertas, ke tiu ulo povintus celi ankaŭ al ilia kapo…

– Ĝi estas multa por unu tago… Mi neniam estus kredinte, ke la banditoj kuraĝus veni en Denver Hill-on, en la urbon de la ĉasistoj. Kaj la Lordo mortigis kvin bravajn ĉasistojn.

– Krome li fuĝis…

Nun jam aŭdiĝis konstanta kriado kaj ofta pafado…

Oni ne trovis Bill-on. La tuta loĝantaro de la urbo estis sur la stratoj! Dume la persekutato kaŭris malantaŭ fumtubo. Li ĉirkaŭrigardis singarde. Kien li povus kaŝiĝi?

Malpli proksime li vidis forlasitan, fermitan korton. Feloj kuŝis ĉie. Ĝi estas la deponejo de la urbo… La sola forlasita loko en la ribeligita urbo. Certe gardisto staras antaŭ ties pordo, sed interne estas neniu… Li devas penetri tien…

Li klopodis atingi sian celon nerimarkite, malrapide, rampante sur-ventre. Aŭdiĝas kakofonio.

Laŭ la aspekto de la urbo, oni rebatis mortan sieĝon de pli granda trupo de indianoj. Oni traserĉis ekzakte la domo-tegmentojn, la stratoj, la domojn. Vane… La persekutato glitis el ilia mano.

Dume Bill iom post iom atingis la pluvtubon super la felo-deponejo… forta-mane tenante sin li pendis super la korto, poste li malkroĉiĝis de la fero kaj kun granda svingiĝo li falis ĝuste sur la supron de alta amaso de vulpo-feloj.

Li faris tion bone! Iom da impertinenteco, iom da batalo kaj kaj la kutima, granda bonŝanco; tiuj denove helpis lin tra la malagrablaĵo… Nun li kaŝiĝos, almenaŭ ĝis vespero…

Li grimpis en la kelon tra fenestro. Estis terura fetoro. La sufoka odoro de la putranta viando kaj sango de la neprilaborita, kruda felo peziĝis en la ejo. Ekstere klakis ritmaj paŝoj el la direkto de la strata fenestro. Gardistoj… Li devas atenti, nur silente…

La oblikvaj radioj de la subiranta suno prilumis la kelon bone. Li ĉirkaŭiris homaltan felo-amason por trovi taŭgan kaŝejon…

Io ekmoviĝis malantaŭ iu amaso… Ĉu kato…?

Li repaŝis. Singarde flankenirinte, li rigardis malantaŭ la felo-amason. Poste frosta teruro paralizas lin:

La Lordo staris tie, kun krucitaj brakoj kaj rigardis rekte en liajn okulojn…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.