La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 26

Edith elgrimpis dormeme, kaj lace el la ŝarĝvagono, kiam ŝi vekiĝis. Jam estis nokto. Sur la nigra ĉielo senmovaj nuboj fermis la vesperajn lumojn de la firmamento. La konturo de la taluso iom disiĝis de la fono de la nigra ĉielo.

Bill kaj Kornulo la Sovaĝa, preninte ŝiajn manoj helpis ŝin veni de sur la ligna tabulo.

– Ĉu vi fartas bone? – demandis Bill.

– Mi ripozis sufiĉe. Mi sentas min freŝa.

– Bone. Nun jam ne temas pri seriozaj penoj. Ni vojaĝos.

Ili iris al la taluso. Io ekbrilis sur la reloj.

– Drezino – diris Kornulo la Sovaĝa… – Morgaŭ mi devus reporti ĝin. Privata branĉtrako disforkiĝas al la ŝtonminejo, tie ĝi kutimas stari en preteco

– Ĉu ĝi ne povas stari aliloke?

– Ne. La trajno karambolas kun ĝi en la mallumo.

– Prilumigu tion, se ni lasos ĝin ie. Vi havas ruĝan lampon… Ne estos inde por vi… reveni ĉi tien… Se vi jam estis kun ni…

La knabino komprenis tion. Kiu helpos ilin, tiu prefere forlasu la ĉirkaŭaĵon

– Vi pravas – kapjesis Kornulo. – Mi lasos ĝi ie. Ne estas domaĝe. Kiom da mono mi povus ricevi por ĝi, ke krankon Westinghausen kun kvar radoj, bremson kaj hupon oni ne taksis pli ol dudek dolarojn…

Ili sidis en la drezinon. Kornulo la Sovaĝa anticipe ĉirkaŭiris la maŝinon per kruĉo, verŝante oleon tie kaj ĉi tie inter ĝiajn radojn kun granda faksperto. Poste li sidis apud la du pasaĝerojn, ekpuŝis la inercian stangon, kaj ili ekruliĝis en la mallumon…

Ili glitis silente, egalritme, rapide.

– Kien ni iras? – demandis Edith.

– Al sekura loko, kie la loĝantoj de Connicted ne serĉos nin, kaj nek la Lordo trovos nin… Mi rakontis ĉion al Kornulo.

– Ĉu ni veturas Orienten?

– Unue ni haltos, kaj poste… Vi vidos…

Pluvetis. Edith ne demandis pli. Ili sidis unu apud la alia en triopo, iom strikte kaj kelkfoje, kiam la drezino skuetiĝis sur relkomutilo, ŝi kroĉiĝis al la knabo. Fine Bill simple brakumis ŝian ŝultron. Edith tiam tre trankviliĝis. Kiel mirinde! Kvazaŭ li estus ŝia frato aŭ patro, tiel memkomprenebla ĝi estas, kiam li ekprenas, levas, portas, brakumas ŝin… Nek foje venis en ŝian kapon protesti kontraŭ la ektuŝo de la knabo. Eĉ. Kiam Bill ekprenis, brakumis ŝin, ĉiu angoro malaperis el ŝia cerbo, koro…

Ili veturis unu horon per la drezino, kiam malklaraj lumoj de lampoj aperis malproksime…

– Nun atentu… – flustris Bill

– Ne timu…

La ŝaŭro fariĝis konstanta pluvo. Ili tute tramalsekiĝis. Kornulo la Sovaĝa antaŭenigis la drezinon tutforte.

– Kial vi rapidegas tiel?

– Je la dua kaj duono konstanta ŝarĝtrajno venos el Denver. Ĝis tiam ni devas malaperi de sur la reloj. La lokomotivestro kaj la bremsistoj vidus, ke ni ne estas fervojistoj…

Bill kaptis iun krankon de la inercia rado, kaj li tiradis ĝin tien-reen kun Kornulo. La malgranda drezino skuiĝis, grincis, klakis kaj ruliĝis sur la trako kun vivdanĝera elano. Se nur unu rubpeco estus sur la reloj, ili estus flugintaj de sur la taluso, kiel pafita kuglo.

Du lumpunktoj aperis en la nokto, refraktante la striojn de la pluvo. Obtuza hurlo alvenis el la malproksimo.

– La ŝarĝtrajno…

– Ni ne premu ĝin…

Ili ĉesis labori, ili nur prenis la ferstangon, kaj Kornulo la Sovaĝa pezis kontinue per sia piedo sur la bremson.

Grincado. La radoj glitis adheriĝinte, klako: ili funkciigis la manbremson.

– Descendu rapide!

Dum ili saltis de sur la sidejo, Kornulo la Sovaĝa elprenis ion de apud siaj piedoj. Aŭtomata fajrilo ekflagris, poste videbliĝis ruĝa lumo, kaj li kroĉis la lampon kun “haltosignalo” sur la antaŭan parton de la drezino.

…Ili ekiris en la pluvo. Ili paŝadis en regiono blinde luma, kie kreskis maldense kreskintaj arboj kaj arbustoj.

– Kie ili estas?

Certe en Kindlow, kien Bill sendis la ĉevalojn, pensis Edith. La trompitaj rabistoj rajdos plu, kaj ili…

Kio okazos al ili?…

Bill prenis ŝian brakon, ĉar li stumbladis en la koto, kaj ili ne vidis eĉ ĝis la nazopinto.

– Iru antaŭen! – li diris al Kornulo. – Mi sekvos vin kun Edith malpli rapide.

Li aŭdis, kiel Kornulo for-rapidas kaj blasfemas, ĉar li puŝiĝis al arbo-trunko… poste la mallumo englutis lin…

– Kien ni iras?

– Ĉu vi fidas min?

– Kial vi demandas tion?

– Ĉar se fidas min, tiam ne demandu. Malbona taktiko estus de ni, se vi konstante scius antaŭe tion, kion ni faros. Estus utile domaĝi viajn nervojn, kiom eblas… Ne demandu, ne pensadu… Venu bele, kaj okazos, kiel devas okazi… Hopla!..

Li levis la knabinon, antaŭ ol ŝi estus falinta en la koton.

– Bonvolu veni singarde sur tiuj kruroj. Mi havis nevinon, kiu iris kun tia nazo ĝis vivo-fino, ke oni konsideris ĝin tomato, ĉar foje ŝi stumblis en la ŝtuparejo, kaj ŝi glitis sur-vizaĝe dek ŝtupojn

Li denove prenis ŝian pojnon kaj fajfis mallaŭte. Ili iris sur malmola grundo, sed ĝi tre glitis… Eble ĝi estis argilo.

Ie grincado de ĉaro rompis la silenton. Bill tuj haltis. Ankaŭ parolado estis aŭdebla.

– Surteren…

Ŝi surventriĝis obeeme en la koto.

Ankaŭ el dekstra direkto proksimiĝis voĉoj. Ŝajnis, ke ili alvenis ien… Ĉu en urbon Kindlow?

– Ekstaru… Kuru strikte malantaŭ mi, ĉar ni estos inter arboj…

Ŝi miris, ke Bill vidas en la mallumo. Ĉar li devis vidi. Ili kuris inter arboj, kelkfoje ŝi frotiĝis al iuj malsekaj arbo-trunkoj.

– Oj!

Ŝia piedo batiĝis al elstara radiko kaj falis sur iun genuon. Ŝi sentis akran doloron en sia osto. Eble oni aŭdis la krion, ĉar voĉoj kaj paŝoj proksimiĝos.

– Tie… kvazaŭ iu estus kriinta…!

– Diable! – Kiu estas tiu?

Duone senkonscie pro la doloro ŝi sentis, kiel la knabo levas ŝin facile, kaj piedfingre, kun granda elano li fuĝas inter la arbon, kun tiel certaj saltoj, kvazaŭ estus hela tago.

– La diablo vagas ĉi tie! Ĉu vi aŭdas, Jeff? – diris nun iu klare, akre.

– Ĉu eble ia ŝtelisto?!

Nun Bill haltis kun li malantaŭ monteto. Pro momento li metis sian manplaton antaŭ la buŝon de la knabino, signante, ke ŝi subpremu ankaŭ la spiron…

La pluvo falis, la paŝoj for-sonis plandŝove ien, kaj ĉio silentiĝis. La knabo volis meti ŝin sur la teron.

– Mi ne povas iri plu… – flustris Edith, ĉar ŝia genuo tre doloris.

Bill portis ŝin plu senvorte. La akvo fluegis sur ili. La haroj de la virino pendis en hirtaj nodoj en ŝian vizaĝon… Ŝi ekvidis domon, kiam ili jam estis senpere ĉe ties muro… Pordo grinci… Ili alvenis en malluman ejon plena de sufoke varma odoro…

– La virino tuj deĵetu ĉion de sur sin. Portu ŝin en la alian ĉambron – diris Kornulo la Sovaĝa. – Ni preparis sekan vestaĵon pro ŝi.

Ankoraŭ alia ombro videbliĝis apud Kornulo tute forviŝiĝinte, en la mallumo. Sed tiu diris nenion. Bill Teksaso levis Edith-on, portis ŝin ien kaj kuŝigis ŝin sur kovrilon.

– Serĉu la vestojn! Ne eblas eklumigi lampon… Tiuj demetu viajn malsekajn vestojn… Mi lasos vin sola…

Eblas, ke ĝi estis hazarda ektuŝo, sed ankaŭ tio povas esti, ke ne… La mano de la knabo glitis sur la haŭto de ŝia vizaĝo…

La pordo grincis…

Kun akre dolora kruro, elĉepiĝinte li kolektis la vestojn kaj sur-prenis tiujn haste. Ia larĝtuba, leda pantalono, lana ĉemizo kaj mantelo estis metita tien. Ŝia kruro tre doloris. Ŝi sterniĝis sur la kovrilo elĉerpiĝinte…

Flustrado aŭdiĝis el la najbara ĉambro… Aŭroris… Ŝi fermis siajn okulojn, sed ŝi ne dormis longe, eble kvaronhoron, kaj ŝi vekiĝis subite.

Estis lume. Kie ŝi estas? Ŝia rigardo hazarde trafis ŝrankon, sur kiu pendis grandega tabulo:

ENIRO

NUR

POR MEMBROJ

Nun ŝi rekonis ankaŭ la ĉambron…

Ŝi estis en Connicted. Ĉe Buldog. En la meza mezo de la fajrokovejo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.