|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() BILL TEKSASO, LA TEMERARULOAŭtoro: Jenő Rejtő |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La knabino sentis tian jubilan ĝojon, ke ĉiu ŝia sango leviĝis en la kapon, kaj ŝia spiro prskaŭ haltis.
– Fine, ke vi alvenis…
Plej volonte ŝi estus kaptinta ambaŭmane la vizaĝon de Bill por alpremi lin al si.
– Mi malfruis iomete, sed mi renkontiĝis kun miaj iamaj samlernejanoj – li komencis sian gajan babiladon. – Ni ludis keglon kaj trinkis bieron, do pasis la posttagmezo.
Edith iom malgajiĝis. Tamen li ne devintus forgesi pri ŝi pro la gajaj amikoj.
Ŝi ne rimarkis, ke Buldog rigardas la vizaĝon de la knabo kun kuntirita okulo.
– Mi prunte-petis ankaŭ ĉevalon, kaj ni akiros ĝin ankaŭ por vi… Ĉu vi povas rajdi?
– Mi edukiĝis en Meksikio.
– Sed rajdi en tiu ĉi vestaĵo estos malfacile, kvankam tio urĝas, ĉar iu mia onklino loĝas en la urbo, kiu intrigas kontraŭ mi, kaj mi ŝatus iri plu de ĉi tie.
– Sed… ankaŭ vi devus ripozi.
– Mi ripozis. Tagmeze mi dormis kelkajn horoj sur kanapo ĉe la gastejmastro. Ordulo! Donu ian rajdistan vestaĵon al fraŭlino Edith!
Buldog ĉirkaŭrigardis gratante sian barbon.
– Eble… mi trovos…
– Dume mi prunte-petos ankoraŭ unu ĉevalon…
– Hm… – grumblis la maljunulo. – La posedanto de la ekspersĉaroj estas je distanco de dek minutoj… Tie… vi povos prunti facile.
– Dankon. Atendu min ĉi-dekstre, sub la monteto…
Li foriris. Buldog elprenis la rajdistan vestaĵon rapide kaj ĵetis ĝin al la knabino.
– Tre rapidu…
– Kial. Ĉu eble… io ne estas tiel, kial Bill diris? – ŝi demandis suspekteme.
– Ĉio estas tiel, nur mi… atendas iun… Do… Rapidu…
La knabino iris en la alian ĉambro, surprenis la rajdistan pantalonon, la botojn, la mantelon kaj la sombreron. Ĉio trolarĝis sur Edith, ŝi preskaŭ perdiĝis en la vastaj vesto-pecoj.
– Ni iru – diris la maljunulo. Poste li blovestingis la lampon, kaj ili rapidis al la monteto.
Estis trankvila, malluma nokto. La knabino nek si mem sciis, kial, ŝi sentis strangan ekscitiĝon. Budog iafoje murmuris ion, kaj li tretis-trampletis malbonhumore en la sama loko…
Malproksime lumo ekbrilis, kaj aŭdiĝis knalo… Poste ankoraŭ du-tri ekbriloj, knaloj…
– Per la sep sakramentoj… – siblis Buldog inter siaj dentoj.
Ekbrilis lumo post lumo, knalo sekvis knalon, ĉiam pli proksime…
– Ĉu vi pensas, ke… Bill? – demandis la knabino. – Ke tie…
– Silentu!
Aŭdiĝi proksimiĝanta huftamburado de ĉevalo, kaj rapide pligrandiĝanta ombro kuregis al ili, fajrerantaj, klakantaj hufoj, kaj Bill jam staris tie spiregante kun konduko-ĉevalo…
– Rapide… Enseliĝu…!
Proksimiĝantaj knaloj…
– Sed tiuj…
– Miaj iamaj samklasanoj… Mi vetis kun ili, ke ni rajdos pli rapide, ol ili… Antaŭen!.. Helpu, Buldog!
Buldog eklevis ŝin, kaj Edith estis en la selo
Ŝi aŭdis nur klakon, ŝi nur konjektis, ke Bill frapis sur la ĉevalon per io, ĉar la besto ekimpetis, tiel, ke ŝi preskaŭ falis el la selo, sed Bill kaptis ŝin por momento dum la ekrajdo, poste la tero klakis sub ili, kaj ili galopis.
– Rajdu dudek minutojn, kiel vi povas… – li kriis al ŝi kaj rapide rerigardis. – Hoho!!.. Ili sekvas nin rapide… Ne gravas! Tamen ni gajnos la veton.
– Ba… – spiregis Edith – , kial vi komedias… Mi scias bone, ke oni persekutas nin.
– Ĉu vere? Kvankam mi ŝatintus sekreti tion… Ej…! Hop!
Kuglo frapiĝis al la rokmuro, kaj la dispolviĝinta bazalto ŝpruciĝis en lian vizaĝon.
– Pli rapide! – Li frapis denove sur la ĉevalon de la knabino per la tenaca vergo. – Post dudek minutoj ni pri-ridos ilin…
La tero resonegis, bruis la ĉevalrimenaro, kaj aŭdiĝis kelkaj ekhenetoj. La persekutantoj venis pli proksimen. La kugloj siblis ofte preter ilia kapo.
– Diable…!
Kial oni persekutas ilin? Ĉu la rabistoj estus sur ilia spuro? Aŭ li ŝtelis nur ĉevalon por savi ŝin? Ĉar li ŝtelis la ĉevalon… Tio certas. Li ja ne havis monon, kaj tiu fabelo pri “prunto” estas tiel naiva…
– Atentu… al la rivero, sur tiu ĉi deklivo. Malsupren, al la prerio…
Edith teruriĝis. La vojo kondukis preskaŭ perpendikle de sur la monteto, al vepra, sekiĝinta stepo…
– Antaŭen… Ne timu… Infanaĵo estas la tuto. Hopla!
Li ekbatis denove la ĉevalon forte, la virino fermis siajn okulojn timiĝinte, dume la besto prenis elanon.
Ŝi preskaŭ falis super la kapo de la stalono, kiel ili ekimpetis malsupren… La du bestoj kelkfoje kuntuŝiĝis, pubruis iliaj korpoj, ekhenis, kaj spirblovis terure. La tero kuris sub ili forviŝiĝinte. Ĉiu sekundo povis kaŭzi ilian kolo-rompon.
Dornaj arbusto, sekiĝintaj veproj krakis rompiĝante, ŝtonoj ruliĝis, kaj la tero kuris sub ili, kiel furioza muntadbendo.
Edith fermis siajn okuloj, tiel timiga, terura galopado ĝi estis, malsupren, sur la kruta deklivo de la montetflanko… Nun aŭdiĝis klako, timiĝinta ekheno, la ĉevalo stumblas, ekrotaciiĝas sur la pado, kaj malvarma juktiklo de morta falo kunpremas la koron de la virino…
Ŝi elflugas el la selo!..
Ŝi sentas nur tion, ke mano kaptas ŝin je la brako per dura premo. Ŝi pendas en la aero sekundon, poste ŝi reskuiĝis antaŭ Bill-on, en la selon de la galopanta ĉevalo.
– Ĝi estis bela akrobataĵo – diris la kaŭbojo entuziasme – , ni rikoltus sukceson ankaŭ en cirko, sed nun ni rapidu, ĉar la knaboj tre rapide venas.
La ĉevalo de Edith galopis malproksime antaŭ ili, ĉe la fino de la deklivo, kun selo flankenŝoviĝinta.
– Haho!.. Ni alvenis.
Ili rajdis sur ebenejo, sur malbenita vepra, sekiĝinta prerio, al la rivero.
– Ili ja… atingos nin… Kun duobla ŝarĝo… Elseligu min… ili ne batos min…
– Silentu, knabino… Hop!.. Diablo forportu la celpafistojn… Ne timu, kaj ne babilaĉu… Hu…! Ĉu ili jam revenis?! Posttagmeze mi tromplogis ilin preskaŭ ĝis Kinglow…
Li adresis tiun lastan rimarkon al fajrostrio, alvenanta el la nigra grupo.
Oni persekutis ilin ankaŭ el flanka direkto! Malantaŭ ili kun iom malpli granda elano, sed per samritma rapideco venis la persekutantoj. Kaj, el dekstra direkto, kie la sekiĝinta prerio finiĝis ĉe arbaro, proksimiĝis la grupo de novaj persekutantoj… Klare aŭdiĝis voĉo de viro:
– Fermu ilian vojon, al la rivero!..
– Nun fermu viajn okulojn, kaj kroĉiĝu forte… – flustris Bill en ŝian orelon. La virino obeis maŝine. Bill rompis la enacan vergon, sed tiel, ke ĝi restu en unu peco, ĝi pendaĉis nur kurbiĝinte, poste li ekbatis la kapon per ĝi tutforte, unu-, du-, trifoje. La pendanta parto de la rompita vergo frapiĝis en la vizaĝon, okulojn de la besto tra la frunto de la ĉevalo. Ĝi ekimpetis sur la vojo kun timiĝinta heno…
Bill premis la ĉevalon kun femuroj, manoj kaj genuoj, la knabino sentis laŭ la malregulaj eksaltegoj, ke ili sidas sur senbridiĝinta besto, kaj ŝi kroĉiĝis al la selo, streĉinte sian ĉiun forton… Kvazaŭ venus de malproksime, aŭdiĝis tiel la knaloj, la pejzaĝo forviŝiĝis ĉirkaŭ ŝi, kiel li malfermis siajn okulojn por sekundo…
Timiĝinte ŝi malfermis tiujn denove. Ŝia kapo batiĝis konstante al la ŝultro de la viro. Ŝi alpremis ĝin tien, kio trankviligis ŝin… Sed kiel mola estas lia ŝultro, kvazaŭ ĝi estus remburita… Sankta Dio! Ĝi estas bandaĝo… La viro jam anticipe vundiĝis, kaj li galopas nun tiel…
– Vi… a… ŝult… ro… – ŝi balbutaĉis kun interfrapiĝantaj lipoj, mordante la vortojn.
– Silentu!
Ŝi eksilentis. Ŝi kroĉiĝis al la ŝultro de Bill Teksaso kun malfermitaj okuloj, kunpreminte siajn dentojn…
La persekutantoj postrestis en granda distanco, sed ŝajnis neeble saviĝi. La ĉevalo kuris kun duobla ŝarĝo, antaŭ ili estis la rivero, dekstre la monto, maldekstre kaj malantaŭe la persekutantoj…
– Nun mi saltos el la selo! Vidu, tie estas la alia ĉevalo, ni bezonas tiun. Ekgalopu al la akvo, kaj provu tranaĝi tion… Elingigu viajn piedoj envadonte la riveron…
Antaŭ ol ŝi povintus respondi, la viro jam desaltis. La senmastra ĉevalo galopetis en la proksimo, kaj lontane la persekutantoj klopodis atingi la fuĝantojn.
Bill kaptis la buŝferon de la ĉevalo, sed li ne saltis sur ĝin. Li glitis rapide inter la arbustojn. Poste… kvazaŭ lampiroj brilus tie kaj ĉi tie, kien li iras. Post kelkaj sekundo li enseliĝis, la kugloj de la danĝere proksimiĝantaj persekutantoj siblis preter li… Li galopis al la rivero vento-rapide…
…La knabino saltis kun la ĉevalo en la riveron jam unu sekundon pli frue… Akvo ŝpruciĝis alten, simile al akvofalo, kovrinte la ĉevalon kaj ties rajdantinon, poste la rivero fermiĝis super ili, kaj ŝi sufokiĝadis.. Sed konata, dura mano ekprenis ŝian nukon kaj levis, levis…
Aero…!
En la pala lunlumo, penetranta tra la nuboj ŝi ekvidis la kapon de la ĉevalo kun vastiĝintaj naztruoj, kun timiĝintaj, elstariĝantaj okuloj…
– Tranaĝu la riveron! – kriegas Bill apud ŝi. – Ĝi ne estas danĝera…
– Estu trankvila… mi naĝas… bone…
Ŝi naĝis rapide, movante siajn brakojn grandarke…
La rivero ne estis larĝa, post cent metroj ŝiaj piedoj atingis la grundon kaj elvadis. Ne malproksime de ŝi, la ĉevalo ĵus saltis sur la bordon. Ĝi skuis sin. La ventro-zono subite ŝiriĝis, la selo falis. Edith haltis sur la bordo ŝanceliĝante. Kie estas Bill? Fine ŝi ekvidis lin en la pala lunlumo, kiel Bill grimpas sur la bordon. Li renaĝis! Li skuas sin, rikanas kaj elprenas cigaredon. Poste li ekbruligas ĝin!
– Ĝi estas bona, ĉu ne? Mi povas naĝi trankvile, kaj nenio malsekiĝas, ĉar kartludinte en San-Francisko kun bonŝanco, mi gajnas akvorezistan, gumzipan talizonon, kia ĝi estas…
– Rapidu… la selo deŝiriĝis… Ni devas fuĝi… oni ja atingos nin.
– Diablo fuĝu. Ĝi jam tedas min ĝis gorĝo. Venu, ni eksidos ripozi…
Kaj li kaŭriĝis.
– Sed ili ja venas…
– Ili ne venas…
…Fine! La latenta fajro ekflamis! La prerio brulas!.. La persekutantoj ankoraŭ ne atingis la riveron. Ili haltigis siajn ĉevalojn timiĝinte kaj eskapis panike de antaŭ la fajro, proksimiĝanta el la direkto de la bordo. Supren al la monto, sed rapide…
– Ĉu vi…?
– Jes. Mi salutis ilin per lumigo… Mi diris al vi, se vi eltenos dudek minutojn, tiam ni saviĝos. Vi obeis, kaj nun jen estas la premio… Jam antaŭtagmeze mi aŭdis, ke oni volas ekbruligi tiun sekiĝintan prerion. Tial mi rapidis ĉi-direkten. Mi kaŭzis nur tiun problemon, ke la flamoj liberigos la kultiveblan agron unu tagon pli frue, de tiu multe da sarkindaĵoj. Kaj niaj amikoj devas travadi la riveron ie ĉe la supra itinero, rajdante tra la monteto, perdinte tiel duonhoron pro la evitvojo… Dum tiu tempo ni jam estos en sekura loko.
Post unu horo, farinte grandan ĉirkaŭvojon, sur ŝtona, roka grundo, por ne postlasi spurojn, ili atingis kvietan monteto-deklivon.
– Ĉi-supre, inter la arboj vi povas dormi trankvile ĝis aŭroro. Oni ne trovos nin. Cetere mi ekvidus ilin jam de malproksime sur la ebenejo, el la alto.
La knabino sekvis lin obeeme. Kiel ili iris pli supren, estis bone videbla la flamanta prerio sur la alia bordo de la rivero… Velkintaj herboj, sekiĝintaj, dornaj arbustoj, putrintaj veproj avide transprenis la fajron une de la alia, kaj mareta fomodoro ŝvebis super la ebenejo al la fuĝantoj…
– Bonvolu kuŝiĝi, kaj ni ripozu… Ni meritas tion.
– Vi vundiĝis je la ŝultro…
– Ba, ne gravas…
– Mi sentis… ĝi estas bandaĝita.
– Absolute ne. La vestaĵo estis vasta, kiam mi aĉetis, tial mi remburis ĝin… Mi havas malbenite vantan naturon. Li ekstaris, alportis lignon kaj faris grandan fajron. La knabino frosto-tremis en la aŭgusta nokto kaj ĝuis la varmon…
– Nun mi zorgos pri manĝaĵo, cetere vi devus pasigi ankoraŭ du tagojn sen manĝo, kaj mi ne ŝatus, se vi tro maldikiĝus.
La fajro flagris timige sur la alia bordo, disvastiĝante sur ĉiam pli granda tereno. Bill, el la akvorezista sako, simila al abundo-korno, elprenis viando-pecon kaj pikis ĝin sur pintigitan bastoneton. Li dediĉis grandan atenton al la viando, dum li tenis ĝin super la fajro. Kelkfoje li turnis la ligneton, por ke la flamo rostu ĝin egale.
Edith kaŭris en la proksimo kaj observis la vizaĝon de la knabo. Li eĉ nun estis ĝuste tiel gaja kaj adoleska, kiel cetere, nur liaj okuloj fermiĝis iafoje longe, lace. La vulpo-hundosimilaj iom pinta nazo kaj mentono, tiuj kelkaj lentugoj ĉirkaŭ liaj brilanta, nigraj okuloj esprimis ruzecon, facilanimecon kaj bonecon.
Jes. Ĝi estas la ŝajna impreso. Sed kio estas la realo? Kio pelas lin sur la landvojo? Post kiaj antaŭaĵoj li kapablas ŝteli ĉevalojn en okazo de bezono?
– Unuavice mi ne ŝtelis, duavice morgaŭ mi resendos tiujn al ĝiaj mastroj – li diris mallaŭte.
Edith turnis sin timiĝinte al la kaŭbojo.
– Kiel vi scias…
– Ke vi pensis tion? Mi povus aserti, ke mi estas magiisto, kaj nur pro supraĵemo mi ne portas neĝe blankan barbon, ĝis-zonan. Sed mi ne trompas vin. Dum mi rostis la viandon, mi sentis, ke vi rigardas sur min. Kaj nun viaj okuloj vagis al la paŝtiĝanta ĉevalo. Verŝajne trankviligus vin, se honesta ĝentlemano estus tiu, kiu intervenis en vian vivon tiel subite.
– Kaj se ĝi estus tiel… Se mi estus scivola, kiu vi estas?
– Tio estus ĝena… Mi rimarkas, ĝis nun nur oficialaj instancoj distingis min per ilia afabla interesiĝo…
– Ĉu vi volas diri tion, ke vi ne estas honesta homo?
– Nu… Tio estas tre vasta-senca nocio…
– Respondu sincere! Mi ne rajtas interesiĝi, sed mi sentas, ke vi ne prenos, kiel ofendon, se mi faros tion. Kial vi vagabondas? Ĉu vi havas ian kulpon?
Bill klinis sian kapon profunde kaj ĝemis.
– Jes…
– Kio?
– Mi forgesis kunporti panon.
Edit ĵetis sian ĉapelon sur la teron kolere.
– Ĉu vi pensas, ke mi ne travidas viajn ŝercojn? Vi kaŝiĝas konstante en la artefarita nebulo de la stultaĵoj! Vi kondutas tiel, kvazaŭ vi estus babilema, kaj vi ne estas tiu.
– Ĉu vi manĝas aŭ ne?
Edith manĝis el la viando, poste ŝi kuŝis dorsen, apogis sian nukon per la manoj kaj rigardis la stelojn.
Bill cigaredis en la proksimo, li sidis sur krucitaj kruroj, kiel ia fidela Sankt-Bernad-monta hundo apud la infano, konfidita por gardi lin.. Estis bela, sennuba nokto.
La virino silentis. Amareta fumodoro ondruliĝis el la malproksimo, ĉiam pli dense.
– Ĉu “Li”?… – demandis Edith. – Ĉu vi scias ion pri Li?
– Jes… Li sendis du siajn homojn post min. Mi drinkadis kun ili…
– Bonvolu… ne ŝerci.
– Je mia honorvorto… Ili pagis la ĝinon. Ili estas afablaj ĝentlemanoj. Mi iris promeni kun iu. Li diris, ke la vundo de la Lordo ne estas grava!
– Ĉu “Li” estas sur nia spuro?
La rebrilo de la ardaĵo ektremis sur la vizaĝo de Bill, kaj malvarmo trakuris lin, malrapida, paraliza fluo, kiu forporis lin, kiam li tenis ŝargitan revolveron en la mano. Kio ĝi estas?
Li timas! Li timas la Lord-on, la mortintajn, sendirektajn, emajlajn okulojn, lian rigidan, palan vizaĝon… Kio okazos, se li atingos ilin? Se ili staros vid-al-vide?
– Vi ne respondis, Bill… Ĉu “li” estas en la proksimo?
– Ne.
– Kiuj do estas la persekutantoj? Kial ili pelas vin?
– La loĝantoj de Connicted pro rabmurdo kaj ŝtelo de ĉevaloj. La akuzo de la rabmurdo ne estas vera, sed oni pendumos min, antaŭ ol mi povu pruvi mian senkulpecon, la ŝtelo de la ĉevaloj estas vera, sed kompreneble mi resendos la du bestojn morgaŭ.
– Pri kia… rabmurdo oni suspektas vin?
– Ĉu tio gravas? Min ne interesus tio eĉ sekundon, se oni persekutus vin pro publike danĝera drinkemo. Mi scius eĉ sen pruvaĵo, ke la akuzo estas stultaĵo.
– Kio okazis… poste? Ĉu la du rabistoj atakis vin?…
– Ba?! Iu volis provoki min, sed mi apelaciis al liaj bonaj sentoj efike… La alia pruviĝis pli insida, kaj sendis la tutan urbon kontraŭ mi, sed cetere estas nenia problemo, la tuto estas nur mokincito, kaj fine ni ridos bone…
Tiom da konvinka gajeco sonoris el lia voĉo, ke Edith trankviliĝis iomete.
– Kion ni faros nun? – ŝi demandis.
– Mi havas pretan planon. Vi dormos, kaj mi riparos la selojn…
– Bonvolu – ŝi petegis – paroli serioze kun mi…
– Serioze tio estas mia plano. Nek mi scias pli multe. Mi klopodas iri Orienten, kaj se eblas, ni trompos la knabojn, kio ne estos malfacili, ĉar neniu estas geniulo. Pleje gravas, ke vi nun dormu kelkajn horojn.
– Ĉu oni persekutis vin posttagmeze…?
– Nu… ni nur kaptoludis. Mi disiĝis de ili en bona humoro, kaj subite ili ekpersekutis min. De sur frakseno mi promenis sur la tegmenton de la banko, baldaŭ mi vizitis kelkajn domtegmentojn, poste mi prunte-prenis la pli bonan ĉevalon de la ŝerifo… jen tiu ĝi estas… Bedaŭrinde, la bona homo ĝuste tiam ne estis hejme, ia fripono persekutis min sur la domtegmentoj, sed mi skribis mesaĝon al li en la kamentubon, mi esperas, ke li trovis ĝin.. Tiam mi rajdis ĉien, kiam ili perdis miajn spurojn, mi vizitis mian konatinon, kiu ĉi-momente ne volas dormi. Tio okazis.
Edith ridis. Vane. Tiu homo kun groteska vizaĝo povas ridigi ŝin en la plej amaraj momentoj.
– Tio estas la plej granda problemo ĉe vi, ke iun tagon vi cerbumadas pri tio, kio okazos morgaŭ. Ĝi estas azenaĵo. Vivu por la hodiaŭa tago, kaj vi dormos bone. Agrabla duonhoro valoras pli multe, ol jaro, pasigita en Venecio por aliulo. Sed ĝi estas grava afero, ĉar la nupto-vojaĝantoj vizitas tien en la filmoj. Nun fermu bele viajn okulojn, kaj mi rakontos ion, por ke vi ekdormu.
Iom post iom ŝiaj palpebroj peziĝis, kaj ĝemante ŝi liberiĝis de la sinistraj sentoj. La voĉo de la knabo estis dormemiga, monotona, trankviliga, kvazaŭ li lulus dormeman infanon, fabelante.
– Ĉu estis, ĉu ne estis, mi havis ie aĝan onklinon, kiu estis la bofratino de la duonfrato de mia patro, kaj ŝi miksis sin en la parolon de aliaj… Tiu virino loĝis en Bostono kaj vendis birdo-nutraĵojn. Tio estis la malpli granda problemo. Sed ŝi timis konstante, ke ŝi malsatmortos dum ŝiaj maljunaj tagoj, kio jam estas sufiĉa antaŭsento al tio, ke komercistino de birdo-nutraĵoj ĝemadu nokte. Fine ŝi vendis la enspezon por malalta, sed certa dumviva rento. Ŝi estis feliĉa kaj trankvila kaj iris en la bankon kun ĝojo por elpreni la unuan partopagon de la rento, sed bedaŭrinde, sed societo, konsistanta el senkarakteraj homoj, decidis prirabi la bankon tiun tagon, kaj maltrafinta kuglo de revolvero mortigis la kompatindan onklinon. Tio estas la instruo el tiu familia historio, ke la mono ne certigas niajn maljunajn tagojn, se restos nur la duono de la dumviva rento: la rento. Ankaŭ la vivo estas tre grava faktoro. La alia konkludo estas tio, ke laŭeble dum rabado ni ne restadu en bankoj, ĉar la banditoj estas morozaj homoj, kaj kelkaj kugloj de pistolo povas kaŭzi neantaŭvideblajn komplikaĵojn en nia organismo. La tria instruo…
Li jam ne povis rakonti la trian instruon, ĉar Edith dormis profunde.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.