La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 31

…Edith komence ĝojis, ke la knabo, pri kiu ŝi pensis je la unua ekrigardo, ke li inklinas al ĉiuspeca impertinenteco, li traktas ŝin tiel senpersone, petoleme, iafoje patrece. Ŝi ne sentis en la proksimo de Bill, ke ŝi estas virino, ŝi ne timis eĉ pro momento, kiam ŝi estis en duopo kun tiu knabo en la arbaro, aŭ en la profundo de la ŝarĝvagono, fermita per ferpordo, pri kiu ŝi sciis nur tion, ke li estas vagabondo.

Bill eĉ plu restis bona kamarado, adoleske mokema, kaj parte dum li kuregis al freneza danĝero, al senpripensaj entreprenoj, aliparte li gardis Edith-on kun frata tenero. Komence tio liberigis la virinon de granda timzorgo, kaj ĝi agrablis al ŝi.

Sed nun jam tio iomete nervozigis ŝin. Fine ja tamen estas virino. Tre bela virino. Kaj ŝi havas eĉ vantecon. Komencis ĉikani ŝin, ke Bill signas nek per ekrigardo, nek per vorto, ke iafoje li konsciiĝas pri tio. Tiel, kiel Bill traktis ŝin, ŝi povintus esti la avino aŭ la nevino de la knabo. Ĉu vere tiel indiferenta estas por li, ke la virino, kiun li savis, por kiu li riskas sian vivon preskaŭ ĉiumomente, estas bela kaj juna?…

Fine de la pensoserio ŝi ektiris la bridon kolere, ke la ĉevalo eklevis sian kapon, kaj ĝi paŝadis nervoze retro.

– Kio okazis? – demandis Bill

– Nenio.

– Interese – komencis rakonti la knabo gaje. – Admirindaj regionoj troviĝas en Arizono. Ofte en la proksimo de grandurbo situas tiel sovaĝa pejzaĝo, kvazaŭ ne estus homloĝata loko tra mejloj. La koloniuloj simple evitas ĝin, ĉar la tero estas iom malseka aŭ ŝtona, ĝi do bezonus iom da laboro, kaj tiuj homoj alkutimiĝis, ke benita, preta, kultivebla tero atendu ilin. Ĉu ĝi ne estas interesa?

– Jes.

– “Hm… Kial pendas la nazo de ŝia sinjorina moŝto?”, pensis Bill. “Io premas ŝian stomakon, tio certas.” Ĉu eble li ne esti sufiĉe ĝentila al ŝi? Li devas estis singarda, rilate tiun dorlotitan knabinon, ĉar ŝi ofendiĝos, kaj cetere ili havas sufiĉe da problemoj.

Ili atingis la supron de iu monteto.

– Tie brulas io! – kriis Edith, turniĝinte. Domo brulegis malproksime, ĉe Connicted.

– Jes… Vere estas fajro tie. Ŝajnas, ke iu ne estingis la lampon…. Aŭ io simila…

La virino rigardis en la malproksimon, kuntirinte siajn okulojn por ekvidi ion ĉe la lumo de la incendio…

– Nu, venu, ni rapidu… – diris Bill kaj ektiris ankaŭ la bridon de la ĉevalo de Edith.

– Ĉu vi ne scias, ke flamas la fajro?

– Eble en la gastejo. Ĝi ne estas videbla el tiel granda distanco.

Li ne diris la veron. Li vidis bone, ke brulas la domo de Buldog…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.