La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro 34

La famo de la incendioj, viktimoj disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. Ve al tiu, kiu donas al Bill Teksaso glason da akvo, pecon da pano, ve al tiki, kiu parolas kun li, ĉar la furioza morto sekvas lin: la Lordo!

Li galopis de mateno ĝis vespero kun rapideco, plej fortostreĉa, kaj ili diste evitis ĉiun farmobienon, kabanon, paŝtiston. Ili ne parolis pri tio, sed ankaŭ Edith sentis, ke la morto estas ĉekalkane, kaj ili povas atendi de neniu kompaton aŭ helpon. Ĉi regione oni opiniis bona kaj justa, se la Lordo mortigos Bill Teksason, kaj li reportos sian edzinon.

Ili daŭrigis la fortostreĉan galopadon sen manĝo kaj trinko. La virino kelkfoje ŝanceliĝis en la selo, kaj Bill blasfemis terure en si mem.

– Elseliĝu – li diris subite.

La monto ardis preskaŭ kun kreto-kolora paleco, ne malproksime de ili. Tial oni nomis ĝin Ŝtono Luna.

– Mi ankoraŭ povas rajdi… ni rapidu…

– Elseliĝu, se mi diras! Vi devas obei min!

– Ne…

Li brakumis la virinon kaj starigis el la selo sur la teron.

– Kion vi volas?… Ne ordonadu al mi! Venas… “Li” venas… mi sentas. Li estas sur nia spuro.

– Des pli gravas gardi vian malvarmsangon. Konduku vian ĉevalon tien, inter la salikojn, kaj atendu. Baldaŭ mi estos ĉi tie. Mi havas aranĝendan aferon.

Li ligis la buŝon de la ĉevalo, por ke ĝi ne henetu. La virino forkondukis la beston, kaj Bill sekvis ŝin kun kovrilo. Li tiradis la ĝin sur la tero zigzage por malaperigis la spuron de la ĉevalo. Poste li enseliĝis kaj forgalopis. La spuroj de la ĉevalo nun kondukos al la urbo, se iu sekvos tiujn.

Sed Bill ne eniris en urbon Denver Hill. Sur roka loko, kie la hufoj ne postlasis signojn, grandarke li rajdis al malproksima lumpunkto. Eble ia farmobieno estis tie…

Edith sidis inter la grand-frondaraj arboj, en la densejo kaj atendis. Ŝi vertiĝis pro la soifo kaj malsato. La laciga rajdado elĉerpis ŝin.

Kien ili rajdas kaj kiom longe? Estas sendube, ke la fato atingos ilin iun tagon. Kiel decidiĝinte, kiel kuraĝe, luktas tiu kanbo, nature entreprenante la prosrikbon de la pelita, rabia lupo, ĉekalkane kun rezolutaj sango-hundoj…

– Kial? Li ja amas ŝin.

Pro boneco, pro honesto. Aŭ eble nur tial, ĉar li estas Bill Teksaso, la “temerarulo”, kiu defias ĉiun, ridas la morton al-vizaĝe, kaj li superas tutan Arizonon…? Ĉu tial?

Eble ne tute. Li ja estas tiel tenera, delikatkonduta kaj ĝentila… Tre ĝentila…

Nek ŝi mem sciis, kial doloras ŝia koro. Ĉu ŝi pensas troo la ĝentilecon de homo… kiu estas simpla vagabondo…

Vagabondo!

Ne. Li ne estas ĉiutaga vagabondo. Li parolas elekteme. Li estas leginta aŭ instruita homo. Li diras ĉirkaŭfrazojn. Liaj movoj, maniero pruvas lian bonan edukitecon.

Proksimiĝis obtuza tamburado de hufoj de rapidantaj ĉevaloj…

Unue sola rajdisto galopis tien: kun bandaĝita kapo. Austin.

Ŝi klopodis eniĝi eĉ pli profunden inter la frondojn. La ĉevalo piedbatadis la teron maltrankvile. Si frapadis la kolon de la besto, brakumis tion por silentigi ĝin.

La rajdistoj nun alvenis al la vojforko. Ŝi ne elrigardis el inter la frondoj, sed ŝi aŭdis la voĉojn.

– Ĉu vi vidas spurojn en la mallumo?

– Malbone… Ĉi tie kelkaj hufo-postsignoj kondukas plu al Denver Hill.

– Ni iru!

– Haltu! – kriis raŭka, malvarma voĉo.

La koro de Edith ĉesis bati por momento…

Ĝi estas ’Lia” voĉo!

– Mi rajdos kun Henry la Ĝiba al Denver Hill. Ankaŭ Bob veni kun ni. Se mi trovos ilin, Bob informos vin. Vi, iru plu sur la vojo al la Ŝtono Luna, ĝis la delto de la rivero Cocos. La plej mallonga vojo kondukas tien al Meksikio.

Ŝi aŭdis forgalopi la rajdantojn. Ŝi sidis inter la frondoj kun peza koro. Nun jam la morto iras antaŭ ili…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.