La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 20

Bill bandaĝis sian ŝultron, sur-prenis sian ĉemizon kaj elgrimpis tra la fenestro. Li ne volis riski plu. La knabino atendas lin. Kaj li devas akiri ankaŭ virinan vestaĵon. Sed kiel? Bedaŭrinde li ne estis en tiu animstato por teni kelkajn dolarojn de la mortinta kontraŭulo.

– Nu, estas egale.

Kelkaj homoj haltis antaŭ la gastejo, kiel li ekiris malrapide, sed neniu haltigis lin. La ŝerifo ĵus inspektis la okazejon ĉe la kadavro de Pete. Du kaŭbojo reiris en la drinkejon.

– Atentu min – diris iu. – Tiu temerarulo, kiu mortigis vian amikon, vundiĝis. Li devas havi vojon de eskapo ĝis vespero, cetere la ludo ne estas honesta.

– Kiel vi komprenas… tion?

– Tiel, ke vi ne formoviĝos ĝis la oka horo vespere de tie ĉi.

– Ĉu… tiu bubo jam ne estas ĉi tie?

– Ne.

Austin ekmoviĝis

– Kiel do mi diris – diris la kaŭbojo kaj ĝustigis sian revolverzonon – , vi restos ĉi tie.

– Ni ne preferas la homĉasistojn, sed la sango-hundojn, kiuj ekpersekutas vunditojn, malpli…

Malvarmaj, malamikaj ekrigardoj emfazis la opinion de la du kaŭbojoj.

Austin ĉirkaŭrigardis heziteme. Per la sep sakramentoj al tiu pajaco! Ja vera liĉemo pendas en la aero ĉi tie…

– Mi havas nenian problemon… kun la knabo. Se mia amiko mortis en honesta lukto.. Sed mi volonte farus kelkajn demandojn al li. Ni persekutas la ulon tial, ĉar li fuĝigis ies edzinon…

La freŝe novaj amikoj de Bill surpriziĝis iomete.

– Ĉu vi povas pruvi tion?

– Sendube. Sed pligravigas la aferon, ke anticipe li mortpafis la edzon, kaj nur stranga hazardo kaŭzis, ke la kuglo, deglitinta sur lia ripo, ne mortigis la koncernulo.

Eskapigo de virino! Ĝi estas granda kulpo en la puritana Okcideto. Ve al tiu, kia faras tiaĵon. La ĵuro, la edzina fideleco, la honesto de la familio estas nuraj, sanktaj nocioj. Pasas jaroj, ĝis tia teruraĵo okazas ĉi tie, en la socio de simplaj homoj.

Austin vidis bone, ke lia kontraŭatako trafis la popularecon de Bill, kie li povas starigi ĉiun kontraŭ li dum momentoj.

– Ni estas la amikoj de la vundita edzo. Anticipe mi jam preskaŭ linĉis la ulon en Pomac, ĉar li ludis trompe. Li ĵetis en la marĉon la bremsiston de la kureganta ŝarĝtrajno, trafikanta al Connicted.

– La afero de la bremsisto estas vera – diris la ĉio-vendisto mallaŭte. – Ĵus li vizitis min por aĉeti puran tolaĵon. Li venis ĉi tien piedirante kaj aspektas terure pro la algluiĝinta ŝlimo…

– Ni devus informi la ŝerifon – diris iu kaŭbojo. – Vi povintus diri tion pli frue.

– La ulo – daŭrigis Austin – flaterarigas la homojn ĉie, kaj li jam estas trans montoj kaj valoj, kiam evidentiĝas, kion li krimis. Gardu bone viajn domon kaj havaĵon, kiuj estas en la ĉirkaŭaĵo. Nek la virinoj estas en sekureco de li.

Proksimume kvar homoj tuj foriris. La ĉio-vendisto rapidis pleje. Li edziĝis pasintjare la duan fojon, kiam li havis kvindek du jarojn, kaj li edzinigis dudek du jaran knabinon.

La ŝerifo revenis.

– Ĉu vi konas tiun homon, kiu estas mortpafita? – li demandis Austin-on.

– Jes.

– Kio estas lia profesio?

– Li starigas kaptilojn inter la montoj.

– Kiu estas tiu, kiun li insultis?

– Li ne insultis tiun homon. Li volis reporti lin en Pomac-on, kie…

– Respondu tion, kion mi demandis!

– Atendu, ŝerifo – interrompis la drinkejmastro. – Tiu homo rakontis interesajn aferojn, kiuj ŝanĝos iomete vian opinion pri tiu bubo…

– Kiu estas tiu homo?

– Li asertas, ke tiu homo nomiĝas Bill Teksaso – respondis Austin. – Sed certe ĝi estas falsa nomo. Li estas suspektebla per kelkaj krimoj. Li for-fuĝis el Pomac, antaŭ ol oni povintus prirespondigi lin kaj eskapigi virinon. Li mortpafis la edzon…

– Ni ja devus scii tion certe – diris la ŝerifo enpensiĝinte.

– Kie estas la virino, kiun li fuĝigis, se veras tio, kion vi rakontis? – interrompis gasto.

– Li ne estas freneza kunporti ŝin – diris Austin. – Li certe kaŝis ŝin ie, dum tiu tempo, kiam li venis en la urbon.

La ĉio-vendisto revenis.

– Venu, venu – li diris al iu malantaŭen. – Mi aŭdis tre interesajn aferojn de tiu homo.

Jack, la bremsisto estis kun li. Kun vizaĝo, iom batita blua, trolaciĝinte, sed en pura vestaĵo, kaj intertempe li deskrapis ankaŭ la koton de sur si.

– Kiu estas tiu homo? – demandis la ŝerifo.

– Bremsisto. Rakontu, amiko mia, al la ŝerifo, kio okazis al vi!

– Jack eksidis kaj rakontis malgaje la okazintaĵojn. Li prisilentis kelkajn bagatelojn, kiel ekzemple la desaltigon de la vagabondo, sian afablecon, rilate la virinon, plie li parolis pri tio, per kia superhoma forto li luktis kun la vagabondo sur la kureganta trajno, kiun li jam preskaŭ venkis, sed bedaŭrinde, li perdis sian ekvilibron, kaj la fia atakanto puŝis lin de sur la trajno. Ankaŭ virino en ĉifona vestaĵo estis apud li, kiu batis lin je la kapo el dorsdirekto, kaj ŝi instigis tiun vulpo-vizaĝulon mortigi lin…

– Mi kredas tion – diris la ĉio-vendisto. – Virino, kiu forlasas sian edzinon, estas kapabla por ĉio.

– En Pomac ni estus sciintaj kiel trakti tian komediiston.

– Mi ne komprenas nur tion, – interrompis kaŭbojo, ke tia ulaĉo, kial redonis la monon kaj la pistolon de la mortpafita kontraŭulo?

– Kvankam li estus bezoninta la pistolon. Ĝi estas ridinde etkalibra armilo… Mi ankoraŭ ne vidis ĉi-regione tiel malgrandan eniro-aperturon, kia estas sur la frunto de via amiko – diris la ŝerifo.

Diabla ideo tra-fulmis la kapon de Austin.

– Ĉu vi diras tion, ke ĝi estas etkalibra?… Atendu!.. Ĉu vi aŭdis ion pri la rabatako, okazinta en Shawron-Lane?

– Kompreneble jes! Oni rulis rokon antaŭ la kuregantan trajnon antaŭ Shawron-Lane… Estis kvar mortintoj, inter ili ankaŭ la juna fratino de la guberniestro… – kriis iu.

– Jes. Nu, mi legis tiel, se mi memoras bone, ke tiu kompatinda knabino havis malgrandan, ornamitan pistolon kun perlamota kolbo. Ĝi estis sur la listo de la rabitaj objektoj. Rigardu la ĵurnalon Denver-aj Aktualaĵoj, aperintan pasintsemajne.

– Mi ne devas rigardi tion. Ankaŭ mi ricevis la cirkuleron… Kaj mi memoras tiun malgrandan pistolon sur la listo.

La ŝerifo fiksrigardis kun sulkigita frunto al la ĉambro malantaŭ la breto. Ĉiu ekstaris en la ejo. Subpremita ekscitiĝo streĉiĝis en la aero.

– Nu, mi vidis tiun pistolon ĉe tiu knabo! – kriis iu kaŭbojo. – Li volis vendi tiun al mi! Malgranda revolvero kun perlamota kolbo kaj strangaj ĉizaĵoj.

– Ĉiuokaze ni devas kapti tiun ulon – diris la ŝerifo. – Se li estas senkulpa, li pravigos sin. Enseliĝu knaboj, ĉiu, kiu povas!

Ili kuregis al sia ĉevalo. Dum momentoj disvastiĝis en la urbo, kia penduminda fripono elglitis el ilia mano, kaj post dek minutoj minimume cent tre koleriĝintaj rajdistoj persekutis Bill Teksason.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.