La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 15

– Bonan esperon, Clifford – salutis lin la vundito. – Tiuj homoj kaptis min. Oni devas doni la dek mil dolaran premion al ilia kvaropo.

Ili silentis.

Cliford rigardis la vunditon serioze.

– Ĉu vi povas veni sur viaj propraj kruroj, aŭ mi venigu ĉaron?

– Se vi donos kvin minutojn por ripozi, tiam mi iros kun vi piede…

– Nur ripozu – respondis Clifford kaj eksidis. – Stulta fatalo, Lordo. Flavbekulo kaptis vin, malgraŭ tio, ke kvar ŝtatoj aliancis kontraŭ vi, senrezulte.

– Li ne estis flavbekulo… Sed danĝera homo… La sola danĝera homo, se vi ne prenas, kiel ofendon Cliford, el tiuj, kiuj ĝis nun krucis mian vojon.

Ili silentis. Bulkin alportis ĝinon al la ŝerifo.

– Mi aŭdis, ke vi venigis vian filinon ĉi tien… el urbo Kansas… ĉu vi edukas ŝin hejme? – diris la rabisto.

– Jes – respondis la ŝerifo. – Mary tre ŝatas Okcidenton.

– Domaĝe, ke morgaŭ ŝi devas foriri de tie ĉi por longa tempo…

La ŝerifo rigardis senvorte la plankon inter siaj ŝuoj.

La ĉevalbredisto, al kiu plaĉis la filino de la ŝerifo, interrompis ekscitite:

– Ĉu vi sendos Mary-on al Oriento?… Sed posttagmeze vi diris tute nenion pri tio.

– Nur nun mi decidis tion – murmuris Cliford, poste li eltrinkis la ĝinon. – Mi petus vian kvaropon por akompani ŝin, se ankaŭ vi for-vojaĝos morgaŭ.

Bulkin levis siajn brovojn alten mirante.

– Ni ne vojaĝos Orienten! De kie vi scias tion, Clifford?

– Hm… Ĉar vi havas sanan menson, mi estas certa pri tio, ke vi for-vojaĝos.

Fariĝis tre granda silento. La kvar homoj interrigardis, konsternite.

– Ankaŭ mi decidis nur nun sendi Mary-on en urbon Kansas. La domo de la ŝerifo ekde hodiaŭ ne estos tiel paca hejmo, kia ĝi estis ĝis nun. La rabistoj, kompreneble de nun ne traktos tiel esceptmaniere Pomac-on. La banditoj venĝos… sian ĉefon. Tiu ĉi urbo ne plu estos la paca Pomac…

La Lordo leviĝis pene.

– Atendu – diris Bulkin. – Ni fajfas pri la du mil dolaroj, kiun ni ricevus pokape. Mia gastejo valoras pli multe por mi, kaj cetere mi ne sopiras vojaĝi al Oriento! Ankaŭ tiuj homoj ŝatas sian domon, kaj Ronac ĝis nun estis pac, feliĉa loko.

– Li pravas! – konsentis la ĉevalbredisto.

– La Lordo batis nek nin. Eĉ, de kiam li gvidas la bandon de la ruĝa Brandt, de tiam la trankvilo estas multe pli granda, ol antaŭlonge.

– Mi diras – frapis iu kaŭbojo sur la tablon – , ke kaptu la Lordo-on tiu, kiu iam havis problemon kun li. Ni ne eltiros por aliaj la kaŝtanojn el la fajro, por ke la ardaĵo bruligu niajn fingrojn

– Ni fajfas pri la du mil kvincent dolaroj – aldonis la alia kaŭbojo. – Vi, Clifford estas ligenda frenezulo, se vi servas la trankvilon de la urbo per tio, ke vi venigos sur nin ĉiujn banditojn de la Ŝtono Infera, kiuj ĝis nun lasis nin pacaj.

– Sed kion mi faru? Tamen mi estas la ŝerifo, kaj la Lordo rabisto…

La Lordo diris nenion. Li rigardis la plafonon indiferente, kvazaŭ ili intertraktus ne pri lia kolo.

– Ni donu nian vorton – diris Bulkin – ke ni rakontos al neniu tion, kion okazis hodiaŭ. Kaj tiam simple okazis nenio. Bob la Putoro galopu post la rabistojn, kaj ili kunportos la Lord-on de ĉi tie ankoraŭ nokte.

La ŝerifo silentis, li plenigadis sian pipon per tabako kaj fiksrigardis la plankon serioze. Ĝi vere ne estas tre granda heroaĵo.. Sed liaj floroj estas tiel belaj, kaj Mary tiel forte amas Arizonon…

Post unu horo Bob la Putoro galopis rapide en la nokto al la Ŝtono Infera.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.