La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 6

– Ĉu vi fartas malbone? – li demandis ĝentile, sed eĉ nun kun senviva voĉo.

– Ne… dankon… mi nur laciĝis…

– Eksidu. – Ĝi ne estis ordono, kaj tamen… sentiĝis el lia voĉo: ŝi devas fari tion, kion li diras.

– Vi ripozos unu horon. Poste vi venos kun mi…

– Mi demandas… kial vi volas malfeliĉigi min?…

– Mi feliĉigos vin.

– Ĉu per tio, ke vi kunportos min perforte?

– Vi sekvos min memvole.

– Kaj se ne?

– Tiam mi vere kunportos vin perforte, sed vi estos nur mia kaptito. Ĝis vi konsideros, ke vi devas obei min.

– Tio…

– Atendu! Mi ankoraŭ ne finis mian direndon. – Li parolis tiel, kiel ia maŝino, kaj lia rigardo ripozis super la knabino, sur la muro. – Mi povas devigi vin pri nenio. Mi tute ne volas. Ĝis vi ne diros memvole, ke vi dividis vian vivon kun mi, ĝis tiam – vi estos mia kaptito.

– Sed mi…

– Mi decidis tiel. – Li ekstaris. – Nun ripozu duonhoro, kaj…

– Levu la manojn!

La kaŭbojo havanta vizaĝon de vulpteriero sidis sur la fenestrobreto en la mano kun pistolo… La Lordo levis siajn ganto-kovritajn manojn leĝere, preskaŭ kun simbola movo. En iu li tenis sian rajdbastonon. Li tute ne ektremis. Kaj li ne rigardis en la direkton de la voĉo. Nur senviva objekto povis esti tiom nekapabla fari la plej malgrandan, surprizitan movon.

– Kion vi volas? – li demandis malestime, post mallonga paŭzo.

– La virino venos kun mi.

La virino volis protesti… Eble tiu kaŭbojo ne sciis kun kiu li parolas. Li ne scias, ke… Sed ia malesperiĝinta espero kaj naŭzo ravis ŝin

– Kiu vi estas? – li demandi, kvazaŭ ne la alia homo havus la revolveron.

– Ĝi ne gravas. Mi povas diri tion, kiu vi estas, siro, vi estas fia kanajlo, ĉar kiu kun virinoj…

La Lordo turniĝis malrapide al la fenestro. Li direktis sian pigran rigardon al Bill Teksaso.

…Kio ĝi estas? Ĉirkaŭ la gorĝo de la kaŭbojo, malsupreniĝante sur lia torako, malvarma stuporo ekregis lian korpon…

Li timis!

Li tre timis! Tia teruro kaptis lin, ke li bezonis la plej grandan fortostreĉon teni la revolveron en sia mano. La panikan senton pliigis eĉ netolerebla, ke Bill Teksaso timis la unuan fojon en sia vivo.

Starante vid-al-vide kontraŭ homo, kiu levas siajn manojn! Kaj la revolvero estas ĉe li. Kaj li timas. Tre timas!

– Nu – diris la Lordo malestime – , daŭrigu! Diru vian opinion pri mi kuraĝe. Diru multe da aferoj, ĉar vi parolos lastfoje. Mi mortigos vin.

Ne aŭdiĝis minaco el la raŭka flustrado. Estis simpla konstato de faktoj, kion li diris. Kaj en la mano de Bill tamen ektremis la tubo de la pistolo.

– Ne batu lin… – diris la knabino rapide, duon-mallaŭte. – Ne batu lin.

La Lordo rigardis la kaŭbojon eĉ plu, tiel li respondis per demando.

– Kiel vi konas lin?

– Li estis ĉi tie… kiam mi alvenis. Mi tute ne scias, kiu li estas.

– Kiu vi estas?

– Bill raspis sian gorĝon. La tubo de la revolvero iom kliniĝis, kaj la Lordo ne levis siajn manojn

– Ĉu mi?…Bill Teksaso…

– Kiel? Ĉu la trompludisto?

– Ne… Mi… – Li ĝemis. Li ŝatintus skui la pezon de la teruro de sur si. Li sentis, kiel la malvarma ŝvito de la morto-timo aperas sur sia frunto

– Bonvolu respondi! Kiu vi estas? Ĉu vagabondo?

– J…es.

– Kion vi volas ĉi tie?

– La fraŭlino… Virinon perforte… rabi ne eblas.

Lia laringo kunpremiĝis. Li glutis, sed la nevidebla maŝo ne loziĝis ĉirkaŭ lia gorĝo….

– Forportu vin – diris la Lordo al li, kiel al ia hundo. – Nun mi lasos vin vivanta. Se ankoraŭfoje mi ekvidos vin ie, tiam mi mortigos vin. Foriru!

– Ne!

Li bezonis ĉiun sian forton por eldiri tion. Aplombe, sed kun sentona voĉo, decidiĝinte al la morto antaŭ la senespera lukto.

Kaj ŝargita revolvero estis ĉe li!

Sed kion ĝi valoras? Lia brako, kvazaŭ ĝi estus trafita de apopleksio, kaj lia mano stupore, malvarme, kun inertaj fingroj tenis la revolveron.

La knabino staris antaŭ lin.

– Ne batu lin!..

– Foriru de tie – li diris flustrante, sed kun stranga forto.

Kiam la knabino kovris la Lordon, li liberiĝis iomete.

Vorto trudiĝis en lian cerbon kun sovaĝa forto:

“Nun.”

Se ne… se li rigardos sur lin denove… Kapute… Varma ondo trakuris lian stuporiĝintan brakon. La knabino staris flanken…

Knalo, fajro eliĝis… Ŝriko…

La Lordo metis sian manon sur sian bruston kaj falis sur la tablon… De tie sur la plankon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.