|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() BILL TEKSASO, LA TEMERARULOAŭtoro: Jenő Rejtő |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ili for-fuĝis – li daŭrigis trankvile kaj rigardis ien malproksimen.
– Ĉu vi ne vidis ĝin tie en la rivero? – demandis Gunner.
– Mi vidis. Mi estis malsupre. Mi venas de tie.
Nur nun okulfrapis al la rabistoj, ke la Lordo estis kovrita de koto kaj polvo. Lia vizaĝo iom enkaviĝis kaj estis pala, sed cetere li staris sur sia loko kun tiel rekta, ĝena senmoveco, kiel alifoje.
– Ĉu vi estis malsupre?
– Jes. Mi rigardis la ĉevalon. Fingrodikaj strioj estas sur ties haŭto. Iu batis ĝi per la prenilo de la vipo. Ĝi eblas nur tiel, ke iu pelis la ĉevalon al la abismo. Verŝajne, li descendigis la virinon anticipe, kaj li desaltis en la lasta momento.
– Do…?
– Ili vivas…
Li eksidis kaj verŝis kafon por si.
– Nun mi dormos unu horon – li diris. – Poste ni ekpersekutos ilin.
– Kien ili povis iri?…
– Kompreneble al Oriento. Du homoj ekiru al Connicted. Viro kaj virino estas sufiĉe okulfrapaj por rimarki, se iu vidis ilin sur la landvojo.
Austin kaj Pete enseliĝis.
La Lordo eltrinkis la kafon rapide, poste li kuŝiĝis kaj ekdormis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.