La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 36

Edith sidis du horojn en la sama loko kaj atendis. Fine Bill Teksaso venis el la densejo. Li estis iom kotkovrita kaj ŝirita, sed li ridis gaje kaj cigaredis.

– Bonan vesperon, fraŭlino, mi nomas tion hazardo… Kie vi vagas ĉi tie?

Edith ĝemis malpeziĝinte.

– Ĉu vi pensis, ke la bona, olda avĉjo Bill malaperis?… Tute ne temas pri tio. Jen estas manĝaĵo, kaj mi plenigis la ladbotelojn ĉe la rivero… Estas nenia problemo…

Li eksidis apud la knabinon, elmetinte panon kaj fumaĵitan viandon.

– Bonvolu preni, la vespermanĝo estas preta, ĝi ne estas tre varia, sed bona kaj nutra.

– De kie vi portis ĝin?

– Ĉi tie, ĉe la stepo loĝas iu iama oficirkamarado de mia patro, de tiu mi petis ĝin. Li estas gemuta, maljuna sinjoro, li regalis min per vino, kaj ni aŭskultis gramofondiskojn, tial mi malfruis…

– Dio mia… ke iu eĉ unu seriozan vorton ne diras… Ĉu vi estis en la urbo?

– Ne. Ĝi estas ankoraŭ iom malproksime. Morgaŭ eble mi vizitos ankaŭ tien.La ĉio-vendisto en Denver Hill estas la adoptita filo de iu mia onklo, kun kiu mi korespondas delonge…

Edith manĝis avide. Ili post-kompletigis bone tion, kion ili prokrastis tage. Dume Edith rakontis la alvenon kaj forgalopon de la rabistoj. Kiam ili finis la vespermanĝon, Bill elprenis pakaĵon el sia selo-poŝo.

– En ĝi estas gazo. Vi devus bandaĝi mian brakon… La iama oficirkamarado de mia patro havas malgrandan, ludeman pomerihundon, kiu ekmordetis min…

– Montru tion!.. Vi… Vi terura ulaĉo… – kriis Edith timiĝinte.

Sur la maldekstra brako de Bill estis videbla profunda mordo de grandega dentaro. Ĉar la “malgranda, ludema pomerihundo” estis du-metra, duon-sovaĝa luphundo.

Estis. Ĉar ĝi kuŝis en la korto de la farmobieno kun elpendanta lango, sufokite, kiel Bill ĵetis ĝin en la angulon. Sed la hundo antaŭ sia morto terure mordis la brakon de la nokta gasto…

– Dio mia… kaj vi montras tion nur nun… Eble ĝi estis rabia…

– Vi pravas. Mi estis rabia. Mi kaptis ĝian gorĝon tiel, ke ĝi tuj mortis. La kompatinda. Sed kial ĝi miksis sin el la aferon de la homoj?

Dum la knabino bandaĝis lin kun lerta mano, li konsideradis la situacion.

– La Lordo do serĉas min en la urbo, kaj li sendis sian bandon sur la terenon de la indianoj Chenney… Li divenis la planon de Cashel… Hm… Tial ni tamen iros al la montpasejo Malgranda Urso de sur la Ŝtono Luna. Eble ne falos la neĝo intertempe en la montoj, kaj se je, do… Ni devas provi, trapasi tie. La Lorodo certiĝinte pri tio, ke ni ne estas en Denver Hill, li sekvos la trupon, kaj tiam mi parolos en la urbo kun la ĉiovendisto, kiun mi jam menciis, ke li estas laŭ patrina branĉo la fianĉo de mia nevino.

– Ili rekonos vin!

– Mi elpensos ion… Ne estas problemo… Jen vidu, eĉ hodiaŭ mi trovis bonan amikon…

– Azenaĵo. Se mi estus frapetinta ĉe tiu farmobieno, mi estus ricevinta trioble pli multe da manĝaĵo. Sed nun mi estas ekster la leĝo, kiu ajn rajtas mortpafi min… Dankon… Nur bandaĝu mian brakon tre strikte… do tio estas la situacio, ke mi kunportos ion el tio, kion oni ĉiumaniere estus donintaj al mi… Mi nur ne lasis min mortpafigi, kaj fine ja ĝi ne estas senrespekto rilate la farmposedantojn…

– Ĉio ĉi pro mi…

– Ba! Vere mi povas esti nur dankema pro la unuaranga aventuro… Kial vi batas vian kompatindan kavaliron… Dio mia… ĉu mi nur ne ofendis vin… kontraŭvole?

– Ne… nenio…

– Matene ni atingos la Ŝtonon Lunan, tie troviĝas tiu groto, kie ni estos en sekureco. Ĉu vi volas anticipe ripozi, aŭ ni ekiru?

– Ni povas ekiri…

“Pro io ŝi estas kolera pri mi” – pensis Bill. “Mi nur scius kial?…”

La knabino plej volonte plorintus pro sia kolero.

– Bonvolu diri… – ŝi demandis subite – , kion vi faras tiam, kiam vi ne vagabondas?

– Mi ripozas iomete sur mejloŝtono… Eble mi dormas ie, se oni ne rimarkas min…

– Ne tiel mi komprenis…! Ĉu eble vi havas ian lokon, kie iu atendas vian?

– Oni tre atendas min en urbo Kansas. Sed tien mi ne iros.

– Kiu… atendas vin…

– Polica kapitano. Mi batis pasintjare la junan fraton de la urbestro. De tiam tiu homo aŭdas malbone, kaj li ridetas konstante, ĉar li fieras pri siaj oraj dentoj.

– Lasu tiun stultan ŝercadon. Ĉu eble estas ie, iu… virino?

– Kiel?

Edith diris trankvile kaj rapide:

– Iu, kiun vi amas, ekzemple, via fianĉino?

– Fianĉino… – li pensadis. – Ne. Vere mi ne havis tiun… Almenaŭ mi ne memoras…

– Sed! Inter tiel bonaj amikoj…

– Ne nomu min via amiko! – ŝi kriis flamiĝeme. Ĉu eble mi similas al Kornulo la Sovaĝa aŭ mi aspektas tiel, kiel avĉjo Buldog?

– Ne… Tion mi ne asertus kun trankvila konscienco…

“Kio atakis tiom ŝian hepaton? Ĉar ŝi estas kolera pro io, tio certas. Sed kial?” – cerbumadis Bill.

La parolado haltis. Ili rajdis tra kampoj, akvo-plenaj, argilaj terenoj al la Ŝtono Luna, ĉiam pli akre konturiĝanta.

Poste ili vidis, kiel sur la reflektore brilanta, lunluma deklivo de la blanka, kalva, kalkoŝtona monto, etaj rajdistoj grimpas supren, kaj ili malaperas rapide galopante en iu fendego.

– Ili estas tie!.. – Li montris al la knabino. – Tiuj estas la banditoj, kiuj klopodas atingi la riveron Cocos.

– Sed la Lordo

– Li sekvos la trupon matene, ni rajdos Okcidenten mallongigante la vojon sur la alia deklivo de la Ŝtono Luna, al la montoj…

La luno subiris je la dua horo, kaj la persekutatoj atingis la blankan monton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.