La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro 9

La kaŭbojo gvidis ŝin sur kavo-plenaj, senvojaj vojoj, kaj ŝi lace, tro-laciĝinte paŝadis apud li.

– Ĉu vi… subaŭskultis?

La knabo kapjesis rikanante.

– Ĝi estas mia malbona kutimo. Kaj se estus vere, ke oni maljuniĝas rapide pro tio, nun mi gvidus vin man’ en mano kun barbo ĝisgenua.

Ili silentis. Iom post iom tagiĝis. La ladvojo estis videbla malproksime. Antaŭ ili staris arboj maldense kaj lontane, ĉe la rando de la horizonto estis dissemitaj domoj.

– Tie situas Kinglow. Ĝi estas bela loko. Foje mi sidis tie du monatojn.

– Kial?

– Ĉar oni enkarcerigis min.

– Vi ŝercas ĉiam… Nun ne estas permesate esti facilanima.

Nun ĝi estas pleje bezonata.

– Kaj kial… vi intervenis…?

– Ĉar mi vidis, ke vi estas en malagrabla situacio. Poste mi kondutis tre malbele. Mi rekonas… Tiu ulo scias… Lia vizaĝo… kaj kiel li rigardas…. Mi ekkonis la timon… Bonvolu malestimi min, bedaŭrinde mi ne povas mensogi. Mi ege timis vian karan edzon. Mi pensas, se li elprenos sian pistolon, kaj li mortpafos min, nek tiam mi povintus ektiri la ĉanon… Mi ne komprenas. La voĉo haltis en mia gorĝo; la sango glaciiĝis en mia koro…

La virino frosto-tremis.

– Li estas terura homo… Ho,… Tre! Ĉu li mortis?… Ĉu vi pensas?

– Mi ne scias…

– Diru… kion vi pensas pri mi?…

Mi ne kutimas pensadi… Tio estas mia denaska problemo.

La suno leviĝis. Kun serena, pura, friska, flava lumo. Ili iris inter tiel pacaj, belaj, verdaj kampoj, tiu regiono estis tiel amikema, ke ĝi faris preskaŭ malverŝajna la teruran okazaĵon, kiun ili travivis.

– Kiel ni atingos Orienton? Ĉu per ĉaro? – demandis Edith.

– Ne.

– Ĉu per trajno?

– Ba!

– Kiel do vi volas vojaĝi?

– Senpage. Vi vidos, kiel rapida kaj bona veturilo ĝi estas.

La virino demandis nenion pli. Egalas… ŝi zorgos pri nenio. Estis tre trankvilige iri tiel, sur la kvietaj kampoj, kaj iu prenas ŝian pojnon…

Iu, al kiu ŝi fidis. Kvankam krom lia nomo, kaj eble nek tio estas la vera, ŝi sciis nenion pri li.

Trans la arboj ili jam ne vidis la landvojon. Tio estis trankviliga. Dekstre situis montetoj, malproksimen, ĝis la vidlimo.

– Tie ni ascendos – diris Bill. – Taluso!

– Kiel…

– Vi vidos tion. Ĉi tie kutimas restadi tiu restoracia vagono, kiu ĵus ekveturos. La trajno kuros sur la maldekstra relparo al Oriento…

Longa varvagono staris sur la taluso.

– Venu malantaŭ mi, kaj faru ĉion imitante min. Escepte miajn idiotajn ŝercojn.

Ili atingis la monteton.

– Ni kaŝiĝu en la herbaro. Kiam mi diros, ke nun, tiam salte leviĝu, kaj kuru, kiel vi povas, malantaŭ mi…

Li atingis la supron de la monteto glitante sur-ventre. La virino rampis malantaŭ li. Bill levis sian kapon iomete. Pala fumo leviĝis el la lokomotivo.

– Bonege… – flustris la knabo – , elŝovu vian kapon, fraŭlino Brent.

La virino rigardis supren. Sur iu vagono, vid-al-vide al ili, la sekvaj du tabuloj pendis:

PITSBURG

FURAĜO

– Ĝi estas nia trajno… – flustris la knabo. – Vi ricevos apartan dormo-vagonon. Mi ne ŝercas… Dia bonŝanco de vagabondo estas tia vagono. Atentu! – Li premis malsupren la kapon de Edith, kaj ankaŭ li retiriĝis. – La bremsisto… – li flustris.

Ili aŭdis la grincadon de la malproksimiĝintaj paŝoj. Ĉiam pli lontane. Bill levis sian kapon, poste li diris malantaŭen:

– Nun…

Li tuj eksaltis, kaj dume li kaptis la pojnon de la virino. Edith el-stumblis, sed la viro tiris lin alten. Ŝi leviĝis en la aeron kaj pendis unu sekundo tie, poste ŝi sentis la teron sub siaj plandoj. Bill forŝovis la pordon de la vagono, li saltis en ĝin kaj tiris la virinon post sin.

– Dank’ al Dio, ĝi sukcesis – li flustris. – Nun atenton! – Li reŝovis la pordon denove.

Ili estis en blinda mallumo. Agrabla odoro de fojno ŝvebis ĉirkaŭ ili.

La knabino stumbladis timeme, kaj dume ŝia genuo batiĝis al ligno-kesto. Ŝi eksidis. Nur nun ŝi sentis, kiel morte laca ŝi estas. Ŝia kapo zumis, ĉiu ŝia muskolo akre doloris, lancinis ŝia trunko, ploremo strangolis ŝin.

– Unu ekskuiĝo… La bufroj ekvibris kuntuŝiĝinte, kaj la trajno komencis ruliĝi malrapide kun ili.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.