|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() BILL TEKSASO, LA TEMERARULOAŭtoro: Jenő Rejtő |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Li kuris al la ĉaro en la brako kun la sveninta knabino. Li ĵetis ŝin sur la sidejon, ektiris la bridon kaj frapadis la ĉevalon furioze…
Kio okazis? Ĉu li mortis? Ĉu li vundiĝis?…
La knabino rekonsciiĝis. Ŝi diris nenion. Ŝi kaŭris sur la sidejo kuntiriĝinte. La ĉaro skuiĝis, balanciĝis pro la nekutima impeto, ke ĝi povintus renversiĝi en ĉiu momento.
“Kien ili veturas?” demandis la virino de si mem. Sed ŝi diris nenion. La ĉaro preterkuregas nigrajn kampojn, dezertajn pejzaĝojn sur la kavo-plena vojo…
Eble ili veturis unu kaj duonhoron en tiu freneza galopado. Poste la knabo ektiris iom la bridon, la ĉevalo malrapidiĝis.
– Desaltu! – li diris al la knabino
– Sed…
– Saltu tuj, ĉar mi depuŝos vin!
Ŝi descendis timiĝinte. Ĝi estas malamika, dezerta, nokta pejzaĝo.
Ŝi teruriĝis… Kio ĝi estas?!
La knabo frapas sur la ĉevalon, kaj li batas tutforte ĝin per la alia fino de la vipo. La besto eksaltante, prancante ekimpetis sur la vojo kaj kuregis freneze, rekte al la abismo de la rivero Cornet!
La knabino ekŝrikis teruriĝinte. La batoj de Bill Teksaso hajlis… La abismo faŭkis jam tie je kelkmetra distanco…. La brido forflugis grandarke, kiel li ĵetis ĝin sur la kolon de la ĉevalo, kaj li saltis de sur la kureganta ĉaro…
La mortoŝrik-simila heno de la ĉevalo aŭdiĝis malproksimen en la nokto, krako, bruego kaj malproksima brueto… Poste silento. Ĉaro, ĉevalo estis en la profundo de la abismo…
Ĉu Bill Teksaso? Ĉu li mortis?.. Li ja devis rompi sian kolon, kiam li saltis de sur la sidejo. Nun ombro aperis el inter la arbustoj, kiu proksimiĝas malrapide.
Poste ekflagras la lumo de alumeto. Li ekbruligis cigaredon. Li iris al la knabino lametante.
– Kiel vi fartas? – li demandas rikanante.
Ŝi ne povas respondi.
– Mi opinias, ke nia konateco maturiĝis, ke ni prezentiĝu. Mi estas Bill Teksaso.
La knabino silentas.
– Almenaŭ diru ian nomon, kio taŭgas por nomi vin. Kvankam en nia situacio nek tio estus trudiĝo, se mi demandus, al kiu mi havas la honoron en la fraŭko de la morto?
La virino diris malgaje, flustrante:
– Mi estas la edzino de la Lordo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.