La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro 14

Bulkin estis morte-pala kaj senkonsila. Apud li staris la maldika ĉevalbredisto kaj la du aliaj gastoj, kiel ili enrapidis aŭdinte la pafon.

La Lordo kuŝis sur la planko. Ŝajnis, ke li estas mortinta. Sed nun li ekmoviĝis pene kaj apogiĝis permane. Li metis sian alian manon sur sian ventron ĉe la rimenzono, kaj ruĝa humido ekbrilis inter liaj fingroj.

– Mi estas trafita, Bulkin… Se vi volas… nun vi povas transdoni min al la polico… Ĝi signifas… dek mil dolarojn… por via kvaropo…

Ili silentis. Tio estas vere granda sensacio. La Lordo kuŝas ĉi tie, senpove. Kaj li forsendis ankaŭ la rabistojn.

– Kiel ajn estas – diris la Lordo iom langvore, se kun sia kutima aplombo – , unuavice zorgu pri mia vundo, ĉar mi mortos pro sango-perdo, poste, se vi volas… venigu… Clifford-on…

Ili metis lin sur la liton. La ĉevalbredisto foriris.

La kuglo deglitis sur lia ripo, kaj tiel ĝi ne penetris profunden. Bulkin eksentis ĝin per sia dikfingro sub la frakasiĝinta ripo. La vundo sangis forte, sed ĝi ne ŝajnis danĝera…

– Elpremu ĝin, Bulkin…

– Mi ne estas sperta pri tio…

– Mi klarigos tion… – li respondis kun mallaŭtiĝanta, sed same kun malvarma voĉo. – Metu iun vian manon sub la kuglon… Kunpremu la karnon ĉirkaŭ ĝi per viaj dik- kaj montro-fingroj… tiel… kvazaŭ vi pinĉus… Nun kunpremu ĝin tutforte… Tiel… Pli forte…

Malklara ŝvito kovris lian frunton, sed cetere eĉ sur lia neniu trajto estis videbla, ke li kiel terure suferas.

– Atendu – li diris. – Ŝajnas, ke la aperturo fermiĝis… Eble ĝi estis malgrandkalibra aĵaĉo… Vastigu la vundon per tranĉilo…

La drinkejmastro estis morte-pala.

– Mi ne… povas…

– Eh! Stultulo…! Donu la tranĉilon al mi!

La lipoj de la Lordo jam estis bluaj, kaj lia vizaĝo blanka, kiel la gipso. Li forprenis la tranĉilon de Bulkin, ŝovis ĝin tra la aperturo kaj turnadis tion…

– Nun… metu vian manon sub ĝin… Tiel… Pinĉu tion… kunpremu… Pli forte.

Klako…

La malgranda kuglo kuŝis sur la planko. La Lordo ĝemis profunde.

– Bandaĝu… tion… rapide…

Kiam ili vindis lian trunkon per la lasta tolpeco, la ĉevalbredisto enpaŝis tra la pordo, kaj ŝerifo Clifford estis kun li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.