La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 3

La virino venis per ĉaro. La kabriolo estis videbla tra la malfermita pordo. Ŝi portis brilan, guman mantelon kaj vakstolan ĉapon, kiu brilis simile. Ŝiaj densaj, nigraj brovoj faris interesa ŝian admirinde belan vizaĝon.La du fulgonigraj duoncirkloj estis tute nekredeble akra kontrasto sur la hela, glata haŭto. Ŝi tenis siajn pugnigitajn manojn en sia poŝo.

Ekhaltinte momenton, ŝi ĉirkaŭrigardis tiel, kvazaŭ la ĉirkaŭaĵo estus nekutima por si.

La homoj estantaj en la drinkejo ekmiris iomete. La virino etis tiaspeca, kiun oni vidas malofte en tiu ĉi regiono de Arizono, kie la rivero Cornet post kelkaj mejloj atingas la kaktoarbarojn ĉe la limo de Meksikio.

Ŝi kunportis la fremdan atmosferon de la orientaj grandurboj. Sed tiun de malproksimoriento, ĉar tiaj virinoj troviĝas nek inter la loĝantoj de Denver, kaj certe ankaŭ en urbo Kansas malofte.

Je ĝenerala surprizo Bill Teksaso, kvazaŭ li estus la proprietulo de la ejo, paŝis antaŭ la virinon kun ĝentila, ne kun servutula, sed kun estimo-plena komplezo.

– Per kio mi povas servi?

– Mi ŝatus lui trankvilan ĉambron, kie mi povus ripozi kelkajn horojn, sinjoro.

– Ĝi estos…. Trankvila, bela ĉambro – li respondis kun faksperta komplezemo, kaj la ĉeestantoj staris miregante pro la nekredebla impertinenteco. – Ĉu vi ne dezirus manĝi ion anticipe, Señorita?!

La virino ektremis.

– Kiel… vi scias, ke mi estas hispanino?

– Mi devis rimarki tion. Ĵus vi diris, ke “sinjoro”. La usonanoj uzas tiun titolon nur kun la nomo. La hispanoj aldonas plej ofte ĉe la fino de la frazo, ke “sinjoro”. Bonvolu sidiĝi… Bulkin! – li ordonis – la señorita estas malsata.

– Mi… volas… nur… ĉambron… – respondis la virino iom timeme.

– Vi devas manĝi ion – li diris kun milda aplombo. – Vi veturas per ĉaro de tagmezo.

La virino retropaŝis timiĝinte.

– Kial… vi pensas tion?…

– Vi venis en pluvmantelo, señorita, kaj nun estas sekeco ĉi-regione. Nenie pluvis en multhora distanco. La virino rigardis lin kun esploraj okuloj. Kvazaŭ ŝi ne kredus, ke ĝi estas nura konkludo. Sed la gaja hundokapulo krom iom da ruzeco montris nenion, kio karakterizus malican homon. Eĉ, du grandaj, gajaj okuloj brilis al ŝi.

– Kion do la señorita deziras? – elpaŝis Bulkin, kiu estus volonte ĉesiginta mansvinge la agadon de Bill, sed fine ja li tute ne asertis, ke li estas la posedanto, li nur levis demandojn.

– Mi ne deziras… manĝi… Sed se mi povus ripozi…

– Jen dekstre estas gastoĉambro… Sed ĝi estas simpla… – respondis Bulkin, okulmezurante sian delikatan gastinon.

– Ankaŭ tio estos bona… Nur ne ĝenu min!

– Ĉu ni zorgu pri la ĉevalo? – demandis Bill.

– Dankon… ne… eble nur furaĝon… Sed ne maljungu ĝin….

Ŝi aspektis tre laca. Anticpante Bulkin-on, li malfermis la pordon antaŭ la knabino. La ĉambro vere estis simpla, sed pura, kaj la pendantaj branĉoj de frukto-arbo antaŭ la fenestro faligis siajn grandajn, molaj floroj sur la kornicon, pro kio la cetere senhoma, malgranda ejo estis amikema kaj trankviliga…

– Ĉu ĝi konvenos al vi? – demandis Bill.

– Jes. – Ŝi demetis sian mantelon kun profunda ĝemo. Bill repaŝis malfacile el la pordo.

– Kiam ni veku vin? – li demandis.

– Mi ne dormos…

– Estas malbone – li respondis incitite. – En dormo la organismo ĉiam reproduktas sin. Kiu estas juna kaj estas post grandaj korpaj, kaj animaj revolucioj, kiel la señorita, tiu…

– Bonvolu lasu min sola – diris la virino trolaciĝinte.

Bill Teksaso tre ekkompatis ŝin.

– Pardonu min, señorita, mi ne volis esti trudiĝema, mi nur atentigis vin pri la damaĝaj sekvoj de la maldormo. Mia kuzo havis iskiatalgion, dum li estis noktogardisto. Ĝi okazis en Wringfield, kie eĉ nun ekzistas tiu institucio. Tiel oni mortpafas malpli multe da ŝerifoj, kaj ĝi estas malpli multekosta por la urbeto, kie cetere oni estas ŝparemaj. La ĉevaloj en Wringfield estas malgrasaj pro la malbona nutrado. Iu mia onklo laŭ patrina branĉo…

La virino ridetis.

– Bone, bone… Sed nun jam lasu min ripozi.

– Je via servo. Mi volis nur tion, ke vi ridetu. Adios, señorita…

Ĉu li vidis bone? Aŭ li nur imagis? La virino, havanta elegantan aspekton rigardis sur lin kun dankemaj okuloj. Kvazaŭ ŝi estus ricevinta ne multe da afableco. Sed ŝi estas tiel bela.

Li paŝis en la drinkejon.

– He – diris Bulkin – , vi estas tute stranga ulo.

– Sed ne antipatia, kaj tio gravas…

– Jen estas la tempo forkuri, ĉar la amikoj de Austin neniel lasos lin en honto… – diris la ĉevalbredisto.

– Vi konstante pravas pri tio. Mi kuregos.

Nun jam li vere volis kuregi. Estus pli bone eviti la sen-ŝancan inter-batadon. Li eksvingis sian ĉapelon, kaj… Kaj aŭdiĝis huftamburado de ĉevaloj, poste plandumoj, batiĝantaj al la tero, kiam rajdistoj elseliĝas rapide.

Li malfruis.

– Kapute… – murmuretis la drinkejmastro pale.

La knabo ne hezitis eĉ sekundon. Elpreninte sian revolveron fulmrapide, li trafis la lampon. La botoj de la unua rabisto frapiĝis al la sojlo, en lia mano kun revolvero, sed li ekhaltis senpove en la mallumo. La fenestro grincis en la alia flanko de la ejo, kiel iu malfermis ĝin. Pafo knalis. Se la lampo lumus, Bill jam ne vivus. Sed tiel aŭdiĝis la frakasbruo, falo, kiel li saltis tra ĝi, kuntirinte la ŝutron.

Knalis pluraj pafoj. Blasfemado. La ejo malpleniĝis. Oni sciis, ke li kaŝiĝas ie en la arbustoj. Baldaŭ ni trovos lin.

– Tri homoj iru laŭ la apudvoja fosaĵo… – kriis iu.

– La fripono estos ĉe la rivero – aŭdiĝis la voĉo de Austin, kiu ŝajnas, ke li jam staris sur siaj piedoj.

La gastoj de Bulkin kuŝis ventraltere. La proprietulo malantaŭ la drinkejbreto. Ili leviĝis malrapide. Estis mallumo, kaj nek la luno brilis.

– Kompatinda bubo… – diris Bulkin. – Li ne havas ĉevalon. Li ne povas fuĝis en tiu ĉi regiono helpe de sia menso.

– Bela ordo ĝi estas – grumblis la ĉevalbredisto. – Vespere la rabistoj ĉevalrajdas en la urbon kaj mortigas iun, kiu batalis honeste rekte-al-vizaĝe. Kie estas la ŝerifo nun…

– Imagu, ke vi estas la ŝerifo – murmuris iu kaŭbojo – , kie vi estus nun?

– La edzo de mia juna fratino estis ŝerifo en Hampscourt, kaj li mortis pro tio – rimarkis iu en la mallumo. Poste ekflaretis alumeto, kaj ili ekvidis Bill Teksason dum la tempo de ekcigaredo.

Li sidis en la mezo de la ejo kaj fumis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.