La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BILL TEKSASO, LA TEMERARULO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 10

Kiam la trajno komencis ruliĝi, Bill malfermis la pordon singarde. Freŝa aero kaj lumo penetris en la vagonon. Ligno-kestoj kaj kunpremitaj sakoj staris ĉie.

Edith sidante, duon-korpe apogiĝis al ligno-kesto.

– Ĉu vi fartas malbone?

– Mi estas… nur tre laca…

– Sankta Dio! Kiam vi manĝis lastfoje?

– Mi opinias… hieraŭ matene…

– Kiel facilanime vi agis, ke vi ne vespermanĝis ĉe Bulkin… Nu sed, hm… Nun ni devas interrompi la vojaĝon…

– Ne… ne! Bonvolu kredi, ke mi eltenas bone la malsaton…

– Silentu! Cetere ni devas akiri ian vestaĵon. Tiel vi ne povas elvagoniĝi en la urbo. Nun unuavice vi dormos. Mi tuj pretigos la liton.

– Ĉu liton?…

– Ĉu mi ne diris tion, ke ĝi estas dormo-vagono? – Li rapide fendis la sakon per sia tranĉilo kaj ŝutis la elfalintan fojnon en la angulon. Demetinte sian mantelo, li sternis tion sur ĝin, poste li turni sin al la virino, kiel ia lakeo.

– Jen, fraŭlino Brent… La lito estas preta. – Ĉar li vidis, ke sia protektato estas senkonsila, li ne multe hezitis, sed li simple levis kaj metis ŝin sur la fojnon.

La virino havis nekredeble agrablan senton en siaj membroj, kaj ŝiaj palpebroj peziĝis.

La knabo ekbruligis cigaredon.

– Dormu trankvile, fraŭlino Brent. Mi estas tre fidinda homo. Mi ne tial diras ĝin, ĉar temas pri mi: sed vere estas maloftaĵo tia karaktero en vagabondo…. Ĉu iu via korpoparto doloras?

– Ne… Neniu… kaj… nun mi dankas, kion vi faris…

– Ba, tio estis vere nur bagatela afablaĵo, kaj nenio pli.

En la scintila sunbrilo la serena pejzaĝo preterkuris rapide la trajnon. Helverdaj prerioj, dens-frondaraj arboj, malgrandaj grupoj de domoj estis videblaj por momento.

– Ĉu vi povus… doni al mi… ion trinki?…

– Ĝi estas vere stulta afero… sed ni ne havas eĉ gluton da akvo.

La lulado de la skuiĝanta vagono, la ritma klakado de la radoj dormemigis la virinon.

Ŝi dormis…

Foje ŝi tamen malfermis siajn okulojn, Bill Teksaso kaŭris apud ŝi, kaj lia gaja hundo-kapo estis tiel trankviliga, ke ŝi tuj endormiĝis denove…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.