La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJAŭtoro: Ethel Sybil Turner |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ili iris hejmen denove, ĉiuj ses, kaj Estera, kiu de tiam “iros pli sobre, malpli gaje” dum la tuta vivo, pro la prezo pagita por la vivo de ŝia dolĉa filo. Mem la atmosfero ĉe Yarrahappini ŝajnis premegi ilin kaj peze pendi sur iliaj animoj. Do kiam la Kapitano, kiu estis rapidinta norden por vidi lastafoje sian kompatindan knabineton, demandis ĉu ili volas iri hejmen, ili ĉiuj diris “jes”.
Estis iom da verda tero sur montetsupro malantaŭ la biendomo kaj aro de mimosaj arboj, nun malhele verdaj sed orkronitaj kaj ĉarmaj en la printempo.
Jen, do, la loko kie ili lasis la malgrandan Judi. Ĉirkaŭ ĝi S-ro Hassal lokigis blankajn altajn palisojn; la mallonga tombo troviĝis en ĝia ombra angulo.
La loko aspektis kiel eta preĝeja tombejo en infana lando kie okazis ĝis nun nur unu morto.
Aŭ verda bela kampo kun unu ĝardena bedeto.
Meg ĝojis ke la malgranda teramaso rigardas orienten. La sunoj mortis malantaŭ ĝi – la oranĝkoloraj kaj flavaj kaj pupuraj sunoj kiujn rigardi ŝi neniam plu povos dum la tuta vivo.
Sed fore en la oriento ili ĉiam leviĝis tenere kaj la lumo rampis supren trans la ĉielo ĝis la montetsupro per delikataj rozkoloroj kaj tremantaj bluoj kaj heliĝantaj grizoj, sed neniam per fajrecaj flavaj strekoj kiuj dolorigas la okulojn per varmegaj larmoj.
Estis luno faranta ĝin blanka kaj bela kiam ili adiaŭis ĝin en la lasta tago.
Ili ĉiuj plukis unu-du herbojn de freŝe remetita herbaro kaj sin forturnis. Neniu ploris; la blanka kvieteco de la malproksima luno, la palaj, pendantaj steloj, la venteto ekmovanta la mimosojn retenigis iliajn larmojn ĝis ili estis fermintaj post si la kradpordeton kaj lasintaj ŝin sola sur la trankvila montetsupro.
Ili do revenis al Misrego, ĉiu por repreni la fadenon de la vivo kaj daŭrigi tiun teksadon kiun, dank’ al Dio, oni devas fari aŭ koroj ĉiutage rompiĝus.
Meg estis maturiĝinta kaj neniam plu estos tiel juneca kiel ŝi estis antaŭ ol tiu ruĝa sunsubiro sinkis en ŝian animon.
En ŝiaj okuloj estis pli profunda lumo; tiaj larmoj kiajn ŝi verŝis klarigas la vidpovon ĝis la vivo fariĝas io pli konturita kaj larĝhorizonta.
Nelli kaj ŝi estis ĉeestintaj la Diservon en la unua dimanĉo post la reveno. Aldita sidis en kelka distanco, same facilanima, kiel ĉiam, hele vestita, kokete ridetante al la familiaj benkoj Courtney kaj Graham, kiu lasta troviĝis vicon malantaŭ la unua.
Kiel Meg malproksimiĝis de ŝi! Ŝajnis jam jaroj de kiam ŝi okupiĝis pri la lasta modo en la garnado de ĉapelo, la kurbo de ‘ombrelaj’ jupoj kaj la plej bona metodo blankigi la manojn. Jaroj de kiam ŝi prove debutis en flirtado. Jaroj, preskaŭ, de kiam ĉe Yarrahappini ŝi fordonacis tiun bluan rubandeton kiu faras pli da bono ol ŝi iam supozis.
Alan rigardis ŝin de sia benko – la malgrandan figuron en sia funebra nigraĵo, la helajn harojn pendantajn en plektaĵo ne plu krispigita je la fino, la nun humilan kliniĝon de la lipoj, la sopiran malĝojon de la bluaj okuloj. Li apenaŭ povis kredi ke tiu estas la ventkapa junulino kiu skribis tiun leteron kaj ŝteliris tra la mallumo renkonte al lia sentaŭga juna frato.
Li premis ŝian manon kiam la diservo finiĝis; liaj grizaj okuloj kun la rapide aperinta malseko en ili kompensis pro la malfluaj stumblantaj vortoj de kunsento kiujn li provis voĉigi.
“Ni estu ĉiam geamikoj, Fino Meg,” li diris kiam ili disiĝis ĉe la Misrega kradpordo.
“Jes, tiel estu,” diris Meg.
Kaj la solida, sincera amikeco fariĝis io bela en la vivo de ambaŭ, fortigante Meg kaj mildigante la knabon.
Pip denove fariĝis ridema kaj verva kiel okazas ĉe eĉ la plej amema knabo, dank’ al la laŭdinda ennaskita eco de la junaj homoj; sed kelkfoje lin trafis deprimo, kaj en tiaj okazoj li subite malaperis, meze de kriketludo aŭ futbalo aŭ ĉetable kiam la bruo plej kresĉendis.
Bunty montris al la mondo vizaĝon same malpuran kiel antaŭe kaj manojn eĉ pli malpurajn ĉar lastatempe li evidentigis latentojn de mekanista talento kaj pasigis siajn liberajn momentojn en fabrikado de presmaŝinoj – tiel nomataj – kaj de timigaj kaj mirindaj motoroj el malnova forno kaj kelkaj potoj kaj rustintaj patoj kiujn li savis el la rubujo.
Sed li lastatempe malpli ofte mensogis; tiu kolorriĉa sunsubiro enŝteliĝis eĉ lian junan koron kaj ĉiufoje kiam li emis diri “Mi ne, ne estis mi, ne estis mia kulpo” implikaĵo el nigraj bukloj sin levis antaŭ li, ĝuste kiel ili kuŝis en tiu nokto en kiu li ne kuraĝis movi la rigardon for de ili.
La kruroj de Bebinjo ŝin multe okupis lastatempe, ĉar oni ĵus promociis ŝin de ŝtrumpetoj al ŝtrumpoj, kaj ĉiu kiu povas rememori tiun okazon en sia vivo komprenos ĝian gravecon por ŝi.
Nell ŝajnis ĉiutage plibeliĝi. Pip havis grandan taskon evitigi ke ŝi fariĝu malmodesta; se frataj pikdiroj kaj humiligoj efikas tiurilate ŝi devus esti same humila kiel se ŝi havus rufajn harojn kaj nazon kiu direktiĝus al la ĉielo.
Estera diris ke ŝi volonte ie aĉetus kelkajn aldonajn jarojn, severan frunton, kaj dignon en grandaj kvantoj – povus esti ke tiam estus ŝanco ke Misrego reprenus sian baptan kaj banalan nomon “La Rivera Domo”.
Sed, strange neniu eĥis tiun sopiron.
La Kapitano ne plu fumis ĉe la fino de la flanka verando: la malbone flegata gazono ĉiam kaŭzis al li image vidi malgrandan figuron en rozkolora robo kaj misforma ĉapelo falĉanta la herbon en flamanta sunbrilo. La morto de Judi pliproksimigis la ses vivantajn infanojn al lia koro kvankam li malmulte pli montris sian amon.
La Generalo fariĝis ĉiutage pli buldika kaj adorinda. Ne estas troigo diri ke ĉiuj nun adoris lin en lia malgranda reĝeca bebaĝo ĉar la kara vivo dufoje donaciĝis kaj la duan fojon ĝi estis la donaco de Judi, do netaksebla.
Mia plumo peze, malrapide moviĝis en la verkado de ĉi tiuj du lastaj ĉapitroj; ĝi rifuzas jam kuri malpeze, libere, do mi formetos ĝin por eviti malgajigi vin.
Iam, tamen, se vi volus tion aŭdi, plaĉus al mi denove rakonti pri miaj junaj Aŭstralianoj, lasante preteriri kelkajn jarojn.
Dume, adiaŭ kaj ĝis!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.