La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJ

Aŭtoro: Ethel Sybil Turner

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XIII: Gastoj Sen Invito

La Kapitano malrapide paŝis tra la kampoj, la livistona* ĉapelo kiun li portadis en la ĝardeno malantaŭen ŝovita for de lia frunto. Estis al li iom varme post la barakto kun sia dua filo, kaj estis pensema rigardo en liaj okuloj. Li ne kredis vera la finan rimarkon de Bunty, sed li tamen konsideris ĝin sufiĉe probabla por fari viziton al la kabano ne tute superflua.


* Livistona ĉapelo: cabbage tree hat. Ĉapelo farita el la folioj de la brasikarbo (livistono).


Ne estis, cetere, ke li atendis trovi tie sian erarvagintan filinon, ĉar Bunty ja diris ke okazos pikniko ĉe la rivero, ĉu ne? sed li pensis ke eble estos ia spuro.

La pordo de la kabano malantaŭen svingiĝis sur siaj ebriaj ĉarniroj kaj la sunbrilo enverŝiĝis kaj faris strion el lumanta polvo trans la ejo.

Estis tie neniaj signoj de loĝado, krom se oni konsideras tia harrubandon de Meg kaj iom da oranĝŝelo.

Li vidis la malfortikan, hejmefaritan ŝtupetaron ripoz-antan kontraŭ la truon en la plafono, kaj kvankam li kutime pli alte taksis la sekurecon de sia nuko ol faris liaj infanoj pri iliaj, li fidis sian sekurecon al ĝi. Ĝi knaris malbonaŭgure kiam li atingis la plej altan ŝtupon kaj trarampis en la subtegmenton.

Ĉiflanke de la vando estis ŝinkoosto, skatolo da domenoj kaj krevinta kapkuseno, nenio alia, do li marŝis pluen kaj rigardis transen.

“Tre komforte,” li murmuris, “Mi estus kontenta mem loĝi ĉi tie mallongan tempon,” kaj eĉ eniris lian kapon la penso ke li tion faru, kaj estu tie kiel “surprizfesteno” kiam revenos Judi. Sed li forigis la ideon kiel neakordigeblan kun digno. Li rememoris aŭdi famojn pri malaperantaj mebloj el la domo, kaj preskaŭrideto venis en liajn okulojn kiam li vidis la malnovan tableton kun oleolampo kaj tepoto tie metitaj, la litaĵon kaj lavpelvon. Sed severa mieno ĝin sekvis. Ĉu sepdek sep mejloj ne estas sufiĉa obstaklo al la petolaj planoj de Judi? Kiel ŝi kuraĝis tiel spiti lin?, infano dek tri jara kaj li ŝia patro? Liaj lipoj kunpremiĝis misaŭgure kaj li malsupreniris kaj peze paŝegis reen al la domo.

“Estera!|’ li vibravoĉe vokis de la fino de la ŝtuparo.

Kaj “Venos, kara, post duonminuto,” responde malsupren flosis.

Duonminuto dekfoje preterpasis kaj tiam ŝi venis, la bela juna patrino kun sia ridvizaĝa fileto en siaj brakoj. Ŝiaj okuloj aspektis tiel teneraj kaj molaj kaj amemaj ke li forturnis sin malpacience; li bone sciis kiel estos; ŝi petos kaj petegos al li pardoni sian filineton kiam ŝi aŭdos, kaj kiam ŝi tiel hele kaj bele aspektas kiel ĝuste nun li povos nenion rifuzi al ŝi.

Li staris unu-du minutojn en profunda meditado.

“Kion vi volas, Johano?” ŝi diris, “Ho! kaj kion vi opinias? Mi ĵus trovis novan denton, duoblan – venu rigardi” Li venis, iom malvolonte, kaj ŝovis sian plej malgrandan fingron en la buŝon de sia filobebo.

Estera ĝin gvidis ĝis ĝi tuŝis etan malmolan substancon.

“La tria,” ŝi diris fiere; “Ĉu vi ne estas kontenta?”

“H’m!” li diris. Li ankoraŭ iom meditis, kaj post du-tri minutoj kunfrotis la manojn kvazaŭ li estus sufiĉe kontenta pri si mem.

“Surmetu vian ĉapelon, Estera, kaj tiun de la Generalo,” li diris, ame frapetante la kapon de tiu sinjoreto, “Ni promenu ĝis la rivero; la infanoj piknikas tie, do ni povos esti certaj pri iom da teo.”

“Nu, jes, estos tre agrable,” ŝi diris, “ĉu ne, Bebĉjo, ĉu ne, dolĉa filo?”

Ŝi vokis al Marta, kiu estis senpolviganta la sidĉambron laŭ maniero bonhumore blinda kiu estis propra al ŝi.

“La ĉapelon de la Generalo, mi petas, Marta, la blankan sunĉapelon kun ligiloj; ĝi estas sur mia lito, mi kredas, aŭ sur seĝo aŭ ie – ho! kaj bonvolu ankaŭ malsuprenporti mian grandan kiu surhavas papavojn”

Marta foriris, kaj post iom da serĉado revenis kun la kapvestoj.

Kaj Estera ligis la blankan sunĉapelon sur siaj propraj buklaj, krispaj haroj, kaj kaŭzis al la Generalo ride ĝojkrii ĉe sia sidloko sur la enireja tablo. Poste ŝi metis ĝin sur la kapon de la Kapitano kaj metis la livistonan sur tiun de sia filo kaj okupis kelkajn minutojn per ĉarma ludado tia.

Fine ili estis pretaj kaj transiris la enirejon.

“Sinjoreto Bunty estas enŝlosita en sia ĉambro; sub neniaj cirkonstancoj malfermu la pordon, Marta,” estis la fina komando de la Kapitano.

“Ho, Joĉjo!” diris Estera riproĉe.

“Bonvole ne vin intermiksu,” li respondis, “Lasu al mi iom da libero en la regado de miaj propraj infanoj, Estera. Li estas malverema sentaŭguleto; mi hontas konfesi lin mia filo.”

Kaj Estera, meditante pri la multaj malfidindaĵoj de sia vicfilo, povis sin konsoli per la espero ke li profitos el la sperto.

Ili iris laŭ pli mallonga vojo tra la sovaĝejo por eviti la publikan vojon, kaj la blua, sunkisata, ridanta rivero etendiĝis antaŭ ili.

“Jen ili!’ Estera kriis, “en la konata loko, kiel kutime; rigardu la fajron, dolĉa fileto; vidu la fumon, knabo kara – kvar kvin ili estas. Nu, kiun ili havas kun si?” ŝi diris mire, dum ili proksimiĝis al la grupo sur la herbo.

Antaŭ ol ili estis sufiĉe proksimaj por rekoni vizaĝojn la rondo ŝajnis subite sin rompi kaj disfali.

Unu el ĝiaj anoj sin turnis abrupte kaj fuĝis trans la herbon, saltante en la densajn pteridojn kaj vepron, kaj malaperis el la vido en malpli da tempo ol okupas la rakontado.

“Kiun ajn vi havis kun vi?” Estera demandis kiam ili atingis la infanojn.

Estis duonsekunda silento, post kio Pip ĵetis kelkajn lignopecojn sur la fajron kaj diris aplombe:

“Nur iu amikino de Meg, timema infano kiu ial timegas la patron. Mi supozas ke ŝi imagas ke soldatoj iradas kun siaj glavoj akrigitaj, uzopretaj”

Li ridis facilanime. Nell kunridis iom histerie kaj Bebinjo ekploris.

Meg, blankvizaĝa kiel la morto, ŝin levis kaj haste komencis rakonti al ŝi pri la tri ursoj por ŝin trankviligi.

Estera aspektis iom mistifikita, sed kompreneble neniel pense kunligis la forrapidantan figuron kun Judi.

Kaj la Kapitano ŝajnis rave blinda kaj sensuspekta. Li sin kuŝigis sur la herbo kaj lasis ke la Generalo rampadu sur li; li ŝercis kun Estera; li rakontis kelkajn epizodojn pri sia junaĝo, kaj eĉ tute ne ŝajnis rimarki ke lia aŭskultantaro ŝajnas malatenta kaj embarasita.

“Ĉu vi ne faris iom da teo?” Estera diris fine, “Ni tre ŝatas tesitelan teon kaj pensis ke vi nepre havos iom”

“Bunty ne alvenis, li devis kunporti la tesitelon,” Pip diris iom malafable. Li suspektis ke estas motivo por ĉi tiu granda afableco de lia patro kaj ne plaĉis al li esti ludobjekto.

“Ha,” la Kapitano diris serioze, “tio estas bedaŭrinda. Kiam mi foriris Bunty ŝajnis ne tre sana kaj pensis pasigi la ceteron de la tago en sia ĉambro”.

Pip aldonis hejtilojn al la fajro en obstina maniero kaj Meg donis timigitan ekrigardon al la patro kiu responde ridetis ame al ŝi.

Post horo da tiaspeca streĉa interrilato la Kapitano proponis ke oni revenu hejmen.

“Malvarmiĝas,” li diris, "Mi tre bedaŭrus se la novenaskita dento de la Generalo komencus sian vivon per dolorado – ni iru hejmen kaj kontentiĝu per tepota teo.” Do ili kolektis la ankoraŭ ne malpakitajn korbojn kaj sin formis en procesion. La Kapitano insistis ke Pip kaj Meg marŝu kun li kaj sendis antaŭen Bebinjon kaj Nell, unu ĉe ĉiu flanko de Estera, kiu alterne kondukis kaj portis la Generalon.

Ĉar la motivo por tiu aranĝo estis, kiel Pip sagace suspektis, malebligi interrilaton aŭ formadon de novaj planoj.

Kaj kiam ili alvenis hejme li invitis ilin ĉiujn veni en lian fumĉambron, malgranda kaj mallarĝa ejo enirata tra la manĝoĉambro.

Estera portis la Generalon al la supera etaĝo, sed la aliaj silente sekvis lin.

“Sidiĝu, Pip, mia knabo,” li diris afable. “Venu, Meg, faru vin hejmece, sidiĝu en tiu brakseĝo. Nell kaj Bebinjo rajtas okupi la kanapon.”

Ili ĉiuj sidiĝis senpove kie li indikis al ili, kaj tre streĉe rigardis lian vizaĝon.

Li elektis pipon el la vico super la kameno, fiksis al ĝi novan buŝpecon, kaj zorge plenigis ĝin.

“Ĉar vi ĉiuj okupas mian ĉambron,” li diris per ĝentila voĉo, “mi bedaŭrinde apenaŭ povas iom komforte fumi ĉi tie. Mi poste venos kaj denove parolos al vi. Mi intencas fumi pipon en la malnova subtegmento en la bovina kampo. Ne miskondutu dum mia foresto.”

Li fajrigis alumeton, ekbruligis sian tabakon, kaj sen rigardo al la silentaj infanoj eliris la ĉambron, ŝlosante malantaŭ si la pordon.

Denove li transiris la kampojn, kaj denove ŝovis malferma la knarantan pordon. La oranĝŝelo kuŝis ĝuste kie li vidis ĝin antaŭe, nur ĝi estis iom pli seka kaj pli mortaspekta. La harrubando havis precize la saman nodon. La ŝtupetaro knaris en ĝuste la sama loko kaj denove minacis rompi lian nukon kiam li atingis la supron. La domenoj ankoraŭ estis tie, la ŝinkoosto kaj la kapkuseno okupis la samajn lokojn; la sola diferenco estis ke la unua nun havis nigran kovraĵon el formikoj, kaj la vento estis ludinta kun la kapkuseno kaj portis la plumojn ĉiudirekten.

Li transiris la plankon, ne delikate, sed per sia kutima, egalritma militista paŝado. Nenio moviĝis. Li atingis la vandon kaj rigardis transen.

Judi kuŝis trans la improvizita lito, dormante dormon de absoluta elĉerpiĝo post sia rapida fuĝo for de la rivero. Ŝi portis robon de Meg, kio aspektigis ŝin surprize longa kaj maldika; li miris pro la penso ke ŝi tiel multe kreskis.

“Ŝi kaŭzos senfinajn ĝenojn dum ŝi maturiĝos,” li diris duonvoĉe, forte sin kompatante pro tio, ke li estas ŝia patro. Poste granda kolero kaj inciteco leviĝis interne de li dum li observis ŝin tiel pace dormantan tie. Ĉu ŝi ĉiam estos perturbanto de lia paco? Ĉu ŝi ĉiam obstrukcos lin tiele?

“Judi” li diris per laŭta voĉo.

La fermitaj palpebroj ŝire malfermiĝis, la nebulo de dormo kaj forgeso foriĝis de la malhelaj okuloj, kaj ŝi salte leviĝis, esprimo de absoluta hororo sur ŝia vizaĝo.

“Ĉu mi rajtas demandi kion vi faras ĉi tie?” li diris, tre malvarme.

Skarlata koloro fluis en ŝiajn vangojn, eĉ sur ŝian frunton, kaj poste malaperis, lasante ŝin blanka ĝis la lipoj, sed ŝi faris nenian respondon.

“Vi forkuris de la lernejo, mi supozas?” li daŭrigis per la sama senemocia voĉtono. “Ĉu vi havas ion pravigan por diri?”

Judi nek parolis nek moviĝis, ŝi nur kun malfermitaj lipoj rigardis lian vizaĝon.

“Ĉu vi volas defendi vian konduton, Helena?” li demandis denove.

“Ne, patro, "ŝi diris.

Ŝia vizaĝo portis lacan, streĉitan esprimon kiu, sub aliaj cirkonstancoj, eble estus tuŝinta lian koron, sed pro kolero li ne rimarkis ĝin.

“Absolute neniu pravigo aŭ defendo?”

“Ne, patro.”

Li sin movis en la direkton de la malfermaĵo.

“Trajno ekiros post horo kaj duono, kaj vi tuj revenos kun mi,” li diris per senemocia voĉo. “Mi antaŭzorgos ke oni tenu vin sub observado ĉe la lernejo ĉar vi ne estas fidinda. Vi ne revenos hejmen por la Kristnaska libertempo kaj probable ne por tiu de la sekvonta Junio.”

Tio egalis al mortkondamno. La ĉambro kirliĝis antaŭ la okuloj de la knabino kaj en ŝiaj oreloj estis kantado kaj zumado.

“Venu tuj,” la Kapitano diris. Judi momenton retenis la spiron; tio jukigis al ŝi la gorĝon kaj ŝi komencis tusi.

Tia terura tusado, paroksismo kiu skuis ŝian maldikan korpon kaj kaŭzis al ŝi spasme spiri. Ĝi daŭris dum du-tri minutoj kvankam ŝi metis sian naztukon al la buŝo por peni ĝin haltigi.

Ŝi estis tre pala kiam ĝi ĉesis, kaj li unuafoje rimarkis la kavaĵojn en ŝiaj vangoj.

“Pli bone estus ke vi unue venu al la domo,” li diris, malpli severe, “por sciiĝi ĉu Estera havas ian medikamenton por tusoj.”

Tiam li siavice retenis la spiron kaj paliĝis sub la sunbronzo.

Ĉar la blanko de la naztuko kiun la infano forprenis de siaj lipoj surhavis skarlatajn timigajn makulojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.