La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJ

Aŭtoro: Ethel Sybil Turner

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XVIII: La Pikniko Ĉe Krangi-Bahtu

Estera estis foririnta al balo, ne en robo de delikata koloro kun grandaj pufaj manikoj, kaj blindige blanka kolo nuda kaj belega sub ĝiaj volvaĵoj, ne tra mallumo al brilegaj lumoj kaj ondanta muziko.

Ŝi iris en la plena lumo de mateno en kompleto el linŝtofo kun blua ĉemizo, marista ĉapelo kaj diafana skarpo.

Sub la antaŭa sidloko de la kabrioleto kie sidis S-ro Hassal troviĝis skatolo enhavanta belegan robon el flava silko kun delikataj ondetoj el gazo. Kaj estis flavaj ŝuoj kaj ŝtrumpoj kaj pluma ventumilo en ĉapelskatolo sur ŝiaj genuoj, kaj belega blanka subjupo kies trenaĵo kun ondantaj falbaloj sopiregis Meg al plenaĝiĝo je la nura vido.

Sed neniuj el tiuj aĵoj estis surmetotaj dum ankoraŭ multaj horoj.

La balo havis lokon je bagatela distanco de kvindek mejloj for transbiene, do ŝi kompreneble devis ekveturi sufiĉe frue por havi tempon por “elegantigi” sin, kiel Pip esprimis la aferon.

Por la infanoj, kompense pro tio ke ili ne povos partopreni en tiu plezuro, oni planis tre nekutiman piknikon.

Unue, la piknikejo estis for dek kvar mejlojn, due, la veturon oni faros, nek en ĉiutagaj kabrioletoj nek sur ordinaraj ĉevaloj, sed sur platĉaro tirota de teamo de dek du jugitaj bovoj. Limrajdisto estis raportinta ke giganta blua eŭkalipto kiun oni jam delonge nomis Reĝo Kori estis blove faligita dum furioza ventego, kaj S-ro Hassal tuj asertis ke spite de la malfacilaĵoj ĝi nepre estu alportita por formi la bazan barieron en la kreo de iaspeca digo trans la rivereto ĉe Krangi Bahtu, la piknikejo. La falinta sovaĝeja monarĥo kuŝis dudek mejlojn for de la biendomo kaj ankoraŭ ses de la loko elektita por la pikniko; do oni aranĝis ke la platĉaro portos la grupon por la dek kvar mejloj, lasos ilin pikniki, antaŭeniros por la arbego, portos ĝin reen kaj lasos ĝin apud la rivereto preta por estonta agado, kaj reportos la infanojn dum la vespera mildo.

Se li ne estus eskortonta sian filinon al la balo S-ro Hassal mem irus al la loko kaj persone gvidus la aferon. Anstataŭe li transdonis la respondecon pri la granda platĉaro al kvar viroj, kun ordono ke ili aligu ankoraŭ du virojn de malproksimaj kabanoj por helpi pri la tasko.

Krangi-Bahtu – aŭ Anasa Akvejo, kiel, malpli elegante oni nomis ĝin – estis la nomo kiun ricevis la supra parto de la rivereto kiu estis elfosinta la teron ĝis ĝi faris al si belan ravinon ĝuste tie kun krutaj rokoj kaj ŝtonegoj trans kiuj kanguruoj saltis aŭ de malantaŭe kaŝludis kun ĉasistoj, kaj grandaj, altestaraj bluaj eŭkaliptoj kaj ruĝaj eŭkaliptoj kiuj ŝajnis perdiĝi en la blua, bluega ĉielobaldakeno supre.

Tettawonga rakontis pri Bunjipo* kiu loĝis tie kie la fluetanta akvo faris lageton, profundan kaj belan, kaj delikataj filikoj tenere rampis ĝis la rando kaj nigraj akacioj kaj tearboj** elkreskis dense kaj fortike por kvazaŭ fari zonon. Akvobirdoj faris hejmon tie, nigraj cignoj konstruis nestojn inter la herbosimilaj kanoj, sovaĝaj anasoj ofte faris zigzagajn liniojn kontraŭ la ĉielo. De la arboj la sonorilbirdo, la vipbirdo, la tevingo, la kukaburo, la paradiza pafilbirdo kaj la laŭbobirdo plenigis la aeron per sonoj, se ne per muziko. Kaj la nigra serpento, la diamanta serpento, kaj la mortovipuro mole glitis inter la falintaj folioj kaj herbo, kaj bonhumore atendis sintrudantojn. Pro tiu kialo la volonte permesata pikniko havis kondiĉon.


*Bunjipo: (aborigena vorto): mita, legenda marĉmonstro (AE.V.).

**Tearbo: arbusto/arbeto de la plantfamilio Mirtacoj kies foliojn fruaj blankaj enloĝantoj uzis por fari teon.


Ĉiu rajtis iri sur la bovoĉaro, sed la pikniko devis okazi supre de la ravino kaj se iu irus tien sube, tiu riskus tujan resendon al Sidnejo.

Ili ĉiuj promesis akcepti la kondiĉon. Sino Hassal, kvankam malalta, kapablis devigi absolutan obeon.

Nekredeblan nombron de korbegoj, plenplenaj de bongustaĵoj oni tiam preparis.

S-ro Gillet iris por doni fidindecon al la afero kaj por kontroli ke neniu ricevos sunfrapon.

Li havis volumon de la poezio de Heine en unu poŝo por sekurigi lin kontraŭ longa, nekutima tago kaj dikan de Tennyson en la alia kaj subbrake faskon da anglaj gazetoj kiam li grimpis sur la platĉaron, kie jam sidis la tuta sep.

La sep? Tiele estis.

Judi estis rifuzinta iri sen la Generalo kaj promesis “per sia vivo” defendi lin kontraŭ ĉia danĝero.

S-ro Gillet aspektis preskaŭ konsternita kiam li trovis ke la tuta aro ĉeestas sen subtraho de la petolemaj nek aldono de iu krom li mem posedanta aŭtoritaton. Dum momento li pridubis sian propran kapablon en tia situacio.

Judi kaptis la duban rigardon.

“Vi citas poezion al vi mem, S-ro Gillet,” ŝi diris.

“Mi.?” li diris kaj mire aspektis. “Tute ne. Kial vi pensas tion, Fino Judi?”

“Mi klare aŭdas ĝin,” si diris. “Viaj okuloj diras ĝin, kaj via maldekstra orelo, por ne mencii la ekstremaĵojn de viaj lip- haroj”

“Judi!” riproĉis Meg, kiun io estis farinta strange kvieta.

Li ŝajnigis timon – fermis la okulojn, tenis sian maldekstran orelon, kovris siajn lipharojn. “Kio povas esti tio, kion ili diras?” li diris.

“Ho, se nur esti povus mi En loko kie mi ne estas.

Sed tie mi ne povas esti Do tie ĉi necese restas”

Meg, bonvolu ne plu surtreti miajn piedfingrojn”

Do, post tio eĉ S-ro Gillet fariĝis gaja kaj parolema, por montri ke li bone sin distras, kaj la bovoj infektiĝis de la gaja humoro malantaŭ ili kaj sin movis iomete pli rapide ol limakoj. Kiam oni jam estis rampinta antaŭen proksimume dek mejlojn, tamen, la malrapidega movado kaj la prema varmo iom sobrigis ilin.

“Fino Meg, tiu arĝente griza eŭkalipto antaŭ vi, libera de folioj, indikas ke ni jam atingis Anasan Akvejon”

Kiel oni ĝojis sin malfaldi kaj finfine streĉi la brakojn kaj krurojn surtere. Neniu estis supozinta ke rajdi malantaŭ tirbovaro estus tiel plate kaj malinterese kiel ĝi fariĝis post la unuaj unu-du mejloj.

Post tio la bovoĉaro daŭrigis sian iradon.

“Mi dubas ĉu ili revenos antaŭ sunsubiro se ili ne iom pli rapidos,” S-ro Gillet diris; “jam estas la lunĉohoro”

Ili sin trovis en granda herboriĉa kampo kiu abrupte deklivis je unu fino al la ravino kaj marĉa tereno kiun oni nomis “Anasa Akvejo”

Aro de grandaj arboj provizis ombron unuflanke kaj laŭ la alia estis barilo el barbumita drato kiu montris ke eĉ tie oni ne estis forlasinta la bienegon Yarrahappini; pli alte situis la soleca kabano el arboŝelo de unu el la vakeroj.

Ili iris amase por paroli kun li antaŭ ol li aliĝis al la tirbovaro, kaj por inspekti lian izolan loĝejon.

Nur malgranda ĉambro ĝi estis kun larĝa kameno kaj kamentubo kie pendis pato, tesitelo, taso kaj kulero. Estis ŝiplito en unu angulo sur kiu estis sternitaj unu-du malhele bluaj lankovriloj, tablo el pinligno kaj unu seĝo meze de la ĉambro. Super la kameno pendis kruda ŝranko farita el sapa kesto kaj uzata por teni provizojn. De najlo en la malalta plafono pendis sako el moskitoretaĵo kaj la zumantaj muŝoj proklamis ke ĝi enhavas viandon. La muroj estis tapetitaj per multaj numeroj de The Illustrated Sydney News kaj The Town & Country Journal; ekzemplero de Daily Telegraph datumita monaton pli frue kuŝis sur la seĝo kie la posedanto ĝin lasis.

Studaĵo en bruno estis la vakero, brunaj malbrilaj okuloj, brunaj, polvaspektaj haroj; bruna haŭto, sunsekigita kaj ŝrumpinta, bruna, malorda barbo, bruna pantalono el kordurojo, kaj bruna jako.

Lia pipo tamen estis nigra – el argilo, aspektanta kiel se oni jam fumis ĝin dum dudek jaroj.

“Ĉu Vi ne preferus esti pli proksime de la biendomo?” Meg diris, Ĉu ne estas solece?”

“Verdire ne,” la brunulo diris al sia pipo aŭ barbo.

“Kiel vi okupas vin kiam vi ne estas ekstere?” demandis Pip.

“Fumas,” li diris.

“Sed en dimanĉoj kaj dum tutaj vesperoj?”

“Fumas”, li diris.

“Je Kristnaska Tago?” Bebinjo diris, sin enŝovante por rigardi ĉistrangulon.

“Fumas,” li diris.

Judi deziris scii kiel longe li jam loĝis en la malgranda ejo kaj ĉiu estis senparoligita aŭdante ke li jam estis tie la plej parton de la tempo dum sep jaroj.

“Ĉu vi neniam forgesas kiel paroli?” ŝi diris per mirfrapita voĉtono.

Sed li respondis lakone ke li havas katon.

Bebinjo jam trovis ĝin sub la kerosena ladskatolo kiu servis kiel sitelo, kaj ĝi estis ungogratinta ŝin en tri lokoj; bruna kiel ĝia mastro, ĝi estis fiokula, feroce vangharita, maldika kiel relo, tamen estis dumlonge flegita amo inter la du.

S-ro Gillet informis lin pri la deziro de la bienisto ke li iru kun la aliaj viroj kaj helpu pri la arbo.

Li tiris brunan ĉapelon sur sian frunton kaj sin movis en la direkton de la bovoĉaro kiu dume estis rampinta laŭ serpentuma vojo ĝis la montetsupro.

“Akvo en kuvo pli proksima ol riveret’,” li murmuris al sia pipo antaŭ ol foriri, kaj ili trovis lian kuvocisternon kaj volonte plenigis la tesitelon preta por la lunĉo.

La rostitaj kokinoj kaj anaso de Sino Hassal bone gustis, eĉ se ili fritsiblis sur la teleroj kvazaŭ la suno volus kompletigi ilian kuiradon. Kaj la pomotortoj kaj abrikotaj tortoj rapide malaperis; kaj de la fruktosalato kiu elvenis el du tordkovrilaj bokaloj eĉ ne kulerpleno restis por ion rakonti.

Laŭ specifa peto S-ro Gillet estis kunportinta ingrediencojn por dampro kaj post la lunĉo ekfaris ĝin por ke oni povu ĝin manĝi kun la posttagmeza teo.

“Fu!” diris Judi, “Ĉu tiel oni faras ĝin? Vi ne bezonos iom doni al mi.”

Certe ĝi estis fabrikita kun miriga rapido.

S-ro Gillet simple ĵetis iom da faruno el sako sur teleron, aldonis iomete da salo kaj iom da akvo; tiam li formis ĝin en kukon el pasto kaj sternis ĝin sur la cindrojn de la fajro, tute kovrante ĝin per la varmegaj cindroj.

“Kiel malpure!” diris Nell, altigante sian belan nazeton.

Sed kiam ĝi estis kuirita kaj S-ro Gillet levis kaj sencindrigis ĝin – jen! ĝi estis alta kaj malpeza kaj bele blanka.

Do oni manĝis ĝin kaj mense notis ke ili faros similajn en la kampoj ĉe Misrule dum ĉiu venonta pikniko.

Ili plenplenigis du telerojn per bongustaĵoj kaj metis ilin en la ŝranko de la brunulo, kaj S-ro Gillet metis siajn nelegitajn anglajn gazetojn sur la seĝon apud la kato.

“Tiu Telegraph jam aĝas unu monaton,” li diris modeste, rimarkante ke Meg regalas lin per sia unua rideto de tiu tago.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.