La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJAŭtoro: Ethel Sybil Turner |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Mi esperas ke vi ankoraŭ ne tute surdiĝis ĉar, kvankam mi jam prezentis al vi ĉiun, la vespermanĝo ankoraŭ iom longe daŭros, do ni devos plu resti iom da tempo en la infanejo. Dum la tuta tempo kiam mi rakontis, Pip plendadis pri la manko de bonaj manĝaĵoj. Sendube la surtablaĵoj ne estis tre apetitigaj; la tablotuko aspektis kvazaŭ ĝi estus surĵetita, la fajencaĵoj estis tre difektitaj kaj rompetitaj, la teo estis tre malforta kaj por manĝi estis nenio krom dikaj buterpanoj. Tamen ĝi estis la kutima vespermanĝo kaj ĉiuj ŝajnis miri pri la kolereksplodo de Pip.
“Mia patro kaj Estera (ili ĉiuj nomis sian junan vicpatrinon per ŝia voknomo) havas rostitan kokidon, tri legomojn kaj kvar specojn de pudingo,” li diris kolere; “ne estas juste!”
“Sed ni ĉefmanĝis je la unua, Pip, kaj via estas konservita kiel kutime,” diris Meg, elverŝante teon abunda je varmega akvo kaj sukero.
“Ŝafidaĵon akve kuiritan kaj karotojn kaj rizpudingon!” replikis ŝia frato velkige. “Kial ni ne povas havi rostitan kokidaĵon kaj kustardon kaj tiel plu?”
“Jes, kial ne?” eĥis la malgranda, manĝavida Bunty, la okuloj briletantaj.
“Kiel multe oni bezonus por doni al ni ĉiuj!” diris Meg, bonhumore atakante la panbulon.
“Ni estas nur infanoj – ni estu dankaj pro ĉi tiuj bonaj, dikaj pantranĉaĵoj kaj abundo da fandiĝanta butero,” diris Judi per virta voĉtoneto.
Pip ŝovis sian seĝon for de la tablo.
“Mi iros malsupren por peti iom da rostita kokidaĵo”, li diris kun spitema rigardo. “Mi ne povas forgesi ĝian odoron, kaj ili havas multon sur la tablo – mi kaŝe rigardis en la pordon.”
Li prenis sian teleron kaj malsupreniris la ŝtuparon, baldaŭ revenante, je ĉies miro, kun iom granda porcio sur ĝi.
“Li apenaŭ povis rifuzi,” li diris kun subrido. “Kolonelo Bryant estas tie; sed li aspektis iom kolere – Jen, Ŝaŭma, mi duonigos ĝin kun vi.”
Judi avide alŝovis sian teleron, akceptante ĉi tiun nekutime grandaniman proponon kaj ricevis tre malgrandan frakcion, eble kvinonon, kun granda dankemo.
“Mi simple amas kokidaĵon,” diris Nell sopire, “Mi tre emas malsupreniri kaj peti flugilon – mi kredas ke li donus tion al mi”
Ĉi tiuj malrespektemaj infanoj, kiel mi timas ke vi jam rimarkis, ĉiam aludis pri la patro kiel “li”
“Jes, tion faru,” diris Pip kun brileto en la okuloj.
Nell prenis alian teleron kaj foriris malrapide al la subaj regionoj. Ŝi sekvis la domservistinon en la manĝoĉambron kaj staris flanke de sia patro, la telero zorge kaŝita malantaŭ ŝia dorso.
“Nu, fraŭlineto, ĉu vi ne premos al mi la manon? Kiel vi nomiĝas?” diris Kolonelo Bryant, lude frapetante ŝian vangon.
Nell rigardis supren per modestaj, belaj okuloj.
“Elinor Woolcot, sed mi estas konata kiel Nell, ŝi diris, etendante la maldekstran manon ĉar la dekstra okupiĝis pri la telero.
“Kia barbareto vi estas, Nell,” ridis ŝia patro, sed li donis al ŝi rapidan, koleretan rigardon. “Kie estas via dekstra mano?”
Ŝi tiris ĝin malrapide de malantaŭe kaj etendis la fend-havan malnovan teleron. “Mi pensis ke eble vi donos al mi ankaŭ iom da kokidaĵo” ŝi diris – “Nur femuron aŭ flugilon aŭ iom da brustaĵo sufiĉus”
La kapitano kuntiris la brovojn. “Kion ĉi tio signifas? Pip ĵus venis al mi ankaŭ. Ĉi vi havas nenion pro manĝi en la infanejo?”
“Nur buterpanojn, tre dikajn” vespiris Nelli.
Estera kun malfacilo subpremis rideton.
“Sed vi ĉiuj ĉefmanĝis je la unua”
“Ŝafaĵon akve kuiritan kun karotoj kaj rizpudingon,” diris Nell malgaje.
Kapitano Woolcot detranĉis femuron preskaŭ sovaĝe kaj metis ĝin sur ŝian teleron.
“Nun forkuru; mi ne scias kio estas al vi du hodiaŭ vespere.”
Nelli atingis la pordon, tiam sin turnis.
“Ho, se vi nur donus al mi flugilon por kompatinda Meg – Judi iom ricevis de Pip, sed Meg nenion havas,” ŝi diris kun bele afliktita esprimo kiu absolute tuŝis la koron de Kolonelo Bryant.
Ŝia patro mordis sian lipon, dehakis flugilon en malbon-aŭgura silento kaj metis ĝin sur ŝian teleron.
“Nun forkuru kaj ne plu ĝenu min per tiaj sensencaĵoj – kara” La lasta vorto tre malfacile eliĝis.
La aperon de Nell kun la du porcioj de kokidaĵo oni salutis per brua aplaŭdo en la infanejo; Meg estis ravita de sia ricevaĵo, fortranĉis pecon por Bebinjo kaj la manĝo gaje daŭris.
“Kie estas Bunty?” diris Nell, paŭzante subite kun tre pura femurosto inter la fingroj, “ĉar mi esperas ke li ne iris ankaŭ. Mi emas supozi ke patro ne estus tre kontenta, aparte ĉar tiu viro estas tie”
Sed tiu malgranda junulo tion estis farinta kaj li baldaŭ revenis deprimita.
“Li rifuzis iom doni al mi – li diris ke mi foriru, kaj la viro ridis kaj Estera diris ke ni estas tre malbonaj; mi tamen prenis plumitan terpomon de la tablo ekster la pordo.
Li disigis siajn malpurajn manetojn kaj faligis la mal-allogan plumecan frandaĵon sur la tablotukon.
“Bunty, vi estas porko,” vespiris Meg, suprenrigardante de sia libro. Ŝi ĉiam legis ĉetable kaj la nuna rakonto temis pri kelkaj tre rafinitaj, elegantaj junulinoj.
“Porko vi mem – ĉiu el vi havis kokidaĵon krom mi – aviduloj!” replikis Bunty feroce dum li tre rapide manĝis sian terpomon.
“Ne, la Generalo ne ricevis,” diris Judi, kaj la konata petolemo subite aperis en ŝiaj malhelaj okuloj.
“Nu, Judi!” ekdiris Meg averte; ŝi eĉ tro bone komprenis la signifon de ĝuste tiu mieno.
“Ho, mi tute ne intencas malutili al vi, karulinjo,” diris Fino Judi, dancpaŝante ĝis la kontraŭa flanko de la ĉambro kaj ame frapetante la blondan kapon de sia fratino dum ŝi preteriris, “Nur estas la Generalo kiu emas sin distri.”
Ŝi levis lin el la alta infanseĝo kie li sidis tamburanta per kulero sur la tablon kaj manĝanta sukeron dum la paŭzoj.
“Veran agadon vi iras partopreni, Generalo,” ŝi diris, dance alproksimiĝante la pordon kun li.
“Ho Judi, kion vi intencas fari?” diris Meg petege.
“Ju-Ju” kokerikis la Generalo, preskaŭ saltante el la brakoj de Judi kaj antaŭsentante amuziĝon kun la instinkto de veterano.
Laŭ la koridoro ili iris, la cetera kvino sekvanta por rigardi la evoluon de la afero. Judi sidiĝis kun li sur la lasta ŝtupo.
“Knab’ havu ĉu-ka-ĉuk, belan ĉuk-ĉuk?” ŝi diris inside.
“Ĉuk-ĉuk” ĝoje kokerikis la Generalo, pene ekstarante, – “trov’ ĉuk-ĉuk”
“Tien,” flustris Judi, lin ŝovetante tra la duone malfermitan manĝejan pordon. “Petu Paĉjon”
Tute trans la ĉambron la bebo ŝanceliĝis per siaj dikaj, nestabilaj kruretoj.
“Ĉu ĉiuj la infanoj estas demonhavaj ĉivespere, Estera?” demandis la Kapitano dum lia plej juna filo ŝancele ekkaptis lian kruron kaj penis grimpi sur ĝin.
Li rigardis malsupren en la malpuran, kavethavan vizaĝon. “Nu, Generalo, kaj al kio ni ŝuldas la honoron de via ĉeesto?”
“Ĉuk-ĉuk, ĉu-ka-ĉuk, ĉuk, ĉuk, ĉuk,” diris la Generalo, tuj sin metante sur la manojn kaj genuojn por serĉi la plumhavajn karulojn kiuj laŭ Judi troviĝas tie.
Sed Estera kaptis la karan, malpurvizaĝan friponeton kaj portis lin baraktantan el la ĉambro. Je la komenciĝo de la ŝtuparo ŝi preskaŭ faletis sur la ceterajn familianojn.
“Ho vi kanajletoj, vi malbonaj, pekaj diabletoj!” ŝi diris, penante frapi ilin ĉiujn kaj kompreneble sen sukceso.
Ŝi sidis sur la plej malsupra ŝtupo por ridi dum momento, tiam ŝi transdonis la Generalon al Pip.
“Morgaŭ,” ŝi diris, ekstarante kaj rapide glatigante la abundan hararon, kiun la Generalo estis ĝoje ekkaptinta, “morgaŭ mi batos vin ĉiujn per la balailstango”
Ili rigardis dum la trenaĵo de ŝia robo el flava silko malaperis denove en la manĝoĉambron, kaj malrapide revenis al la infanejo kaj sia interrompita manĝo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.