La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJ

Aŭtoro: Ethel Sybil Turner

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XI: La Forvaginto

Li eniregis la ĉambron de Meg kvazaŭ li estus turno-ventego.

“Ŝi estas en la malnova kabano, Meg, kaj mi ne estas certa, sed ŝajnas al mi, ke ŝi freneziĝis; kaj mi ricevis la plej teruran batadon, kaj estis preskaŭ mortigita de la kakto pro ŝi, kaj nenion konfesis. Krome, ŝi tamen ne povas manĝi la konservitan bovaĵon. Ŝi forkuris – kaj ho, mi estas certa ke ŝi estas freneza!”

Meg levis palan, alarmitan vizaĝon de sur la kusenoj.

“Pri kiu en la mondo temas – kio? “

“Judi,” li diris kaj eksingultis pro ekscitiĝo. “Ŝi estas en la malnova kabano, kaj mi kredas ke ŝi estas freneza!”

Meg malrapide eliris la liton, iel surmetis vestojn kaj ankoraŭ tute ne kredante la strangegan rakonton mal-supreniris la ŝtuparon kun li.

En la enirejo ili renkontis sian patron kiu estis tuj elironta. “Ĉu vi resaniĝis?” li diris al Meg. “Vi devintus resti en la lito dum la tuta tago; tamen povas esti ke la aero pli bone efikos sur vin”

“Jes” ŝi respondis aŭtomate.

“Mi estos for dum la cetero de la tago, efektive mi atendas ke nek Estera nek mi revenos antaŭ morgaŭ matene”

“Jes” ripetis Meg.

“Ne permesu al la infanoj eksplodigi la domon, kaj vin bone gardu – ho! kaj sendu Bunty al la lito sen ia manĝo – mi estas certa ke li jam havis sufiĉon por unu tago”

“Jes,” diris la knabino denove, nur konstatinte la signifon de sia fina promeso kiam Bunty feroce flustris, “Perfidulino” ĉe ŝia kubuto.

En tiu momento la kariolo brue alvenis, kaj la Kapitano foriris, je ilia nedirebla senpeziĝo.

“Nu, kiun frenezaĵon vi rakontis?” Meg diris, sin turnante al sia frateto. Mi supozas, ke estas unu el viaj malveraĵoj, vi malbonuleto”

“Venu rigardi,” Bunty replikis, kaj li kondukis tra la kampojn. Mezvoje ili renkontis Pip kaj Nell, revenantaj pli frue ol atendite de la fiŝkapta ekskurso. Nelli malgaje aspektis kaj marŝis je sekura distanco malantaŭ sia frato.

“Same efikus se oni kunprenus fonografon kiel Nellion,” li diris, kun velkige malestima rigardo al tiu misfarulino. “Ŝi babilis la tutan tempon kaj ne donis al mi ŝancon por ekmordo fiŝa”

“Judi estas hejme.” diris Bunty, preskaŭ krevante pro la graveco de sia scio. “Ankoraŭ neniu krom mi vidis ŝin. Mi preskaŭ mortis pro grimpado inter kaktoj kaj tra fenestroj kaj tiel plu, kaj mi ricevis batadojn de patro kaj ĉion, sed mi neniam diris nenion, ĉu ne, Meg? Mi havas ŝin ĉi tie supre en la kabano kaj mi iris kaj alportis konservitan bovaĵon kaj ĉion – nur rigardu miajn krurojn”

Li fiere montris siajn cikatrojn, sed Meg plurapidis, kaj Pip kaj Nell sekvis en nekredema miro. Ĉe la kabano ili haltis.

“Estas inventaĵo de Bunty” Pip diris malestime. “Ankoraŭ ne estas la 1a de Aprilo, mia filo”

“Venu rigardi,” Bunty respondis, rapide suprenirante. Pip sekvis kaj eligis mallaŭtan krion; post ili Meg kaj Nell kun iom pli da malfacilo barakte suprengrimpis, kaj la sceno estis kompleta.

La deliro jam ĉesis, kaj Judi kuŝis kun larĝe malfermitaj okuloj lace rigardantaj la ĉevronojn.

Ŝi suprenridetis al ili dum ili ariĝis ĉirkaŭ ŝin. “Se Mahometo ne venos al la monto,” ŝi diris kaj poste tusadis dum du-tri minutoj.

“Kion vi estas farinta, Ju, injo?’Pip diris, kun stranga tremo en la voĉo. La vido al lia preferata fratino, maldika, kavavanga, elĉerpita, venkis lian knaban virecon. Ia malsekeco eniris liajn okulojn.

“Kiel vi venis, Ju?” li diris, palpebrumante ĝin for. Kaj la knabino donis al li sian antaŭan vervan rigardon.

“Nu, poneon oni ne tenas ĉe la lernejo krom tiu de la tibioj,” ŝi diris. Ĉu vi pensis ke mi luus balonon?”

Ŝi tusis denove. Meg surgenuiĝis kaj brakumis sian maldikan fratineton.

“Judi,” ŝi vokis, “ho Judi, Judi! mia kara, mia kara!” Judi iom ridis kaj nomis ŝin kara stultulino, sed baldaŭ ŝi ekploris kaj singultis konvulsie. “Mi estas tiel malsata,” ŝi fine diris patose.

Ili ĉiuj ekaktivis, kvazaŭ ili venigus la magazenojn de Sidnejo por kontentigi ŝin. Poste Meg sidiĝis denove kaj levis la malglatan, buklan kapon sur siajn genuojn.

“Vi iru, Pip,” ŝi diris, “kaj alportu vinon kaj glason, kaj en la vianda gardoŝranko estas iom da rostita kokidaĵo; mi iom havis por mia lunĉo, kaj Marta diris ke si metos la restaĵon tie ĝis vespermanĝo; kaj rapidu, Pip.”

“Mia vorto!” Pip diris al ŝi kaj li malsuprenglitis kaj flugrapidis transen al la domo.

“Je mia vorto!” diris Marta, lin renkontante en la enirejo kvin minutojn poste, karafo el facetita kristalo sub la brako, vinglaso tenita inter la dentoj per la tigo, pleto de malvarma kokidaĵo en la mano kaj staketo da buterpanoj flanke de la kokidaĵo. “Je mia vorto! Kaj kion post tio, mi volas scii?’”

“Ho fermu la buŝon kaj pendigu vian avinon!” diris Pip, ŝove preterpasante ŝin kaj irante al la kabano per ĉirkaŭa vojo pro timo ke ŝi eble rigardas.

Li genuis apud sia fratineto kaj manĝigis ŝin per pecetoj de kokidajo kaj trinketoj da vino, kaj karesis ŝiajn taŭzitajn harojn kaj kvindekfoje nomis sin ‘injo’ kaj petegis al si manĝi iometon pli kaj ankoraŭ iometon pli.

Kaj Judi, kaptinte la rigardon en la brunaj, malsekaj okuloj, supre de ŝi, manĝis ĉion kion li proponis, kvankam la unua buŝpleno preskaŭ sufokis ŝin; ŝi estus manĝinta ĝin eĉ se ĝi estus la haŭto de elefanto, ĉar ŝi amis tiun knabon pli ol ion ajn en la mondo kaj li estis tiel ĉagrenita. Ĝi bone efikis sur ŝin ankaŭ, kaj ŝi eksidis kaj post iom da tempo parolis tute nature.

“Tion vi ne devintus fari, vi vere ne devus, injo; kaj mi eĉ ne kuraĝas pensi kion la patro diros al vi”

“Li tute ne scios,” si respondis rapide. “Mi neniam pardonus tiun kiu informus lin. Mi povas resti nur semajnon. Mi bele organizis la tutan aferon, kaj mi loĝos ĉi tie en ĉi tiu subtegmento; patro absolute neniam venas ĉi tien, do estas tute sekure, kaj vi ĉiuj povos alporti al mi manĝaĵojn. Kaj tiam, post semajno,” – si vespiregis – ”Mi devos reiri”

“Ĉu vi vere marŝis tiom da mejloj nur por vidi nin?” Pip diris, kaj denove lia voĉo strange sonis.

“Mi havis unu-du rajdojn survoje” si diris, “sed mi piediris preskaŭ la tutan distancon, mi venadis jam de preskaŭ semajno”

“Kiel vi kuraĝis? Kie vi dormis, Judi? Kion vi manĝis?” Meg ekkriis, tre ĉagrenite.

“Mi preskaŭ ne plu memoras,” Judi diris, denove fermante siajn okulojn. “Mi petadis manĝaĵojn ĉe malgrandaj dometoj kaj iafoje oni invitis min tranokti, kaj mi havis tri ŝilingojn kaj ses pencojn tio iom longe sufiĉis. Nur dufoje mi dormis ekstere, kaj mi havis mian jaketon tiam.”

La vizaĝo de Meg estis pala de konsterniĝo pro la aventuro de ŝia fratino. Supozeble neniu knabino en la tuta mondo krom Judi Woolcot entreprenus tian frenezetan projekton kiel marŝi tiom da mejloj kun nur tri ŝilingoj kaj ses pencoj en la poŝo.

“Kiel vi povis?” estis la sola rimarko kiun ŝi sukcesis fari.

“Mi komence ne intencis marŝi la tutan distancon” diris Judi kun apenaŭ perceptebla rideto. “Mi havis sep ŝilingojn en paperpeco en mia poŝo aldone al la tri ŝilingoj kaj ses pencoj, kaj mi sciis ke tio pagus iom longan trajnveturon. Sed mi perdis tion post la ekiro kaj ne volis reiri nur pro tio, do kompreneble mi devis piediri.”

Meg delikate tuŝis ŝian vangon.

“Ne estas mirinde ke vi tiel maldikiĝis,” ŝi diris.

Ĉu la Finoj Burton ne distrumpetos pri via malapero?” Pip diris. “Estas mirinde ke ili ne skribis al patro por informi ke vi vin pafis for”

“Ho! Mariana kaj mi bone sekurigis tion” Judi diris kun rideto de rememora plezuro. “Mariana estas mia speciala amikino, vi komprenu, kaj agas laŭ miaj ordonoj. Kaj ŝi loĝas ĉe Katoomba”

“Nu?” diris Meg, ne komprenante, kiam paŭzis la fratino. “Nu do, vi komprenu ke multaj el la knabinoj suferis pro morbilo, do oni petis sendi Marianan hejmen, pro timo ke ŝi infektiĝos. Kaj ŝia patrino invitis min ankaŭ iri tien dum du semajnoj; do Fino Burton skribis al patro kaj demandis ĉu permesate? Kaj mi skribis kaj petis ĉu mi ne rajtas veni hejmen anstataŭe dum tiu periodo?”

“Li tute ne informis nin,” Meg diris mallaŭte.

“Ne, mi s’pozas ke ne. Nu li responde skribis kaj diris ‘ne’ al mi kaj ‘jes’ al ŝi. Do iun tagon oni sekure kondukis nin sur la trajnon kaj aranĝis ke oni atendu nin ĉe Katoomba. Kaj la penso saltis en mian kapon dum ni veturis. Kial mi ne kaŝe venu hejmen? Do mi diris al Mariana ke ŝi klarigu al la gepatroj ke mi iris hejmen anstataŭe, kaj ke ŝi certigu ke oni nenion suspektos por eviti ke oni skribu al Fino Burton. Kaj la trajno haltis ĉe Blackheath, kaj mi tuj elsaltis, kaj ŝi daŭrigis la vojaĝon al Katoomba, kaj mi venis hejmen. Tamen, vi komprenu, ĉar mi estis perdinta mian monon restis nenia alternativo krom piediri.”

Meg glatigis la polvokovritan, nodhavan, implikiĝon de ŝiaj haroj.

“Sed vi ne povos loĝi ĉi tie ekstere dum semajno,” ŝi diris per maltrankvila voĉo. “vi ricevis aĉan tuson pro dormado ekstere, kaj mi estas certa ke vi malsanas. Ni devos informi patron pri tio; mi tamen petegos al li ne resendi vin.”

Judi vigliĝis, flamokula.

“Se vi tion faros, mi forkuros, jam ĉinokte kaj marŝos al Melburno aŭ Jerusalemo, kaj neniam denove vidos iun el vi! Kiel vi povus tion fari, Meg! Post kiam mi faris ĉion ĉi por ke li ne sciu! Ho, kiel vi povus?”

Ŝi sin incitis ĝis forta ekscitiĝo.

“Nu, oni simple resendus min jam morgaŭ – vi tion bone scias, Meg. Ĉu ne estas vere, Pip? Kaj mi krome trafus en kaĉon ĉe la lernejo. Mia plano estas bele simpla. Post semajno da amuziĝo ĉi tie kun vi mi simple reiros – vi ĉiuj povos prunti al mi iom da mono por pagi la trajnveturadon. Mi simple renkontos Marianan ĉe Katoomba je la 25a; ni ambaŭ reiros al la lernejo kune, kaj neniu ion scios. Mia tuso ne gravas; vi scias ke mi ofte suferis pro tuso hejme kaj tio neniam malutilis al mi. Kondiĉe ke vi portos al mi abundon por manĝi, kaj restos kun mi, estos al mi bone.”

La ripozo kaj vido al amataj vizaĝoj jam bone efikis sur ŝin. Ŝia vizaĝo aspektis jam malpli streĉita, kaj iom pli da sana koloro grade vidiĝis sur ŝiaj vangoj.

Meg spertis maltrankviligan senton pri respondeco, kaj la sento ke ŝi devus informi iun forte premis sur ŝin; sed finfine ŝi cedis al la juĝo de la aliaj.

“Vi ne povus esti tiel malnobla, Meg,” Judi estis dirinta varme kiam ŝi petegis permeson informi Esteran.

“Tia malkaŝulo!” Bunty aldonis.

“Tia hontinda perfidulo!” Pip diris.

Do Meg silentis, sed estis ege malfeliĉa.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.