La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJ

Aŭtoro: Ethel Sybil Turner

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XX: Malgranda Judi

Trans la herbejon venis malgranda flugrapidanta figuro, Judi en mallonga rozkolora robo kun siaj senordaj harbukloj disblovataj ĉirkaŭ ŝia vizaĝo.

“Ĉu vi estas kandidato por sunfrapo – kie estas via ĉapelo, Fino Judi?” S-ro Gillet demandis.

Judi skuis sian malhelan implikaĵon de haroj.

“Scias mi ne,” ŝi diris – ’estas banano pro kies manko la Generalo mortas, kaj sendube estas kadavro kiun mi ĝisvivos vidi min se vi jam manĝis ĉiujn la oranĝojn.”

Meg ŝovis la sakon da frukto trans la tukon al ŝi kaj provis klini sian ĉapelon por kaŝi siajn perfidantajn okulojn.

Sed la akrevidaj malhelaj okuloj jam de la unua momento estis rimarkintaj la malsekajn okulharojn.

“Mi s’pozas ke vi legis stultan poezion kaj plorigis Meg,” ŝi diris kun batalema rigardo kiu moviĝis de S-ro Gillet al la libro sur la herbo. “Vi vere devus honti, tia konduto dum pikniko. Tio tamen ŝparis oranĝojn, kio estas dankindaĵo.”

Ŝi elprenis seson da grandaj kaj dikaj el la sako aldone al kvar-kvin bananoj kaj reiris flugpaŝe al la aro de arboj kie la Generalo en sia linŝtofa jako estis pene videbla.

Li estis senpasie elfosanta teron kaj metanta ĝin en sian ruĝan buŝeton kiam ŝi alvenis kun la bananoj.

Li suprenrigardis al ŝi kun dolĉega rideto.

“Etulo!” ŝi diris, sin ĵetante malsupren al li en unu el siaj emocieksplodoj – “etulo! ”

Ŝi kisis lin kvindekfoje; preskaŭ doloris al ŝi foje la sento de amo por ĉi dika, malpura knabeto.

Poste ŝi tiris lin sur siajn genuojn kaj kiom eble forviŝis la malpuraĵon el lia buŝo per angulo de lia jako.

“’Narno,” li diris, baraktante por denove atingi la teron, do ŝi senŝeligis grandan flavan frukton kaj metis ĝin en lian dikan maneton.

Li iom manĝis kaj forte premis la restaĵon per siaj manoj, ĝue observante ĝin eliĝi inter liaj etaj fingroj en malgrandaj vermecaj eroj.

Tion li ŝmiris sur sian kavethavan vizaĝon kaj eĉ frotis sur siajn harojn, dum Judi sin dediĉis al sia kvina oranĝo.

Do ŝi devis vipi lin pro tio aŭ almenaŭ ŝajnigi tion kio finfine estis la sama afero. Kaj poste li devis vipi ŝin, kio ja ne signifis ŝajnigi.

Li batis ŝin per vergo kiun li trovis apude, li vangofrapis ŝin kaj tiris al ŝi la harojn kaj ĵetadis sin sur ŝian bruston kaj ĉion faris en tia solena devoscia maniero ke ŝi ne povis ne ridi, eĉ kiam li vere dolorigis ŝin.

“Bon’ nun?” li fine diris seriozege.

Kaj ŝi ekploris brue, kun kovrita vizaĝo kaj tremegantaj ŝultroj en la postulata pentema maniero. Je tio li metis siajn karajn brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj premis ŝin kaj diris “Ju-Ju” per sufokata voĉeto kaj ame frapetis ŝiajn vangojn, kaj donis al ŝi centon da entuziasmaj malfermbuŝaj, malsekaj kisoj ĝis ŝi kuraciĝis.

Post tio ili ĉasludis, kaj la Generalo falis dudekon da fojoj, kaj skrapvundis siajn genuetojn kaj manetojn kaj supren-baraktis denove kaj ŝanceliris antaŭen.

Baldaŭ Judi urĝe restis surloke: iksodo ekboris al si vojon en ŝian manradikon. Nur ĝiaj du malantaŭaj kruroj restis ankoraŭ eksterhaŭte, kaj longe ŝi tiradis sensukcese. Fine ĝi rompiĝis kaj ŝi devis lasi duonon por la avineto kaj keroseno forigi post ilia reveno.

Du-tri minutojn ŝia provo forigi ĝin okupis, kaj kiam ŝi suprenrigardis la Generalo jam estis forkurinta kelkan distancon kaj iris tiel rapide kiel kapablis liaj dikaj kruretoj, pensante ke li konkuras sin. En la momento kiam ŝi eksekvis lin li rigardis malantaŭen, la okuloj brilegantaj, la vizaĝo ridkaveta kaj miskondutema, kaj ho! tiel malpura!

Kaj tiam – ho Dio!

Envortigi ĝin estas malfacilege. Mia plumo ĝis nun nur feliĉajn aferojn devis rakonti, sed nun!

“Friponeto!” Judi vokis, ŝajnigante kuregi. En tiu momento la tuta mondo ŝajnis sin levi antaŭ ŝin.

Arbo ekfalis, unu el la gigantaj, blankiĝintaj, senfoliaraj kiuj estis jam delonge ĉirkaŭhakitaj. La tutan tagon ĝi estis kliniĝinta tien kaj reen, tute traputriĝinta; kaj nun venis trans la ebenaĵo malforta ventoblovo kaj terensendis ĝin. Unu sovaĝan eĥantan krion Judi eligis, post tio ŝi saltis transteren, la brakoj etenditaj al la knabeto kuranta ridokula kaj ridbuŝa rekte al la morto.

La falego tremigis la ĉirkaŭajn arbojn, eĉ la aero mem ŝajnis frakasiĝi.

Ili ĉiuj aŭdis – ĉiuj la aliaj – aŭdis la kriegon kaj poste la teruran falbruon.

Kiel tremis iliaj genuoj! Kiel blankis iliaj vizaĝoj dum ili rapidegis en la direkton de la bruo!

Oni forlevis ĝin de la korpetoj – la longan arĝentan trunkon kun la gumo mortinta kaj streke sekiĝinta sur ĝi. Judi estis vizaĝaltere, la brakoj dissternitaj.

Kaj sub ŝi estis la Generalo, iom skuita, ege mirigita, sed tute sendifekta.

Meg brakumis lin momente, sed baldaŭ surterigis lin kaj aliĝis al la aliaj ĉirkaŭantaj Judi.

Ho la malhela kvieta kapo, la senmova korpo en sia roza, ĉifita robo, la maldikaj etenditaj manetoj!

“Judi!” Pip diris per voĉo de peteganta angoro.

Sed la sola respondo estis la vento ĉe la arbosuproj kaj la tima spirado de la aliaj.

Venis al S-ro Gillet la konstato ke troviĝas neniu krom li por surpreni gvidan rolon. Li iris kun Pip al la kabano de la vakero kaj forigis la pordon de ĝiaj ledaj ĉarniroj kaj portis ĝin malsupren de la monteto.

“Mi levos ŝin” li diris, kaj metis siajn brakojn sub la malgrandan korpon, levante ŝin malrapide, malrapidege, tenere supren, kuŝigante ŝin sur la pordon vizaĝalĉiele.

Sed ŝi ĝemis – ho, kiel ŝi ĝemis!

Pip, kies koro kvazaŭ saltis en lian gorĝon je la unua vivsigno, preskaŭ freneziĝis kiam la etaj sonoj de angoro eliĝis el siaj lipoj..

Ili levis la brankardon kaj portis ŝin supren ĝis la bruna kabano ĉe la montetsupro.

S-ro Gillet parolis, ekster la pordejo, al Meg kaj Pip kiuj ŝajnis mirfrapitaj, senpovigitaj.

“Pasos horoj antaŭ ol ni povos havigi helpon,” li diris, "kaj jam estas la kvina. Pip, kuracisto gastas ĉe Boolagri, dek mejlojn for laŭ la vojo. Venigu lin – kuru la tutan distancon. Mi iros hejmen – dek kvar mejlojn. Fino Meg, mi ne povos baldaŭ reveni. Mi venigos kabrioleton; la bovoĉaro estas tro malrapida kaj skua, eĉ kiam ĝi revenos. Vi devos gardi ŝin, doni al ŝi akvon se ŝi petos – nenio alia fareblas.”

“Ĉu ŝi mortas? "Meg diris – ”mortas?”

Li pensis pri ĉio kio povos okazi antaŭ ol li venigos helpon kaj sentis neeble lasi ŝin senprepara.

“Mi pensas ke ŝia spino rompiĝis,” li diris tre mallaŭte, “Se jes, tio signifas morton.”

Pip forkuregis laŭ la vojo kondukanta al la kuracisto.

S-ro Gillet donis unu-du ordonojn, post kio li rigardis al Meg.

“Ĉio dependas de vi; vi nepre ne permesu al vi perdi la ekvilibron,” li diris.

“Ne movu ŝin. Prenu gardon la tutan tempon.”

Li ekiris direkte al la malsupera vojo.

Ŝi saltleviĝis sekve.

“Ĉu ŝi mortos dum vi estos for? – neniu krom mi?”

Ŝiaj okuloj estis larĝe malfermitaj, teruritaj.

“Nur Dio scias!” li diris kaj sin forturnis.

Estis al li preskaŭ netolereble foriri kaj lasi ĉiknabineton sola fronti tian teruraĵon.

“Dio helpu min!” ŝi ĝemis, rapidante reen, sed ne rigardante al la varmega, malsuprenpendanta ĉielo. “Helpu min, Dio! Dio, helpu al mi, helpu al mi!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.