La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJAŭtoro: Ethel Sybil Turner |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Pip apenaŭ povis dormi unu nokton, monaton post ilia alveno, pro pensado pri la bovoapartigo kiun oni projektis por la venonta tago. Li estis sopirinta al iu nova okupo ĉar li estis knabo al kiu vario tre gravis. Komence li dubis ke li iam laciĝos de kuniklopafado. S-ro Hassal estis doninta al li “absolute la plej fierindan” malgrandan pafilon, kaj Tettawonga akompanis lin la unuan tagon kaj tre malestime reagis al lia entuziasmo kiam li pafis du bestetojn.
“Bah al util’ paf’lo. Multa ul’ kunik’ en vepro. Fuĝi al nord, fuĝi al sud’. Ĉie fuĝi. Bah al pikdrat’, ba’ al venen’ Bah!”
Tamen Pip ne lasis al si senkuraĝiĝi kaj vere kredis ke li multe helpis al Yarrahappini-bienego pafante tiujn du molajn, rapidemajn brunajn estaĵojn. Li hejmenportis ilin kaj fiere montris ilin al la knabinoj, purigis sian perfekte puran pafilon kaj atake eliris denove la sekvantan tagon.
Tettawonga forprenis sian pipon el inter siaj lipoj kiam li vidis lin denove kaj ridis, laŭtan gakan ridon kiu ruĝigis Pip pro kolero.
“Kimbriki kaj kimbriki ankaŭ! Kunik’ li kati, karikari nun. Knab’ veni kun korborn pafil, kunik ĝerund tuj, iri buri, herbo kreski, ŝafoj dikiĝi – ha, ha, hi, hi!”
Pip sufiĉe komprenis lian miksitan anglalingvaĵon por scii ke la alia priridas lin kaj li diris al li kolere ke li “fermu la buŝon anstataŭ azenaĉi”
Post tio li surŝultrigis la pafilon pri kiu li tiel superabunde fieris kaj foriris aliflanke de la pikdrata barilo kie troviĝis la ŝatata tereno de tiu malgranda ronĝulo kiu ne permesis al S-ro Hassal riĉiĝi.
Li mortpafis kvin tiutage, kvar la sekvantan, sep la postan, sed post kelka tempo li juĝis tion malekscita kaj ĉasis gilbirdojn kun pli da ĝuo sed malpli da ŝanco pri sukceso.
Ĉiu tago plenplenis de ĝuo kaj se nur ilin ne ĝenus la intensa varmo, tiu unua monato ĉe Yarrahappini estintus unu de absoluta kontento kaj feliĉo.
Kaj nun la bovoapartigo.
La matenmanĝo okazis tre frue en la mateno de la grava okazaĵo; je la kvina kaj duono ĝi jam preskaŭ finiĝis kaj Pip, febre moviĝema, diris al S-ro Hassal ke li certas ke ili malfruos kaj maltrafos ĝin. Judi estis peteginta permeson partopreni, sed ĉiu diris ke tio estas eĉ ne pripensinda – efektive oni eĉ dubis ĉu estas konsilinde permesi al Pip alfronti la danĝeron kiu estas nedisigebla de la apartigo de la pli sovaĝa speco de brutoj pelataj de tre malproksime.
Sed volforte li venkis, kaj sin vestis tiel aferece ke S-ro Hassal ne estis sufiĉe malmolkora rifuzi lin.
Li malsuprenvenis al la matenmanĝo en Krimea ĉemizo kaj malnova pantalono el serĝo sekurigita ĉirkaŭ la talio per leda zono en kiu seninga ĉasponardo, ĵus akrigita, estis gaje enŝovita. Nenial li lasis sin persvadi aŭ porti jakon aŭ eningigi la tranĉilon.
La grizan ĉevalon oni venigis al la ŝtuparo de la verando kun la propra belega ĉevalo de S-ro Hassal. S-ro Gillet estis tie sur nete striglita ruana ĉevalo. Li havis tri brutvipojn, du tute dek ses futojn longaj kaj la tria malpli longa, kiun li enmanigis al Pip.
La vizaĝo de la knabo radiis. “Hura, Ŝaŭm’" li diris, sin levante el sia selo kaj svingante ĝin ĉirkaŭ sian kapon, “Kiom vi donus por ŝanĝi lokojn?”
Li ŝovis siajn kalkanojn en la flankojn de la besto kaj furioze galopadis malsupren de la monteto.
Estis mejlo kaj duono ĝis la bovejo kaj regis forta ekscitiĝo.
Pip ne povis imagi de kie aperis tiom da viroj. Ĉeestis inter dudek kaj tridek, vakeroj, ŝaftondistoj “sur la vojeto de la valabioj” laŭ ilia slanga esprimo por senlaboreco, du indiĝenoj aldone al Tettawonga kiu fumadis kaj observadis kun dormema ĝuo, kaj kelkaj el la aliaj bienaj laboristoj.
En la unua bovejo estis kvincent bovoj kiuj estis enpelitaj la antaŭan vesperon kaj en la nuna momento prezentis aspekton de maro da sovaĝe vipantaj vostoj kaj kornoj. Tiaj kornoj! – longaj, kurbiĝantaj, timigaspektaj aĵoj per kiuj ili freneze sangigis kaj batalis unu la alian ĉar la komunan malamikon ekstere ili ne povis atingi.
Dum kelkaj minutoj Pip ne emis forlasi la sekurecon de la ĉevala dorso. La tondrumo de hufoj kaj kornoj, la frenezaj kuroj de la furiozaj bestoj kontraŭ la barilo, igis lin ĉiumomente atendi ke ĝi falegos.
Sed ĉiuj aliaj jam iris “kakatui” – sidi sur la plej alta trabo de la enfermejo kaj rigardi malsupren al la frenezigitaj brutoj, do finfine li sekurigis la bridon de sia ĉevalo al arbo kaj singarde sekvis ilian ekzemplon.
Je subita signalo de S-ro Hassal la viroj surteriĝis interne de la enfermejo, unu duono laŭ unu flanko, la alia laŭ la kontraŭa. Oni celis igi unu-du centojn de la bovoj eniri la apudan enfermejon kies kradpordo estis larĝe malferma. Pip miregis pri la kuraĝo de la viroj, momente lia koro kvazaŭ saltis en la gorĝon dum bovo post bovo provis kurataki ilin sed resonis la krakado de la potencaj brutvipoj kaj apartigaj stangoj, kaj bruto post bruto sin retiris en la mezon, la vizaĝo gutanta sangon.
Jen unu nigra brutego, kun muĝo kiu ŝajnis ŝanceligi la ebenaĵon, faris impetan kuregon al la malfermaĵo, sekvate de la tuta aro. Fulmrapide la viroj faris linion malantaŭe, kriegante, muĝante, krakigante la vipojn por peli ilin antaŭen. Pip mem ekstaris kaj kriegis, tute kaptita de ekscitiĝo. Jen li denove retenis la spiron,
S-ro Hassal kaj unu el la indiĝenoj singardeme ŝtelpaŝis al la malfermaĵo tra kiu la tumulta fluo de kornoj kaj dorsoj sin verŝis. Aro de fortegaj batoj de la vipoj devigis la lastan gvidbruton paŭzi momente kaj retropaŝi, malantaŭen ŝovante la amason kiu ĝin sekvis.
En tiu sekundo la du traŝovis la trabojn kaj la bovaro jam estis en du partoj.
Denove du vicoj de vakeroj, vipkrakado, muĝoj, sango, kornoj, feloj kaj kalkanoj supren kaj kvardek ĝis kvindek estis sekuraj en tria enfermejo, longa, mallarĝa ejo kun pordo ĉe la fino kondukanta en la lastan dividejon.
Pip informiĝis de S-ro Gillet pri la celo de ĉi tiuj disdividoj; iuj el la brutoj estis preskaŭ senvaloraj kaj estis transdonotaj al aĉetonto po duo da pundoj por ĉiu simple pro la kornoj, felo kaj tio kion oni povos ricevi por la karno. Aliaj estis unuarangaj dikaj bovoj, pretaj por la buĉisto kaj Sidneja disvendo. Ankoraŭ aliaj estis bonegaj bestoj, altvaloraj por eventualaj premioj kaj bredado kaj konsistigis apartan aron.
La viro ĉe la fina trairejo faris la ĉefgravan taskon elekti. Li estis armita per mallonga dika bastono, kaj dum la aliaj viroj pelis la brutojn liadirekten fulmrapide decidis al kiu klaso ili apartenas. Peza frapo sur la nazo, abrupta, rapida serio de ili inter la okuloj kaj eĉ la plej perfortema bruto blinde saltis kien la pelanto celis. Dum la tuta tago la laboro daŭris kaj ĝuste kiam la grandaj varmaj purpuraj ombroj komencis sin sterni trans la ebenaĵo oni sekurigis la lastan barilon, la batalo finiĝis kaj la bestoj jam eniris la celitajn fakojn.
Pip manĝis sufiĉe da salumita bovaĵo kaj dampro por duone mortigi lin kaj trinkis pli da teo ol li iam malaperigis per unu fojo dum la tuta liaj dek kvar jaroj, sin svingis en sian selon imite al la plej aĝa vakero, kaj pensis ke se nur li povus havi nigran fiaspektan pipon similan al tiu de Tettawonga kaj la ceteraj laboristoj lia feliĉo estus perfekta kaj viro li jam estus.
Li hejmeniĝis laca kiel “dekduo da hundoj kaj unu dingo” kaj distris siajn fratinojn kaj Bunty per bildoplena priskribo pri la okazaĵoj de la tago, multvorte reliefigante sian propran lertecon kaj la multajn danĝerojn kiujn li eskapis.
La sekvantan tagon kaj Estera kaj Judi rajdis kun la aliaj al la bovejo por vidi la forirojn.
La plej bonaj el la kontingento, kiujn S-ro Hassal nur volis apartigi, ne vendi, estis pelitaj eksteren, tra la pordejo al siaj malnovaj kampoj kaj konataj paŝtejoj.
La “netaŭguloj”, entute cent kvindek, kun seso da vakeroj sur la plej bonaj ĉevaloj de la bienego aljuĝitaj al la tasko, estis ellasitaj el sia enfermejo en stato de freneza furiozo kaj kun multe da vipokrakado kolektitaj en amason kaj pelitaj trans la ebenaĵon direkte al la vojo. Kaj unu-du horojn poste la plej bonaj “viandobovoj” estis ekpelitaj vojen, kaj kvieto denove regis ĉe Yarrahappini.
Dum la du tagoj de furoro la infanoj ĉiuj decidis pri iliaj estontaj profesioj, kiuj senescepte rilatis al paŝtismo.
Pip intencis fariĝi vakero kaj brulmarki kaj apartigi bovojn dum la tuta vivo. Judi volis esti lia helpanto, kondiĉe ke li permesos al ŝi resti sursele kaj ekipos ŝin per vipo same longa kiel la sia. Meg pensis ke ŝi volus edziniĝi al la plej riĉa bienposedanto en Aŭstralio kaj gastigi la Guberniestron kaj la ĉefministron por pafado “kaj tiel plu” kaj doni balojn al kiuj venus ĉiuj loĝantoj en radiuso de cent mejloj. Nell decidis ke ŝi fabrikos sapon kaj kandelojn, kolorajn kiel ankaŭ ordinarajn, kiam ŝi atingos plenan aĝon; kaj Bebinjo emis teni kampojn da mane nutritaj ŝafidoj kiuj neniam fariĝos ŝafoj.
Bunty entuziasmiĝis pri neniuj el tiuj ideoj,
“Mi preferus okupon similan al tiu de S-ro Gillet,” li diris, kaj liaj okuloj iĝis revemaj.
“Pu, neniuj kontlibroj kaj ciferoj por mi; donu al mi paŝtejon de salarbusta tereno kun kelkaj miloj da ŝafoj”, diris Pip.
“Mi ankaŭ!” aldonis Judi.
“Stultuloj!” diris Bunty per tono ege malestima. “S-ro Gillet tenas la ŝlosilojn de la provizejo, ĉu ne? Nur pensu pri tiuj sekvinberoj kaj figoj!”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.