La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJ

Aŭtoro: Ethel Sybil Turner

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VIII: Ŝtonĵetilo Kaj Katastrofo

Krepusko estis veninta tre delikate kaj tenere sur la ĝardenon, kaj la kampojn, kaj la riveron. Estis apenaŭ sentebla venteto ĉe la bordo de la rivero sed, post la varmega, longa tago, ĝi ŝajnis preskaŭ tro laca spiri kaj fari ondetojn. Tre malrapide la griza trankvila lumo malheliĝis kaj unu-du blankaj steloj aperis kaj palpebrumis tie supre sur la alta malproksima ĉielo. Sube, malantaŭ la eŭkaliptaj arboj, trans la rivero estis eĉ pli blanka luno; proksime, larĝa strio sur la akvo ridetis supren al ĝi. Meg esperis ke ĝi ne grimpos super la arbosuprojn ĝis post la oka horo aŭ la kampoj inundiĝos de lumo kaj ŝi estos vidata. Je la vespermanĝo kaj dum la frua parto de la vespero ŝi estis enpensa kaj incitiĝema pro sia maltrankvilo kaj ŝi du-tri foje humiligis Bunty tute malafable.

Jam de la sesa horo li estis ĉirkaŭŝvebinta ŝin en plej kompatinda maniero.

Estis karakterizaĵo de tiu knabeto, ke post kiam li tentiĝis forlasi la vojon de la vero, li estis tute malfeliĉa ĝis li estis konfesinta kaj frotinta siajn malpurajn manetojn en siajn malsekajn okulojn ĝis li fariĝis “vidaĵo pri kiu sonĝi, ne rakonti”

Pip diris ke tio estas ĉar li estas malkuraĝulo al kiu mankas la animforto ekdormi kun mensogo sur la koro, pro timo ke li vekiĝos kaj vidos anĝelon kun flamanta glavo staranta apud lia lito. Kaj dolore mi devas agnoski ke tio ŝajnas pli probabla takso pri la afero ol kredi ke la knabo efektive impresiĝis de la abomeneco de sia ofendo kaj deziras kompensi pro ĝi, ĉar jam en la sekvanta tago, se okazo sin sufiĉe forte prezentis li falis denove kaj jam en la sekvanta vespero li ŝtelpaŝis al iu kaj plendploretis kun la fingroartikoj en la okuloj ke li “d-d-diris m-m-malveron, ho ve-e-e!”

Je la sepa en tiu aparta vespero li estis jam malgajege pentema; kelkaj larmoj estis fluetintaj laŭ liaj vangoj kaj miksiĝis kun la inko de la landkarto super kiu li laboris por Fino Marsh. Li sin lokigis ĉe la kubuto de Meg kaj jen kaj jen rigardis en ŝian vizaĝon kun sopira amu-kaj-pardonu-min-maniero kiun ŝi trovis ege embarasa, ĉar ŝi eksuspektis, pro lia stranga konduto, ke li iel informiĝis pri la enhavo de ŝia letereto kaj provas deturni ŝin de la entrepreno. Ju pli li rigardis ŝin despli ruĝa kaj maltrankvila ŝi fariĝis.

“Vi povas havi mian novan ŝ-ŝ-ŝtonĵetilon,” li iufoje flustris, donante al ŝi larman, petegan rigardon kiun ŝi interpretis kiel peton resti sekura ĉehejme.

Fine la montrilo de la horloĝo atingis ok kaj ĉar la infanoj sin okupis per vorta milito pri la posedo de erarvaginta hundo kiu venis al Misrego en la posttagmezo ŝi sukcesis eliri la ĉambron neobservata. Neniu estis en la enirejo kaj ŝi prenis la ĉarman lanecan skarpon kiun ŝi kaŝis tie, vindis ĝin ĉirkaŭ sian kapon kaj ŝteliris el la flankpordo kaj laŭ la unua pado.

Malsupre en la ĝardeno la tero estis blanka de falintaj rozpetaloj kaj la aero plenis de ilia mortospiro; amaso da pampoherbo staris alta kaj mola kontraŭ la ĉielo; kelkaj indiĝenaj arboj, lasitaj kreski inter la kulturitaj arbustoj, etendis arĝenteblankajn brakojn en la direkto de la luno kaj la rapidanta figureto ekhavis fantomecan aspekton. El la kradpordo kaj en la unuan kampon, kie la rozparfumo tute ne atingis kaj la maldensa senmova aero enhavis nur penetran odoron de mimoso. Pli da eŭkaliptaj arboj kaj pli da blankaj, fantomecaj brakoj; jen, abrupta ekmovo apud la barilo, obtuza, sepulteca flustro, kaj subpremita krio de Meg.

“Jen la ŝ-ŝ-ŝtonĵetilo, M-Meg; p-prenu ĝin” diris Bundy, lia vizaĝo blanka kaj malfeliĉa.

“Stultuleto! Kion vi celas, tiele ŝtelirante ĉi tien?” Meg diris, kolera tuj kiam ŝia koro ekbatis denove.

“Mi nur v-volis p-plaĉi al vi, Menjo,” la knabeto diris kun amara singulto en sia voĉo.

Li metis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ ŝian talion kaj ekkaŝis la nazon en ŝian robon el blanka muslino. Ŝi rapide forskuis lin.

“Nu, bone; do dankon,” ŝi diris. “Nun hejmeniru, Bunty; mi deziras trankvile promeni sola en la lunlumo”

Li boris siajn fingroartikojn kiel eble plej profunde en la okulojn, lia buŝo malfermiĝis kaj lia suba lipo pendis, pendegis.

“Mi d-d-diris al vi g-g-grandan m-m-malveron” li ploris, balanciĝante tien kaj reen sur la piedoj.

“Ĉu jes? Ho, negrave! Nun iru hejmen,” ŝi diris senpacience. “Vi ĉiam estas diranta malverojn, Bunty, ĉu ne? Do mi tute ne miras. Jam forkuru”

“Ssed mi devas r-rakonti al v-vi pri ĝi,” li diris, ankoraŭ klopodante enŝovi la okulojn en la kapon.

“Ne, ne necesas; mi pardonos al vi ĉifoje,” ŝi diris grandanime, “nur ne tion faru denove. Nun forkuru, jam tuj aŭ mankos al vi tempo kompletigi vian mapon kaj Fino Marsh punos vin”

Liaj okuloj revenis al la kutima loko, same la manoj. Lia koro denove estis tute malpeza kiam li sin turnis por reveni al la domo. Foririnte kelkajn paŝojn li revenis.

“Ĉu vi tre deziras havi tiun ŝtonĵetilon, Meg?” li diris milde. “Vi estas nur knabino, do mi ne s’pozas ke ĝi estus tre utila al vi?”

“Ne, mi ne deziras ĝin. Jen, prenu, kaj rapidu domen; pensu pri via mapo,” Meg respondis, febre malpacienca pro lia malrapidemo.

Kaj post tio Bunty, tute feliĉa denove, sin turnis kaj gaje kuris supren ĝis la domo.

Kaj Meg mallevis la glitstangon, remetis ĝin en ĝian lokon per tremantaj fingroj, kaj kuris kun freneza rapido tra la du restantaj kampoj.

La mimosovepro ĉe la fino estis tre silenta. Estis nenia susuro, nenia voĉsono, nenia sono de la afekta ekrido kiu kutime informis, ke Aldita ĉeestas.

Meg haltis senspira kaj strabis inter la arbustoj; alta figuro kliniĝis kontraŭ la barilo.

“Andreo!” ŝi diris per akra flustro, forgesante en sia maltrankvilo ke ŝi neniam nomis lin per lia antaŭnomo – ”Kie estas la aliaj? Ĉu Aldita ne venis?”

Estis odoro de cigaro kaj intense rigardante ŝi vidis kun teruro ke estas Alan.

“Ho!” ŝi diris per nepriskribebla voĉtono. Ŝia koro donis unu timan, hontan salton kaj poste ŝajnis tute ĉesigi la batadon.

Ŝi suprenrigardis al li kvazaŭ petegante ke li ne tro malbone taksu ŝin, sed lia vizaĝo portis la malestiman rigardon kiun ŝi jam kutimis antaŭtimi kaj liaj lipoj montris malŝaton.

“Mi – mi nur eliris por iom promeni; la vespero estas tiel bela,” ŝi diris, mizere malkonvinke kaj per voĉtono sinpraviga ŝi aldonis: “ankaŭ la kampo apartenas al mia patro”

Li sin klinis malantaŭen, kontraŭ la barilon, kaj mal-suprenrigardis al ŝi.

“Flonjo transdonis al mi vian letereton, kaj ĉar ĝi ŝajnis esti adresata al mi, kaj oni informis min ke ĝi estas por mi, mi malfermis ĝin,” li diris.

“Vi sciis ke ĝi estas por Andreo,” ŝi diris – tamen ne rigardante lin.

“Tiel mi supozis, jam leginte ĝin,” li respondis malrapide; sed Andreo ankoraŭ ne revenis ĉivespere, do mi venis anstataŭe; estas egale se nur estas knabo, ĉu ne?”

La knabino faris nenian respondon sed levis sian manon kaj tiris la skarpon pli firme ĉirkaŭ sian kapon.

Liaj lipoj malŝate kurbiĝis ankoraŭ iom.

“Kaj mi ankaŭ scias kiel kisi, mi certigas vin. Mi estas iom lerta pri tio kvankam vi eble pensas tion neverŝajna. Ho jes, mi scias ke vi diris ke vi ne volas esti kisata; sed knabinoj ĉiam diras tion, ĉu ne? – eĉ kiam ili plej atendas ĝin”

Meg daŭre silentis, kaj la trankvila, senkompata voĉo daŭrigis – 

“Mi sentas ke estas apenaŭ sufiĉe mallume por vi, ĉu? La luno tre ĝenas, ĉu ne? Tamen ni eble povos trovi pli malhelan lokon iom for de ĉi tie kaj tiam mi povos sendanĝere kisi vin. Kio estas al vi – ĉu vi ĉiam estas same silentema kun Andreo?” “Ho ĉesu!” diris Meg per sufoka voĉo.

La moka tono tuj formortis el lia voĉo.

“Fraŭlino Meg, vi antaŭe ŝajnis tia ŝatinda knabineto,” li diris mallaŭte, “Kial vi permesis al tiu aĉa knabino McCarthy delogi vin? Ĉar ŝi estas aĉa kvankam vi eble ne tion opinias” Meg nek parolis nek sin movis kaj li daŭrigis kun tia milda seriozo kian ŝi ne atendis trovi ĉe li.

“Mi longe observis ŝin surŝipe entrepreni la taskon devojigi vin, kaj ne povas ne pensi tion tre bedaŭrinda. Mi prezentis al mi miajn sentojn se mia fratineto Flonjo iam intimiĝus kun tia knabino kaj ekflirtus kaj farus sin malfavore rimarkebla kaj mi demandis al mi ĉu vi ĉagreniĝus se mi parolus al vi pri tio. Ĉu vi tre koleras pri mi, Fraŭlino Meg?” Sed Meg apogis sian kapon kontraŭ la krudan barilon kaj plorsingultis – sekajn, korrompitajn singultetojn kiuj tuŝis la varman koron de la knabo.

“Mi ne rajtis paroli al vi kiel mi komence faris – mi estis absoluta brutulo,” li diris kulposcie, “bonvolu pardoni al mi, mi petas, Fraŭlineto Meg – Mi prefere fortranĉus mian manon ol vere vundi vin.”

Ĉilasta almenaŭ estis iom konsola kaj Meg dum duona sekundo levis sian vizaĝon, blankan kaj patosan en la lunlumo kaj tute malseka de malĝojegaj larmoj.

“Mi-mi-ho! mi ja ne estis tute tiel aĉa kiel vi supozas” ŝi diris rompite; “Mi ne volis partopreni al ĉi tiu promenado – kaj ho! mi ja, ja, ja ne permesus al iu ajn min kisi. Ho bonvolu kredi min!”

“Mi tion faras, mi ja tion faras,” li diris volontege; “mi nur diris tion ĉar – nu, ĉar mi estas granda kruda brutulo kaj ne scias kiel paroli kun malgranda, facile vundebla knabino. Kara Fraŭlino Meg, bonvolu manpremi kaj diri al mi ke vi pardonas mian krudulan konduton.”

Meg etendis blankan maneton kaj li premis ĝin varme. Poste ili kune trapromenis la kampojn kaj disiĝis ĉe rompita kradpordo kondukanta en la ĝardenon.

“En mia tuta vivo mi ne plu flirtos,” ŝi diris kun granda seriozo dum li adiaŭis ŝin; kaj li respondis kuraĝige:

“Ne, mi estas tute certa ke ne – lasu tion al knabinoj kiaj Aldita, ĉu ne? Vi nur bezonis ke oni vin metu sur la ĝustan vojon. Adiaŭ Fraŭlineto Meg”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.