La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJ

Aŭtoro: Ethel Sybil Turner

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XII: Vergado

La kvaran tagon de la loĝado de Judi en la subtegmento Marta Tomlinson rimarkis al sia kunservistino kaj kunsuferanto, Bridget, ke ŝajnas al ŝi ke tiuj malbenitaj infanoj konspiras por sendi ŝin “trans la riveron”.

La digesto de Bridget ne bone funkciis en tiu mateno, kaj ŝi simple respondis ke ŝi supozas ke la karaj etuloj nur sentas deziron vidi ŝin en taŭga loko.

Mi eble devus klarigi al vi, ke “trans la rivero’” signifis Gladesville, kiu estas mensa malsanulejo de Sidnejo.

Multaj aferoj kaŭzis al la malfeliĉa Marta kredi pri tia konspiro. Ekzemple, kiam ŝi iris iun matenon, aranĝi la liton de Pip kiel kutime, la litkovriloj estis ĉiuj malaperintaj. La blanka ekstera kovrilo estis glate sternita super la matraco, sed nenie troveblis la lankovriloj, littukoj kaj kapkusenoj. Ŝi serĉis en ĉiu ebla kaj neebla loko, pridemandis la infanojn, kaj eĉ sin turnis al Estera sed la mankantaj objektoj restis netroveblaj.

“Estas viro en korduroja pantalono kiu ĉiuvespere ŝtelvagas proksime de la domo,” diris Pip, melankolie rigard-ante sian kovrilomankan liton. “Mi ne mirus se li iel respondecas en la afero.”

Tiu sugesto estis nete malbonvola, ĉar la viro en korduroja pantalono estis la plej fervora kaj favorata admiranto de Marta.

La sekvantan tagon malaperis la lavpelvo el la ĉambro de Meg, kaj post tio seĝo el la infanejo, kaj tapiŝopeco de la interŝtuparo por ne mencii tiajn bagatelajn aferojn kiaj tepoto, oleolampo, tasoj kaj teleroj, duono de ŝinko kaj tuta bakitaro da zingibraj biskvitoj.

La malaperoj mistifikis Martan, ĉar la objektoj ŝajnis malaperi dum la infanoj estis en la litoj: kaj kvankam ŝi suspektis ilin kaj ilin daŭre gvatis, ŝi ne povis trovi rektan pruvon pri ilia kulpeco, nek eĉ ian motivon por ilia forpreno de tiaj objektoj.

Post ĉiu nova malapero de objekto Pip demandis ĉu la viro en korduroja pantalono estis vizitinta la domon en la antaŭa vespero. Kaj ĉar ĉiam estis tiel, Marta nenion povis fari krom kolere rigardi la knabon kaj altamentone forlasi la ĉambron.

Iun nokton la malgranda ŝakotablo forflugis de la infanejo. Frue en la sekvanta mateno, dum ŝi balais la tapiŝon, Pip kolapsis sur la nukon de Marta kaj ŝajnigis plori,

“Ni neniam aprecas violon...” li diris per rompita voĉo. “Ha Marta, Marta, ni neniam sentis kian trezoron ni havas en vi ĝis nun, kiam via ĉeesto inter ni baldaŭ finiĝos”

“Ĉesu arlekeni!” ŝi diris, minacante lin per la balailstango. “Kaj mi ne intencas lasi la postenon, do ne tiel pensu. Tiam tro mankus iu por bridi vin. Ne, vi ne vin senigos de Marta Tomlinson tiel baldaŭ, mia vireto.”

“Sed ĉu li ne propetos vin, Marta?” li diris mole, “Lia domekipado ja devas esti preskaŭ kompleta nun. Li ankoraŭ ne forprenis kaserolon, nek gladilon, certe, sed ariĝis ĉio alia, Marta, kaj mi pretas diri al vi konfidence, ke mi pripensas ĉu mem donaci al vi gladilon kiel geedziĝan donacon, tiel ke vi ne devos atendi ĝis li forprenos tion.”

“Ĉesu petoli!” diris Marta denove, ŝovante al li la balailan kapon rekte en la vizaĝon kaj preskaŭ lin sufokante per polvo. “Sendito de la diablo mem vi ja estas.”

Fore en la subtegmento iĝis jam tre komforte. Du lankovriloj pendigitaj surmure fortenis trablovojn. La lito de Judi, mola kaj varma, estis en angulo; ŝi disponis pri seĝo sur kiu sidi, tablo ĉe kiu manĝi, eĉ pelvo en kiu sin lavi. Kaj tuttage ŝi havis kunulo(j)n kaj preskaŭ ĉiam tutnokte. Unufoje Meg forŝteliĝis, ŝlosinte sian litĉambron, kaj dividis la liton en la subtegmento; unufoje Nelli iris, kaj en alia nokto Pip prenis lankovrilojn kaj faris al si provizoran litaĵon inter la pajlo. Ili vizitadis ŝin en kiu ajn horo de la tago, rampante laŭ la knaranta ŝtupetaro unu post alia kiam ajn ili povis neobservate malaperi.

Okazis ke la guvernistino estis ricevinta dusemajnan forpermeson por flegi malsanan patrinon, do la knabinoj kaj Bunty liberiĝis de deĵoroj. Pip iradis malfrue al la lernejo kaj frue revenis, kaĵolate de Estera, kiam eblis, senkulpigajn leteretojn. Li eĉ unu tagon senpermese forestis de la lernejo, akceptante tute bonhumore vergadon pro tio.

Judi ankoraŭ pale kaj lace aspektis kaj ŝia tuso iom ĝenis; sed ŝi estis rapide reakiranta sian vervon kaj ege ĝuis sian aventuron.

La sola malavantaĝo estis la prema spacomanko de la subtegmento.

“Vi nepre devos organizi aferojn por ke mi povu fari kuron,” ŝi diris decideme iun matenon. “Mi certas, ke miaj kruroj mallongiĝas pro manko de ekzercado. Antaŭ la fino de la semajno mi estos jam forgesinta kiel marŝi.”

Pip ne kredis ke tio eblas. Meg petegis ke ŝi ne risku sin malkovri; sed Bunty kaj Nell estis tute favoraj.

“Meg povus paroli kun patro,” Bunty diris, “kaj Pip povus turmentadi Generalon ĝis Estera timus lasi la ĉambron kaj intertempe mi kaj Judi povus malsuprenpafi nin kaj kuradi kaj esti jam revenintaj antaŭ ol vi liberigus ilin”.

Judi skuis la kapon. “Tio estus ege banala,” ŝi diris. “Se mi iros mi volos resti for kelkan tempon. Kial ni ne pikniku ĉe la rivero?”

“Ho jes, ni tion faru!” kriis Bunty, brilokula.

“Mi estas certa ke ni povos organizi tion, precipe ĉar estas sabato kaj Pip ne devas iri al la lernejo,” Judi daŭrigis, rapide elpensante la aferon. “Du el vi povus iri por havigi manĝaĵojn. Diru al Marta ke vi ĉiuj piknikos – ŝi estos kontenta ne devi prepari tablon por ĉefmanĝo – tiam vi povos pluiri. Du aliaj povos kontroli ke estas sendanĝere dum mi malsupreniros kaj transiros la kampojn, kaj jam atinginte la angulon de la vojo ni estos sekuraj.

Ŝajnis tute fareble, kaj oni baldaŭ faris ĉiujn preparojn. Pip gardostaris ĉe la kabano, kaj akceptis la respondecon certigi ke Judi foriros sen malkovro kaj Bunty sin lokis sur la malantaŭa verando por gvati kaj fajfi trifoje se minacus ia danĝero.

Oni instrukciis ke li atendu kvaronhoron laŭ la kuireja horloĝo, kaj tiam, se ĉio bone marŝis, li devos kunporti la grandan tesitelon kaj panbulon, kaj kuratingi la aliajn survoje.

Estis tede atendi tie, kaj li staris sur unu piedo, kvazaŭ meditema kortbirdo, kaj pripensis la eventojn de la pasintaj kelkaj ekscitaj tagoj.

Li sentis deprimon ĉe la koro sed apenaŭ sciis kial. Eble estis pro la mensogo kiun li diris al la patro kaj ankoraŭ ne konfesis, ĉar la ĉevalo iom grave lamis, kaj lia kuraĝo forfluetis ĉiufoje kiam li pripensis tiun rajdvipon.

Eble estis la reakcio post la granda ekscitiĝo. Aŭ eble estis persista sento de maljusta traktado pro la mizera rikolto de gloro kiun elvokis ĉe la aliaj liaj kuraĝaj faroj por helpi al Judi. Oni verŝajne nur malalte taksis ilin, kaj, ja, eĉ ridis ĉiufoje kiam li aludis pri ili aŭ publike atentigis pri siaj vundoj. Du-tri el la skrapvundoj sur liaj kruroj estis vere severaj, kaj dum li atendostaris li malsuprenrulis siajn ŝtrumpojn kaj rigardis ilin per kompatemaj okuloj kaj kun io simila al singulto en la gorĝo.

“Neniu bone taksas min!” li murmuris, kaj unu el liaj ĉiam pretaj larmoj plaŭde falis sur etenditan nudan kruron. “Judi preferas Pip kaj li tute ne grimpis la kakton; Meg opinias min mensogulo, kaj Nelli diras ke mi estas manĝavida porko – neniu min juste aprezas!”

Nova, granda, dika larmo formiĝis kaj falis.

“Ĉu vi enradikiĝis tie?” voĉo demandis.

Lia patro, kiu fumis ĉe la malferma fenestropordo lin estis observinta kaj miris pri lia malofta kaj ega kvieto.

Bunty saltetis kulpece, kaj suprentiris siajn ŝtrumpojn.

“Mi ne faras nenion,” li diris, ofendite, post momenta paŭzo.

Bunty ĉiam pekis kontraŭ gramatiko kiam li nervoziĝis. “Absolute nenion. Mi estas ironta al pikniko.”

“Ha ĉu?" diris la kapitano. “Vi aspektis kiel se vi aŭ primeditus iun freŝan misfaron, aŭ malĝojus pri iu malnova – pri kiu el la du temis?”

Bunty iom paliĝis, sed denove asertis, ke li “ne faris nenion”

La Kapitano estis en mallaborema, turmenta humoro, kaj lia malgranda, dika, malpura filo estis la sola proksima viktimo.

“Mi proponas ke vi venu ĉi tien kaj konfesu absolute ĉiun misfaron kiun vi ĉisemajne kulpis,” li diris serioze. “Mi povas disponigi tutan matenon kaj jam estas tempo ke mi iom esploru vian konduton.” Bunty alproksimiĝis la indikitan seĝobrakon, sed ankoraŭ pli paliĝis.

“Ha, nun ni estas komfortaj. Nu, estis la ŝtelo el la manĝaĵejo je mardo, jen unu,” li diris kuraĝige. “Nu, do?”

“Mi n – ne faris n – nenion alian,” anhelis Bunty. Li sentis ke ĉio ĉe li sendube perdiĝis kaj ke oni jam malkovris la epizodon pri la kriketa pilko. Li eĉ nervoze ĉirkaŭrigardis por kontroli ĉu rajdvipo apudestas. Jes, tie estis tiu arĝente ornamita, apartenanta al Estera, malzorge ĵetita sur seĝon. Li trovis la tempon fervore deziri ke Estera estus ordema virino.

“Ĉu absolute nenion, Bunty? Ĉu vi diras la veron?” diris lia patro per impona voĉtono.

“Mi l-ludis per g-globetoj”, li diris per tremanta voĉo. “Kiel mi ppovis ion p-pafi kontraŭ v-v-via ĉevalo?”

“Ĉevalo? ha!” diris lia patro. La afero eklumiĝis kaj lia vizaĝo severiĝis. “Kion vi ĵetis kontraŭ Mazeppo por lamigi lin? Respondu al mi tuj.”

Bunty horortreme ekrigardis la vipon.

“N-n-nenion,” li respondis, "a-a-absolute n-nenion. Mia k-k-kriketpilko estis s-supre en la st-stalo. Mi nur l-ludis per globetoj.”

La Kapitano malforte skuis lin.

“Ĉu vi lamigis Mazeppon per la kriketpilko?” li demandis severe.

“N-n-ne, mi n-neniam,” flustris Bunty, ĝislipe blanka. Tion dirinte li duone pentis kaj aldonis; “Ĝi nur ruliĝis el mia p-p-poŝo kaj M-Mazeppo preterpasis kaj f-f-frapis per ĝ-ĝi sian k-kruron.”

“Diru la veron aŭ mi draŝos vin preskaŭ ĝismorte,” la Kapitano diris, ekstarante kaj kaptante la vipon de Estera, “Nu do, sinjoro, ĉu estis vi kiu lamigis Mazeppon?”

“Jes,” diris Bunty, brue ekplorante kaj freneze penante eviti la vipon.

Tiam, dum la frapoj falis sur liajn malfeliĉajn ŝultrojn li plenigis la aeron per siaj konataj vekrioj: “Ne estis mi, mi ne kulpis!”

“Vi malŝatinda juna hundaĉo!” diris la patro dum momenta paŭzo ĉar lia brako doloris pro la ekzercado de la vipo. “Mi aŭ draŝos el vi ĉi mizeran emon al mensogado kaj poltroneco aŭ mortigos vin dum la provo.” Sibladis la vipo. “Kiaspeca viro vi fariĝos, viaopinie?” Denove siblis. “Mensogi nur por konservi netuŝita vian malbenitan haŭton!” Siblis foje kaj denove.

“Vi mortigis min! – ho vi jam mortigis min! Mi scias ke vi tion faris!” kriis la malfeliĉega infano, sin tordiĝante ĉiudirekten surplanke. “Ne estis mi, ne estis mia kulpo – iom vergu la aliajn!”

Sibladis denove. “Ĉu vi opinias ke la aliaj tiel fie mensogus? Pip neniam mensogis al mi. Judi prefere eltranĉus sian langon.” Sibladis. “Survoje al pikniko, ĉu? Vi povos pikniki en via ĉambro ĝis la morgaŭa matenmanĝo.” Siblado de la vipo. “Fu – iru for!”

Homa eltenemo atingis sian limon. La fina svingo de la vipo kaŭzis al liaj dolorantaj, tremantaj ŝultroj kaj dorso veran angoron. Li pensis pri la aliaj, feliĉaj kaj senzorgaj, ekstere en la sunbrilo, gaje plandumante riveren, neniel pensante pri liaj suferoj, kaj lia koro mem ŝajnis krevi pro la grandeco de sia amaro kaj malespero.

“Judi estas hejme!” li diris per sufoka, pasia voĉo. “Ŝi loĝas en la malnova kabano en la bovina kampo. Ve, ho ve! Oni kaŝas al vi la aferon. Ve, ve! Ŝi iras al la pikniko, kaj ŝi forkuris el la lernejo”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.