La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJAŭtoro: Ethel Sybil Turner |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Estis la tago sekvanta “la eventojn rakontitajn en la antaŭa ĉapitro,” kiel oni diras en rakontlibroj. Kaj Judi, kun kolera rigardo en la okuloj, sidis sur la infaneja tablo, la genuoj tuŝantaj la mentonon kaj la maldikaj brunaj manoj ĉirkaŭpremantaj ilin.
“Estas maljustaĵo,” ŝi diris, “estas brulanta, fia maljustaĵo! Kian utilon en la mondo havas la patroj? Tion mi volus scii!” “Ho, Judi!” diris Meg, kiu sin kurbigis en fotelon, profunde absorbita per libro. Sed ŝi diris tion mekanike kaj pro devo, estante tri jarojn pli aĝa ol Judi.
“Pensu pri la vivoĝuoj kiujn ni povus havi se nur li ne loĝus ĉe ni,” daŭrigis Judi, trankvile malatentante ŝin. “Nu, ni manĝus kokidaĵon tri fojojn ĉiutage kaj vizitadus la spektaklon sep vesperojn en semajno”
Nell sugestis ke ne estas kutime havi spektaklo-prezentadon en la sepa tago, sed Judi persistis.
“Mi havus specon de religia spektaklo,” ŝi diris penseme – “kun belaj bildoj kaj informoj pri la Sankta Lando kaj la plej rava muziko, kaj belaj infanoj blanke vestitaj kantantaj himnojn, kaj helaj koloroj ĉie, kaj neniuj monkolektaj teleroj por forpreni vian lastan tripencan moneron – ho kaj kompreneble ne estus predikoj nek litanioj”
“Ho, Judi!” murmuris Meg, turnante paĝon.
Judi disigis siajn manojn kaj tuj kunigis ilin pli firme ol antaŭe.
“Tuto da ses biletoj perditaj – tridek belaj ŝilingoj – simple ĉar ni havas patron!”
“Li sendis ilin al la familio Digby-Smith, Bunty informis, “kaj skribis sur la koverton, ‘Kun salutoj – J.C. Woolcot.’”
Judi ĝemis. “Ses aĉaj malgrandaj Digby-Smith-oj sidantaj en la teatro rigardantaj nian amuzaĵon per siaj ses aĉaj okuletoj,” ŝi diris amare.
Bunty, kiu estis matematikema, demandis kial ili ne povus ĝin rigardi per siaj dek du aĉaj okuletoj, kaj Judi ridis kaj deiris de la tablo esprimante pekan deziron ke la malgrandaj Digby-Smith-oj ĉiuj transfalu la balustradon de la balkono antaŭ la leviĝo de la kurteno. Meg fermis sian libron kun hasta frapsono.
“Ĉu Pip jam iris? Patro tre koleros. Ho ve, kiel distriĝema mi estas!” ŝi diris. “Kie estas Estera?”
“Mia kara Meg!” Judi diris; “estas jam pli ol du horoj de kiam Estera laŭiris la kaleŝvojon ĝuste antaŭ via nazo. Ŝi foriris al Waverly – ŝi ja envenis kaj informis vin kaj diris, ke ŝi konfidas al vi prizorgi la jakon kaj vi diris, ‘Mm! nu bone.’”
Meg, kun konsternita rigardo, penis rememori. “Ĉu mi devas purigi ĝin?” ŝi demandis per tima voĉtono, ŝovante la blondajn harojn for de la frunto. “Ho, knabinoj! Kion mi devis fari?”
“Purigu per benzino, gladu dum malseka, metu en malvarman lokon por teni varma, kaj baku ĝis bruna,” diris Judi senhezite. “Vi nepre aŭdis, Margareta? Estera tiel zorge klarigis.
Denove Meg malordigis siajn harojn malespere.
“Kion mi faru?” ŝi diris, efektivaj larmoj saltantaj en la okulojn. “Kion patro diros” Ho, Judi, kial vi ne memorigis min?”
Nell glitigis brakon ĉirkaŭ ŝian kolon. “Ŝi nur turmentetas vin, Menjo; Estera ĝin faris kaj lasis ĝin preta en la vestiblo – vi devas nur transdoni ĝin al Pip. Patriĉjo devas veturigi la kariolon en la urbegon hodiaŭ posttagmeze por riparigi la benkon kaj Pip kuniros ankaŭ, jen ĉio, kaj oni ĝuste jungas la ĉevalon; vi ne malfruas”
Temis pri la jako kiun Bunty preskaŭ ruinigis. Ĝi apartenis, kiel mi jam diris, al la solena uniformo de la Kapitano, kaj estis bezonata por bankedo ĉe la Kazerno tiuvespere. Kaj Estera ĝin spongadis kaj purigadis dum la tuta mateno kaj estis lasinta instrukcion ke oni ĝin transportu en la Kazernon posttagmeze.
Post nelonge la kariolo impone kaj rapide alvenis ĉe la pordo, veturigata de Pip dum Patriĉjo malkontente rigardis. Ili prenis la pakaĵon enhavantan la jakon kaj zorge metis ĝin sub la benkon, kaj estis pretaj denove ekiri kiam Judi elvenis sur la verandon, tenante la Generalon en malkomforta pozicio en siaj brakoj.
“Vi venu ankaŭ, Ŝaŭm’, estas multe da spaco – nenio malhelpas,” Pip diris subite.
“Hooo!” diris Judi, la okuloj brilegantaj. Ŝi faris rapidan paŝon antaŭen kaj levis piedon por eniri.
“Ho, verdire!” protestis Pip, “vi devos ion surmeti super tiu robo, injo – ĝi plurloke surhavas konfitaĵon kaj tiel plu.”
Judi sin pafis en la vestiblon kaj revenis kun sia pluvmantelo; ŝi momente metis la Generalon sur la plankon dum ŝi surmetis ĝin, poste ŝi levis kaj transdonis lin supren al Pip.
“Li devos veni ankaŭ,” ŝi diris; “mi promesis al Estera ke mi ne lasos lin ekster mia vido dum eĉ minuto; ŝi fariĝas tute nervoza pri li lastatampe – opinias ke li rompiĝos”
Pip grumblis dum unu-du minutoj, sed la Generalo donis gargaran, ĉarman ridon kaj etendis la brakojn, do li levis kaj tenis lin dum Judi engrimpis.
“Ni povos reveni trame ĝis la Kajo, kaj de tie trafi boaton revene,” ŝi diris, premante la bebon sur la benkon inter ili. “La Generalo amas suriri la akvon”
For ili rapidis; laŭ la neglektita kaleŝvojo, tra la pordegoj kaj foren laŭ la vojo. Pip, Judi la brilokula, la Generalo manĝeganta sian dikfingron kaj Patriĉjo denove ridetvizaĝa ĉar li denove tenis la kondukrimenojn.
Vento de sur la rivero blovis tra bosko de eŭkaliptaj arboj sur la publika tereno kaj saltigis la junan ruĝan sangon en iliaj vejnoj; ĝi turmentadis la buklojn de Judi kaj kolorigis ŝiajn brunajn vangojn varmruĝe; ĝi igis la Generalon ŝovadi la krurojn kaj ridi kaj fariĝi moviĝema kaj kaŭzis al Pip ŝovi la ĉapelon malantaŭen sur la kapo kaj fajfi ĝoje.
Tiel oni kondutis ĝis ili atingis la urbon kie necesis iom cedi al la postuloj de konveneco.
Survoje al Paddington sinjoro rajdanta ĉevalon iom moderigis la rapidecon de sia irado. Pip svinge demetis la ĉapelon kaj Judi ridetis sincere kaj plezure, ĉar estis iu maljuna Kolonelo kiun ili konis jam de multaj jaroj, kaj kies bonhumoron kaj donacemon ili havis kaŭzon memori.
“Nu, mia fraŭlineto – Nu, Filipo, knabo,” li diris ridetante afable dum lia ĉevalo ĉirkaŭprancis la kariolon – ”kaj la Generalo ankaŭ – kien vi ĉiuj iras?”
“Al la Kazerno – mi ion portas al la patro,” Pip respondis. Judi rigardis la baŭmantan ĉevalon per admiraj okuloj. “Kaj poste ni reiros hejmen.”
La maljuna sinjoro sukcesis, malgraŭ la petolado de la ĉevalo, glitigi sian manon en sian poŝon.
“Jen io per kio malsanigi vin survoje” li diris, enmanigante al ili du duonkronojn; “sed ne sendu al mi la kalkulon de la kuracisto”
Li frapetis vangon de la Generalo per sia vipo, kapsalutis al Judi, kaj galopetis for.
La infanoj rigardis unu la alian per briletantaj okuloj.
“Kokusojn,” Pip diris, “kaj tortojn kaj buterkaramelojn kaj ŝpari la restaĵon por aĉeti piedpilkon?” Judi skuis la kapon.
“Kion pri mi?” ŝi diris. “Vi tenus la piedpilkon ĉe la lernejo. Mi voĉdonos por rozkoloraj jujuboj, kaj glaciaĵoj kaj vaksa pupo”
“Vaksa avino!” rebatis Pip; “Espereble vi ne estus tia knabino” Tiam li aldonis kun preskaŭ pia fervoro, “Dankindas ke vi ĉiam malamis pupojn, Ŝaŭm”
Judi subite saltis sur sia sidejo, preskaŭ faligante la Generalon, kaj venigante sur sin aron da riproĉoj de la koĉero. “Mi scias!” ŝi diris; “kaj ni jam duone atingis la lokon. Hooo! estos ja belege”
Pip urĝe petis ŝin klarigi.
“La Akvario ĉe Bondi – rulŝuoj, boatoj, karuselo, ondanta fervojo po tri pencoj!” ŝi respondis koncize.
“Bona ideo,” Pip fajfis mallaŭte dum li mense esploris la proponon. “Estus restaĵo ankaŭ, per kiu aĉeti iom da manĝaĵo kaj eble iom por la piedpilko ankaŭ” Tiam lia frunto malheliĝis.
“Kion pri la bubeto – kial vi stultule kuntrenis lin? Kiel knabinece, ĉion ruinigi!”
Judi perplekse aspektis. “Mi tute forgesis lin,” ŝi diris malkontente. “Ĉu ni ne povus lasi lin ie? Ĉu ni ne povus peti ke iu prizorgu lin dum ni iros? Ho, estus tro malbone devi rezigni pri la afero simple pro li. Ekpluvas ankaŭ; ni ne povus kunpreni lin.
Ili jam estis ĉe la malsupro de Kazerna Monteto kaj Patriĉjo informis ilin ke ili devos deiĝi kaj piediri la ceteron de la vojo aŭ mankos tempo por riparigi la kariolon ĝustatempe por revenigi ĝin tiuvespere.
Pip eliĝis kaj prenis la Generalon en kunvolvita bulo kaj Judi dekarioliĝis singarde post li, la nepre protektota jakopakaĵo en siaj brakoj. Kaj tute senvorte ili supreniris la asfaltan deklivon ĝis la pordego kondukanta al la oficiraj loĝej°j.
“Nu?” Pip diris plendeme, “Rapidu; ĉu vi ankoraŭ nenion elpensis?”
Tiu kuntirado de la brovoj kaj faltigo de la lipoj ĉe lia fratino ĉiam signifis profundan kaj komplikan kalkuladon, kiel li bone sciis.
“Jes” Judi diris kviete. “Mi havas planon kiu taŭgos, mi kredas” Post tio subita fajreco eniris ŝian sintenon.
“Kiu estas la patro de la Generalo? diru al mi tion” ŝi diris per rapida, verva maniero; “kaj ĉu ne estus juste kaj konvene ke la patroj prizorgu siajn filojn? kaj ĉu li ne meritas ke ni reguligu la konton inter ni pro tio ke li senigis nin de la spektaklo? kaj ĉu la Akvario ne estas tro bela por rezigni?”
“Nu?” Pip diris; lia malpli rapida cerbo ne sekvis tiun rapidan rezonadon.
“Nur estas ke mi lasos la Generalon ĉi tie, ĉe la Kazerno dum duo da horoj ĝis ni revenos, ĉar memevidente lia patro estas la ĝusta persono lin gardi” Judi prenis la dikan maneton de la Generalo en decidema maniero, kaj malfermis la pordegon.
“Ho, verdire,” rimarkis Pip, “ni trafos en teruran tumulton, vi scias, Ŝaŭm’. Mi pensas pli bone ke ni ne faru – efektive, injo”
“Neniom,” diris Judi kuraĝe – “almenaŭ nur iom, kaj la Akvario valoras tion. Rigardu kiel pluvas; la infano ricevos krupon aŭ reŭmatismon, aŭ ion alian se ni kunprenos lin; jen estas patro staranta sur la gazono apud la tenisludejo kaj parolanta al viro. Mi kviete laŭiros la verandon kaj eniros lian propran ĉambron kaj metos la jakon kaj la Generalon sur la liton; poste mi petos al soldato iri kaj informi patron ke liaj pakaĵoj alvenis, kaj dum li estos for mi fulme rapidos revene al vi, kaj ni trafos la tramon kaj iros al la Akvario”
Pip denove fajfis mallaŭte. Li kutimis al aŭdacaj proponoj de ĉi tiu fratino lia, sed la nuna superis ĉion. “S-sed,” li diris maltrankvile, “sed, Judi, kion li farus kun tiu bubo dum du longegaj horoj?”
“Gardus lin,” Judi tuj replikis. “Bela afero estas se patro ne povas gardi la propran infanon dum du horoj. Poste, vi komprenu, kiam ni jam vizitis la Akvarion, ni revenos kaj kolektos lin, kaj ni povos klarigi al patro ke pluvis kaj ni pensis pli bone ne preni lin kun ni pro timo de reŭmatismo, kaj ke urĝis trafi tramon, kaj ĉar li ne estis en sia ĉambro ni simple metis lin sur la liton ĝis li venos. Efektive, Pip, la afero estas bele simpla!”
Pip ankoraŭ aspektis embarasita. “Ĝi ne plaĉas al mi, Ŝaŭm”’ li diris denove; “li estos terure kolera”
Judi rigardis lin senpacience. “Iru kontroli ĉu tiu bruo signifas ke la tramo por Bondi venas,” ŝi diris; kaj dankema pro momenta prokrasto li iris laŭ la pado denove ĝis la trotuaro kaj rigardis malsupren la monteton. Kiam li sin turnis denove ŝi jam estis foririnta.
Li ŝovis la manojn en siajn poŝojn kaj promenis tien kaj reen kelkfoje, laŭ la pado.
“Ŝaŭm’ finfine igos nin pendumi,” li murmuris, malhele rigardante la pordon en la muro tra kiu ŝi ĵus malaperis.
Li ŝovis sian ĉapelon malantaŭen kaj malgaje fiksrigardis siajn botojn, cerbumante pri la sekvoj de ĉi nova petolaĵo. Malpeza paŝo aŭdiĝis apud li.
“Ni iru,” diris Judi, tirante lian manikon; “estas jam farite nun, do ni iru nin amuzi; ĉu vi tenas la monon sekure?”
Estis la dua horo kiam ili eliris la pordegon kaj direktis sian rigardon supren laŭ la deklivo ĝis la haltejo. Kaj estis la kvara kaj duono kiam ili elsaltis urbonirantan tramon por kolekti sian konfidaton.
Kian posttagmezon ili havis! Tuj kiam ili jam troviĝis interne de la Akvario eĉ Pip flankenmetis siajn skrupulojn kaj sin plene dediĉis al amuziĝo. Kaj Judi kvazaŭ estis frenezulineto. Ŝi elspezis ŝilingon de sia mono por la ondanta fervojo, nomante la rapidan, konsternan moviĝon “ĉieleca” La unua veturo sentigis vomemon al Pip, do li evitis ripeti la provon kaj kun sento preskaŭ de sufokiĝo pro timo rigardis dum Judi de tempo al tempo ekiris, gaje mansvingante de la riskoplena ĉareto. Poste ili ambaŭ luis paron da rulŝuoj kaj kontuziĝis nigre kaj blue pro pezaj faloj sur la asfalto. Post tio ili rajdis sur la karuselo, sed Judi trovis tion seninteresa kompare kun la ondanta fervojo kaj rifuzis fordoni duan tripencon por ĝi, sin kontentigante rigardi dum Pip ĉirkaŭrapidis kaj kuregi ĉe lia flanko tiel longe kiel ŝi povis samrapide iri. Ili finis la viziton per longa inspektado de la fiŝujo, manĝeto el dubefreŝaj konfitaĵaj tortoj kaj arakidoj je valoro de du pencoj. Kaj, kiel mi jam diris, estis la kvara duono kiam ili suprenrapidis la padon denove ĝis la supra pordego de la Kazerno.
“Mi esperas ke li bone kondutis,” Judi diris dum ŝi turnis la anson. “Jes, vi venu ankaŭ, Pip,” ĉar tiu juna sinjoro dum unu angora sekundo malemis pluiri. “Dudek piedfrapoj aŭ batoj dividitaj per du faras nur dek, vi komprenu”
Ili laŭiris la longan, ŝtonan verandon kaj haltis ĉe unu pordo.
Areto da junaj oficiroj ridis kaj babilis apude.
“Kredu al mi, estis same amuze kiel teatraĵo, vidi Woolĉjon ekpreni sian etulon kaj ŝovi ĝin en fiakron kaj mem eniri, ĉion kun peza aspekto de vundita digno,” unu diris, kaj ridis pro la rememoro.
Alia forblovis nubon el cigara fumo. “Ĝi estis ĉarma kanajleto” li diris. “Ĝi pugnigis la manetojn kaj trafis Lian Altan Moŝtecon ĝuste en la okulo; kaj poste ĝia ŝuo forfalis kaj ni ĉiuj kuris por ĝin levi, kaj ĝi estis kota kaj entute malbonstata, kaj Woolĉjo malrapide ruĝiĝis ĝis la pintoj dum li penis remeti ĝin.”
Malgranda figuro paŝis en la mezon de la grupo – malgranda figuro kun ridinde mallonga kaj eluzita pluvmantelo, maldikaj, nigreŝtrumpetitaj kruroj, kaj granda ĉapelo premita sur malordajn buklojn.
“Tiu, pri kiu vi parolas estas mia patro,” ŝi diris, la kapo alte tenita, la voĉtono aroganta, “kaj mi ne scias kion vi trovas amuza. Ĉu mia patro estas ĉi tie, aŭ ĉu mi aŭdis vin diri ke li foriris?”
Du el la viroj aspektis embarasitaj, la tria demetis la kaskedon.
“Mi bedaŭras ke vi hazarde aŭdis nin, Fino Woolcot,” li diris afable. “Tamen, oni ne faris nebonigeblan malutilon, ĉu? Jes, via patro foriris en fiakro. Li tute ne sciis kiel la knabeto alvenis sur lian liton kaj, ĉar li ne bone povus teni lin ĉi tie, mi supozas ke li kondukis lin hejmen”
Io simila al honta rigardo venis en la helajn okulojn de Judi.
“Mi timas ke mi verŝajne kaŭzis iom da ĝeno al mia patro,” ŝi diris kviete. “Estis mi kiu lasis la Gen mian fraton ĉi tie ĉar mi ne sciis al kiu konfidi lin dum unu-du horoj. Sed mi ja intencis mem konduki lin hejmen. Ĉu li jam de longe estas for?”
“Proksimume duonhoron,” la oficiro diris kaj penis ne aspekti amuzita pri la solena maniero de la knabineto.
“Ha, dankon. Eble ni sukcesos atingi lin. Venu, Pip,” kaj kapsalutante en serioza, formala maniero ŝi sin turnis kaj iris laŭ la verando kaj tra la pordego kun sia frato.
“Ni trafis en belan kaĉon” li diris.
Judi kapjesis.
“Tio estas verŝajne la plej terura faro de nia tuta vivo. Prezentu al vi ke patro portaĉas tiun infanon la tutan distancon de ĉi tie. Mia di’!”
Judi kapjesis denove.
“Ĉu vi ne kapablas paroli?” li diris incitite. “Vi kondukis nin en ĉi tion – mi ne volis ĝin fari; mi tamen akceptos kun vi la sekvojn, kompreneble. Sed vi devos rapide elpensi senkulpigon.”
Judi formordis tri fingropintojn de sia dekstra ganto kaj melankolie aspektis.
“Estas absolute nenio farebla, Pip,” ŝi diris malrapide. “Mi tute ne pensis ke la afero finiĝos tiele. Mi supozas ke ni simple devos tuj reiri kaj nin prezenti por puno. Li estos tro kolera aŭskulti ian ajn senkulpigon, do plej bone ke ni nur submetiĝu kuraĝe al tio, kion li faros al ni. Mi ankaŭ vere bedaŭras ke mi faris lin ridindulo tie supre.”
Pip estis eksplodema. Li nomis ŝin azeneto kaj kreteno kaj stulta idioto por fari ion tian, kaj eĉ ne unufoje ŝi riproĉis lin aŭ rebatis.
Ili trafis tramon kaj iris en Sidnejon kaj poste al la boato. Ili trovis oportunan sidlokon en angulo ĉe la malantaŭo, kaj diskutis la situacion kun granda seriozo. Post tio Pip stariĝis kaj iom promenis por malŝarĝi siajn emociojn, preskaŭ tuj revenante kun blanka, timplena vizaĝo.
“Li estas sur la boato” li flustris, terurite.
“Kie – kie – kie? kio – kio – kio?” Judi kriis, neintence mimikante longe mortintan monarĥon.
“En la kajuto, aspektante malgaja kiel boligita valabio, kaj tenegante la kompatindan Generaleton kvazaŭ li pensus ke tiu forflugus.”
Judi por la unua fojo aspektis iom tima.
“Ĉu ni ne povas nin kaŝi? Ne lasu ke li vidu nin. Jam ne helpus nin proponi por prizorgi la Generalon, ni estas preter savo nun, Pip – estos nenia indulgo”
Pip ĝemis; Judi tiam ekstaris.
“Ni ŝteliru ĝis la motoro,” ŝi diris, “kaj kontrolu ĉu li tre malbone aspektas”
Ili tre singarde laŭiris la ferdekon kaj okupis lokon kie ili povis vidi sen danĝero ke oni ilin vidu. La kara malgranda Generalo sidis sur la sidejo apud sia severa patro, kiu firme tenis de malantaŭe lian lanan surtuton. Li suĉadis la malpuran maneton kaj de tempo al tempo sopire rigardis al sia tankolora ŝuo, kiu, li sciis laŭsperte, estis ĝue mordinda. Unu-du-foje li fortiris ĝin kaj portis al sia buŝo, sed lia patro intervenis kaj kolere butonumis ĝin denove sur ĝia ĝusta loko. Li ankaŭ deziris forgliti de la abomena sidejo kaj tute trarampi la ferdekon, kaj esplori la terenon sub la sidejoj kaj ekscii de kie venas la sonoj de pulsado; sed restis tiu fera tenado de lia mantelo kiun eĉ la plej daŭra sintordado ne povis forigi. Ne mirinde ke la kompatinda infano aspektis malfeliĉa.
Finfine la boato haltis ĉe kajo ne malproksime de Misrego kaj la Kapitano eliĝis, singarde portante sian malpuran fileton en siaj brakoj. Li marŝis malrapide supren la ruĝan vojon laŭ kiu la kariolo estis tiel senĝene rapidinta antaŭ ses-sep horoj, kaj Judi kaj Pip sekvis en konvena – tre konvena malproksimeco. Ĉe la pordego li vidis ilin kaj gestis larĝe, kolere, ke ili alproksimiĝu. Judi paliĝis, sed tuj obeis, kaj Pip, sin regante, postsekvis.
Poste Judi nur tre malklare memoris la eventojn de la sekvanta duonhoro. Ŝi sciis ke estis ŝtorma sceno, en kiu Estera kaj la tuta familio ricevis gigantan vortdraŝadon.
Post tio Pip ricevis bastonadon, malgraŭ la insistado de Judi ke ŝi sola kulpas, kaj ke Pip nenion riproĉindan faris. Ŝi rememoris ke ŝi estis sin demandinta ĉu ŝi ricevos la saman traktadon kiel Pip, tiel kolera estis la vizaĝo de ŝia patro dum li flankenŝovis la knabon kaj staris ŝin rigardante, rajdvipo en la mano.
Sed li ĵetis ĝin surteren kaj metis pezan manon sur ŝian forcedantan ŝultron.
“Venontan lundon,” li diris malrapide – “venontan lundon matene vi iros al pensiona lernejo. Estera, bonvolu kontroli ke la vestoj de Helena estu pretaj por pensiona lernejo – la venontan lundon matene”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.