La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJAŭtoro: Ethel Sybil Turner |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La afliktoj de Meg tamen ankoraŭ ne tute finiĝis eĉ nun. Kiam ŝi eniris la domon Nelli renkontis ŝin en la enirejo kaj rigardegis ŝin.
“Kie vi estis?” ŝi diris kun miro en siaj rondaj okuloj. “Mi serĉis kaj serĉadis vin”
“Kial?” diris Meg abrupte.
“Ho, D-ro Gormeston kaj Sino Gormeston kaj du Finoj Gormeston estas en la salono, kaj mi pensas ke ili restos eterne.”
“Nu?” diris Meg.
“Kaj la Generalo denove malsanas, kaj Estera diras ke ŝi ne lasus lin dum sekundo, eĉ se Gog kaj Magog ĉeestus kaj deziregus vidi ŝin.”
“Nu?” diris Meg denove.
“Kaj patro estas kiel eble plej kolera kaj estas devigata mem distri ilin ĉiujn. Li jam kantis ‘Mia amato kiam knabo’ kaj ‘Mona, kaj li ĉion rakontis al ili pri siaj ĉevaloj kaj nun mi s’pozas ke li ne scias kion fari.”
“Nu, mi nenion povas fari pri tio,” Meg diris lace kvazaŭ la temo ne havis intereson por ŝi.
“Sed vi simple devos!” akre kriis Nell. “Mi jam faris mian plejeblon; li ordonis ke ni knabinoj eniru kaj vi estis nenie, do estis nur Bebinjo kaj mi”
“Kaj kion vi faris?” Meg demandis, malgraŭvole sciema. “Ho Bebinjo parolis al Fino Gormeston kaj oni petis ke mi pianludu,” ŝi respondis, do mi ludis “Ŝipon Remu”. Nur mi forgesis ĝis mi finludis ke ĝi havas du diesojn,” ŝi aldonis malgaje. “Kaj poste Bebinjo ĉion rakontis al Sino Gormeston pri tio ke Judi lasis la Generalon ĉe la Kazerno kaj ke oni sendis ŝin al pensiona lernejo pro tio kaj pri la verda rano kiun Bunty donacis al ŝi kaj post tio patro diris ke jam estas tempo ke ni enlitiĝu kaj demandis kial okazis ke vi ne envenis”
“Mi iros, mi iros,” Meg diris rapide. “Li estos terure kolera pri la afero morgaŭ. Ho! kaj Nell – iru diri al Marta ke ŝi ensendu la vinon kaj biskvitojn kaj tiel plu post duonhoro”
Ŝi rapide fortiris sian skarpon, glatigis siajn taŭzitajn harojn kaj ekrigardis en la spegulon de la ĉapelstablo por kontroli ĉu la vespera vento estis foriginta la signojn de ŝiaj lastatempaj larmoj.
Tion farinte ŝi eniris la salonon kie ŝia patro aspektis tute varma kaj malfeliĉa pro siaj klopodoj distri la kvar gastojn kiuj estis el la speco populare aluditaj kiel ‘pezaj ĉemane’.
“Ludu ion, Meg,” li baldaŭ diris kiam finiĝis la inter-salutado kaj silento ŝajnis ekregonta inter ili denove, “aŭ kantu ion, tio estus preferinda – ĉu vi ne havas ion por kanti?”
Nu Meg ordinare havis plaĉan, freŝan voĉeton kiun oni povus aŭskulti kun iom da plezuro, sed ĉivespere ŝi estis laca kaj nervostreĉita kaj malfeliĉa. Ŝi kantis “Within a mile of Edinboro’ town” kaj estis ege subpiĉa de komenco ĝis fino.
Ŝi sciis ke ŝia patro sidas nervoze la tutan tempon kaj ke ŝiaj eraroj agacas lin kaj je la fino de la kanto, prefere ol tuj sin turni kaj fronti ilin ĉiujn ŝi ekludis la “March Hongroise” de Kowalski. Sed la klavoj ŝajnis sin levi kaj frapi ŝiajn manojn kaj la fortepiano iĝis nestabila, balanciĝante tien kaj reen laŭ timiga maniero; ŝi faris aĉan sonmiksaĵon kiam ŝi ekkaptis la muziktenilon por sekureco kaj momenton poste ŝanceliĝis for de la tabureto kaj falis pro profunda sveno en la brakojn de D-ro Gormeston, providence etenditajn ĝustatempe.
La peza, varmigita atmosfero superfortis ŝin en ŝia malordigita mensostato.
Kapitano Woolcot estis eksterordinare ĉagrenita de la afero; eĉ ne unu el liaj infanoj iam antaŭe faris ion tian kaj kiam Meg kuŝis sur la sofo kun sia blonda kapeto kliniĝanta sur la ruĝajn krispe broderitajn kusenojn, ŝia vizaĝo blanka kaj senkonscia, ŝi strange similis sian patrinon kiun li estis enteriginta en la tombejo antaŭ kvar jaroj. Li iris al la filtrilo por glaso da akvo, kaj, dum la akvo fluetis, demandis al si obtuze, mekanike, ĉu lia mortinta edzineto pensas ke li tro rapide transdonis ŝian regnon al Estera. Kaj poste, dum li staris apud la sofo kaj rigardis la mortecan vizaĝon, li sin demandis kun malvarma tremo ĉe la koro ĉu Meg ankaŭ estas mortonta kaj se jes, ĉu ŝi povos diri al tiu sama edzineto ke Estera ricevas pli teneran traktadon ĉe li ol ŝi ricevis.
Lian revadon interrompis la akra, mira voĉo de la kuracisto. Li alparolis Esteran kiun oni urĝe alvokis al la loko kaj kiu estis helpinta malfiksi la belan korsaĵon.
“Rigardu! La infano estas strikte laĉita!” li diris; “vi nepre rimarkis tion, sinjorino. Tiu premado, se daŭra, sufiĉis por duonmortigi ŝin. Ĉut, ĉut! sveni! mi miras ke ŝi ankoraŭ nek konvulsiis nek suferis marasmon”
Je tio nubo de ĉagreno aperis sur la bela vizaĝo de Estera – ŝi estis denove kulpinta mankon en la plenumo de sia devo. Ŝia edzo rigardis ŝin preskaŭ moroze de la sofo kie la malgranda figuro kuŝis en sia ĉifita muzlina robo, kaj ŝia koro diris al ŝi ke ĉi tiuj infanoj ne ricevas patrinan zorgon ĉe ŝiaj manoj.
Poste, kiam Meg jam kuŝis sekure en la lito kaj la furoro ĉesis, ŝi iris al sia edzo preskaŭ timeme.
“Nur dudek jarojn mi havas, Joĉjo; Ne juĝu min tro severe!” ŝi diris kun plorspasmeto en la voĉo. “Mi ne povas esti al ili ĉio kio ŝi estis, ĉu?”
Li kisis la belan kapon kontraŭ sia ŝultro kaj konsolis ŝin per unu-du teneraj vortoj, sed foje kaj denove venis al li tiunokte la blanka, senmova vizaĝo de Meg kiel ĝi kuŝis sur la skarlataj kusenoj, kaj li sciis ke la vento kiu movetis la kurtenojn ĉe la fenestro estis ludinta kun la longa herbo en la tombejo antaŭ nur kelkaj minutoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.