La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJ

Aŭtoro: Ethel Sybil Turner

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XV: Tricent Mejlojn Per Trajno

Ili plenigis tutan kupeon – kvankam unu sidloko ja vakis, sed aliaj vojaĝantoj verŝajne ne emis okupi ĝin post rapida ĉirkaŭrigardo al ili ĉiuj.

La tuta sep, kaj nur Estera kiel gardanto – Estera en rozkolora bluzo kaj marista ĉapelo kun vizaĝo same hela kaj petolema kiel tiu mem de Pip.

La Kapitano venis por adiaŭi ilin kun Patriĉjo prizorganta la valizaron. Li jam aĉetis la biletojn – du plenajn por Estera kaj Meg, kaj kvar duonajn por la aliaj. Bebinjon oni ne provizis eĉ per duona – kio multe indignigis ŝin private – tio estis ofendo kontraŭ ŝiaj kvar kaj duono da jaroj, ŝi opiniis, iri senpage same kiel la Generalo.

Sed la kosto de tiuj pecetoj de kartono malgaje aspektigis la Kapitanon. Li ricevis nur dek ok pencojn de restmono el la dek pundoj kiujn li transdonis; ĉar Yarrahappini ja randis al la Fora Forejo.

Li elspezis la dek ok pencojn por ilustritaj gazetoj kiuj montris ke li ne tre alte taksas la literaturan guston de sia familio; kaj li provizis Esteran per broŝurita romano – sur kiu estis bildo de sinjorino en verda robo kiu svenas en la brakojn de sinjoro purpure vestita, kaj Meg per la “Saltanta Rano” de Mark Twain, ĉar li lastatempe rimarkis ian melankolion en ŝiaj okuloj.

Sonoriloj sonoris kaj fajfilo kriĉis, portistoj ĉirkaŭ-rapidegis kaj adiaŭojn oni diris ĉu gaje, ĉu malgaje, laŭ la cirkonstancoj.

Estis virino sur la kajo kiu ploris en ia kviete malespera maniero dum knabino kun malgajaj, amaj okuloj sin klinis al ŝi el la fenestro de duaklasa vagono; estis brunvizaĝa bienulo en ĉapo el skota drapo kaj pantofloj, al kiu la tricent mejla veturo estis evento ne pli notinda ol ĉefmanĝo; kaj estis junulo ironta selekti terpecon por bieno kaj pensanta ke Anglio apenaŭ pli malproksimas ĉar liaj edzino kaj infano mansvingas al li adiaŭon antaŭ unujara foresto. Estis sportuloj irontaj ducent mejlojn serĉe al koturnoj kaj valabioj, kaj vagonoj plenaj de sinjorinoj revenantaj al la sovaĝejo post ilia jara aŭ duonjara vidalvido kun la modo kaj mondumo en Sidnejo; kaj estis la ok pri kiuj ni interesiĝas, ariĝantaj ĉirkaŭ la pordo kaj fenestroj, ridetantaj kaj mansvingantaj bonhumorajn adiaŭojn al la Kapitano.

Tiu tute ne aspektis malgaja dum la trajno aferece forbruis – efektive, li laŭiris la kajon kun preskaŭ gaja sinteno, kiel se la perspektivo pri dumonata fraŭleco ja ne estus sen plusoj.

Estis la sesa kaj duono vespere kiam ili ekiris, kaj ili devis atingi Curlewis, kiu estis la fervoja stacio plej proksime al Yarrahappini, ĉirkaŭ la kvina en la sekvanta mateno. Dormkupeo por tiom da personoj tro kostus; sed en la valizrako kun la valizoj estis kelkaj rulitaj lankovriloj kaj du-tri aerkusenoj pretaj por la lacaj horoj. La perspektivo pri tiom da horoj en la trajno ŝajnis rava al ĉiuj la junaj vojaĝantoj; neniu el ili krom Judi ĝis nun veturis pli ol kvardek ĝis kvindek mejlojn kaj al ili ŝajnis tute rava la penso pri daŭra rapidado dum mallumo kiel ankaŭ dum la taga lumo.

Sed longe antaŭ la deka iliaj revoj sin montris trompaj. Nell kaj Bebinjo kverelis pri la plenblovigo de la aerkusenoj kaj estis tro lacaj kaj malbonhumoraj repaciĝi. Pip estis batinta Bunty surkape sen vera kaŭzo, kaj reciproke ricevis du piedbatojn; la kapo de Judi doloris, kaj ja estis neverŝajne ke la bruo kuracos ĝin. Meg laciĝis de rigardado en la moviĝantan mallumon kaj demandis al si ĉu Alan rimarkos ke ŝi nuntempe neniam veturas per la riverboato kaj la kompatinda malgranda Generalo plenigadis la varman aeron per protestoj en formo de laŭtaj muĝoj, kontraŭ la nekutima traktado kiun li ricevis.

Estera estis demetinta liajn tagajn vestojn kaj faris lin pentrinda en noktorobeto el kremkolora flanelo kaj roza lana ĵaketo.

Kaj dum duonhoro li bonhumore submetiĝis al trans-prenado kaj tiklado kaj duonsufoko per kisado. Li eĉ permesis al Nell mordeti liajn rozajn piedfingrojn laŭvice kaj diri surprizan kvanton da sensencaĵoj pri porketoj kiuj iris al bazaro kaj faris simile absurdajn aferojn.

Li apenaŭ kontraŭis kiam okazis malkonsento pri la posedo de lia persono, kaj Bunty firmtenis lian kapon kaj korpon dum Nell forte tiradis al liaj kruroj.

Sed iom poste, kiam Estera aranĝis por li liteton sur unu el la sidlokoj kaj provis kuŝigi lin sur ĝin li ekkonsciis pri siaj plendmotivoj.

Hejme li havis svingiĝantan liteton kun oraj stangetoj al kiuj palpebrumi ĉe la piedo – li ne povis kompreni kial li estu senigita je ĝi kaj devigata akcepti lankovrilon trioble falditan anstataŭe. Li ankaŭ kutimiĝis al milda lumo, kvieta ĉambro kaj averta ŝ! ŝ! kiam oni senpense faris eĉ la plej malgrandan bruon.

Ĉi tie granda flava lampo daŭre flamis la tutan tempon kaj ĉiuj la bruuloj ĉe kies manoj li tiom suferis restis proksime.

Do li levis sian voĉon kaj veis. Kaj kiam li trovis ke plorado ne alportis lian liteton kun oraj stangoj kaj la malgrandajn pendantajn kvastojn ĉe la moskitoretaroj li altigis sian voĉon du tonojn, kaj kiam eĉ tiam Estera nur daŭre frapetadis lian ŝultron kvietige li ekmuĝis absolute surdige.

Nelli pendigis ĉiujn siajn longajn buklojn antaŭ lia vizaĝo por altiri lian atenton sed li firmtenis ilin malice kaj tiris ĝis ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj. Estera kaj Meg kantis lulkantojn ĝis langodoloro. Judi provis lule porti lin tien kaj reen en la mallarĝa spaco sed li rigidigis sin en ŝiaj brakoj kaj mankis al ŝi forto teni lin. Fine li ekdormis, elĉerpita, profunde vespirante, kun intermikso de malĝojaj singultetoj.

Post tio oni trovis Bunty dormanta sur la planko kun la kapo sub sidloko kaj devis levi lin al pli komforta dormloko; kaj Bebinjo rektadorse sidanta en angulo balancis la kapon simile al malgranda roza kaj blanka lekanteto sur kiu la suno tro arde brilis.

Unu post unu la longaj horoj forpasis; ĉiam pli antaŭen tra la silenta, dormanta kamparo rapidis la ruĝokula trajno, flankenirante laŭ zigzagaj kurbiĝoj, perdante rapidon dum suprenirado, kure transirante la senfinajn ebenaĵojn.

La nigrumo iĝis griza kaj pli pale griza kaj dum sennombraj mejloj unutona serio de malaltaj eŭkaliptoj sin ŝovis inter la trajno kaj la ĉielo. Suprensaltis la suno kaj la mondo iĝis mola kaj rozkolora kiel vekiĝinta bebo. Poste la grizo fortiĝis denove kaj la rozaj tremantaj lumoj forcedis kaj pluvo falis – diluve, frapante kontraŭ la tremantaj fenestrovitroj, freneze kirligita antaŭen per kruda matena vento kiu flugis malsupren de la montoj. Tia subpremita, malbrilokula, plataspekta oko ili estis kiam ili elverŝiĝis sur la kajon ĉe Curlewis kiam venis la kvina horo. La malseka aero tusigis Judi’n kaj oni rapide kondukis ŝin en la atendejon kaj ĉirkaŭvindis ŝin per lankovrilo.

La trajno elŝutis iliajn kofrojn kaj valizojn kaj denove for-rapidis, lasante ilin senkonsolaj kaj malgajaj, postrigardantaj ĝin, ĉar ŝajnis ke neniu venis akcepti ilin.

La bruo de malsekaj radoj trairantaj flakojn, la kraksono de vipo, la ritma paŝado de ĉevalaj piedoj tiris ilin ĉiujn denove eksteren, rigardantaj preter la blanka fervoja palisaro ĝis la vojo.

Tie troviĝis granda kovrita breketo* gvidata de larĝa flava pluvmantelo kun viro ie interne, kaj alta kabrioleto de kiu grimpis altega viro.


*Breketo: ĉevaltirata veturilo


“Patro!”

Estera elkuris en la pluvon. Ŝi brakumis la gutantan pluvmantelon kaj sin alkroĉis al ĝi dum unu-du minutoj. Eble estis tio kio faris ŝiajn vangojn kaj okulojn tiel malsekaj kaj brilaj.

“Knabineto – malgranda Estera infano!” li diris kaj preskaŭ levis ŝin de sur la tero dum li kisis ŝin, kvankam Meg konsideris ŝin alta.

Jen li rapidigis ilin ĉiujn en la kabrioletojn – kvin en unu kaj tri en la alia. Restis ankoraŭ dudek kvinmejla veturado.

“Kiam vi lastafoje manĝis?” li demandis; la deprimaj aspektoj de la infanoj vere malfeliĉigis lin. “Patrino sendis al vi biskvitojn kaj sandviĉojn sed kafon aŭ ion alian varman ni ne povos ricevi ĝis ni hejmeniĝos”

Je la naŭa, Estera diris al li, ĉe Newcastle, sed ĝi estis tiel broge varmega ke ili devis lasi la plejparton en la tasoj kaj rapidi denove entrajniĝi. La ĉevaloj ricevis vipan instigon kaj traflugis la kotajn vojojn je rapido kiun Pip, malgraŭ sia laceco, ne povis ne admiri.

Sed estis tre malseka, malĝoja veturo kaj la Generalo ploris preskaŭ senĉese de komenco ĝis fino, kio multe ĉagrenis Esteran ĉar lia avo lin vidis por la unua fojo.

Fine, kiam ĉiu eksentis ke la pacienco elĉerpiĝas, alta blanka bariero rompis la unutonecon de gutantaj bariloj.

“Hejme!” Estera diris ĝojplene. Ŝi saltigis la Generalon sur sia genuo.

“Knabeto Blua, via panjo defalis de tiu bariero kiam ŝi estis trijara.” ŝi diris, ame rigardante ĝin dum Pip svinge ĝin malfermis.

Oni denove plaŭdis tra la pluvo; la radoj nun iradis senbrue ĉar la vojon kovris malsekaj falintaj folioj.

“Ho, kie estas la domo?’ ‘Bunty diris, ekrigardante sub la brako de Pip ĉe la kondukbenko, kaj nenion vidante krom senfina perspektivo de eŭkaliptoj. “Mi kredis ke vi diris ke ni jam estas tie, Estera.”

“Ho, la ĉefpordo ne estas tute tiel proksime de la kradpordo kiel ĉe Misrule,” ŝi diris. Kaj ja tiele estis.

Pasis dek kvin minutoj antaŭ ol oni eĉ vidis la kamentubojn kaj ankoraŭ alian barieron oni devis malfermi.

Gruza kaleŝvojo nun, nete prizorgata, altaj buksheĝoj ĉirkaŭis la florbedojn, sovaĝejo el rozujoj kiu plaĉis al Meg, du lignosplitaj tenisludejoj, nun akve kovritaj.

Poste la domo.

Nur la verandon ili rimarkis; tiel larĝa ĝi estis, same larĝa kiel ordinara ĉambro kaj dise estis kuŝseĝoj kaj seĝoj, kaj tabloj, hamakoj svingiĝis de la anguloj, densa verdfolia grimpaĵo kun pluvoblovita glicineo formis la eksteran muron.

“Ho-o,” diris Pip “ho-o, mi ja estas rigida, ho-o, diru, kion vi faras?”

Ĉar Estera estis metinta sian fileton sur lian genuon kaj saltis el la breketo kaj supren la ŝtupojn de la verando.

Tie troviĝis maljunulineto portanta grandan dom-mastrinan antaŭtukon. Estera tiris ŝin en siajn brakojn kaj ili interkisis kaj kroĉiĝis unu al la alia ĝis ambaŭ ploris.

“Mia knabineto!” singultis la maljunulineto, glatigante per fervoraj manoj la malsekajn harojn kaj pli malsekajn vangojn de Estera.

Kaj Bunty, kiu sekvis proksime, rigardis de la altstatura formo de sia vicpatrino al tiu tre malgranda de ŝia patrino kaj ridis.

Estera kuris reen al la breketo, prenis la Generalon de Pip, kaj salte suprenirante la ŝtupojn denove, metis lin en la brakojn de ŝia patrino.

“Li ja estas dikulo, ĉu ne?” Bunty diris, dividante ŝian fieron; “nur rigardu liajn krurojn”’

La maljunulino sidiĝis dum minuto sur la plej malseka seĝo trovebla kaj brakumis lin proksimen al ŝi.

Sed li pugnigis siajn malvarmajn manetojn kaj baraktis por sin liberigi kaj kriegis al Estera.

Sinjoro Hassal estis malpleniginta la veturilojn kaj ankaŭ li supreniris la ŝtupojn.

“Ĉu vi ne intencas doni al ili iom da matenmanĝo, patrineto?” li diris, kaj la maljunulino preskaŭ faligis sian nepon pro konsterniĝo.

“Ho ve!” ŝi diris. “Nu, nu! Nur pensi pri tio! Sed tiaĵoj forgesigas onin.”

Post dek minutoj ili ĉiuj portis sekajn vestojn, sidis en la varma mangoĉambro kaj komencis matenmanĝegi.

“Mi ja malsatis!” Bunty diris. Lia buŝo plenis de rostpano kaj li detranĉis la supron de sia kvara ovo, dume rigardante el la okulangulo ujon kiu tenis mielon en unu fako kaj densigitan kremon en alia.

“La karaj malnovaj teleroj!” Estera levis la sian, ĝin jam malpleniginte kaj ame inspektis la bluajn rozojn tie bildigitajn, “Kaj pensu ke kiam mi lastafoje manĝis el unu mi – ”

“ – Estis novedzineto kun la vualo malantaŭenŝovita for de via vizaĝo,” la maljunulino diris, “kaj ĉiu rigardis dum vi solene tranĉis la geedziĝokukon. Nur du rompiĝis depost tiam – ho jes, Hannah, la servistino kiu venis post Emily, forrompis la tenilon de la sukerujo kaj forigis pecon de la forverŝujo”

“Kie staris patro?” Meg diris. Image ŝi plenigis la ĉambron per geedziĝogastoj; la ŝinko kaj la kotletoj, la rostita pano kaj ovoj kaj pletoj da fruktoj fariĝis por ŝi granda blanka, kelketaĝa kuko kun arĝentaj folioj.

“Ĝuste tie supre kie sidas Pip,” Sino Hassal diris, “kaj li helpis al Estera kun la kuko, ĉar ŝi tranĉis ĝin per lia glavo. Tian truon vi faris en la tablotuko, Estera, mia absolute plej bona damaska kun la folioj de konvolvuloj, sed kompreneble mi riparis ĝin ho ve!”

Bebinjo estis renversinta sian kafon tute sur sin kaj sian teleron kaj sur Bunty kiu sidis apude.

Ŝi ekploris pro laco kaj nervozo pro la novaj homoj, kaj glitis de sia seĝo sub la tablon. Meg levis ŝin.

“Ĉu mi rajtas enlitigi ŝin?” ŝi diris; “ŝi estas preskaŭ elĉerpita”

“Mi ankaŭ”, Nelli diris, formetante sian duone manĝitan platpaneton kaj malantaŭen ŝovante sian seĝon, “Ho, mi ja estas laca!”

“Ankaŭ mi.” Bunty finmanĝis ĉion sur sia telero kun sufokiga rapido kaj ekstaris. “Kaj tiu aĉa kafo kuradas en miajn botojn”

Do, ĝuste kiam la suno komencis rideti kaj forĉasi la pezajn larmojn de la ĉielo, ili ĉiuj enlitiĝis denove por kompensi pro la interrompita dormo kaj estis la sesa kaj la vespermanĝa horo antaŭ ol iuj el ili denove malfermis la okulojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.