La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJ

Aŭtoro: Ethel Sybil Turner

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VII: Kiel Plaĉus Al Vi Enamiĝi?

Meg malsane aspektis, tio estis ekster dubo. Ŝia bela rozkolora-kaj-blanka vizaĝhaŭto perdadis sian freŝecon, iom incitiĝema esprimo fiksiĝis ĉirkaŭ buŝo kiu antaŭ nur kelkaj monatoj ŝajnis farita nur por ridetoj. Kaj, fakto tre malromantika, ŝia nazo kelkfoje estis absolute ruĝa. Nu, heroino povas havi la plej grandajn, profundajn, kaj plej abunde okulharitajn okulojn imageblajn; ŝi povas havi harojn verdire kiel la oro “falĉita el la mezo de la rikolto”, ŝi povas havi lipojn ĉerizecajn kaj dentojn similajn al veraj perloj, sed ruĝa nazo estas tiel absolute fatala, ke ĉiuj ĉi aliaj ĉarmoj tute ne rimarkiĝos. Ĝi kostis al Meg veran animdoloron. En sia serĉado por kuracilo ŝi atente legis ĉiujn Respondojn al Korespondantoj en la diversaj magazinoj kiujn pruntis al ŝi Aldita, sed ŝajnis ke preskaŭ ĉiu petas recepton por akceli la kreskadon de la okulharoj aŭ malhelpi embonpoint (dikiĝon). Eĉ ne unu kiun ŝi hazarde trovis informis, “Ĉe knabino ruĝa nazo plej ofte estas kaŭzita de dispepsio aŭ strikta laĉado” Ŝi petis al Aldita ion sugesti kaj tiu junulino opiniis ke vazelino kunmiksita kun sulfuro kaj ŝmirita sur la afliktita membro havos la sopiratan efikon. Do ĉiunokte Meg sekurigis la pordon de sia litĉambro per kojnforma lignopeco (ĉar ŝlosiloj estis nekonata luksaĵo ĉe Misrego) kaj sanktoleis sian kompatindan nazeton plej zorge per la graseca miksaĵo, kuŝante surdorse la tutan nokton por malebligi ke ĝi forfrotiĝu sur la kapkusenon.

Iufoje Pip perfortis al si eniron por postuli kelkajn kudrerojn por sia ŝelko kiu fendiĝis, kaj tio devigis ŝin haste volvi sian tutan vizaĝon en viŝtuko kaj aserti ke ŝi suferas fortan neŭralgion, kaj ke li devos sin turni aŭ al Estera aŭ al unu el la servistinoj. Se li estus vidinta kaj rekoninta la kaŭzon, la turmentado estintus senfina. lastatempe Meg pasigis multan tempon en la litĉambro kiu estis ekskluzive ŝia dum la foresto de Judi. En ĝia privateco ŝi garnis kaj regarnis siajn ĉapelojn, aliigis siajn robojn, legis romanojn, kaj sidis antaŭ la spegulo kun malligitaj haroj, revante ke ŝi estas tute plenaĝa kaj enamiĝinta. Ĉar ĝuste nun tiu etapo de la vivo ŝajnis, kaj al Aldita kaj al ŝi, la sola tute bela kaj dezirinda. Meg kurbigadis sin en grandan fotelon kiu lokiĝis en ŝia ĉambro ĉar ĝiaj risortoj rompiĝis, kaj revadis longajn, belajn, senesperajn revojn pri amanto kun “longaj nigraj okulharoj kaj soldateca sinteno”. Kompreneble estis tre riproĉinde havi tiajn pensojn je la juna aĝo dek ses, sed mankis al la infano patrino por bremsi tiun erarvagantan fantazion, cetere ŝi estis filino de la Sudo.

Aŭstraliaj knabinoj preskaŭ ĉiam komencas pensi pri “amantoj kaj sensencaĵoj”, kiel maturaj homoj nomas ĝin, longe antaŭ ol tion faras iliaj anglaj fratinoj. Dum ili ankoraŭ troviĝas en la mallongroba etapo de la vivo, kaj dum iliaj haroj ankoraŭ libere fluas, ili ege interesiĝas pri knaboj – knaboj de proksimaj lernejoj, la fratoj de aliaj knabinoj, junaj bankkomizoj, kaj similaj. Ne ĉar tiuj estus bonaj ludkamaradoj, sed ĉar ili konsideras ilin en la rolo de eblaj “amatoj” Mi ne diras ke anglaj knabininfanoj estas liberaj de tio ĉi; en ĉiu lernejo eble troviĝas unu-du kiuj tiel emas, subridantaj, tro frumaturaj junaj personoj kiuj profitus de bastonado kaj forsendo ludi kriketon aŭ pupojn denove. Sed en ĉi tiu lando de juneco tio estas kutima pli ofte ol escepta, kaj en tio kuŝas la ĉefa malperfektaĵo de la tre juna Aŭstralianino. Ŝi similas al persiko, bela, glata, suka persiko kiu venis al maturiĝo preskaŭ en unu tago, kaj kiu rapidas forfroti la molan, delikatan lanugon kiu estas ĝia ĉefa allogaĵo, nur por pli klare montri ĝian helan, varman koloron. Aldita, je ŝia senfina kontento, estis forbrosinta sian propran “lanugon”, kaj aktuale sin diligente dediĉis al la tasko provi forigi tiun de Meg, kiu estis tre delikata kaj bela antaŭ ol ŝi tuŝis ĝin. La romanoj estis forprenintaj iom, kaj la “Dombloko” ankoraŭ iom, sed Meg estis laŭnature tre freŝanima kaj iom longe daŭris la tasko tion ŝanĝi. Ĝuste nun, sub la direktado de sia amikino, ŝi eklernis pri la ravaj misteroj de amindumado, kaj provizore ĝi tute plenigis ŝian iom sencelan vivon. Sed la tuta afero finiĝis per aventuro kiu, eĉ post la forpaso de multaj jaroj, ankoraŭ dolore varmigis ŝiajn vangojn je la rememoro.

Post la duonsemajna leciono franca, kiel mi jam diris, la du amikinoj kutimis kune reveni per la riverboato je la kvina horo. Kaj per tiu boato ankaŭ venis du knaboj nomitaj Courtney, kaj tria knabo, la speciala propraĵo de Aldita, Jakobo Graham. Nu la gejunuloj konatiĝis dum piknikoj kaj similaj eventoj en la najbaraĵo, sed la konateco, anstataŭ maturiĝi post oftaj renkontiĝoj en sinceran, plaĉan amikecon, ekhavis karakteron de kaŝeco kaj stulta kvazaŭamindumado. Jakobo Graham postenis en la oficejo de advokato, juna profesilernanto deksepjara kiu tro frue volis fariĝi tiu rava estaĵo, viro. Li portis promenbastonon kaj estis tre atenta pri sia ĉapelo kaj kravato kaj siaj botoj kiuj kutime estis tankoloraj. Kaj li portis apenaŭrimarkeblajn lipharojn, kiujn li karesis kun granda ofteco, kaj kiujn Aldita opiniis adorindaj. La koketa, verva maniero de Aldita plaĉis al li, kaj post tre mallonga tempo ili atingis fazon de transdono, unu al la lia, de leteretoj kaj de sentimentala suspirado. La leteroj tamen ne enhavis multon malutilan, sed ĝenerale estis iom formalaj.

“mia kara fraŭlino Maccarthy” unu tekstis – ”Kial vi ne estis sur la boato hieraŭ? Mi serĉis vin ĝis serĉado ne plu havis sencon, kaj poste la veturo estis nulo. Kiel ĉarme tiu granda ĉapelo konvenas al vi, kaj tiuj jonkviloj ĉe via kolo. Ĉu mi rajtas peti unu el la floroj? nur unu, mi petas, Aldita.

“Via sindona amiko, jakobo graham”

Kaj tiu de Aldita, skribita sur folio el ŝia notlibro per rozkolora dancprograma krajono kiun ŝi ĉiam tenis en sia monujo, verŝajne ne estis pli riproĉinda ol: – kara sro graham – 

“Por kio vi povas deziri tiujn florojn ĉe mia kolo? Ili estis tie la tutan tagon kaj estis mortaj kaj ruinaj. Mi ne povas imagi kian utilon ili povus havi por vi. Tamen, se vi vere deziras ilin, vi ricevos. Mi tre ĝojas ke ĉi tiu ĉapelo plaĉas al vi. Do estonte ankaŭ mi ĉiam ŝatos ĝin. Ĉu vi vere sentis mian foreston hieraŭ? Mi iris esti fotografita. Margarita opinias la rezulton ege bona sed mi estas certa ke ĝi tro flatas min,

“Via fidinde, l. aldita evalina maccarthy”

Okazis ke S-ro Jakobo Graham havis kiel intiman amikon unu el la menciitaj fratoj Courtney, Andreo laŭnome. Li estis belaspekta junulo dekokjara, ankoraŭ lernejano, sed havanta tre ĉarman manieron kaj vere belegan okulparon.

Kaj ĉar lia amiko kaj kunulo Jaĉjo ek“amuziĝis” kun “la knabino MacCarthy” ne plaĉis al li ne havi okazon simile distri sin. Do li komencis tre atenti pri Meg, kiu ruĝiĝis ĝis sia delikata beleta harfranĝo ĉiufoje kiam li parolis al ŝi, kaj aspektis dolore memkonscia kaj kulpa se li diris la ŝi ion iel komplimentan.

La alia knabo, Alan Courtney, estis tre altstatura kaj larĝaŝultra kaj tute ne bela. Li havis fortkarakteran nebelan vizaĝon, grizajn, profunde lokitajn okulojn kaj brunajn harojn kiuj aspektis kiel se li ĉiam malglatigis ilin. Li estis studento kaj tre sukcesa ludanto de futbalo, kaj li neniam sin distris dum la longa veturado hejmen laŭ la sama maniero kiel Andreo kaj ties amiko.

Li kutime iom malestime kapsalutis kiam li preteriris la grupeton, malkovrante la kapon dum la plej mallonga tempo konforma al ĝentileco kaj irante ĝis la malproksima fino de la pramo. Iufoje kiam li preterpasis ilin Aldita estis utiliganta kun maksimuma efekto la okulharojn kaj okulojn, kaj Meg estis preskaŭ certa ke ŝi aŭdis lin murmuri al si “Stultaj junaj azeninoj!” Li fumadis ĉe sia fino de la pramo – cigarojn komence de la trimestro kaj mallongan, nigran, fiaspektan pipon je la fino – kaj Meg kaŝe pensis kiel virece li aspektas kaj profunde suspiris.

Mi diru al vi jam nun anstataŭ atendi ĝis poste kion faris ĉi malsaĝulineto post kelkmonata kurso de Aldita kaj romanoj. Ŝi estis enamiĝinta ĝis kiu grado eblas al deksesjarulino enamiĝi; kaj estis al Alan al kiu mankis beleco kaj plaĉa maniero – ne al Andreo kiu havis parolantajn okulojn kaj krispajn karojn kiuj “similigis lian frunton al la leviĝanta suno”; ne al Andreo kiu donis al ŝi tenerajn rigardojn kaj konversaciajn pipromentaĵojn dirantajn “Mia koro estas cia”, sed al Alan kiu neniel atentis ŝin krom per kelkfoja iom malestima sinklino.

Kompatinda malgranda Meg! Ŝi estis tre malgaja en tiu tempo, kaj tamen estis ia rava malĝojo kiun ŝi premis al si por reteni ĝian varmon. Neniu divenis ŝian sekreton. Ŝi prefere mortus ol lasi ke eĉ Aldita suspektu tion kaj akceptis la leteretojn kaj ridetojn de Andreo kvazaŭ nenion alian ŝi pli volonte havus. Sed ŝi iĝis iom maldika kaj grandokula kaj multvorte notis ĉiutage en sia taglibro kaj verkis vere teruran kvanton da versaĵoj en kiuj “koro” kaj “doloro”, “larmoj” kaj “ĉarmoj”, “sorto” kaj “morto” ofte estis la finaj vortoj de la versoj. Ŝi toleris Andreon pro kelkaj motivoj. Unue, li estis la frato de Alan kaj tre ofte diradis ion pri “Alĉjo” kaj informis pri liaj sukcesoj ĉe la futbala ludejo; cetere Aldita eble malkovrus ŝian sekreton se ŝi tute rifuzus lin. Krom tio, Andreo havis la plej longajn okulharojn kiujn ŝi iam vidis, kaj ŝi devis havi iun por dolĉe paroli en ŝian orelon, eĉ se ne estus tiu kiun ŝi volus.

Iun tagon krizo sin prezentis.

“Neniom pli da veturoj sur la kara malnova boato dum unu monato,” Aldita rimarkis, el sia angulo de la kajuto.

“Jen teruraĵo! Kion vi volas diri, Fraŭlino MacCarthy?” Jakobo Graham diris kun troigita malespero en sia voĉo.

“Monsieur H. estis liberiginta la klason por monato. Li iros al Melburno,” Aldita respondis kun suspiro.

Meg ĝin eĥis kiel sub devigo kaj Andreo diris feroce ke pendumo estus tro milda traktado por Monsieur H – . Kion li celis per tia malhumana konduto, li volus scii; kaj kiel Jaĉjo kaj li povos daŭrigi la vivon dume?

Estis Jakobo kiu rapide elpensis “rimedon”.

“Ĉu ni ne povus fari promenadon ie iun vesperon – nur ni kvar?” li diris subsugeste.

Aldita kaj Andreo opiniis la proponon brila; kaj kvankam Meg unue estis skuinta la kapon emfaze, finfine oni persvadis ŝin kaj ŝi solene promesis partopreni.

Oni decidis renkontiĝi en sovaĝeja kampo apud tiu plej malproksima apartenanta al Misrego, promeni dum prosimume horo kaj reveni ĝis la sepa duono, antaŭ ol krepuskiĝis.

“Mi intencas peti de vi ion en tiu tago, Meg,” Andreo flustris ĝuste kiam ili disiĝis. “Mi scivolas ĉu mi ĝin ricevos”

Meg ruĝiĝis laŭ sia nerva, memkonscia maniero kaj demandis al si dum momento ĉu li intencas peti buklon de ŝiaj haroj, io kion Jaĉjo Graham jam ricevis de Aldita.

“Kion?” ŝi diris malvolonte.

“Kison” li flustris.

Momenton poste la aliaj aliĝis al ili, kaj mankis okazo por la indigna respondo kiu tremis sur ŝiaj lipoj. Ŝi eĉ devis manpremi, aspekti kiel se nenio okazis kaj disiĝi kiel bonaj kamaradoj.

“Je la sesa duono akurate, Margarita. Mi neniam pardonos al vi se vi ne venos,” Aldita diris kiam ili disiĝis ĉe ŝia kradpordo.

“Mi – vi – Ho, Aldita, mi tute ne kredas ke mi povos veni,” Meg balbutis, kun karmezino denove sur la vangoj. “Mi neniam antaŭe faris ion tian. Mi estas certa ke ne estas konvene.”

Sed la kurbigo de la lipo de Aldita kaŭzis al ŝi honti pri si.

“Vi estas nur dek du jara, Margarita,” la junulino diris trankvile; “vi tute ne havas pli ol dek du jarojn. Estus pli bone se vi denove havigus al vi pupon, kaj bildlibron kun moral-instruo. Mi petos al Andreo aĉeti unu por vi kaj iom da ŝnuro per kiu ligi vin en vian altan seĝon en la infanejo.”

Sarkasmo tia estis tro forta por Meg. Rapide kaj senkondiĉe ŝi promesis esti en la difinita loko je la horo menciita kaj forkuris laŭ la pado por obei la alvokon de la brue sonanta temanĝa sonorilo.

Sed dum la du intervenantaj tagoj ŝia sekreto pezis sur ŝin kiel kulpŝarĝo kaj ŝi sopiris nedireble por konfidato kiu konsilus al ŝi kion fari pri tiu ĉi ĉagrena demando. Ne Judi: tiu junulino estis tro senpera, tro prudenta, tro multe ŝi estis infano kaj kvazaŭ knabo – ion tian ŝi ne kuraĝus rakonti al ŝi. Ŝi povis imagi la malestimon en la grandaj, klaraj okuloj de ŝia fratino, la senbridan ridadon kiun tia rakonto elvokus, la mordan, lertan mokadon kiu falus sur ŝiajn kutiriĝantajn ŝultrojn. Ne Estera: ĝuste ŝia rolo de vicpatrino malebligis tian ideon, kaj cetere, la dentokarnoj de la Generalo iom post iom ekmontradis malgrandajn blankajn mueldentojn kaj lia sano pro tio iom difektiĝis kaj kaŭzis al ŝi tro da zorgoj por lasi ŝin rimarki la animpremon de Meg.

Kiam venis la elektita vespero la infano jam sin ekscitis ĝis forte emocia stato.

La sesa duono estis la interkonsentita horo, kaj, kiel ŝi ja sciis, estos ankoraŭ plena taglumo. Ŝi sentis ke ŝi vere ne kuraĝos, tute ne povos iri. Supozu ke ŝia patro aŭ Estera, iu el ŝiaj komprenomankaj junaj gefratoj estus en proksimeco kaj vidus la renkontiĝon, aŭ iu el la najbaroj – nu, ŝi ne povus elteni la honton! Tamen, iri ŝi devos, aŭ Aldita malestimegos ŝin. Cetere, ŝi jam plene decidis rekte informi Andreon ke ŝi ne povos permesi al li paroli al ŝi tiel intime kiel li lastatempe faris. Post tiu fina terura flustro ŝi sentis sin sub devigo klare komprenigi al li ke ŝi ne aprobas lian konduton kaj estos “lia amikino” sed ne pli ol tio.

Sed kial ili ne pensis elekti horon kiam estos pli mallume? ŝi diradis al si; tiam estus nenia danĝero esti vidataj; ŝi povus kaŝe eliri la domon sen malfacilo kaj kuradi trans la kampoj sub ŝirmo de la afabla krepusko; kontraŭe, se estus lume kaj ŝi provus sekrete foriri almenaŭ du aŭ tri el la infanoj postkurus ŝin kaj afable sin proponus “por iri kun ŝi”

Finfine, tro tima por iri en la taglumo kaj ne volante ke Aldita ŝin riproĉu pro neĉeesto, ŝi pro ekscitiĝo kaj malespero faris ion tiel dube moralan ke dum ankoraŭ longa tempo ŝi ne povos pripensi ĝin sen abomeno.

“Kara S-ro Courtney,” ŝi skribis, sidante ĉe sia tualeta tablo kaj rapide skribaĉante per krajono: – 

“Estus aĉe promeni tiel frue. Ni iru pli malfrue, kiam estos tute mallume. Estos multege pli ĝuinde ĉar neniu povos vidi nin. Kaj ni renkontiĝu ĉe la fino de la kampoj kie la vepro dense kreskas, ĉar estos pli private. Mi skribos al Aldita por diri ke ŝi iru samtempe, ŝi informos S-ron Graham.

“Via sincere,

“m. woolcot”

“P.S. – Mi devas peti vin, bonvolu ne kisi min. Mi estus tre kolerega se vi tion farus. Mi tute ne ŝatas kisadon”

Ŝi skribis la finan alineon kun nerva rapido ĉar ŝi tre timis ke li eble plenumos sian promeson se ŝi ne malpermesos al li tuj kiam ili renkontiĝos. Poste ŝi ĝin enkovertigis kaj adresis al S-ro A. Courtney, tute ne pensante eĉ dum momento ke estas io stranga aŭ nekonvena en tio ke junulino tiel substreku ke rendevuo estu en la mallumo.

Post tio ŝi skribis kelkajn klarigajn liniojn al Aldita, kaj petis ke ŝi nepre estu en la kampo antaŭ la oka duono kaj ŝi (Meg) elŝteliĝos dum la infanoj preparos por enlitiĝo kaj verŝajne ne rimarkos.

Ŝi poste eliris en la ĝardenon por serĉi portontojn por siaj du leteroj. Malgranda Flonjo Courtney pasigis la posttagmezon kun Nelli, kaj Meg revokis ŝin de la kradpordo ĝuste kiam ŝi estis ironta hejmen kaj, nevidate de la infanoj, konfidis al ŝi letereton.

“Donu tion al via frato Andreo tuj kiam li venos de la lernejo,” ŝi flustris, samtempe metante grandan ĉokoladon en la buŝon de la knabineto. Bunty estis la sekvonta por subaĉeto per promeso pri la samaj fandiĝemaj frandaĵoj se li kuros al la domo de Aldita kun la alia letero, kaj Meg denove spiris senĝene, sentante ke ŝi lerte evitis minacantan danĝeron implicitan en la fruvespera rendevuo.

Sed sendube la fatalo regis super la leteretoj! Bunty liveris sian sen malhelpo al la domservistino ĉe la familio MacCarthy kaj responde al la demando de la knabino “s’pozis ke estos respondo, knabinoj ĉiam ’tendas unu al nenio”

Aldita estis devigata resti en sia ĉambro pro subita severa malvarmumo kaj skribis letereton al sia amikino informante ŝin ke ŝi estas tro malsana por ricevi permeson eliri, kaj estis skribinta al S-ro Graham kaj S-ro Courtney ankaŭ, prokrast-ante la promenon ĝis post unu semajno.

Nu, ĉi tiu letereto, en sia pale rozkolora triangula koverto, estis transdonita en la poŝon de Bunty inter liaj ludglobetoj kaj arakidoj kaj ŝnurpecoj. Kaj kiel estis atendeble, li survoje hejmen renkontis konatojn kaj baldaŭ estis surgenue ĉe la vojflanko, ludante per la globetoj.

Li perdis dekon kiu ne inkludis lian plej bonan agatan, batalis kun knabo kiu senrajte ekposedis lian preferatan globeton kaj, post horo, revenis hejmen malgaja, konstatinte nur ĉe la kradpordo ke li estis perdinta la delikatan letereton de Aldita.

Okazis ke Meg estis promesinta al li ok ĉokoladokovritajn juglandojn je lia reveno, kaj se en unu afero ĉi knabo havis pli grandan malfortecon ol en aliaj, estis en lia aparta amo por tiuspecaj bombonoj kaj jam dum kelkaj semajnoj li ne gustumis eĉ unu, do ne estis mirinde ke lia koro preskaŭ rompiĝis pro la penso ke li devos rezigni pri ili.

“Mi scias ke ŝi estos sufiĉe avara por diri ke mi ne perlaboris ilin simple ĉar mi faligis la leteraĉon de tiu knabino,” li diris al si malgaje, “kaj mi supozas ke ĝi nenion enhavis krom “Kara Margarita, ni ĉiam dividu niajn sekretojn, unu kun la alia;” mi dufoje aŭdis ŝin diri tion kaj kompreneble ŝi tion skribas ankaŭ” Tiam rapide, subite, venis sur lin la tento.

Laŭnature Bunty estis la plej kanajla mensogisteto kiu iam naskiĝis kaj estis nur la sentima honesteco de Judi kaj ŝia forte esprimata malestimo por pretekstado kiu tenis lin modere verema. Sed Judi estis mejlojn for kaj tute ne povus ŝrumpigi lin per sia rigardo de absoluta malestimo. Li estis jam ĉe la infaneja pordo, turnanta la anson per hezitaj manoj.

“Vi ja longe forestis,” diris Meg de la tablo kie ŝi riparis skatoleton da siaj gantoj. “Nu, kion ŝi diris?”

Ĝuste ĉe ŝia kubuto estis la gaja bonboniere enhavanta la brunajn kreme krustkovritajn juglandojn.

“Ŝi diris ‘Nu bone’,” diris Bunty raŭke.

Meg kalkulis la ok ĉokoladojn en lian malpuran maneton kaj daŭrigis sian riparadon kun suspiro de trankviliĝo. Kaj Bunty kun defia, honta rigardo en la okuloj, ŝovis ĉiujn la bombonojn samtempe en sian buŝon, kvazaŭ por eviti la eblecon de subita pento.

La alia letereto estis same malbonsorta. Malgranda Flonjo hejmeniris, la pensoj direktataj sur iun Avinjokufon kiun Nell estis promesinta fari por ŝia nova pupo.

“Veŭda kun ŭozaj ŭubandoj,” ŝi diris al si mallaŭte dum ŝi supreniris la ŝtupojn al sia propra pordo. Alan kuŝis sur la veranda litseĝo fumanta sian nigran pipon.

“Veŭda kio?” li ride demandis, “kobajoj aŭ kanguruoj?”

“La kufo de Klaŭisa Maŭia,” diris la knabineto kaj tuj serioze ekdiskutis kun li pri la plejtaŭga koloro por vintra surtuto por tiu vaksa sinjorino.

Post tio ŝi sin turnis por eniri la domon.

“Kio elstaras el via poŝeto, Flonjo knabineto?” li diris dum ŝi tuŝe preterpasis lin.

Ŝi haltis momenton kaj palpis.

“Ho pŭeskaŭ mi ne memoŭis, kaj mi pŭomesis faŭi – estas leteŭo poŭ vi, Alan,” ŝi diris, kaj liveris la malbonŝancan letereton de Meg en la manojn mem de la Filiŝto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.