La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJAŭtoro: Ethel Sybil Turner |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kofro staris en la vestiblo, kaj granda, multe vojaĝinta valizo, kaj sur ili estis etikedoj kiuj informis: “Fino Helena Woolcot, La Fraŭlinoj Burton, Monto Viktoria”
En la infanejo oni – jen kaj jen – matenmanĝis. La bluaj okuloj de Meg estis tute ruĝaj kaj ŝvelaj de plorado kaj ŝi ankoraŭ snufis aŭdeble dum ŝi elverŝis la kafon. Pip havis siajn manojn en la poŝoj kaj staris sur la antaŭfajreja tapiŝeto, malgaje rigardante iun apartan teleron kaj tute rifuzante matenmanĝi; la Generalo ĝoje kunklakis sian propran tason kaj teleron; kaj Bunty manĝis buterpanojn en flegma silento.
Judi, blankvizaĝa kaj sekokula, sidis ĉe la tablo, kaj Nell kaj Bebinjo sin kroĉis unu al ĉiu brako. Dum ĉiuj tri tagoj inter tiu fatala ĵaŭdo kaj ĉi tiu morna mateno ŝi estis obstine malkonsterna. Ŝi neniam ŝajnis pli gaja, ŝiaj okuloj pli brilaj, ŝia lango pli pika, ol dum tiu kelktaga intertempo; kaj ŝi ŝajnigis al ĉiu, kaj antaŭ ĉio al sia patro, ke ŝi opinias ke pensiona lernejo nepre devas esti tre amuza, kaj ke ŝi multege ĝuos tion.
Sed hodiaŭ matene ŝi estis tute kolapsinta. La tutan tempon antaŭe ŝia impulsema, infana koro diradis al ŝi ke ŝia patro vere ne povus esti tiel kruela, kaj ke li vere ne intencas forsendi ŝin inter fremdulojn, malproksime de kara, malorda Misrego kaj ĉiuj ŝiaj gefratoj; ke li nur diras tion por timigi ŝin, tiel ŝi diradas al si, kaj ŝi montros al li ke ŝi ne estas malfort- anima bebo.
Sed dimanĉon vespere, kiam ŝi vidis portata malsupren ĝis la teretaĝo kofron kiun oni plenigis per ŝiaj posedaĵoj kaj etikedis kun ŝia nomo, ŝajnis kvazaŭ malvarma mano sin fermus ĉirkaŭ ŝian koron. Tamen, ŝi diris al si, li nur faras ĉion ĉi tion por ŝajnigi ĝin pli reala.
Sed jam estis matene, kaj ŝi ne plu povus malkredi. Estera estis veninta al ŝia litrando kaj kisinta ŝin malgaje, ŝia bela vizaĝo ĉagrena kaj tenera. Ŝi estis peteginta kiel neniam antaŭe pri nuligo de la kondamno de kompatinda Judi, sed la Kapitano estis neŝancelebla. Estis ŝi kaj ŝi sola kiu ĉiam misgvidas en ĉio; la aliaj bone kondutus se ŝi ne estus tie por inciti ilin al petolaĵoj, do ŝi foriru. Cetere, li diris, ŝi multe profitus per tio. Li elektis por ŝi bonegan lernejon; la sinjorinoj kiuj estras ĝin estas bonkoraj sed tre firmaj, kaj Judi ruiniĝas pro manko de firma mano. Tio, ja, estis certagrade vera.
Juidi sidis rektadorse en sia lito je la vido de la malgaja vizaĝo de Estera.
“Nenio fareblas, kara; estas nenia elirejo,” tiu diris delikate. “Sed vi iros kiel kuraĝulino, ĉu ne, Ju-Ju? Vi ĉiam estis la tipo kiu mortas kuraĝe, kiel diras Pip”
Judi glutegis grandan bulon en sia gorĝo, kaj ŝia kompatinda vizaĝeto iĝis pala kaj streĉita.
“Ne maltrankviliĝu, Estenjo. Nu, do, vi iru malsupren al matenmanĝo,” ŝi diris per voĉo kiu tremis nur iomete, “kaj bonvolu lasi ĉe mi la Generalon, Estera; mi malsuprenigos lin kun mi”
Estera metis sian dikan fileton sur la kapkusenon, kaj kun sola, ama rigardo malantaŭen, eliris la pordon.
Kaj Judi tiris la knabeton malsupren en siajn brakojn, kaj tute kovris iliajn du kapojn per la litkovriloj kaj tenis lin per feroca, preskaŭ malespera brakumo dum unu-du minutoj, kaj kaŝis sian vizaĝon en lia mola, kaveta kolo, kaj kisis ĝin ĝis ŝiaj lipoj doloris.
Li batalis kuraĝe kontraŭ ĉi tiu ĝena agado, kaj fine protestis per kolera kriego, kontraŭ sufokado. Do, ŝi flankenŝovis la litkovrilojn kaj ellitiĝis, lasante al li tuneli inter la kapkusenoj kaj eltiri plumojn el truo en unu el ili.
Ŝi sin vestis en rapida, nerva maniero, aranĝis la harojn pli zorge ol kutime, kaj poste levis la Generalon kaj portis lin laŭ la koridoro en la infanejon. Ĉiuj la aliaj jam estis tie, kaj, kun Estera, evidente ŝin diskutas. La tri knabinoj larme kaj proteste aspektis; oni ĵus admonis Pip pro malrespekta parolo pri la patro kaj li aspektis malafabla; kaj Bunty, ne sciante kion alian fari en tia krizo, ekkaptis muŝojn kaj malicege fortiris iliajn flugilojn.
Estis malgajega manĝo. La sonorilo sonis por la teretaĝa matenmanĝo kaj Estera devis foriri. Ĉiu proponis al Judi ĉion sur la tablo kaj parolis al ŝi milde kaj ĝentile. Ŝi ŝajnis esti apartigita de ili, persono kiun oni ne traktas facilanime en la digno de la nuna granda malbonsorto. Ŝia robo, ankaŭ, estis tute nova – neta blua serĝaĵo ĵus ricevita el la manoj de la kudristino; ŝiaj botoj estis ciritaj kaj brilaj, ĉe ŝiaj ŝtrumpoj mankis ventolaj fendoj. Ĉio ĉi kune faris el Judi iun tute malsimilan al la petolulino de antaŭ kelkaj tagoj, kiu venadis al matenmanĝo aspektanta kiel se oni forkĵetis sur ŝin la vestaron.
Bebinjo sin dediĉis al sia kaĉo dum unu minuto, sed en la sekvanta ŝiaj emocioj superfortis ŝin kaj kun malgranda veo ŝi ĉirkaŭkuregis la tablon al Judi kaj singulte sin kroĉis al ties brako. Tio detruis la ekvilibron de la tuta ĉeestantaro. Nell prenis la alian brakon kaj balancis sin tien kaj reen en atako de malgajeco. La larmoj de Meg pluvis en ŝian tetason; Pip ŝovis la kalkanumon en la tapiŝeton kaj demandis al si kio estas al siaj okuloj; kaj eĉ la apetito de Bunty por buterpanoj malpliiĝis.
Judi sidis tie silenta; ŝi jam forŝovis sian neuzitan teleron kaj sidis ĝin rigardanta kun esprimo de absoluta malespero sur ŝia juna vizaĝo. Ŝi aspektis kiel tragedia reĝino ironta al tuja ekzekuto.
Baldaŭ Bunty deiris sian seĝon, kovris sian kafon per subtaso por ŝirmi ĝin kontraŭ muŝoj, kaj solene eliris la ĉambron. Post minuto li revenis kun peklobotelo enhavanta grandegan, verdan ranon.
“Vi rajtas reteni ĝin kiel vian propran, Judi,” li diris per voĉtono preskaŭ senbride malgaja. “Ĝi eble amuzados vin ĉe la lernejo”
Sinoferado atingis sian kulminon, ĉar tiu rano estis la plej kare amata posedaĵo de Bunty.
Tio stimulis la aliajn; ĉiu portis iun oferaĵon por meti ĉe la sanktejo de Judi kiel memoraĵon. Meg alportis braceleton, plektitan el la haroj de ne plu vivanta amata poneo. Pip donacis sian triklingan poŝtranĉilon, Nell poton da mosko kiun ŝi akvumis kaj vartis jam de unu jaro, Bebinjo rompnazan pupon kiu estis la Benjamino de ŝia multnombra familio.
“Metu ilin en la kofron, Meg – estas spaco supre, mi pensas” Judi diris per sufoka voĉo kaj profunde kortuŝita de tiuj donacoj. “Ho! kaj, Bunty kara! metu korkon super la r-r-rano, mi petas, ĝi eble perdiĝus, la kompatinda! en tiu g-g-granda kesto”
“Nu bone,” diris Bunty. “Vi bone p-p-prizorgos ĝin, ĉ-ĉu ne, Judi? Ho ve, h-ho-o-o!”
Estera envenis, ankoraŭ ĉagrenaspektita.
“La kariolo estas ekstere,” ŝi diris. “Ĉu vi estas preta, Ju, karega? Kara malgranda Judi! Estu kuraĝa, injeto.”
Sed Judi estis blanka kiel la morto kaj tute senforta. Ŝi lasis ke Estera surmetu ŝian ĉapelon, helpu al ŝi surmeti sian novan jakon, enmanigu al ŝi ŝiajn gantojn. Ŝi submetiĝis al kisoj de la tuta familio, al duonportado malsupren la ŝtuparon fare de Estera, al kisado denova fare de la knabinoj kaj poste de la du bonkoraj servistinoj kiuj, malgraŭ ŝiaj peketoj, havis por ŝi varman lokon en la koro.
Estera kaj Pip levis ŝin en la kariolon, kaj ŝi sidis malgrande, kuntirite, rigardante malsupren al la grupo sur la verando per okuloj kiuj estis absolute tragikaj en sia tuta malespero. Ŝia patro eliris, butonumante sian surtuton kaj vidis la rigardon.
“Kia stulteco!” li diris kolerete. “Estera – granda ĉielo! Ĉu ankaŭ vi kondutas absurde?” – du grandaj larmoj brilis en la belaj okuloj de lia edzino. “Je mia vivo, oni supozus ke mi forkondukas la infanon por pendumigo, aŭ almenaŭ por lasi ŝin en karcero.”
Granda seka singulto eliĝis la blankajn lipojn de Judi.
“Se vi permesos al mi resti, patro, mi neniam plu faros ion por kolerigi vin; kaj vi rajtas vergi min anstataŭe, tute draste” Tio estis ŝia lasta klopodo, ŝia fina espero, kaj ŝi mordis sian malfeliĉan tremantan lipon ĝis sangado dum ŝi atendis lian respondon.
“Lasu ŝin resti – ho! bonvolu lasi ŝin resti, kaj ni ĉiam bone kondutos,” ĥore aŭdiĝis de la verando. Kaj, “Permesu al ŝi resti, Johano, mi petas!” Estera alvokis per voĉo same petega kiel kiu ajn el la infanoj.
Sed la Kapitano saltis en la kariolon kaj forŝiris la gvidrimenojn de Patriĉjo en kolerspasmo.
“Mi kredas ke vi ĉiuj estas frenezaj!” li kriis. “Ŝi iras al tute bonega hejmo. Mi jam antaŭpagis kvaronjaron kaj mi certigas al vi bravaj homoj ke mi ne intencas perdi ĝin”
Li pike tuŝis la ĉevalon per la vipo kaj en la daŭro de minuto la kariolo jam estis forrapidinta tra la pordego kaj la malfeliĉa vizaĝeto perdiĝis el la vido.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.