La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJ

Aŭtoro: Ethel Sybil Turner

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XIV: La Invito De La Bienisto

Do, malgraŭ ĉio ne estis kariolo por Judi, nek montara trajno nek hontiga reveno inter ŝiaj lernejaj kamaradoj nek perspektivo de longa sinsekvo da monatoj sen ferioj.

Sed anstataŭe ŝi ricevis varman, molan liton kaj delikatajn manĝaĵojn, kaj amajn voĉojn kaj senfinan flegadon. Ĉar la tro forta ekzercado, la neadekvata nutrado, kaj la du subĉielaj noktoj ja venigis la knabinon al danĝera stato. Unu pulmo grave inflamiĝis, diris la kuracisto; al li estas mistero, li diradis al ili, kiel ŝi tiel longe subpremis la malsanon; ordinara knabino subiĝus kaj enlitiĝus jam antaŭ longe. Li tamen ne konis la nevenkeblan spiriton kaj kuraĝon kiuj karakterizis Judi’n.

“Ĉu vi ne sentis doloron” li diris, konsternita trovi kune tian teniĝon kaj tiel seriozan fizikan staton.

“H’m, ĉe mia flanko iafoje,” ŝi respondis senzorge. ‘“Ĉu baldaŭ mi povos forlasi la liton, doktoro?”

Ŝi faradis al li tiun demandon ĉiumatene kvankam, verdire, ŝi sekrete sin sentis ne tute sinfida pri la ideo denove stariĝi.

Estis malforto kaj laceco en ŝiaj membroj kiuj dubigis al ŝi ĉu ŝi kapablos multe kuradi kaj malpli rapidajn irmanierojn ŝi malestimis. Krom tio estis mordetanta doloro sub ŝiaj brakoj kaj doloregon ŝi sentis dum daŭris tusado.

Tamen ŝi ne estis sufiĉe malsana perdi intereson pri okazaĵoj kaj insistadis ke la aliaj informu ŝin pri ĉio kio okazis ekstere, kiu atingis la plej altan poentaron ĉe kriketludo, kiuj plantoj floras en ŝia propra disvaga ĝardenpeco, kiom da ovoj demetas la kokinoj en unu tago, kiel progresas la kobajoj kaj kanarioj kaj kiujn vestojn aŭ botojn lastatempe manĝis la nova trovhundido.

Bunty enportadis la blankajn musojn kaj la blindan francan kobajon kaj permesis al ili libere kuradi sur la litkovrilo; kaj Pip faris la plejparton de sia ĉarpentado sur malgranda tablo proksime por ke ŝi povu vidi ĉiun novan fazon kaj sugesti plibonigojn dumlabore.

Meg, kiu estis preskaŭ ĉesiginta sian kontakton kun Aldita, sin dediĉis al sia fratino kaj senrezerve servadis al ŝi; ŝi faris al ŝi ĉiaspecajn donacetojn – botsakon kun fakoj, sakon por broso kaj kombilo kun monogramo “J.W” brodita per rozkolora silkfadeno; malgrandan kudraĵokorbon ekipitan per kudrilolibreto kaj pinglokuseneto. Judi timis ke ŝi devos konvertiĝi al ordemaj kutimoj post la resaniĝo.

La plezuro kiun donis al ŝi tiuj modestaj donacoj starigis konkuremon inter la aliaj.

Dum tuta tago Pip malaperis, sed en la vespero li reaperis kaj paŝis al la litflanko kun fiera vizaĝo. Li estis konstruinta malgrandan tirkestaron, el kiuj kestoj tri efektive estis tireblaj se oni lerte manipulis ilin.

“Ne estas por pupvestoj,” li diris post kiam ŝi elĉerpis ĉiujn ordinarajn dankesprimojn, “ĉar mi scias ke pupojn vi malamas, sed en tiuj vi povos konservi ĉiujn viajn ma-lgrandajn aĵojn, ĉu ne – harligilojn kaj fingringojn kaj tiel plu.”

Aŭdiĝis bruo de trenado ekster la pordo kaj baldaŭ Bunty envenis dorsantaŭe, tirante grandan strangan objekton.

Ĝi ŝajnis esti kvin aŭ ses pezaj tabuloj hazarde kunnajlitaj.

“Tio estas seĝo” li klarigis, forviŝante la ŝviton desur sia frunto, “Ho! mi intencas meti iom da kanvaso transen, kompreneble, por ke vi ne trafalu; sed mi pensis montri ĝin al vi unue.”

La okuloj de Judi ridetis, sed ŝi varme dankis lin.

“Mi ne emis fari ian stultan aferon kiel faris Pip”, la junuleto daŭrigis, malestime rigardante la tirkestetojn, “Jen io vere utila, vidu; kiam vi ellitiĝos vi povos sidi sur ĝi, Judi, apud la fajro kaj legi aŭ kudri aŭ kio ajn. Vi preferas ĝin al tiu de Pip, ĉu ne?”

Judi respondis kun lerta evitemo tiel ke nek unu nek la alia ofendiĝu, petante ke oni metu la donacojn kun ĉiuj aliaj ĉe la litkapo “Ja multajn objektojn vi havos por kunporti reen al la lernejo, Ju,” Nell diris, aldonante siajn kontribuaĵojn en formo de kroĉeta manumparo kaj lana jako por pupo.

Sed Judi nur riproĉe ekrigardis ŝin kaj turnis sian vizaĝon al la muro dum la cetero de la vespero.

Jen kio forte turmentis ŝin dum ĉi longa dusemajno enlita – la penso pri lernejo en la estonto.

“Kio okazos al mi kiam mi resaniĝos, Estera?” ŝi demandis deprimite la sekvantan matenon kiam ŝia vicpatrino venis al ŝia lito. “Ĉu li rezervas por mi aron da batadoj? Kaj ĉu mi devos reiri la unuan semajnon?”

Estera trankviligis ŝin.

“Vi tute ne reiros en la nuna trimestro, probable ankoraŭ ne en la venonta, Judi kara. Li diras ke vi foriros kun iuj el la aliaj por ferii ĝis vi plifortiĝos, kaj inter ni mi pensas tre dubinde ĉu vi iam reiros.”

Post la forigo de tiu timego Judi resaniĝis pli rapide, mirigante eĉ la kuraciston per sia kapablo refortiĝi.

Kiam jam pasis tri semajnoj ŝi denove povis iradi endome, maldika kaj grandokula, sed denove gaja kaj eĉ petolema. La vizitoj de la kuracisto ĉesis; li diris ke ĝis nun ŝi bone resaniĝis, sed devus sperti medioŝanĝon kaj esti forkondukita je iom granda distanco de la mara aero.

“Permesu al ŝi kelkmonate liberumi, Woolcot” li diris, lastafoje vizitante; “Liberiĝi de la malsano kaj rericevi la forton kaj karnon postulos tempon”

“Sendube, sendube; ŝi tuj foriros,” la Kapitano diris. Li ne povis forgesi la ŝokon kiun li ricevis en la malnova subtegmento antaŭ kvin-ses semajnoj kaj konsentus eĉ se oni ordonus al li forkonduki ŝin por restado ĉe la Saharo.

La kuracisto estis informinta lin ke la malutilo al ŝiaj pulmoj estis grava.

“Mi ne diras ke finfine ŝi mortos pro tuberkulozo,” li estis dirinta, “sed ĉiam estas risko en ĉi seriozaj kazoj. Kaj Fraŭlineto Judi estas tia sovaĝa, neripozema subjekto; ŝi ŝajnas ĉiam esti en absoluta febro de vivado kaj posedi kapablon por ĝojo kaj malĝojo kian ne konas malpli vervaj temperamentoj. Zorgu pri ŝi, Woolcot, kaj iam ŝi fariĝos admirinda virino – jes ja, honorinda virino”

La Kapitano fumis kvar grandajn cigarojn en la soleco de sia kabineto sen atingi decidon pri kiel plej bone “zorgi pri ŝi” Unue li pensis ke li sendos ŝin kun Meg kaj la guvernistino al la montaro dum kelka tempo, sed tiuokaze restus malfacilo pri lecionoj por la cetera tri. Li ja povus sendi ilin al lernejo aŭ dungi guvernistinon, sed jen denove problemo por konsideri pri la kosto.

Ne estus akcepteble ke la knabinoj iru sen akompano, ĉar Meg sin montris nur malsaĝulineto malgraŭ siaj dek ses jaroj; kaj Judi bezonis flegadon. Tiam li rememoris ke ankaŭ Estera malsane aspektas; la flegado kaj zorgoj pri la Generalo kune troŝarĝis ŝin kaj ŝi aspektis nur ombro de sia kutime gaja memo. Li sciis ke li vere devus forsendi ankaŭ ŝin, kaj la infan-eton, kompreneble.

Kaj denove la kosto.

Kaj denove la aliaj infanoj.

Li rememoris ke alproksimiĝas la Kristnaskaj ferioj; kio okazus pri la domo se Pip kaj Bunty kaj la du plej junaj knabinoj estus sen disciplino kaj estus neniu respondeca? Li forte suspiris kaj forigis la cindrojn de sia kvara cigaro sur la tapiŝon.

Tiam la poŝtisto alvenis laŭ la kaleŝvojo kaj preter la fenestron. Li rigardis supren kun larĝa rideto kaj tuŝis sian kaskon kvazaŭ tre kontenta. Preskaŭ ŝajnis, ke li sciis ke en unu el la leteroj kiujn li tenis kuŝas la solvo de la problemo kiu sulkigis la frunton de la Kapitano.

Kvina cigaro estis eltirata el la ujo, sulko ekprofundiĝis ĝuste super la maldekstra brovo kaj ekdoloro de io simila al podagro jam rezultigis unu-du vortojn de “fremda lingvo”, kiam Estera eniris kun rideto sur la lipoj kaj malfermita letero en la manoj.

“De la patrino,” ŝi diris. “Al Yarrahappini mankas vervo, verŝajne kaj ŝi deziras ke mi iru tien kaj kunprenu la Generalon por kelksemajna restado”.

“Ha!” li diris.

Tio certe solvus unu el la malfacilaĵoj. La loko tre malproksimis, certe, kaj tamen ĝi estis la malnova hejmo de Estera, kaj ĝin ŝi ne vidis depost sia edziniĝo. Tie ŝi rapide refortiĝus.

“Ho, kaj Judi ankaŭ.”

“Haaa!” li diris.

Du el la sulkoj sin forigis de lia frunto.

“Kaj Meg, ĉar mi menciis ke ŝi pale aspektas.”

La Kapitano remetis la cigaron en la ujon. Li forgesis ke ekzistas tia afero kia podagro.

“La invito ne povus esti pli oportuna,” li diris. “Nepre akceptu; nenio povintus esti pli bona; kaj la loko havas ege sanigan klimaton. La aliaj infanoj povas – ”

“Ho, patro aparte postulas ke Pip iru ankaŭ, ĉar li estas tia fripono.”

“Miavorte, Estera, viaj gepatroj ja havas grandan emon al filantropio. Ĉu iu alia estas inkludita en la invito?”

“Nur Nell kaj Bunty kaj Bebinjo. Ho, kaj la patrino diras, ke se vi povos iam veni por kelktaga pafĉasado vi ja scias ke ŝi estos kontenta vin vidi.”

“La gastamo de Aŭstraliaj grandbienuloj estas mondfama, sed ĉiokaze rompas ĉiujn antaŭajn rekordojn, Estera.” La Kapitano stariĝis kaj streĉis la membrojn kun teniĝo de homo liberigita el premsonĝo. “Nepre akceptu por ĉiu. Ili mem respondecu pri la rezultoj; sed mi timas ke Yarrahappini estos pli malgaja kaj multscia loko antaŭ la monatfino.”

Sed ĝuste kiagrade pli malgaja aŭ kiom pli multscia li ja ne konjektis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.