La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJ

Aŭtoro: Ethel Sybil Turner

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro III: Virto Ne Ĉiam Premiiĝas

Ne estis atendeble ke tia okazo forpasu sen reago, kaj tamen, puni sep infanojn samtempe estas malfacile. Komence, Kapitano Woolcot petis al Estera ke ŝi ordonu al Fino Marsh, la instruistino, devigi ilin ĉiujn lerni dek francajn verbojn; sed, kiel Judi atentigis, la Generalo kaj Bebinjo kaj Bunty kaj Nell ankoraŭ ne atingis tiun dignan etapon de la vivo en kiu oni konatiĝas kun la francaj verboj, do tia puno estus maljusta. Pri la puno, do, oni ankoraŭ ne decidis kaj ĉiu konsciis pri malagrabla sento de malcerteco.

“Via patro diras ke vi estas hontinda tribo,” diris la juna vicpatrino malrapide, sidiĝante en la infaneja balanca seĝo tagon poste. Ŝi portis treniĝantan tualetrobon el blanka muslino kun ĉerizkoloraj rubandoj, sed pinglo anstataŭis butonon en unu-du lokoj kaj la punto iom disŝiriĝis ĉe unu maniko.

“Meg, kara, verdire vi estas tre malordema kaj Judi estas preter espero.”

Meg portis nebelan robon el verda kaŝmiro kun truoj ĉe la kubutoj kaj la pluŝo kelkloke forfrotita, dum la tre mallonga, rozkolora robo portata de Judi estis kelkloke ŝirita kaj la koloro apenaŭ estis videbla pro la multaj fruktosukaj makuloj.

Meg iom ruĝiĝis. “Mi scias, Estera, kaj mi volonte min vestus same bele kiel kiu ajn, sed efektive ne penvaloras ripari ĉi malnovaĵon.”

Ŝi prenis sian libron pri la elegantaj junulinoj kiuj perturbas ŝian trankvilon kaj iris kun ĝi al la fotelo.

“Nu, Judi, vi iru kunkudri tiujn ŝiraĵojn kaj metu kelkajn butonojn sur via robo” Estera parolis kun nekutima firmeco.

La okuloj de Judi fulmis kaj fajretis.

“‘Ĉu ponardon mi vidas antaŭ mi, la tenilon je mia mano? Do mi prenu ĝin!’” ŝi diris impertinente, forkaptante unu el la pingloj de la robo de Estera, riparante per ĝi la propran kaj sin klinante.

Nun Estera iom ruĝiĝis.

“Kulpas la Generalo, Judi, li ĉiam fortiras la butonojn de miaj tualetroboj kiam mi ludas kun li. Sed mi forgesis. Infanoj, mi havas por vi malbonan sciigon.

Oni silentis senspire. Ĉiuj ariĝis ĉirkaŭ ŝiaj genuoj.

“Juĝon oni proklamis,” diris Judi dramege, “ni razu al ni la kapon kaj surmetu sakaĵon”

“Via patro diras ke li ne povas toleri ke tia konduto okazu senpune, precipe ĉar vi ĉiuj estis lastatempe tre agacaj, do vi estas ĉiuj – ”

“Forprenotaj kaj pendigotaj per la nuko ĝis ni estos mortintaj!”

“Silentu, Judi. Mi faris mian eblon por senkulpigi vin sed tio nur despli incitas lin. Li diras ke vi estas la plej malordema, neregebla infanaro en Sidnejo kaj li punos vin ĉiufoje kiam vi mispaŝos, kaj – ”

“Estos plorado kaj dentogrincado”

“Ho, fermu la buŝon, Judi. Ĉu vi ne povas permesi al ni aŭdi?”

Pip metis manon sur[super] ŝian buŝon kaj tenis ŝin per la haroj dum Estera plu informis.

“Neniu el vi iros al la ferakonta spektaklo. Oni mendis biletojn por ĵaŭdo vespere, kaj nun, vi tre malsaĝaj infanoj, vi ĉiuj devos resti hejme”

Okazis unu-duminuta kuna vekriado. Ili ĉiuj antaŭĝuis ĉi tiun plezuron jam de preskaŭ monato kaj la disreviĝo estis al ĉiuj vere amara.

“Ho Estera, tio vere estas tro forta! Ĉiuj la uloj ĉe la lernejo jam vizitis ĝin” La bela vizaĝo de Pip kolere ruĝiĝis. “Kaj pro tia bagatelaĵo ankaŭ!”

“Simple ĉar vi havis rostitan kokidaĵon por la ĉefmanĝo,” diris Judi per voĉo sufokeca. “Ho, Estera, kial vi ne povintus manĝigi vin per bovino, aŭ ĉevalo aŭ hipopotamo – kio ajn krom rostita kokido?”

“Ĉu vi ne povus persvadi lin, Estera?” Meg ŝin rigardis pete.

“Kara Estera, tion faru!”

“Ho dolĉa, bela Enjo, penu!”

Ili sin kroĉis al ŝi avide. Bebinjo ĵetis la brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj preskaŭ sufokis ŝin; Nell karesis ŝian vangon. Pip frapetis al ŝi la dorson kaj petis ke ŝi “estu bonulo”; Bunty kaŝis sian nazon en la haroj ĉe ŝia nuko kaj silente larmis; Meg tenis ŝian manon malĝojege; la Generalo eligis serion da ĝojkriĉoj kaj Judi, agacita, premiis lin per frapo.

Estera promesis fari sian eblon, peti kiel neniam antaŭe, kaĵoli, petegi, perflati, minaci; kaj ili fine permesis al ŝi foriri post tiu certigo.

“Mi tamen konsilas al vi ĉiuj esti preternormale bon-kondutaj kaj kvietaj la tutan tagon,” ŝi diris, rerigardante el la pordejo. “Tio plej efikus ĉe li, kaj li estos hejme la tutan tagon” Bonkondutaj! Estis absolute dolorige observi la virton de tiuj infanoj dum la cetero de la tago.

Estis feria tago kaj Fino Marsh estis for, sed eĉ ne unufoje la sonoj de kverelado, ridado aŭ plorado atingis la subajn regionojn.

“Civitanoj de Romo, la okuloj de la mondo rigardas vin!” diris Judi solene, kaj ĉiuj estis promesintaj tiel konduti ke la koro de la patro nepre moliĝos.

Pipo surmetis sian lernejan jakon, brosis siajn harojn, prenis stakon da studlibroj kaj iris al la kabineto kie lia patro estis skribanta leterojn kaj kie estis al li permesate fari siajn hejmtaskojn.

“Nu, kion vi volas?” demandis la Kapitano, kuntirante la brovojn. “Ne, ne utilas veni al mi pri tiu hundido, sinjoro – mi ne permesas ke vi retenu ĝin.”

“Mi venis por studi, sinjoro,” diris Pip milde. “Mi sentas ke mi iom postrestas pri matematiko, do mi ne malŝparos la tutajn feriojn, ĉar kostas al vi multege pro mia instruado”

La Kapitano spasme spiretis kaj rigardegis al Pip; sed la vizaĝo de la knabo estis tiel ridetomanka kaj serioza ke tio malarmis lin, kaj li eĉ gratulis al si ke lia plej aĝa filo finfine konstatis siajn mankojn.

“Estas tiuj problemaroj en tiu tirkesto kiujn mi faris kiam mi estis lernejano,” li diris bonvoleme. “Se ili iel utilas al vi, vi rajtas elpreni ilin.”

“Multajn dankojn – ili tre helpos,” diris Pip dankeme.

Li ekzamenis ilin kun admiro klare pentrita sur la vizaĝo. “Kiel tre klare kaj korekte vi laboris, patro,” li diris kun sopiro. “Mi demandas al vi ĉu mi iam atingos ĉi tiun nivelon! Kiom da jaroj vi havis, patro, kiam vi faris ilin?”

“Mi havis proksimume vian aĝon,” diris la Kapitano, levante la foliojn.

Li ekzamenis ilin kun la kapo iom oblikve tenata. Li iom fieris pri ili, aparte pro tio, ke li jam tute forgesis kiel prilabori decimalajn frakciojn kaj ne estus povinta fari kvadratan ekvacion eĉ por savi al si la vivon.

“Tamen, mi ne pensas ke vi devas tute senkuraĝiĝi, Pip. Mi iom antaŭiris la aliajn knabojn en mia klaso en tiuj studobjektoj, laŭ mia memoro. Ni ne povas ĉiuj eminenti en la sama sfero kaj mi ĝojas ke vi ekkonstatas la gravecon de laboro”

“Jes, patro”

Meg estis enirinta la salonon kaj sidis sur la planko antaŭ la meblo kiu entenis la muzikfoliaron, kun tondilo, fingringo kaj volvaĵo de mallarĝa blua rubando sur la genuo, kaj ĉiuj la kantnotaroj de la patro, pri kiuj li tiel ofte plendis ke ili disfalas, sternitaj antaŭ ŝi[si].

Li rimarkis ŝin iufoje kiam li preterpasis la pordon kaj aspektis mirigita kaj kontenta.

“Dankon, Margareta; ili tion tre bezonis. Mi ĝojas ke vi tamen povas montri vin servema”

“Jes, patro”

Meg kudradis diligente.

Li revenis al sia kabineto kie la kapo de Pip estis klinita studeme, absorbite, kaj piramidoj el libroj estis sur la tablo. Li skribis ankoraŭ du leterojn kaj tiam aŭdiĝis frapeto ĉe la pordo.

“Envenu,” li vokis, kaj eniris Nell.

Ŝi tre zorge portis pleton kovritan de neĝblanka surtelero sur kiu estis glaso da lakto kaj telereto da morusoj. Ŝi metis ĝin antaŭ lin.

“Mi pensis ke eble vi volus havi manĝeton, patro,” ŝi diris milde kaj Pip ricevis subitan tusatakon.

“Mia kara infano!” li diris.

Li rigardis ĝin tre penseme.

“Kiam mi lastafoje trinkis glason da lakto, Nelli, mi havis la aĝon de Pip kaj estis la servojunulo de Barlow ĉe Rugby. Ĝi vomigis min kaj mi neniam plu trinkis.”

“Sed ĉi tiu ne malutilos al vi. Vi trinkos, ĉu ne?”

Ŝi donis al li unu el siaj plej belaj rigardoj.

“Mi same volonte trinkus la akvon en kiu la servistinoj lavis la vazaron, infano mia.” Li prenis moruson, manĝis ĝin kaj grimacis. “Ili estas nematuraj”

“Jam manĝinte proksimume ses oni ne plu rimarkas ke ili estas acidaj” ŝi diris entuziasme. Sed li ŝovis ilin for. “Mi estas kontenta akcepti vian verdikton sen propra esploro.” Li tamen rigardis ŝin scivole. “Kial venis al vi en la kapon porti al mi ion, Nelli? Mi ne memoras ke vi iam antaŭe faris tion”

“Mi pensis ke eble vi malsatas post tiom da skribado” ŝi diris milde; kaj Pip denove tusis sufoke, kaj ŝi foriris.

Ekstere sub la brileganta suno Judi falĉis la gazonon. Oni dungis nur unu serviston kaj ĉar laboro rilate al la ĉevaloj kaj stalo tiel okupis lian tempon la ĝardeno suferis neglekton. Pli ol unufoje la Kapitano parolis kolerete pri malordaj gazonoj kaj diris ke li hontas kiam vizitantoj alvenas ĉe la domo.

Do Judi, plenplena de fervoro, sin armis per preter-normale granda falĉilo kaj eklaboris pri la longa, longa herbo.

“Sankta Ĉielo, Helena! vi distranĉos la krurojn!” vokis ŝia patro per maltrankvila voĉtono.

Li estis elpaŝinta sur la antaŭan verandon por fumi mildan cigaron post la moruso ĝuste kiam ŝi ĉirkaŭsvingis sian falĉilon kun admirinda elano kaj senkapigis tutan armeon da flavkaskaj leontodoj.

Ŝi sinturnis kaj donis al li belan rideton.

“Ho, ne, patro! – efektive mi estas tre lerta pri falĉado”

Ŝi donis novan timigan sed vere sciencan svingon.

“Rigardu tion – tiion – kaj tiiion!’

“Tiion” forprenis pecon de ŝia robo kaj “tiiion” forigis la supron de rozujo; sed tiaj bagatelaj misokazoj estas ofta fenomeno en multaj sferoj.

“Akcidentoj ja okazas, eĉ al la plej bone reguligitaj herbo-tondistoj,” ŝi diris trankvile, levante la falĉilon per nova ĉirkaŭsvingo.

“Ĉesu tuj, Helena! Kial vi ne povas iri kaj ludi trankvile kun via pupo kaj ne fari tiajn aferojn?” diris ŝia patro kolereme.

“Kaj ja estis por plezurigi lin ke mi tion faris,” ŝi diris, laŭŝajne alparolante la leontodojn.

“Nu, ne ‘plezurigos lin’ esti devigata provizi vin per korkaj kruroj kaj restoki la ĝardenon,” li diris seke. “Formetu ĝin.”

“Ja kaj estas eleganteco mem ĉiflanke: vi certe ne estus volanta lasi la duonon ne farita simile al viro kun nur unu vango razita.”

Judi de tempo al tempo afektis kuriozan parolmanieron pro iu neklara motivo.

“Nu do, se vi nur bonvolus malsupreniri kaj mem kontroli ĝin, konvinkita vi ja fariĝus”

La Kapitano kaŝis sian ridetemon malantaŭ siaj lipharoj. La knabineto tre komike aspektis starante tie en sia kurta malnova, rozkolora robo, ĉapelo kun ŝirita randaĵo sur ŝiaj implikitaj malhelaj haroj, siaj okuloj fajretantaj, ŝia vizaĝo ruĝeta, kaj la granda falĉilo en ŝiaj manoj, impertinentaj vortoj sur ŝiaj lipoj.

Li malsupreniris kaj ekzamenis ĝin: ĝi estis bonege farita same kiel la plejmulto de la aferoj entreprenitaj de Fraŭlino Judi, inkluzive de la petolaĵoj; kaj ŝiaj malgrandaj nigre-ŝtrumpitaj kruroj estis ankoraŭ en bona stato.

“Hm! Nu, mi permesas al vi fini la aferon do, konsiderante ke Patriĉjo estas okupata. Kie vi lernis herbotondi, juna sinjorino kun mirindaj scipovoj? (li ŝin rigardis demande); kaj kial vi surprenis tian taskon?”

Judi haste ŝovis siajn buklojn for de sia varma frunto.

(A) Efektive, ĝi estas ennaskita,” ŝi tuj respondis; “kaj (B) – nu, kaj ĉu mi ne aaamas vin kaj plezure ĝojigas vin?”

Li endomiĝis denove, malrapide, penseme. Judi ĉiam estis por li enigmo. El ĉiuj siaj infanoj li malplej komprenis ŝin, kaj kelkfoje okazis ke pensi pri ŝi perturbis lin. En la nuna tempo ŝi estis nur inteligenta, lerta kaj ofte impertinenta infano; sed li ĉiam sentis ke ŝi estas tute malsimila al la ceteraj ses kaj tio donis al li ian senton de ofendo kiam ajn li pripensis la aferon, kio ne estis tre ofte.

Li rememoris ke ŝia propra patrino ofte estis dirinta ke ŝi tremas pri la estonteco de Judi. Tiu ŝia maltrankvila fajro kiu lumis el ŝiaj dancantaj okuloj kaj ardis skarlate sur ŝiaj vangoj kaj pruntis mirindan energion kaj aktivecon al ŝia juna, facilmova korpo aŭ faros el ŝi noblan, kuraĝan brilan virinon aŭ ŝi ŝippereos sur rokoj neniam atingotaj de la aliaj kaj ĝi flamos ĉiam pli alten kaj forkonsumos ŝin.

“Estu zorgema pri Judi” estis preskaŭ la lastaj vortoj de la maltrankvila patrino kiam, per tiu lumo kiu venas kiam tiu de la mondo estingiĝas, ŝi estis vidinta la ŝtonojn kaj dornojn sur la vojo de tiu aparta paro de malgrandaj, moviĝemaj piedoj.

Kaj ŝi estis mortinta, kaj Judi jam nun stumblas inter ili kaj ŝia patro ne povas “esti zorgema” pri ŝi ĉar li tute ne scias kiel tion fari.

Dum li supreniris la ŝtupojn de la verando denove kaj trairis la enirejon li deziris preskaŭ preĝe ke ŝi ne estu tiel malsimila al la aliaj infanoj, volante ke li povu estingi tiun strangan flamon en ŝi kiu foje tiel maltrankviligis lin. Li forte suĉis sian cigaron kaj sopiris profunde; poste li sin turnis kaj foriris en la direkton de la staloj por forgesi la tutan aferon.

La servisto estis for, ekzercigante unu el la ĉevaloj en la longa kampo; sed io sin movadis en la jungilara ĉambro, do li eniris.

Tie malgranda, malsekega figuro staris super granda sitelo kaj ion trempadis kun ĉarma vigleco.

Je la sono de liaj paŝoj Bebinjo sin turnis kaj levis al li ŝvitantan vizaĝeton.

“Mi lavi por vi katidĉjojn kaj ankaŭ Fliberti-Ĝibeton” ŝi diris kun radianta mieno.

Li paŝis antaŭen, konsternita.

Jen estis liaj du preferataj katidoj, tremantaj, malgajaj, ĝiskole en ŝaŭmo de sapeca akvo; kaj Fliberti-Ĝibeto, la bela malgranda teriero kiun li ĵus aĉetis por sia edzino, ĉenita al fosto, ankaŭ malseka, malgaja, kaj veaspekta, ankaŭ purigata, frotlavata kaj surverŝata de akvo ĝis ĝia prudento ŝancelis.

“Ili estas tiel puraj kaj plaĉaj – ne plu kun aĉaj puloj nun. Vi ja ĝojas, ĉu ne? Vi povos permesi ke Fliberti suriru vian liton nun, kaj Katidĉjo Nigrokula estas – ”

Kompatinda Bebinjo neniam finis sian parolon. Ŝi konfuze sentis ke ŝi aŭdas malgrandan “fivorton” de la patro, ke ŝi estas iom forte skuata kaj eligita el la stalo dum la malfeliĉaj bestoj estas sekigataj kaj tre zorge traktataj.

Sed la plej malbona afero ankoraŭ atendis, kaj la rezultoj estis tiel malbonegaj ke la junaj familianoj Woolcot firme decidiĝis neniam plu afekti virtojn kiujn ili efektive ne posedas.

Bunty, kompreneble, same forte kiel la aliaj deziris doni sian apogon al la kampanjo, kaj tiucele lia unua paŝo estis eniri sian litĉambron kaj tie fari mirigan lavtaskon rilate siajn vizaĝon, kolon, kaj manojn. Tiam li portis malsupren sian sape brilan vizaĝon kaj ruĝajn, multe frotpurigitajn manojn kaj sin montris en apudeco de la patro, esperante altiri laŭdon.

Sed li estis senpacience petita ke li “iru ludi” kaj li vidis ke li devos trovi alian vojon al kormoligo.

Li vagis en la kabineton, kun ia penso ke li ordigos la jam bonordan librobretaron, sed Pip estis tie, ĉirkaŭita de libroj kaj tranĉe modifanta branĉeton por fari ŝtonĵetilon, do li eliris denove. Post tio li supreniris la ŝtuparon kaj esploris la litĉambron kaj tualetejon de la patro. En ĉi-lasta estis vasta kampo por lia agado. Solena uniformo estis sternita sur seĝo kaj ŝajnis al li ke la oraj butonoj aspektas malpli brilaj ol ili devus esti, do li dediĉis senkulpan kvaronhoron al la tasko briligi ilin. Poste li briligis paron da spronoj, kio ankaŭ ne estis riproĉinda. Tiam li serĉis novan taskon.

Estis tuta kolonio da polvokovritaj botoj en unu angulo de la ĉambro kaj estis botelego da nigra melaseca lako sur la kamenbreto. Venis al Bunty la brila ideo purigi ilin ĉiujn kaj starigi ilin en bela vico atendanta la ravitan rigardon de la patro. Li trovis sur la planko naztukon el tre delikata batisto, eĉ se malpura, surverŝis ĝin malavare per lako kaj atakis la unuan paron. Rekompencis lin brila poluro, ĉar ili estis el brilledo; sed la sekvanta kaj la sekvanta kaj la sekvanta ne brilis, kiel ajn energie li frotis. Aŭdiĝis paŝoj sur la ŝtuparo, la firma, konata paŝado de lia patro kaj li paŭzis momenton kun rigardo de konscia virto sur sia brilanta vizaĝeto.

Sed ĝi subite malaperis kaj ĝin anstataŭis hororplena mieno. Li estis ŝovinta la botelon sur grandan fotelon pro oportuneco ĉar li sidis sur la planko kaj nun li rimarkis ke ĝi flanken falis kaj nigra, abomena fluo eliras el ĝia kolo.

Kaj tiu estis la seĝo kiu surhavis la uniformon kaj unu maniko tramalsekiĝis per la likvaĵo, kaj la bela blanka ĉemizo kiu kuŝis tie ankaŭ, atendante ke oni surkudru butonon, estis glueca, abomena! Bunty per freneza, terurita rigardo ĉirkaŭ la ĉambron serĉis iun lokon por sin malaperigi, sed estis nek ŝirmaj anguloj nek kurtenoj, kaj mankis tempo iri en la litĉambron kaj sub la liton. Apud la fenestro estis iom granda ŝranko por medikamentoj kaj kiel lasta rimedo Bunty sin premis en ĝin, la kruroj kuntiritaj, la kapo inter la genuoj kaj la sonoj de misaŭgura kunklakado de boteloj en liaj oreloj. Momenton poste lia patro estis en la ĉambro.

“Granda Ĉielo! Dio benu mian animon!” li diris, kaj Bunty tremis de kapo ĝis piedoj.

Tiam li diris multon tre rapide – “fremdan lingvaĵon” kiel Judi nomis ĝin; piede faligis ion kaj kriis “Estera!” en teruriga voĉtono. Sed Estera estis for en unu el la kampoj kun la Generalo, do ne estis respondo.

Pli da fremdlingvaĵo, pli da brua paŝado.

La dentoj de Bunty kunklakadis brue; li levis manon por kunpremi la buŝon, kaj la ŝranko perdis la ekvilibron, renversiĝis, elĵetante ĝian okupanton ĝuste ĉe la piedoj de la patro, kaj la botelojn ĉiudirekten.

“Mi ne faris – mi tute ne – ne estis mi – mi ne kulpas!” li veis, paŝante malantaŭen en la direkton de la pordo.

“Hu – ja-a – bu – hu-u! Estera – bu-u – jah – Judi – ho-o-o! ho-ho-oh!” Kiel ja estus atendeble, lia patro estis preninta rimenon kiu kuŝis en oportuna proksimeco kaj vigle utiligis ĝin sur sian filon.

“Ho-o-o! ho-o-o! h-oo! ha-a-a! ne estis mi – mi ne kulpas – estas Pip kaj Judi – ho-o-hu-u! la spektaklo! bu-hu! ha-ah – vi mortigas min! hu-bu mi nur f-faris – ho-hu-u-ha! f- faris por p-plaĉi – bu-u-u! por p-plaĉi al vi!”

La patro paŭzis kun levita rimeno. “Do tio klarigas kial ĉiuj la aliaj tiel strange kondutas, ĉu? Nur por ke mi konduku ilin al la spektaklo, ĉu?”

Bunty torde sin liberigis. “Bu-hu – jes! sed ne mi – mi ne – mi neniam – verdire – ho-o-o-jah! ne estis mia kulpo, kulpas ĉiuj la aliaj – bu-hu-ha! donu la ceteran batadon al la aliaj.”

Li ricevis ankoraŭ tri akrajn regalojn kaj poste fuĝis veante kaj kriegante en la infanejon, kie li falis sur la plankon kaj baraktis kaj sin rulis kvazaŭ li estus duone mortigita.

“Rampuloj!” li singultis, alparolante la aliajn kiuj alkuris el diversaj lokoj pro lia brua kriado, “mizeraj p-p-porkoj! Mi-mi-h-h-havis ne-neniom da ko-ko-kokid-a-aĵo kaj ri-ricevis la tu-tu-tuton de la b-b-batado! r-r-rampuloj! h-h-ho! ha-a-a! ho-o! m-mi s-s-sangas ĉ-ĉie, m-mi s-scias!”

Ili ne povis ne ridi iom; Bunty ĉiam estis tiel nerezisteble komika kiam li vundiĝis, eĉ iomete; ili tamen konsolis lin kiom ili povis kaj penis ekscii kio okazis.

Estera baldaŭ envenis, aspektante tre ĝenata.

“Nu?” ili diris ĥore.

“Vi vere estas la plej kolerigaj infanoj,” ŝi diris mal-kontente.

“Sed la spektaklo – rapide, Estera – ĉu vi petis al li?” ili demandis senpacience.

“La spektaklo! Li diras ke li prefere pagus al S-ro Rignold ne prezenti ĝin ol permesi ke eĉ unu el vi ekvidu ĝin – kaj tion vi ja meritas! Meg, pro la ĉielo, donu al Bebinjo sekan vestaron – nur rigardu ŝin; kaj, Judi, se vi havas por mi ian korsenton, ŝanĝu tiun robon. Bunty, vi malbonulo, mi alvokos vian patron se vi ne ĉesigos tiun bruon. Nell, forprenu la tondilon de la Generalo aŭ li forigos siajn okulojn, Dio lin benu”

La juna vicpatrino sin klinis malantaŭen en sia seĝo kaj ĉirkaŭrigardis tragedie. Ŝi neniam vidis sian edzon tiel kolerega kaj ŝiaj belaj lipoj tremis kiam ŝi rememoris ke li ŝajnis kulpigi ŝin pri ĉio.

Meg ankoraŭ ne moviĝis; la akvo malrapide gutadis el la vestoj de Bebinjo kaj faris flakon sur la planko, Bunty ankoraŭ spasme veis, Judi fajfadis spiteme, kaj la Generalo, senigita de la tondilo, ĉirkaŭlekadis sian kotan ŝuon per sia kara ruĝa langeto.

Singulto leviĝis en ŝia gorĝo, du larmoj plenigis ŝiajn okulojn kaj kuris laŭ ŝiaj glataj, belaj vangoj.

“Sep vi estas, kaj mi havas nur dudek jarojn!” ŝi diris patose. “Ho! estas troe – ho ve! estas ja troe”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.