La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJ

Aŭtoro: Ethel Sybil Turner

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro X: Bunty En La Rolo De Heroo

La cirkonstancoj kaŭzis al Bunty denove mensogi. Fakte li mensogegis kaj estis samgrade malfeliĉa. Ĉiuj aliaj estis elirintaj krom Meg kiu ankoraŭ ripozis enlite post la svenado, kaj li solece kriketludis en unu el la kampoj. Sed eĉ kun tute nova pilko tia ludo fariĝas nekontentiga post iom da tempo kiam oni devas sola sendi, batilumi kaj gardi. Do li baldaŭ formetis en la ĝardenon sian batilon kaj komencis sencele ĵetadi la pilkon dum li cerbumis kion poste fari. La rajdĉevalo de lia patro staris ĉe la malproksima fino de la kampo kaj senpripense Bunty ekiris tien kaj rotacie sendis sian pilkon rapide trans la teron al ĝi kun intenco simple “saltigi ĝin”. Li neniel celis vundi ĝin kaj kiam la pilko forte kontraŭfrapis ĝian kruron kaj ĝi lamis for li rapidis al ĝi palvizaĝa kaj zorgoplena.

Li povis vidi ke li grave malutilis al ĝi ĉar la kompatinda besto fortiris de la tero sian kruron kaj tremis kiam li tuŝis ĝin. Teruro lin tuj kaptis kaj li rapide sin turnis kun la kutima intenco sin kaŝi. Sed konsternis lin vidi kiam li estis duone reirinta trans la kampon ke lia patro kaj iu oficirokolego trairas la pordeton el la ĝardeno kaj malrapide paŝas en la direkton de la bela kaj valora ĉevalo.

Pro timego pri sia faro li glitigis la kriketpilkon en la antaŭaĵon de sia maristeta bluzo kaj, rapide genuiĝinte, ekludis sinabsorbe per globetoj. Lia tremanta dikfingro estis sencele frapinta proksimume seson kiam li aŭdis voki lian nomon per voĉo stentora.

Li sin levis, skuis la polvon for de siaj tremantaj genuoj, kaj paŝis malrapide al sia patro.

“Iru diri al Patriĉjo ke mi deziras ke li tuj venu,” diris la Kapitano. Li tenis la kruron de la ĉevalo permane kaj ĝin zorge ekzamenadis. “Se li ne troveblas, almenaŭ Pip. Mi ne povas imagi kiel tio okazis – ĉu vi ion scias pri la afero, Bunty?”

“Ne. Kompreneble ne! Mi n...neniam n...enion faris,” diris Bunty, dentoklake, sed lia patro tro okupiĝis por rimarki lian evidentan kulpecon, kaj diris ke li iru tuj.

Do li iris al la stalo kaj irigis Patriĉjon rapide al lia patro.

Tion farinte li ŝtele eniris la domon kaj senrajte forprenis de la manĝoĉambro du pomojn kaj pecon da kuko kaj foriris por esti tute malfeliĉa ĝis li konfesos.

Li ŝteliris en neuzitan kabanon je kelka distanco de la domo; iam ĝi estis stalo kaj havis duoblan subtegmentejon atingeblan nur per ŝtupetaro kadukega. Bunty suprenigis sin kaj sidiĝis, malgaja amaseto, sur iom da pajlo kaj penseme ekmordis pomon.

Se iam estis knabo kiu bezonis saĝan, aman, patrinecan patrinon, estis tiu same malpurvizaĝa pezakorulo kiu sidante apogis sian malglatan kapeton kontraŭ araneaĵkovritan trabon kaj malgaja murmuris, “Ne mi kulpis. Estis la ĉevalo”

Ŝajnis al li ke io moviĝas en la dua subtegmentejo kiu per malalta vando estis apartigita de tiu kie li sidis.

“Huŝ-huŝ, iru for!” li vokis, pensante ke estas ratoj. Li frapis la plankon kelkfoje per siaj pezaj botetoj.

“Huŝ!” li diris.

“Bunty”

La knabo iĝis pala ĝis la lipoj. Tiu neklarigebla mallaŭta flustro de lia nomo, tiu stranga susuro tiel proksime de li – ho kion ĝi povus signifi!

“Bunty”

Denove la nomo sonis. Pli laŭte ĉifoje, sed per voĉo laca, kiu iel trafis lin kun stranga vibro. La susurado plilaŭtiĝis, io transiris la vandon, irante al li. Terurite li singultis kaj sin ĵetis vizaĝalplanke, kaŝante sian blankiĝintan vizaĝeton inter la pajlo.

“Bunty” diris la voĉo denove, kaj delikata mano tuŝis lian brakon.

“Helpu min – helpu min!” li kriegis, “Meg – ho! patro – Estera!”

Sed unu mano rapide kovris lian buŝon kaj alia lin tiris en sidan pozicion.

Li estis forte ferminta siajn okulojn, por ne vidi la fantoman vizitanton kiu, liakrede, estis veninta por puni lin propeke. Sed io devigis lin malfermi ilin, kaj tiam li sentis ke li neniam plu povos fermi ilin pro mirego.

Ĉar estis la mano de Judi kiu kovris lian buŝon, kaj estis Judi mem kiu staris apud li.

“Ĉielo!” li diris per voĉo konsternita. Li rigardegis ŝin por certiĝi ke ŝi estas el vera karno kaj sango. “Kiel ajn vi alvenis ĉi tien?”

Sed Judi mem faris nenian respondon. Ŝi nur forprenis el liaj manoj la restantajn pomon kaj kukon kaj, eksidante, senvorte manĝegis ilin.

“Ĉu vi ne havas ion pluan?” ŝi demandis avide.

Li tiam rimarkis kia altkreska, osteca, strangaspekta Judi tiu estas. Ŝiaj vestoj ĉirkaŭpendis ŝin kvazaŭ ĉifonaĵoj, ŝiaj botoj estis krevintaj kaj blankaj pro polvo, ŝia bruna vizaĝo estis malgrasa kaj pinta kaj ŝiaj haroj implikitaj kaj malglataj.

“Mi – mi forkuris, Bunty” Judi diris per tremanta voĉo. “Mi marŝis la tutan distancon de la lernejo. Mi tiom volis vidi vin ĉiujn”

“Mia mistifiko!” Bunty diris.

“Mi elpensis la tutan aferon,” Judi daŭrigis, lace forŝovante la harojn de la vizaĝo. “En la nuna momento mi ne povas ĉion bone memori, mi estas tiel laca, sed ĉio sin ordigos”

“Sed kion li diros?” Bunty diris, timokule, dum bildo de la patro trapasis lian menson.

“Li ne scios, kompreneble,” Judi respondis aplombe. “Mi simple loĝos ĉi tie en la subtegmentejo dum kelka tempo, kaj vi ĉiuj povos viziti min kaj alporti al mi manĝaĵojn kaj tiel plu kaj iom poste mi reiros al la lernejo”

Ŝi malleviĝis inter la pajlon kaj lacege fermis la okulojn dum unu-du minutoj, kaj Bunty ŝin rigardis, duone sorĉita. “Kiom for estas via lernejo?” li fine diris.

“Sepdek sep mejlojn” Judi iom horortremis. “Mi senpage iris en ŝarĝvagonaro de Lawson ĝis Springwood, kaj rajdis en ĉaro dum mallonga distanco, sed krom tio mi marŝis. Dum preskaŭ semajno mi venadis,” ŝi aldonis post paŭzo kaj denove fermis la okulojn dum iom longa tempo. Poste unu-du larmoj de malforteco kaj sinkompato eliĝis el sub ŝiaj nigraj okulharoj kaj faris purigan vojon laŭ ŝiaj vangoj. La gorĝo de Bunty ŝvelis je tiu vido, ĉar li neniam antaŭe vidis Judi plori kiom li povis memori. Li frapetis ŝian maldikan manon, frotis sian kapon kontraŭ ŝian ŝultron, kaj diris,

“Negrave, injo,” per malklara voĉo.

Sed tio igis seson da grandaj, pezaj larmoj rapidi el sub la fermitaj okulharoj, kaj la knabino sin turnis kaj kuŝis vizaĝonsube por ilin kaŝi. Poste ŝi sin ŝovis al sida pozicio kaj eĉ ekridis.

“Se la Fraŭlinoj Burton povus vidi min!” ŝi diris. “Ho, mi ĉion organizis tiel bele; oni pensas ke mi pasigas dusemajnon en Katoomba – ho Bunty, vi devus vidi la buklojn kiujn portas Fino Mariana Burton alfiksitaj ambaŭflanke de la vangoj!” Ŝi ĉesis paroli, ridante preskaŭ histerie kaj poste tusante ĝis larmoj revenis en ŝiajn okulojn.

“Bonvolu alporti al mi ion por manĝi,” ŝi diris kolerete kiam ŝi denove povis spiri glate – ”vi devus memori ke mi nenion manĝis depost hieraŭ matene; sed vi ĉiam estis egoisma, Bunty.”

Li ekstaris kaj rapidege sin formovis. “Kion vi povus manĝi? Kion mi alportu?” li diris kaj mallevis unu kruron tra la klappordo.

“Ion ajn, se nur estas multo,” ŝi diris,” “Ion ajn! Mi sentas ke mi povus manĝi ĉi tiun pajlon, kaj krakmaĉi la trabojn kvazaŭ ili estus biskvitoj. Fakte, mi devis forturni la okulojn de vi, Bunty; vi estas tiel dika ke mi sopiradas demanĝi viajn ostojn.”

Ŝiaj okuloj brilis kun fajrero de sia malnova gajeco, sed tiam ŝi komencis tusi denove kaj post la kvietigo de la paroksismo sterniĝis elĉerpita.

“Ja venigu iujn el la aliaj,” ŝi vokis malforte dum lia kapo malaperis. “Vi sola malmulte utilas, vi sciu.”

Lia kapo momente reaperis, kaj li provis forrideti la doloron kiun kaŭzis al li ŝiaj vortoj, ĉar ĝuste en tiu momento li estus mortinta por ŝi sen protesta murmuro.

“Mi tre bedaŭras, Judi,” li diris delikate, “sed ĉiuj la aliaj estas for. Ĉu mi ne taŭgus? Mi farus ion ajn, Judi – mi petas.”

Judi ignoris la ploreton kiu akompanis la finajn vortojn kaj turnis sian vizaĝon al la muro.

Denove du grandaj larmoj fluetis.

“Ili devintus resti hejme,” ŝi diris kun singulto. “Ili ja devintus scii ke mi penos veni. Kie ili estas?”

“Pip iris fiŝkapti,” li diris, “Kaj Nell portas la korbon por li. Kaj Bebinjo estas ĉe la Courtney-oj, kaj Estera iris en la urbon kun la Generalo. Ho kaj Meg malsanas enlite ĉar ŝia korseto estis tro strikta hieraŭ vespere kaj ŝi svenis.”

“Supozeble ili tute ne sentas mian foreston,” ŝi pensis amare kiam ŝi aŭdis ke ĉio ŝajne daŭris kiel kutime dum ŝi tiom travivis nur por vidi ilin ĉiujn.

Tiam la stranga svenemo revenis, kaj ŝi denove fermis la okulojn kaj kuŝis senmova, nekonscia pri tempo, pri loko, nek pri malsato.

Bunty rapidis trans la kampon per flugilhavaj piedoj; ekvido pri la patro proksime de la stalo skuis lin momente kaj memorigis lin pri la propra aflikto, sed li forigis la penson denove kaj daŭre rapidis. La pordo de la manĝaĵejo estis ŝlosita. Marta, la kuiristino, kutime tenis ĝin tia ĝuste pro lia emo forpreni ŝiajn tortojn kaj kukojn; nur estis per lerta ruzado ke li okaze penetris ĝin, kiel li malgaje rememoris.

Sed la malsato de Judi! Neniom por manĝi jam de hieraŭ matene!

Li memoris, eĉ nun kun dolorsento, la teruran senton de malpleneco kiun li spertis pasintsemajne kiam oni pune sendis lin al la lito sen la vespera manĝo. Kaj Judi malhavis tri manĝojn! Li fermegis la lipojn kaj lumo de preskaŭ heroeca decidemo aperis en liaj okuloj. Ĉe la flanko de la domo estis la fenestro de la manĝaĵejo; ofte li sopire rigardadis supren al ĝi, sed neniam provis ascendi al ĝi, ĉar estis aĉa kaktogrimpaĵo sur la muro.

Sed nun, pro Judi, li riskos la vivon por tion fari.

Li ĉirkaŭmarŝis la domon ĝis la flanka fenestro; neniu videblis, la tuta domo ŝajnis tre kvieta. Marta, kiel li vidis, kuiris en la kuirejo, kaj la alia knabino okupiĝis pri la blankigado de la fronta verando. Li mallonge kaj sobre fiksrigardis la grandajn pikajn dornojn, kaj en la sekvanta minuto suprengrimpis inter ilin.

Ho kiel ili boris kaj ŝiris lin! Estis granda zigzaga vundo laŭ unu brako, lia maldekstra ŝtrumpo estis forŝirita kaj profunda ruĝa skrapvundo vidiĝis trans lia kruro, liaj manoj sangis kaj tremis pro doloro.

Sed li atingis la sojlon de la fenestro, kaj tio sola gravis.

Li suprenŝovis la mallarĝan fenestron, kaj kun granda malfacilo enigis sian dikan korpeton. De tie li lasis sin fali ĝis breto kaj singarde mallevis sin ĝis la planko. Mankis tempo paŭzi kaj esplori liajn multajn vundojn, li simple rigardis la plej grandan skrapaĵon per malgajaj okuloj kaj ekserĉis manĝaĵojn. La manĝaĵejo estis rimarkinde malplena – nenia indiko pri kukoj, neniom da ĵeleo, neniaj restaĵoj de kortbirdo.

Li detranĉis grandan pecon for de panbulo, kaj zorge envolvis iom da butero en peco de gazeta folio. Estis iom da konservita bovaĵo sur plado kaj li detranĉis dikan bulon kaj kunvolvis ĝin kun la restaĵo de eriobotria torto. Ĉi tiujn pakaĵojn li lokigis en la malstrikta antaŭaĵo de sia marista bluzo, plenigante siajn poŝojn per sekvinberoj, sekigita citronŝelaĵo, korintoj kaj similaj frandaĵoj laŭ la enhavo de la tenboteloj. Kaj tion farinte li pretiĝis fari sian dolorigan eliron.

Li grimpis denove sur la breton, ŝovis la kapon tra la fenestron, kaj malespere rigardis la kakton. Jam dum li genuis tie aŭdiĝis malantaŭ li la akra klaketo de turniĝanta ŝlosilo.

Li sin turnis terurite, kaj jen estis Marta ĉe la pordo kaj je lia absoluta hororo ŝi parolis kun lia patro kiu estis en la trairejo tute proksime.

“La Linimento de Rowe aŭ arnikaĵo,” la Kapitano estis diranta “Ĝi probable troviĝas en ĉi tiu manĝaĵejo, mia bona knabino, ĉar tio estas la lasta loko en kiu mi atendus trovi ĝin. Mi lasis ĝin sur la kamenbreto en mia litĉambro, sed iu prenis sur sin forigi ĝin. Kial pro la nomo de ĉio mistera vi ne povas lasi netuŝitaj miajn aĵojn?”

“Kaj pro kio mi formovu ĝin?” Marta ripostis. “Mi ne kirlas la paston kun ĝi por fari tion malpeza, almenaŭ ne ordinare.”

Ŝi skuis la kapon, kaj la ago vidigis la malgrandan, genuantan, teruritan figuron ĉe la fenestro.

Okazis ke la pordo estis nur duone malfermita, kaj ŝia mastro staris ĝuste apud ĝi ekstere, do nur ŝi estis regalita per tiu vidaĵo.

Dufoje ŝi malfermis la buŝon por ekparoli, sed Bunty grimacis tiel freneze kaj petege al ŝi ke ŝi fermis ĝin denove, kaj eĉ komencis ekzameni la botelojn sur la breto apud la pordo por doni al la knabo ŝancon malaperi.

Unu minuton kaj li estintus sekura – unu minuton kaj li estus meze de la kakto kiu jam tute perdis sian kapablon timigi.

Sed la Sorto estis tro potenca kontraŭ li. Kaj ĉio misokazis ĉar la kalkanumo de la ŝuo de Marta Tomlinson estis iom foruzita. Kiam ŝi sin turnis ĝi iom tordiĝis sub si, kaj klopodante restarigi la ekvilibron, ŝi etendis unu manon. Kaj etendante unu manon ŝi renversis kruĉon. Kaj la kruĉo komunikis sian ŝokon al plado. Kiu renversiĝis kaj aplombe forŝovis la grandan pelvon da lakto de la breto sur la plankon. Mi ne scias ĉu vi iam provis purigi lignan plankon post lakto, sed mi estas certa ke vi povas kompreni ke tio estus malagrabla tasko – precipe se vi estus bone broslavinta ĝin jam tiumatene. Do ne estis mirinde ke Marta, ege agacita pro la katastrofo, kolere sin turnis kaj montrante al la figuro nun pleniganta la fenestron, demandis ĉu la benataj sanktuloj povus plu toleri tiun malbenindan knabon, ĉar ŝi ja ne povos.

La Kapitano per unu paŝo eniris la manĝaĵejon kaj muĝe ordonis al Bunty malsupreniri.

La knabo sin lasis fali ĝisplanke, angore tima kaj kuntiriĝanta.

“Ĉiam liaj manoj forprenas kaj ŝtelas kaj lia lango mensogas,” diris Marta Tomlinson, malafable rigardante la malfeliĉan infanon.

Du, tri, kvar, kvin koleraj batoj de la rajdvipo en la manoj de la Kapitano kaj Bunty sin savis sub lia brako kaj ploraĉante fuĝis laŭ la trairejo kaj el la malantaŭa pordo.

For trans la kampojn li iris, singultante je ĉiu paŝo, sed sin forte gratulante ĉar ĉion ĉi li trasuferis pro iu alia.

Li apenaŭ estus kredinta, se iu antaŭdirus al li ke li kapablas fari ion tiel absolute noblan, kaj la penso konsolis lin eĉ dum la vundoj kaj skrapaĵoj doloris. Li penis subpremi siajn singultojn kiam li atingis la kabanon, kaj eĉ tiucele ŝovis duonan manplenon da korintoj en ŝian buŝon.

Sed estis tre larmoplena, skrapita, malgaja vizaĝo kiu ekaperis denove ĉe la malfermaĵo proksime de Judi.

Ŝi ne moviĝis, kvankam ŝiaj okuloj estis duone malfermaj, kaj li genuiĝis kaj skuis ŝian ŝultron delikate.

“Jen kelkaj aĵoj, Judi – ĉu vi ne manĝos ilin?”

Ŝi iomete skuis la kapon.

“Havu iom da konservita bovaĵo, aŭ kelkajn korintojn; estas iom da ŝelaĵo ankaŭ, se vi preferus”

Ŝi skuis la kapon denove. “Bonvolu forpreni ilin,” ŝi diris kun ĝemeto.

Rigardo nekredeme disreviga ekaperis sur lia malgranda, varmigita vizaĝo.

“Kaj mi duone mortigis min por ilin akiri! do vi ja estas malŝatinda knabino!” li diris.

“Ho nepre foriru,” Judi ĝemis, movante la kapon senripoze de flanko al flanko. “Ho kiel miaj piedoj doloras! ne – mia kapo, kaj mia flanko – ho! Mi ne scias kio ĝi estas!”

“Mi batiĝis tie kaj tie,” Bunty diris, indikante la lokojn kaj forviŝante per la maniko de sia bluzo larmojn de varma sinkompato. “Mi havas skrapvundojn ĉie pro tiu aĉa kakto.” “Ĉu vi supozas ke estas ankoraŭ multaj mejloj?” Judi diris tiel rapidmaniere ke la vortoj ŝajnis ĉiuj kuniĝi, “Mi jam marŝis centojn kaj centojn, kaj ankoraŭ ne atingis la hejmon. Mi supozas ke estas ĉar la mondo estas ronda, kaj baldaŭ mi enmarŝos la lernejan pordegon.”

“Ne estu idioto!” Bunty diris raŭke “Vi estu tutcerta, Mariana, ke vi absolute nenion iam diros pri la afero; mi fidis al vi, kaj se vi restos fidinda mi povos iri hejmen kaj reveni kaj neniu iam scios. Kaj ĉu vi povus prunti al mi du ŝilingojn? Malmulte restas al mi. Bunty, vi egoisma porko, kial vi ne alportas al mi iom da lakto! Mi petegis kaj petegis al vi jam de horoj kaj mia kapo faras turnofajraĵojn pro manko de ĝi”

“Havu iom da konservita bovaĵo, Judi kara – ho Judi, ne estu tiel stulta kaj malafabla, ĉar mi estis preskaŭ mortigita pro vi,” Bunty diris, penante per tremaj fingroj ion ŝovi en ŝian buŝon.

La knabineto sin rulis kaj ekmurmuris denove.

“Sepdek sep mejlojn,” ŝi diris, “kaj mi marŝis dek unu hieraŭ, kio faras dek unu cent kaj sepdek sep – kaj ses la antaŭan tagon ĉar mia piedo havis haŭtvezikon – tio sumas dek unu cent kaj okdek tri. Kaj se mi marŝos po dek mejloj tage mi atingos la hejmon post dek unu cent kaj okdektrioble dek, tio sumas milon kaj – kaj – ho! kiom tio estas? kiom ajn tio estas? Bunty, vi aĉa porketo, ĉu vi ne povas diri al mi kiom tio estas? Mia kapo tro doloras por labori, kaj mil kaj iom pli da tagoj – tio estas jaro – du jaroj – du jaroj – tri jaroj antaŭ ol mi estos tie. Ho, Pip, Meg, tri jarojn! ho Estera! petu lin, petu lin permesi al mi veni hejmen! Tri jaroj – jaroj – jaroj!”

La lasta vorto estis preskaŭ ŝrikita kaj la infano barakte ekstaris kaj penis marŝi.

Bunty kaptis ŝiajn brakojn kaj tenis ŝin. "Volu lasi min,” ŝi diris raŭke. Mi neniam atingos la lokon je la nuna rapideco. Tri jarojn kaj tiomege da mejloj!”

Ŝi ŝovis lin for kaj provis marŝi trans la subtegmentejon, sed ŝiaj kruroj ŝancelis sub ŝi kaj ŝi falis en sensentan amaseton.

“Meg – mi venigos Meg,” diris la knabeto per trema, tima voĉo kaj li glitis suben tra la malfermaĵo kaj rapidis al la domo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.