La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJAŭtoro: Ethel Sybil Turner |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La kialo de la malofteco de la ridetoj de nia dolĉa pala Margareta troviĝis ĉe ĝuste tiu viro kiu sola sentis ilian foreston.
Sincera amikeco estiĝis dum la monato inter la malgranda belvizaĝa knabino kiu rigardis per tiaj serenaj bluaj okuloj al estonteco kiu ŝiasente devos esti bela kaj la mondolacigita viro kiu retrorigardis al pasinto nigrigita kaj malbela pro liaj propraj agoj.
Li rajdis ĉiutage kun la du knabinoj ĉar sino Hassal ne volis ke ili iru solaj longajn distancojn; kaj pro tio ke Judi malofte marŝigis sian ĉevalon, kaj la rajdbesto de Meg ne kapablis eĉ galopeti, okazis ke li restis apud la malrapida kaj timema rajdanto la tutan tempon.
“Vi memorigas min pri fratineto mia kiu mortis,” li iam diris al Meg post longa interparolo. “Eble se ŝi ankoraŭ vivus mi ne estus nun tiel malestiminda.”
La vizaĝo de Meg skarlate ruĝiĝis kaj honta rigardo eniris ŝiajn okulojn. Ŝajnis al ŝi tute abomeninde ke li konstatas ŝian scion pri lia malvirto.
“Eble tio malĝojigas ŝin nun,” ŝi diris per flustro kiun li apenaŭ aŭdis, kaj tiam ŝi paligis pro sia aŭdaco kaj rajdis iom antaŭe por kaŝi sian perturbitan mienon.
Survoje hejmen la palblua rubando kiu kunligis la erojn de ŝia suneca harplektaĵo forbloviĝis. Li elseliĝis kaj levis ĝin. Meg etendis sian manon por ricevi ĝin, sed li malligis la banton kaj malrapide faldis la rubandon ĉirkaŭ sian grandan manon.
“Ĉu mi rajtas konservi ĝin?” li diris per mallaŭta voĉo. “Kiel mia blua rubando? Mi konas la kondiĉojn implicitajn.”
“Ho, se vi farus – ho, se nur vi farus!” Meg mallaŭte flustris. Ĝuste tiam Judi algalopis kaj ili rajdis hejmen triope. Tio donis al ŝi grandan feliĉon tute tra la longaj, varmegaj tagoj kiuj sekvis; al knabino ĉe la sojlo de la vivo ne ekzistas pli pura, profunda plezursento ol tiu alportita de la scio ke ŝi estas bona morala influo ĉe iu viro aŭ virino pli aĝa ol si mem, pli pekodifektita kaj pli mondolaca. Kompatinda malgranda Meg! Ŝiaj teneraj rozkoloraj revoj bildigis ŝian grandstaturan protektaton kiel denove viron inter viroj, alte tenante la kapon denove, prenante honorindan lokon en la mondo, revenante al la hejmlando kaj postulante la manon de la altranga sinjorino kiun bildigis al si ŝia fekunda imagpovo kiel pacience atendantan lin; kaj ĉio ĉi ĉar ŝi, Meg Woolcot, enpaŝis lian vivon kaj indikis la vojon kiun li devus sekvi.
Kaj jen ŝi iris svingiĝi en hamako sur la malantaŭa verando kaj ĉiuj ŝiaj revkasteloj falegis ĉirkaŭ ŝiajn orelojn, farante al ŝi akrajn, amarajn batojn.
Dense kreskis malantaŭ ŝi pasifrukta rampaĵo, kaj tra ĝi ŝi povis aŭdi Tettawonga paroli kun la kuiristino.
“Sinjo’ Gillet ‘bursti’ d’nove,” li diris kaj subridis tra la flanko de siaj lipoj kie lia pipo ne sidis.
Meg eksidis konsternite. De kiam ŝi alvenis al Yarrahappini ŝi aŭdis uzata tiun esprimon pri tro da bienaj dungitoj por ne scii ke ĝi signifas senbridan drinkdiboĉon.
“Pro Ĉiel’, mi ne miras,” la virino respondis, “li lastatempe estis tro malebria por povi tion daŭrigi; s’pozeble li provis ĝisatingi la finon de la vizito sed trovis tion troe. Kiu tenas la ŝlosilojn?”
“Sin’ino Hassal.” li diris, “Vi esti helpi ŝi – ne boni por pl’visoj, hodiaŭ, Sinjo’ Gillet, he he ha ha!”
Do, jen kio okazis al li dum ĉilastaj tri tagoj kiam ŝi tute ne vidis lin. Ŝi aŭdis ke li estis rajdinta al la najbara bieno pro afero por S-ro Hassal, sed neniel supozis ke tia katastrofo estis okazinta al li. La kvinan tagon ŝi vidis lin de malproksime, unufoje eliranta la provizejon kaj aspektanta tute normala krom tio ke liaj ŝultroj kurbiĝis iom pli ol kutime, kaj unufoje kiam li fumis ekster sia propra pordo.
La sesan tagon okazis la pikniko.
Tute tiel facilkora kaj gaja kiel la aliaj ŝi ne povis senti sin, pro tiu disreviĝo ĉe ŝia koro, tiu ŝanceligita fido al la homa naturo.
Kiel malforta li estis, ŝi pensis, kiel malnobla!
Ŝia tuta kompato forŝoviĝis per juna, larĝa indigniĝo.
Ŝi malvolonte donis al li la manon kiam ili renkontiĝis tiumatene, kaj dum la tuta longa veturo ŝi malvarme rilatis al li.
Post la lunĉo la grupo disiĝis. Judi prenis la Generalon kaj iris al la arba loko; Pip kaj Bunty sin okupis per kaptado de akridoj, Bebinjo kaj Nell kolektis sovaĝflorojn. Meg genuiĝis por arigi la kulerojn kaj forkojn kaj remeti la neuzitajn manĝaĵojn en la korbojn for de la formikoj.
Mi faros tion – laŭaspekte estas al vi tro varme, Fino Meg; sidigu vin trankvile,” S-ro Gillet diris.
“Dankon, sed mi preferas mem fari,” Fino Meg diris kun frosta digno.
Ŝi ne rigardis al li, sed estis ia trofirmeco ĉe ŝiaj lipoj kiu sciigis al li ke la lumo en ŝiaj klaraj junaj okuloj estas malestima.
Li ne ripetis la proponon, sed sidis kaj observis ŝin kunpaki la aĵojn kun netradukebla esprimo sur lia vizaĝo. Kiam ŝi preskaŭ finis li elprenis ion el sia poŝo.
“Mi devas redoni ĉi tion al vi,” li diris, kaj enmanigis al ŝi la pecon de blua rubando, glate faldita sed montranta la kuntiraĵojn kie ĝi estis ligita.
Ŝi prenis ĝin sen levi siajn okulojn, kunpremis ĝin en sia mano, kaj glitigis ĝin en sian poŝon.
“Mi preskaŭ esperis ke vi diros ke mi povos reteni ĝin malgraŭ ĉio,” li diris, “simple kiel talismano kontraŭ la estonto, sed viaj lipoj estas tro severaj, Fino Meg, por ke mi plu retenu tiun esperon.”
“Ĝi estus same senefika kiel antaŭe,” ŝi diris rigide. Ŝiaj manoj laboris nerve, tamen, kaj ŝi kunpakis la restaĵon de anaso kaj konfitaĵa torto.
“Mi do ne rajtas ricevi alian ŝancon?” li diris.
“Estus senutile,” Meg ripetis, kunkolektante bananojn kaj oranĝojn, la vizaĝo pli varmkolora.
Li ne konstatas kiel fia li estis, li pensas ke oni devus tuj pardoni lin, estis ŝia penso.
Li malrapide elverŝis surtere la enhavon de la tesitelo, li surmetis ĝian nigriĝintan kovrilon kaj ligis la gazeton ĉirkaŭ ĝin. Tiam li rigardis al ŝi denove kaj la maniero laŭ kiu ŝiaj molaj haroj falis trans ŝian frunton pensigis lin pri sia juna mortinta fratino.
“Mi petegas al vi redoni ĝin, Fraŭlino Meg,” li diris.
La koro kaj kapo de Meg havis rapidan batalon; la unua estis tenera kaj pardonema kaj diris al ŝi tuj preni kaj redoni al li la rubandeton; la dua diris ke li forte pekis, kaj ŝi devos montri al li per sia teniĝo sian malaprobon eĉ se ŝi fine agos laŭ lia peto.
La kapo venkis.
“Mia influo estas memevidente senutila – tiu peco de rubando neniel efikus estonte,” ŝi diris tre malvarme.
Li sin klinis malantaŭen kontraŭ la arbo kaj oscedis kvazaŭ la temo ne plu interesus al li.
“Nu, do,” li diris, “mi supozas ke vi pravas.”
Meg sentis ioman malŝveliĝon.
“Kompreneble se vi vere deziras havi la rubandon vi povas havi ĝin,” ŝi diris superece. Ŝi prenis ĝin el sia poŝo kaj ĝin proponis al li.
Sed li ne sin movis por preni ĝin.
“Retenu ĝin por denove ligi viajn harojn, knabineto,” li diris, ‘“Mi tamen ne supozas ke ĝi iel efikus.”
Meg kun flamantaj vangoj daŭrigis sian pakadon kaj li plenigis sian pipon kaj fumis ĝin, senfare observante ŝin la tutan tempon.
“Strange estas,” li diris, pli ĝustadire kiel se li rimarkigus ion ol se li alparolus ŝin, “sed la plej mildaspektaj virinoj estas preskaŭ ĉiam la plej severaj.”
Meg malfermis la buŝon por paroli, sed trovis nenion por diri, do fermis ĝin denove kaj ekkalkulis la forkojn de Sino Hassal por la kvara fojo.
“Mi demandas al mi ĉu vi permesus ke mi donu al vi konsilon, Fino Meg, reciproke por tiuj kiujn vi donis al mi,” li diris, prenante sian pipon el sia buŝo kaj rigardante ĝin kvazaŭ li volus deĉifri la literojn sur ĝia nikela plataĵo.
“Kompreneble.”
Ŝi formetis la forkojn kaj rigardis lin per trankvilaj, mirantaj okuloj. “Parolu laŭplaĉe, tio tute ne ĉagrenos min”
Li sin rektigis kaj ludetis per la buko de rimeno dum li parolis.
“Vi havas fratojn,” li diris; “iam ili iom erarvagos – ĉar nur estas virinoj kiel vi, Fraŭlino Meg, kaj anĝeloj kiuj povas ĉiam laŭiri la vojon. Ne estu tro severa kun ili. Ne klopodu montri al ili la diferencon inter via blanko kaj ilia nigro. Ili ja vidos ĝin, sed ne plaĉos al ili ke vi atentigu pri tio. Penu aspekti milda kaj pardonema – ili sin sentos tute tiel malfeliĉaj kiel vi dezirus. La mondo havas sian propran fortan kuntiriĝon de la brovoj, kaj senfinan vortaron de malvarmaj vortoj – ĉu ne sufiĉus se fratinetoj lasus al ĝi la monopolon pri ili?”
“Hooo!” diris Meg. Ŝiaj vangoj estis karmezinaj, kaj la tuta digno estis fluetinta el ŝia voĉo.
Zorgege li bukis la rimenon ĉirkaŭ nenio, kaj daŭrigis per malalta voĉtono:
“Supozu ke iam Pip farus ion tre malbonan, kaj la mondo ĵetus ŝtonojn kontraŭ li ĝis li estus tutkorpe kontuzita. Kaj supozu ke, sentante sin tre malfeliĉa, li venus hejmen al siaj fratinoj. Kaj Meg, ĉar fieco estus al ŝi abomena, ĵetus ankoraŭ kelkajn ŝtonetojn, por ke la doloro donu al li lecionon kiun li ne povus forgesi. Kaj Judi, ĉar li estas ŝia frato kaj trafis en misaferon, ĵetus siajn brakojn ĉirkaŭ lin kaj kuraĝigus lin kaj helpus al li kontraŭbatali la mondon denove, kaj donus al li neniujn severajn vortojn aŭ rigardojn, opiniante ke li jam ricevis pli ol sufiĉe. La influo de kiu fratino estus pli granda, Fino Meg?”
La tenera buŝeto de Meg jam tremis, ŝiaj okuloj direktiĝis teren ĉar larmoj estus elfalintaj ilin se ŝi rigardus supren. “Hooo! ŝi diris denove, “Ho, kiel aĉa mi estis hooo!”
Ŝi kovris sian vizaĝon per la manoj, ĉar unu el la rapide amasiĝantaj larmoj tremis sur ŝiaj okulharoj.
S-ro Gillet lasis fali la rimenon kaj la pipon, kaj tenerokule rigardis transen al ŝi.
“Mi havas pli ol duoble viajn jarojn, Fino Meg, preskaŭ sufiĉe mi aĝas por esti via patro – vi ja pardonos al mi, ĉu ne, ke mi diris ĉi ĉion. Mi pensadis pri mia fratino kiu mortis. Mi havis alian fratineton ankaŭ, jaron pli aĝan, sed ŝi estis senindulga – nur unufoje mi iris al ŝi. Si estas nun unu el la plej admirindaj virinoj en Anglio, sed ŝiaj lipoj estas severaj. Fino Meg, estus al mi netolerebla la penso ke vi malmoliĝus”
Seso da dikaj larmoj jam falis inter la forkoj. Meg ploris ĉar frapis ŝin la penso ke ŝi estas tre malestiminda estaĵo. Unue Alan riproĉis al ŝi kaj parolis pri sia fratino, kaj nun ĉi tiu viro.
Li mise interpretis ŝian silenton.
“Mi ne rajtis paroli al vi tiele ĉar la koloro de mia vivo estis neniel blanka – tiel vi opinias, ĉu ne, Fino Meg?” li diris tre malgaje.
Meg lasis fali siajn ŝirmantajn manojn.
“Ho, ne,” ŝi diris, “ho kiel vi povas pensi tion? Estas nur mi kiu estas tre aĉa” Ŝi serĉis en sia poŝo kaj eltiris la rubandon.
“Ĉu vi bonvolus preni ĝin denove?” ŝi diris, “Ho, mi petas, nur por sentigi min malpli aĉa. Ho bonvolu preni ĝin!”
Ŝi rigardis lin per malsekaj, petegantaj okuloj kaj etendis ĝin.
Li prenis ĝin, glatigis ĝiajn ĉifojn kaj metis ĝin en sian biletujon.
“Dio vin benu,” li diris, kaj la voĉtono kaŭzis al Meg singulti.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.