La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJ

Aŭtoro: Ethel Sybil Turner

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXI: Kiam Subiris La Suno

Kia sunsubiro!

Malsupre de la herbokovrita monteto estis flamkolora ĉielo kun purpuraj, molaj nuboj amasiĝintaj tie alte kie la mortanta kolorriĉo tuŝis la paliĝintan bluon. La bosko nigriĝis kaj la arboj etendis malhelajn senmovajn brakojn kontraŭ oranĝkolora fono. La vento tute formortis kaj la aero pendis varma kaj senmova, ŝarĝita per la stranga silento de la Aŭstralia naturo.

Kaj ĉe la supro de la monteto, apenaŭ en la pordejo de la malgranda bruna kabano, siaj larĝe malfermitaj okuloj rigardantaj al la mirinda ĉielo, Judi kuŝis mortanta. Ŝi estis tre kvieta nun, kvankam pli frue ŝi parolis – paroladis pri plej diversaj aferoj. Si diris al ili ke ŝi sentas nenian doloron.

“Mi tamen mortos kiam oni formovos min,” ŝi diris.

Meg sidis kurbadorse sur la planko apud ŝi. Ŝi tute ne movis la rigardon for de la vizaĝo sur la kuseno el pluvmanteloj, neniam ŝi malfermis la blankajn lipojn por diri eĉ unu vorton.

Ekstere la bovoj staris senmove kontraŭ la ĉielo – Judi diris ke ili aspektas kvazaŭ remburitaj bestoj kies portreton oni faras. Si ridetis iom, sed Meg diris “Ĉesu,” kaj sin tordis.

Du el la viroj estis foririntaj superflue helpserĉi; la aliaj staris iom for, mallaŭte interparolantaj.

Estis nenio kion ili povus fari. La brunulo estis parolinta, maloftaĵo ĉe li.

Li estis lule dormiginta la Generalon kaj kuŝiginta lin volvitan per la blua lankovrilo, sur la ŝiplito. Kaj li estis infuzinta metalan poton da varmega, forta teo kaj larmokule petis al la infanoj iom trinki, sed neniu el ili akceptis.

Bebinjo estis ekdorminta sur la planko, la brakoj forte ĉirkaŭantaj la laĉitan boton de Judi.

Bunty kun senkonscia rigardo sur la blanka vizaĝo staradis malantaŭ la brankardo. Liaj okuloj fiksiĝis sur la haroj de la fratino. Li ne kuraĝis permesi al ilia rigardo vagi ĝis ŝia vizaĝo el timo pri tio kio eble vidiĝus tie. Nelli senĉese sin movis jen al la barilo por streĉe rigardi laŭ la vojo kie la vesperaj ombroj jam peze pendis, jen por sin ĵeti vizaĝaltere malantaŭ la kabano kaj diri:

“Kuracu ŝin, Dio! Dio kuracu ŝin! Kuracu ŝin! Ho! Ĉu Vi ne povas kuraci ŝin?”

Ĉiam pli grizaj fariĝis la ombroj ĉirkaŭ la malgranda kabano, la siluetoj de la bovoj paliĝis kaj nur obtuza mole nigra amaso elstaris kontraŭ la lumo. Malantaŭ la arboj la fajraĵo grade estingiĝis, jen kaj jen ankoraŭ troviĝis flavaj, helaj strioj, sed la flamanta sunrando jam forglitis preter la mondon kaj purpura, delikata vualo ekmalsupreniĝis.

La voĉo de numenio rompis la silenton, sovaĝa, malgaja, alimondeca. Meg tremis kaj rektigis la dorson. La frunto de Judi malsekiĝis, ŝiaj pupiloj pligrandiĝis, ŝiaj lipoj tremis.

“Meg!” ŝi diris, per flustro kiu ŝiris la aeron; “ho, Meg, mi timas! Meg, mi tre timas!”

“Dio!” diris la koro de Meg.

“Meg, ion diru. Meg, helpu min! Rigardu la mallumon, Meg. Meg, mi ne povas morti! Ho, kial oni ne rapidas!”

Nelli denove kuregis al la barilo; poste por diri, “ Kuracu ŝin, Dio – ho, mi petas, Dio!”

“Meg, mi nenion povas elpensi por diri. Ĉu vi ne povas diri ion, Meg? Ĉu ne estas preĝoj por la mortantoj en la Preĝlibro? mi forgesas. Diru ion, Meg!”

La lipoj de Meg moviĝis, sed ŝia lango eligis neniun vorton.

“Meg, mi tre timas! Mi nenion povas rememori krom ‘Por tio kion ni estas ricevontaj,’ kaj tio estas manĝobeno, ĉu ne? Kaj ankaŭ estas nenio en Patro Nia. Meg, mi bedaŭras ke mi ne vizitadis dimanĉlernejon kaj lernis aferojn. Rigardu la mallumon, Meg! Ho, Meg, prenu miajn manojn!”

“La paradizo ne – estos – malluma,” diris la lipoj de Meg. Eĉ kiam parolo venis, estis nur balbuta, ŝabloneca frazo kiu eliĝis el ili.

“Se ĝi plenos per oro kaj diamantoj, mi ne deziras iri!” La infano jam ploris. “Ho, Meg, mi deziras vivi! Kiel plaĉus al vi morti, Meg, nur dektrijara? Imagu kiel soleca mi estos sen vi ĉiuj. Ho, Meg! ho Pip, Pip! ho Bebinjo! Nell!”

Larmoj kuradis laŭ ŝiaj vangoj, ŝia brusto leviĝis kaj malleviĝis.

“Ho, diru ion Meg! – himnojn – kion ajn!”

Duono de la libro Himnoj Antikvaj kaj Modernaj tradancis la cerbon de Meg. Kiun ŝi elektu por venigi trankvilon en tiujn febrajn okulojn kiuj fiksas sur ŝian vizaĝon tian timan, petegan rigardon?

Ŝi malfermis la lipojn:

“Ho, venu vi, laculoj
Ripozon donos mi
Benata...”

“Mi ne estas laca, mi ne volas ripozi,” Judi diris per tono plendema.

Denove Meg provis:

Dum, patra Dio, vagas mi
For de la hejm’ sur viva voj’
La koron diri helpu vi
Laŭ via vol’
!”

“Tio estas por maljunuloj,” diris la malforta, laca voĉo. “Li ne atendos ke mi diru tion.”

Tiam Meg rememoris la plej belan himnon en la mondo, kaj eldiris la unuan kaj finan strofojn per firma voĉo:

Restu kun mi: subiras jam la sun’,
Kreskas mallumo; nokto venas nun.
Foras amikoj, ombroj kreskas pli:
Forta Helpanto, ho restadu vi!
En fina horo, kiel gvida stel’
Trans la mallumon montru al ĉiel’:
Ombroj forkuras, jen matenradi’
En viv’, en mort’, ho Dio, restu vi.

“Ho! kaj Judi, kara, ni forgesis; estas patrino, Judi, kara, vi ne estos soleca! Ĉu vi ne povas rememori la okulojn de patrino, Judinjo?”

Judi fariĝis kvieta kaj ankoraŭ pli kvieta. Ŝi fermis la okulojn por ne vidi la kolektiĝantajn ombrojn.

La brakoj de Meg ĉirkaŭis ŝin, la vango de Meg tuŝis ŝian frunton, Nell tenis ŝiajn manojn, Bebinjo ŝiajn piedojn, la lipoj de Bunty estis sur ŝiaj haroj. Tiele ili akompanis ŝin ĝis la Granda Valo, kie ne estas lumoj, eĉ por stumblantaj infanaj piedoj.

La ombroj estis malvarmaj kaj frapis al ili ĉe la koro; ili povis senti sur la frunto la venton de sur la fremdaj akvoj, sed nur ŝi kiu estis transironta aŭdis la mallaŭtan plaŭdon de la ondoj.

Ĝuste kiam ŝiaj piedoj tuŝis la akvon figuro aperis ĉe la pordejo.

“Judi! "kriis voĉo; kaj Pip forŝovetis ilin kaj faligis sin apud ŝi.

“Judi, Judi, Judi!”

La lumo flagris denove en ŝiajn okulojn. Ŝi kisis lin per palaj lipoj unufoje, dufoje; ŝi donis al li ambaŭ siajn manojn, kaj sian lastan rideton.

Poste la vento superblovis ilin ĉiujn, kaj kun eta tremo ŝi forglitis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.