La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJ

Aŭtoro: Ethel Sybil Turner

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro Vi: Kiel Dolĉe Esti Deksesjara!

La haroj de Meg ĉiam estis beletaj, sed dum la pasintaj du monatoj ŝi tonde faris al si franĝon kaj ektorturis ilin en krispigaj paperoj ĉiunokte. Kaj en sia privata tirkesto ŝi tenis konfitaĵan ladskatolon plenigitan per avena faruno, kiun ŝi uzis en la akvo ĉiufoje kiam ŝi sin lavis, ĉar ŝi legis ke ĝi estas mirinda haŭtbeligilo. Kaj nokte ŝi ŝmiris la manojn per vazelino kaj dum dormo portis malnovajn kapreolledajn gantojn. Kaj ŝiaj ŝparitaj moneroj elspeziĝis por aĉeti lentugoforigan kremon por malaperigi tiun disŝuton de varmaj brunaj sunkisoj kiuj iel donis apartan karakteron al ŝia vizaĝo.

Ĉiuj ĉi aferoj estis sekvoj de tio ke ŝi estis deksesjara kaj trovis amikinon deksepjaran.

Aldita MacCarthy lernis la francan lingvon de la sama instruisto kiun Meg nun vizitadis dufoje ĉiusemajne, kaj post interŝanĝo de ĉokoladoj, harrubandoj, kaj familiaj konfidencoj amikeco establiĝis.

Ŝi pruntis al Meg romancojn, numerojn de Suplemento al Familia Heroldo, Magazino de Junaj Sinjorinoj, kaj similaj eldonaĵoj, kaj la junulino entuziasme absorbiĝis en ili, mirigita de la nova mondo en kiun ili portis ŝin; ĉar ĝis nun Charlotte Yonge kaj Louisa Alcott kaj Fino Wetherell konsistigis ŝian simplan kaj sanigan mensan nutraĵon.

Meg komencis teksi rozkolorajn revojn pri la tempo kiam ŝiaj blondaj, brilantaj haroj kolektiĝos en “simplan nodon ĉe ŝia verto” aŭ “plektitaj en reĝinecan kroneton”, ĉar tiuj estis la stiloj laŭ kiuj la heroinoj en la romanoj senescepte aranĝis siajn harojn. Harplekto triope dividita estis tre malromantika. Jen la motivo kial, kiel iaspeca kompromiso, ŝi tondis al si franĝon kaj komencis diskrispigi la finaĵon de sia harplektaĵo. Ŝia patro rigardegis ŝin kiam li unuafoje rimarkis ĝin, kaj diris ke ŝi aspektas kiel butika komizino, kaj Estera diris al ŝi ke ŝi estas stulta infano; sed la spegulo kaj Aldita rekuraĝigis ŝin.

La sekvanta paŝo estis kaŝe plilongigi siajn robojn, kiuj estis en la longa-mallonga stadio. En la privateco de sia ĉambro ŝi apartigis la jupon de du-tri el siaj roboj ĉe la zono, enmetis pecon de subŝtofo por plilongigi ĝin, kaj poste aldonis falbalon ĉe la talio de siaj korsaĵoj por kaŝi la kunkudron. Ĉi tio plilongigis la jupojn je almenaŭ du coloj, kaj aspektigis ŝin alta, svelta figuro, kiel ŝi bone konstatis.

Kaj neniu el tiuj aferoj estis tre malutila.

Sed Aldita laŭgrade fariĝis malkontenta pri ŝia talio.

“Vi sendube estas minimume dudektricola, Margarita,” ŝi iam diris en absolute ŝokita maniero.

Ŝi neniam nomis sian amikinon Meg, asertante ke tiu nomo estas “tro familieca kaj entute maleleganta.”

Meg rigardis de sia propra talio al tiu sveltega kaj eleganta de sia amikino kaj profunde suspiris.

“Kiom mi devus esti?” ŝi diris mallaŭte; kaj Aldita estis respondinta, “Dek ok – aŭ dek naŭ maksimume, Margarita; veran simetrian gracion oni tute ne povas atingi kun talio dudektricola”

Aldita ne nur faris asertojn kaj komparojn, ŝi ankaŭ donis al sia amikino praktikajn konsilojn, kaj montris al ŝi kiel oni faru la aferon. Kaj ĉiunokte kaj ĉiumatene Meg senkompate tiris al la laĉoj de sia korseto kaj premegis sian belan korpeton en pli mallarĝan spacon. Ŝi jam estis tirinta ĝin en ĉirkaŭ-mezuron de dudek unu coloj, kio estis neta ŝparo de du, kaj ŝi mallarĝigis ĉiujn siajn robojn ĉe la flankaj kunkudroj.

Sed ŝi rezignis pri la vespera kriketludo, kaj ŝi ne plu partoprenis en rondkura ludo nun, je la malkontentego de la aliaj. Neniu kiu rigardis la florsimilan vizaĝon kaj mildajn, trankvilajn okulojn estus povinta diveni la torturon sentatan sub la nun bela, bonesidanta robkorpo. Marŝi rapide estis vere dolorige; kliniĝi preskaŭ netolereble, sed ŝi ĉion eltenis kun heroismo inda je vere grava celo.

“Kiel longe mi devos daŭrigi tion ĉi, Aldita?” ŝi iam malforte demandis, post franca leciono kiun ŝi apenaŭ povis trasuferi. Kaj la pli aĝa knabino facilanime respondis, “Ho, kompreneble vi ne devas ĉesigi, sed post kelka tempo tio ne plu ĝenos.”

Kun tiu certigo Meg pluiris sian dolorplenan vojon.

Estera, la sola persono kun rajto interveni en la afero, tute ne estis rimarkinta, sed se ŝi tion farus, ŝi ne estus trovinta ĝin maltrankviliga, ĉar estis nur kvar jaroj de kiam ankaŭ ŝi estis deksesjara kaj “talio” estis la plej dezirinda afero sur la tero.

Iufoje ŝi nescie diris – 

“Kiel ĉarme via figuro evoluas, Meg; la nova kudristino sendube pli bone sidigas la robojn ol Fino Quinn;” kaj malsaĝa Meg, kun ĝojvibro duobligis siajn klopodojn.

Linkokula Judi estus eltrovinta ŝian sekreton jam de longe, kaj priridinta ŝin ĝis ŝi absolute hontis, sed bedaŭrinde por la bonfarto de Meg, ŝi estis ankoraŭ ĉe la lernejo, ĉar jam tri monatojn ŝi estis for.

Aldita loĝis je proksimume nur dudekminuta marŝado for de Misrego, do la du knabinoj estis ĉiam kune. Dufoje semajne ili iris en la urbon per la riverboato por lerni kiel demandi per ĝentila franclingvaĵo “Ĉu la juna filino de la panisto havas la flavan ĉapelon, brunajn gantojn, kaj ombrelon de la nevino de la funebraĵisto?” Kaj dufoje semajne, respondinte ne-konsekvence, “Ne, sed la ĥirurgo havis iom da biero, da mustardo kaj la manĝgongon,” Aldita kondukis sian amikinon malrapide tien kaj reen laŭ tiu preferata tereno de la Sidnejaj gejunuloj kaj laŭmoduloj – la Dombloko. “Nur por ekscii kiom da ĉapeloj leviĝos pro mi,” Fraŭlino Aldita diradis kiam ili ekiris; kaj antaŭ la fino Meg sopire diradis, “Kiel ĉielece koni arojn da sinjoroj same kiel vi”

Iufoje unu el tiuj haltus kaj interŝanĝus kelkajn vortojn kaj tiuokaze Aldita formale prezentis Meg; ofte, tamen, tiu lasta, kiu estis sufiĉe inteligenta malgraŭ sia malsaĝeco, emus supozi ke ŝi rimarkas superecan, amuzitan sintenon ĉe la sinjoro. Kaj ofte ja estis tiel; plejparte ili estis viroj kun kiuj Aldita konatiĝis ĉe baloj kaj teniso ĉe sia propra hejmo kaj kiuj opiniis tiun junulinon frumatura infano, kiun oni devus teni en klasĉambro dum ankoraŭ kelkaj jaroj.

Iun tagon Aldita alvenis ĉe Misrego plenplena de mistera graveco. “Venu en la ĝardenon, Margarita,” ŝi diris, tute malatentante Bebinjon kiu, kun granda malfacilo, estis persvadinta sian plej aĝan fratinon rakonti al ŝi la eterne ravan legendon pri la tri porketoj.

“Ho ne, je la haroj de mia men-ton-ton-tono, do mi tiregos kaj spiregos kaj enblovos vian domon,” nur dufoje estis dirita, kaj la kulmina parto ankoraŭ ne venis.

Bebinjo rigardis supren per ŝtormaj okuloj.

“Iru for, Aldifa” ŝi diris.

“Fraŭlino MacCarthy, Bebinjo kara,” Meg sugestis milde, rimarkante la iom malestiman rideton de Aldita.

“Aldifa”, ripetis Bebinjo obstine. Poste ŝi malseveriĝis kaj metis karesan braketon ĉirkaŭ la kolon de sia fratino.

“Mi dilos Flaŭlino MacCarfi se vi dilu pli la alia porketo ankaŭ.”

“Ho, forsendu ŝin, Margarita, mi petas,” Aldita diris senpacience, “mi havas ravan sekreton por dividi kun vi, kaj mi baldaŭ devos foriri”

Meg montris interesiĝon.

“Forkuru, Bebinjo kara,” ŝi diris, kisante la malgajigitan vizaĝeton; “iru ludi la Arkeon de Noa kun Bunty kaj mi finos la porĉjojn hodiaŭ vespere aŭ morgaŭ.”

“Sed mi dezilas ilin nun,” Bebinjo insistis.

Meg delikate ŝovis ŝin flanken. “Ne, forkuru, karulineto, forkuru tuj kiel bona knabino kaj mi rakontos al vi pri Ruĝakapoto ankaŭ, morgaŭ.”

Bebinjo rigardis supren al la gasto de sia fratino.

“Vi estas aĉa maljuna polko, Aldifa MacCarfi” ŝi diris kun substreka malrapido, “Kaj mi folte vin malami kaj ni ĉiuj ĉi tie vin malami, klom Meg; kaj Pip dilas ke vi stas la plej ’fekta knabino kie ajn, kaj mi voli ke glanda gigantego veni kaj tilegi kaj spilegi kaj vin blovi en plej mezan palton de malo”

Aldita ridis agacan, mallongan plenkreskulan ridon kiu kulminigis la koleron de Bebinjo. Tiu elmetis sian maneton kaj donis al la brako de la gastino en ĝia muslina maniko fortan, sciencan pinĉon, laŭ maniero instruita al ŝi de Pip. Post tio ŝi forkuregis tra la longaj kampoj ĝis la malgranda naturejo transe.

“Netolerebla,” Aldita murmuris kolere; kaj bezonataj estis ĉiuj la pardonpetoj kaj kaĵoloj de Meg por dolĉigi ŝian anim-staton denove kaj ŝin persvadi komuniki la ravan sekreton.

Fine, tamen, ĝi estis komunikita, kun granda impono. La plej aĝa fratino de Aldita fianĉiniĝis, vere fianĉiniĝis! Ho! ĉu ne estas ĉielece? ĉu ne estas romanece? – kaj al la sinjoro kun la longaj blondaj lipharoj kiu tiel multe vizitadis ilian domon lastatempe.

“Ho mi sciis, ke tio okazos – mi vidis tion okazonta jam de longe. Ho, oni ne tiel facile blindigas min,” Aldita diris. “Mi konas veran amon kiam mi vidas ĝin. Tamen, miaparte mi preferus nigrajn lipharojn, ĉu ne vi, Margarita?”

“Je-es” diris Meg. Ŝiaj tiutemaj opinioj apenaŭ formiĝis.

“Gagate nigraj kun vaksumitaj finoj, tre rigidaj,” Aldita daŭrigis penseme, “kaj soldatecan sintenon, kaj tre longajn nigrajn okulharojn”

“Mi ankaŭ,” Meg diris, la imagpovo flamigita, “Simile al Guy Deloraine en La Ambicio de Anĝelina.”

Aldita pli forte ĉirkaŭbrakis sian amikinon.

“Ĉu ne estus ĉielece, Margarita, esti fianĉinoj, vi kaj mi?” ŝi diris per voĉtono de reva raviĝo. “Havi malblondan bel-aspektan viron kun fieraj nigraj okuloj absolute mortanta pro amo al oni, surgenuiĝanta, kaj portanta al oni donacojn, kaj eskortanta onin kaj tiel plu – ho, Margarita, kiel bele pripensinde!”

La okuloj de Meg fariĝis sopiraj. “Ni tamen ankoraŭ ne estas sufiĉe aĝaj,” ŝi diris kun suspiro.

Aldita skuis la kapon. “Tio estas sensencaĵo; ĉar Clara Allison havas nur dek sep jarojn, kaj jen via propra vicpatrino. Multaj knabinoj efektive edziniĝas deksesjaraj, Margarita, kaj viro edziĝproponis al mia fratino Beatrice kiam ŝi havis nur dek kvin jarojn.

Meg aspektis impresite kaj penseme.

Aldita stariĝis por foriri. “Atentu ke vi venu sufiĉe frue por trafi la boaton morgaŭ,” ŝi diris kiam ili atingis la kradpordon; kaj Margarita, certigu ke vi tre ĉarme aspektos – portu vian cejanan robon – kaj se eble pruntu de Sino Woolcot paron de ŝiaj gantoj, viaj grizaj ja estas iomete fadenmontraj, ĉu ne, kara?”

“H’m” diris Meg, ruĝiĝante.

“Kaj S-ro Jakobo Graham ĉiam revenas per tiu boato, kaj la du knaboj Courtney – Andreo Courtney diris al Beatrice ke ŝajnas al li ke vi estas ŝatinda ineto; li ofte rimarkas vin, li diras, ĉar vi estas tiel ruĝiĝema.”

“Tion mi ne povas malhelpi,” Meg diris malfeliĉe. “Aldita, kiel devus aspekti la rubando sur mia ĉapelo? Mi intencas garni ĝin denove.”

“Ho, kvadratecaj bantoj, iom rigidaj, kaj tute ĉeflanke,” la orakolo diris. “Mi ĝojas ke vi intencas tion fari, kara, ĝi aspektis iomete eksmode, ĉu ne?”

Meg ruĝiĝis denove.

“Ĉu vi faris vian franclingvan hejmtaskon?” ŝi diris dum ŝi tire malfermis la kradpordon.

“Iasence” Aldita diris senzorge. Ŝi altigis la mentonon. “Tiuj mucidaspektaj knabinoj Smith ĉiam zorgegas ke ili ne havu erarojn, kaj Janet Green, kies ĉapeloj ĉiam malantaŭas la modon je kvar sezonoj; mi preferas havi kelkajn erarojn, simple por montri ke mi ne bezonas laboregi por fariĝi instruistino post kiam mi – ”

Sed ĝuste tiam ŝi ŝanceliĝis kaj falegis plej maldigne, tute trans la kota pado.

Estis ŝnurpeco kaj la venĝo de Bebinjo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.