La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJAŭtoro: Ethel Sybil Turner |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Yarrahappini sub sunbrilo, tia sunbrilo kia ŝovas la arĝentan strion en la termometro supren ĝis cent gradoj*.
*Cent gradoj (F) = 38 gradoj (C).
Tre malproksime je tri flankoj estis blua silueto de montetoj kaj bluaj molaj arboj.
Kaj proksime de la domo la arboj estis verdaj kaj belaj, kaj la floroj flamis bunte.
Sed la tuta vasta ebenaĵo inter ili estis bruna. Bruna sunsekigita herbo kun iuj eroj de malhela verdaĵo, interkrucita jen kaj jen per bariloj kiuj supreniris la montetojn kiuj kelkloke rompis la rektan linion de la ebenaĵo, kaj malaperis en la konkavaj lokoj kie prosperis altkreskega herbo kaj pteridoj. La ĉefoieno konsistis efektive el komunumeto da dometoj supre de monteto. Antaŭ jaroj, kiam Estera ne estis pli granda ol nun ŝia malgranda Generalo, estis nur kruda ruĝa tegtabula domaĉo ĉe la montetsupro kaj unu-du kabanoj el arboŝelo kiel kromdometoj.
Kaj S-ro Hassal estis sur sia ĉevalo de mateno ĝis vespero kaj pli forte laboris ol iuj du el siaj propraj vakeroj, kaj Sinjorino Hassal flankenmetis siajn fraŭlinajn artojn, sian brodadon, sian gitaron, siajn akvarelojn, kaj broslavis kaj kuiris kaj lavis tolaĵojn kiel jam faradis multaj pioniredzinoj, ĝis la sopire observata merkato de la lano venigis al ili plian prosperon.
Poste granda kampara domo malrapide sin levis ĝuste antaŭ la malnova dometo kun ĝia boteloborderita ĝardenloko kie nenio pli aristokrata ol karpobroto kaj skarlataj geranioj iam kreskis. Bela domo ĝi estis, kun multaj altaj ĉambroj, abundaj fenestroj kaj larĝaj verandoj. La malgranda ruĝa domo fariĝis kuirejo kaj dormĉambroj por la du servistinoj nun kaj estis ligita al la ĉefdomo per tegmentita trairejo.
Cent jardojn for estis duĉambra dometo kie loĝis la filo de angla baroneto kiu, kontraŭ pago de sepdek pundoj jare kaj provianto librotenis por Yarrahappini kaj porciumis la provianton.
Ankoraŭ pli malproksime staris dors-al-dorse du domaĉ-etoj el arboŝelo. Tettawonga, kurbdorsa maljuna aborigeno, loĝis en unu kaj malmulton faris krom fumi kaj ĉiumatene veterprognozi.
Antaŭ dudek jaroj li helpis fari solidan bazon por la ruĝa dometo kiu estis alveninta, jam konstruita, sur platĉaro tirata de bovoj.
Antaŭ dek kvin jaroj li mortigis per la propra tomahoko unu el du sovaĝejaj banditoj kiuj provis rabi Yarrahappini dum la foresto de la mastro, kaj li forportis al sekura loko la tremantan Sinon Hassal kaj malgrandan Esteran, kaj reveninte, per unu sola bato ĉe la kapo de la alia senkonsciigis lin ĝis venis helpo.
Do, kompreneble li estis gajninta la rajton okupi dometon kaj ricevi ĉiutagan porcion de provianto kaj la pipon kiu apenaŭ lasis liajn lipojn.
Du el la bienlaboristoj loĝis en la alia dometo kiam ili ne estis for en malproksimaj partoj de la bienego.
Proksime de la domo estis longa konstruaĵo el tegtabuloj kun peza pendserure ŝlosita pordo.
“Ho, ni eniru,” Nell diris, altirata de la granda pendseruro, “tio aspektas kiel trezordomo en libro – bonvolu permesi ke ni eniru, avineto?”
Ili estis esplorantaj ĉiujn la konstruaĵojn – la ses infanoj kune, sino Hassal, kiun ili ĉiuj nomis “avineto”, kio tre plezurigis ŝin, kaj Estera kun la knabeto.
“Vi devos iri kaj peti al S-ro Gillet,” la maljunulino diris, “li tenas la ŝlosilojn de la provizejo. Jen, en tiu dometo apud la cisterno, kaj parolu ĝentile, infanoj, mi petas.”
“Tia ĝentlemano,” ŝi diris mallaŭte al Estera, “tiel inteligenta kaj kulturita, nur bedaŭrindas ke li tiom drinkas” Meg kaj Judi iris kun Bebinjo sekvanta post ili tiel rapide kiel ebligis ŝiaj mallongaj kruroj.
“Envenu!” voĉo diris kiam oni frapis. Meg hezitis nervoze kaj viro malfermis la pordon. Tia altstatura, maldikega viro kun moviĝemaj, malfeliĉaj okuloj, bruna, larĝa frunto kaj nete tondita barbo.
Judi informis ke Sino Hassal sendis ilin por havigi la ŝlosilojn se li ne kontraŭas.
Li petis al ili eniri kaj sidiĝi dum li serĉos ilin.
Meg estis mirigita de la ĉambro, kiel klare montris ŝiaj bluaj okuloj, ĉar ŝi nur aŭdis paroli pri li kiel la provianto-tenanto. Estis librobretoj sur kiuj ŝi vidis verkojn de Shakespeare kaj Browning kaj Shelley kaj Rossetti kaj Tennyson, William Morris, kaj multaj aliaj kiujn ŝi neniam antaŭe vidis. Estis nete enkadritaj fotografaĵoj kaj gravuraĵoj pri anglaj kaj aliaj eŭropaj pejzaĝoj sur la muroj. Estis malgranda vazo el gravurita arĝento sur breto kun kelkaj pasifloroj en ĝi. La tablo kun la restaĵoj de matenmanĝo sur ĝi estis same nete aranĝita malgrandskale kiel tiu kiun ŝi ĵus lasis en la granda domo.
Li revenis de la interna ĉambro kun la ŝlosiloj. “Mi timis ke mi mismetis ilin” li diris, “La meza malfermas la pendseruron, Fino Woolcot, la dika el latuno estas por la du ladaj ujoj kaj la longa el ŝtalo estas por la ŝranko”
“Multajn dankojn, mi timas ke ni interrompis vin meze de via matenmanĝo” Meg diris, ekstarante kaj ruĝiĝante ĉar ŝi pensis ke li rimarkis ŝian miron pri la librobretoj.
Li neis la ĝenon kaj tenis malferma la pordon al ili kun sinklino kiu havis en si iom da eleganteco, almenaŭ tiel pensis Meg, sin demandante kiel tio ligiĝas kun amaskvanta salumita bovaĵo kaj ladskatoloj da faruno. Li observis ilian foriron trans la herbo – almenaŭ li observis Meg en ŝia delikata somera muslino kaj palblua zono, Meg en sia granda, ombra pajloĉapelo kun la glatbrila lanuga harplektaĵo pendanta ĝis ŝia talio.
La longaj nigraj kruroj kaj ĉifita batisto de Judi aspektis neniel pentrindaj.
Sino Hassal malfermis la pendŝlosilon de la tenejo.
Kia ĥoro de “ho!” kaj ~’ha!” venis de la infanoj!
Bebinjo neniam antaŭe en sia vivo vidis tiom da sukero kune en unu loko; ŝi aspektis kiel se tre plaĉus al ŝi disponi pri la enhavo de la ladskatolego dum unu-du horoj.
Kaj la sekvinberoj! Estis granda ligna kesto plenplena da ili – ĉirkaŭ kvardek funtoj, konjektis Sino Hassal kiam oni demandis sin.
Bunty kaŝe arigis manplenon kaj enpoŝigis ilin dum ĉiuj rigardis la monton da kandeloj.
“Hejme faritaj? mia kara, nu jes, kompreneble,” la maljunulino diris. “Neniel mi uzus aĉetitajn kandelojn, nek aĉetitan sapon”
Ŝi montris al ili la longajn flavajn sapbrikarojn, pur- odorajn, kun aliaj pli rafinitaj kaj palkoloraj por tualeta uzado.
Ŝinkoj kaj lardigitaj flankoj de porkoj dense pendis de la ĉevronoj. “Tiuj estas ŝafaj ŝinkoj”’ ŝi diris, indikante unu fakon. “Tiujn mi provizas al la vakeroj.”
Pip volis scii ĉu oni intencis ke la provizoj sufiĉu por la cetero de iliaj vivoj, ĉar la kvanto ŝajnis sufiĉi; li miregis aŭdante ke oni ree stokis sesmonate.
“Dudek ĝis tridek viroj inklude la limrajdistojn kaj vakerojn ĉe diversaj partoj de la bieno, kaj duoble tiom dum tempoj de ŝaftondado aŭ apartigo, por ne mencii la oftajn ‘sunsubirulojn’* similas al nutrado de armeo, miaj karaj”’ ŝi diris, “kaj krom tio jen mi ankaŭ devis provizi por vi ĉiuj – aparte por Bunty.”
*Sunsubirulo: Angle “sundowner”: nomado, vagulo (kiu alvenas al biendomo je sunsubiro, tro malfrue por labori sed petas vespermanĝon). (AE.V.)
Ŝiaj grizaj okuloj briletis gaje dum ŝi rigardis tiun malgrandan junulon.
“Vi povas rehavi ilin,” Bunty diris iom malafable. Li eltiris seson da sekvinberoj el sia poŝo. “Mi pensis ke tio ne ĉagrenos vin ĉar vi havas tiom multajn; hejme ni nur havas botelplenon.”
Je tio la maljunulino karese frapetis lin surkape, malfermis ladskatolon kaj plenigis liajn manojn per figoj kaj daktiloj.
“Kaj ĉu vi devas ĉiutage kuiri por ĉiuj tiuj viroj?”” Meg diris, demandante al si kie troviĝus sufiĉe granda bakforno.
“Ho, ne!” la maljunulino respondis, “Ho, tute ne; ĉiu viro ĉion faras por si en sia propra kabano; ili eĉ ne ricevas panon, nur porciojn da faruno por fari al si dampron. Krom tio ili ricevas de ni fiksitan kvanton da viando, teo, sukero, tabako, kandeloj, sapo kaj unu-du aliaj aĵoj.
“Kie vi tenas la lanon kaj aliajn aferojn?” diris Pip, kiu havis animon tro altan por hejmfarita sapo kaj metalaj trempiloj por kandeloj. “Mi ne povas vidi barakon aŭ ion similan.”
Sino Hassal informis lin ke tiuj troviĝas fore unu mejlon, apud la rivereto, kie ĝustasezone oni lavas kaj tondas la ŝafojn. Sed pro la varmego eĉ Pip ne volis ĝuste tiam iri tien, do ili aliĝis al S-ro Hassal, lasante avineton kun Estera, la Generalo kaj Bebinjo kaj transiris al la brike konstruitaj staloj proksime.
Estis tri-kvar kabrioletoj sub ŝirmo sed neniuj ĉevaloj; ili ĉiuj troviĝis pli malproksime. Trans la kampojn ili iris kaj supreniris la monteton. Ses ĉevaloj respondis al la stranga fajfado de S-ro Hassal; la aliaj estis sovaĝaj, nedresitaj bestoj kiuj, je la ekvido al homoj, skuegis la kolharojn kaj rapidis for al la plej malproksimaj lokoj kie kreskis la arboj.
Pip faris elekton, grizulon kun longaj, rapidaspektaj kruroj kaj mallarĝa, bela kapo; plaĉis al li kredi sin kapabla juĝi pri ĉevaloj. Judi elektis nigran ĉevalon kun ruĝecaj, moviĝemaj okuloj, sed tion S-ro Hallal malpermesis ĉar ĝi estis nefidinda, do ŝi devis sin kontenti per bruna kun mola, satineca nazo.
Meg petis “ion tre trankvilan” per flustro neaŭdebla de Judi kaj Pip, kaj ricevis kabrioletotiran ĉevalon kiun rajdadis Sino Hassal antaŭ dek ok jaroj. Ĉiu besto devis esti je dispono de la gejunuloj dum ilia restado ĉe Yarrahappini, sed oni rajdu antaŭ la matenmanĝo aŭ post la vespermanĝo por ricevi el tio plezuron; esti surĉevala dum la cetero de la tago estus netolereble. Nelli disreviĝis pri la ŝafoj – ege. Ŝi atendis trovi grandajn neĝblankajn belajn estaĵojn kiuj estus malsovaĝaj kaj permesus al ŝi meti rubandon ĉirkaŭ la kolon kaj konduki ilin laŭvole.
De la montetsupro la duan matenon ŝi vidis kampon post kampo, ĉiu kun bruna, malrapide moviĝanta amaso; ŝi malsuprenkuris tra la sunbrilo kun Bunty por rigardi ilin de pli proksime.
“Ho kiel bedaŭrinde!” ŝi ekkriis, efektivaj larmoj de disreviĝo saltantaj en ŝiajn okulojn kiam ŝi vidis la grandajn dikajn bestojn kun ilia longa, malpura, ĉifoneca lano.
“Atendu kelkan tempon, virineto,” S-ro Hassal diris, “nur atendu ĝis ni banos ilin”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.