La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


SEP JUNAJ AŬSTRALIANOJ

Aŭtoro: Ethel Sybil Turner

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro I: Plejparte Priskriba

Antaŭ ol vi vere komencos legi ĉi tiun historion, mi volus mallonge averti vin.

Se vi supozas, ke vi estas legonta pri modelaj infanoj kun eble unu ema al malbonkonduto por reliefigi la moralinstruon, pli bone estus ke vi tuj formetu la libron kaj prenu Sandford kaj Merton* aŭ iun similan normigan verkon por infanoj. Neniu el la sep estas vere bonkonduta pro la bona kialo ke aŭstraliaj infanoj neniam estas tiaj.


* Sandford kaj Merton (1783) de Thomas Day, estis moralinstrua rakonto por infanoj.


En Anglio kaj Ameriko kaj Afriko kaj Azio la etuloj eble estas perfektaj modeloj de virto, mi scias malmulton pri ili.

Sed en Aŭstralio modelaj infanoj estas – mi tion diras ne sen dankemo – io nekonata.

Eble estas ke la miasmoj de petolemo plej bone evoluas en la suna brileco de nia atmosfero. Povas esti ke lando kaj popolo kune estas junkoraj kaj la animoj de la infanoj ne estas premitaj kaj malgajigitaj de multjara malĝoja historio.

Estas insida fulmeto de ĝojo kaj ribelemo kaj petolemo en la naturo ĉi tie kaj sekve ankaŭ en la infanoj.

Ofte la lumo fariĝas obtuza kaj la helaj koloroj paliĝas ĝis neŭtralaj nuancoj en la polvo kaj varmego de la tago. Sed kiam ĝi travivas ludotagojn kaj lernotagojn, sole la cirkonstancoj diktas ĉu la elektra fulmbrilo fariĝu erarlumo al la sentaŭguloj aŭ ĉu ĝi varmigu la bruston al la viglaj, sinceraj, lojaluloj kiuj estas la solaj kiuj kapablas “antaŭenigi Aŭstralion”.

Jam sufiĉe pri tio. Mi rakontu al vi pri miaj sep elektitoj. En la nuna momento ili vespermanĝas en la infanejo kun minimuma komforto kaj maksimuma bruo, do se vi povas toleri surdigan kunsonadon de voĉoj kaj nemuzikan tintadon de fajencaĵoj mi kondukos vin en la ĉambron kaj prezentos ilin al vi.

Infaneja vespermanĝo estas institucio pli angla ol aŭstralia: estas ia sento pri bona kamaradeco inter gepatroj kaj infanoj ĉi tie kaj tuta manko de respekteco flanke de ĉilastaj. Do eĉ en la plej riĉaj familioj malofte okazas ke la gepatroj ĉefmanĝas en solena aparteco dum la infanoj ricevas vespermanĝon en alia ĉambro; ili ĉiuj kuniĝas ĉirkaŭ komuna tablo kaj la etuloj dividas la samajn pladojn kaj vigle partoprenas en [al] la konversacio.

Sed ĉar temas pri ĉikanema kaj iom incitiĝema patro kaj sep infanoj kun bonegaj pulmoj kaj nelacigeblaj langoj, kion fari krom doni al ili apartajn ĉambrojn en kiuj manĝi?

Kapitano Woolcot, la patro, aldone al ĉi tiu apartigo, remburigis per dika felto la svingpordon ĉe la supera etaĝo sed la bruo flosadis malsupren ĝis la manĝoĉambro en bonhumora senĝena maniero malgraŭ tio.

Ankaŭ ĝi estis infanejo sen vartistino, do tio parte klarigis la aferon. Meg, la plej aĝa, havis nur dek ses jarojn, tial oni ne povus atendi ke ŝi starigu bonan disciplinon, kaj la malordema kvankam bonkora knabino kiu laŭdire kombinis la taskaron de vartistino kaj domservistino tiom okupiĝis pri sia dua ofico ke la unua suferis iom grandan neglekton. Ŝi kutimis surtabligi la manĝojn en la infanejo kiam neniu el la knabinetoj troveblis por helpi ŝin, kaj ŝovi la du plej junajn en iliajn vestojn matene, sed krom tio la sep devis sin mem prizorgi.

La patrino? vi demandas.

Ho ŝi havis nur dudek jarojn – nur bela, ridvizaĝa knabino ŝi estis, kiun ili ĉiuj adoris, kaj kiu estis malmulte pli respondeca kaj minimume pli lerta en la mastrumado ol estis Meg. Nur la plej juna el la idaro estis ŝia, sed ŝi ŝajnis egale ami la ceterajn ses kiel ĝin kaj traktis ĝin kvazaŭ ĝi estus tre amuza katido pli ol vere vivanta homido kaj ŝia propra.

Efektive ĉe Misrego – per tiu nomo ilia domo ĉiam estis konata, kvankam mi kredas ke alia estis pentrita super la balkono – tiu bebo ŝajnis amuzega ŝerco al ĉiu. La Kapitano kutime ridis kiam li vidis ĝin, balancis ĝin kaj tuj petis ke iu alia ĝin prenu.

La infanoj trenis ĝin ĉien kun si, faligis ĝin sennombrajn fojojn, forgesis ĝian mantelon en pluvaj tagoj, surmetis al ĝi tro da vestoj kiam estis varme, manĝigis ĝin per la plej eksterordinaraj nutraĵoj kaj tamen ĝi estis la plej sana, bela kaj ĝoja bebo kiu iam suĉis dikan polekseton.

Krome oni neniam nomis ĝin “bebo”; tio estis la speciala nomo de la plej proksima al ĝi laŭ aĝo. Kapitano Woolcot estis dirinta “Nu do, ĉu ĉi tiu estas la Generalo?” kiam oni metis en liajn brakojn la etan, ruĝan, elstarokulan estaĵon kaj la nomo ricevis ĉiutagan uzadon kvankam mi kredas ke en la baptosoleno la subpastro ja diris ion pri Francisko Ruperto Burnando Woolcot.

Bebinjo havis kvar jarojn kaj ĉiam estis mola, dika etulino, ĉarme karesinda, kun grandaj, ridetemaj okuloj kaj lipoj tre kisindaj kiam ili estis liberaj de konfitaĵo.

Ŝi tamen havis emon plorigi la Generalon. Alie ŝi vere estus preskaŭ modela infano. Sennombrajn fojojn oni trovis ŝin premanta ĝian kompatindan bruston por “fajfigi” ĝin, aŭ eĉ pinĉanta ĝiajn braketojn aŭ tiranta ĝian senkulpan nazon simple por la stranga plezuro aŭdi la vekriojn kiujn ĝi tuj eligis. Kapitano Woolcot klarigis tiun strangan tendencon per la fakto, ke la infano iam posedis hidropseaspektan lanecan ludŝafidon el kiu la plej forta premado eligis nur mallaŭtan fajfeton; li diris ke estas ja kompreneble ke nun kiam ŝi havas ion tiel taŭgan por premado ŝi volas profiti ĝin.

Bunty havis ses jarojn kaj estis dika kaj tre mallaborema. Li malamis pilkoĉasadon en kriketludoj. Li abomenis eĉ la nomon “paperĉasado” kaj rilate al plenumado de irkomisioj, nu, antaŭ ol oni povus finklarigi pri kio temas, li jam tute malaperis. Li estis sub meza kresko por sia aĝo kaj mi dubas ĉu li iam vidiĝis purvizaĝa. Eĉ en la preĝejo kvankam la fronto direktata al la pastro eble estis akceptebla, la sidantoj sur la apuda benko ĉiam havis seninterrompan vidon de la nigra rando kie la lavado ĉesis.

La plej proksima sur la listo – vi ja komprenas ke mi antaŭeniras de la plej juna ĝis la plejaĝa – estis la “ekspoziciinda Woolcot” kiel Pip, la plej aĝa knabo, kutimis diri. Vi ja estas vidinta tiujn ravajn infananĝelajn vizaĝojn sur la Kristnaskaj salutkartoj de Raphael Tuck, ĉu ne? Mi kredas ke la artisto simple revis pri Nell, kaj poste reproduktis la vizion malperfekte. Ŝi estis dekjara kaj havis feecan figuron, orajn harojn ariĝantajn en mirindaj ondoj kaj bukloj ĉirkaŭ ŝia vizaĝo, delikate avelkolorajn okulojn, kaj kiel buŝon rozburĝoneton.

Krom tio ŝi ne estis memfiera, la familio evitigis tion – Pip estus tre frue haltiginta tian misevoluon; tamen iel okazis ke se estis krome havebla bela rubando aŭ sufiĉe da alloga ŝtofo por fari ankoraŭ unu robeton, ŝi sendispute ĝin ricevis.

Judi estis pli aĝa je nur tri jaroj, sed pli grandan kontraston oni ne povus imagi. Nelli sin movis iom malrapide kaj estus pentrinda en kiu ajn pozo. Judi’n laŭ mia kredo oni neniam vidis marŝanta kaj ŝi malofte aspektis pentrinda. Se ŝi ne kuregis frenezule al la loko kiun ŝi celis, ŝi iradis per serio da saltoj, saltegoj kaj strangaj saltetoj. Ŝi estis tre maldika, kiel kutimas ĉe homoj kiuj havas hidrargon en la vejnoj anstataŭ sango; ŝi havis malgrandan, vervan, lentugan vizaĝon kun tre lumaj, malhelaj okuloj, malgrandan, firman buŝon kaj faskon da malordaj, buklaj, malhelaj haroj kiuj estis por ŝi nevenkebla ĝenaĵo.

Sendube ŝi estis la plej malbonkonduta el la sep, probable ĉar ŝi estis la plej inteligenta. Ŝia brila elpensemo venigis ilin senĉese en misaferojn kaj kvankam ŝi ofte akceptis egalanime la plej grandan porcion de la kulpo ili ofte mallojalis kaj riproĉis ŝin ĉar ŝi sugestis la petolaĵon. Oni baptis ŝin “Helena” kio neniel klarigas “Judi”, sed ŝercnomoj kelkfoje estas neklarigeblaj, ĉu ne? Bunty diris ke estas ĉar ŝi ĉiam spasme kaj salte sin movas kiel la fama edzino de Pulĉinelo, kaj en tio estas iom da vero. Ŝia alia nomo “Ŝaŭmo” estis pli facile komprenebla; Pip diradis ke li ankoraŭ neniam vidis zingibran elon kiu eferveskis kaj vezikiĝis kaj bruis samgrade kiel Judi.

Mi ankoraŭ ne prezentis al vi Pip, ĉu? Li iom similis al Judi sed estis pli belaspekta kaj alta kaj li havis dek kvar jarojn kaj havis same bonan opinion pri si kaj same malbonan opinion pri knabinoj kiel knaboj de lia aĝo kutime havas.

Meg estis la plej aĝa en la familio kaj havis longan blondan harplektaĵon kies tiradon Bunty ĝue kulpadis, dolĉan iom reveman vizaĝon kaj surŝuton de belaj lentugoj kiuj kaŭzis al ŝi multajn animdolorojn.

La familianoj kredis ke ŝi verkas poemojn kaj rakontojn kaj eĉ enskribadas taglibron, sed oni neniam vidis eĉ unu el ŝiaj folioj, tiel zorge ŝi tenis ilin enŝlositaj en sia malnova lada ĉapelujo. Se vi estus demandinta ilin pri la patro ili ĉiuj estus respondintaj kun sufiĉe da fiero ke li estas “militisto” kaj ofte for de la domo. Li tute ne komprenis infanojn kaj senĉese grumbladis pri la bruo kiun ili faras kaj la mono kiun ili kostas. Mi tamen kredas ke li iom fieris pri Pip kaj kelkfoje se Nelli estis ĉarme vestita li kunprenis ŝin kun si en la kariolo.

Li estis proponinta sendi ĉiujn ses al pensionlernejoj kiam li hejmen venigis sian knabinedzinon, sed tion ŝi rifuzis permesi.

Komence ili provis loĝadon en la kazerno, sed post iom da tempo ĉiu en la oficira loĝejo ribelis kontraŭ la petolaĵoj de tiuj virtomankaj infanoj, do Kapitano Woolcot akiris domon iom malproksime laŭ la rivero Parramatta kaj kun forta sento de amaro translokigis sian familion tien.

La ŝanĝo plaĉis al ili; ĉar estis granda sovaĝejo sub nomo de ĝardeno, du-tri kampoj, sennombraj budoj por kaŝludoj kaj antaŭ ĉio, la akvo. Ilia patro tenis tri belajn ĉevalojn, unu ĉe la kazerno krom ĉasĉevalo kaj rajdĉevalo ĉe Misrego; do por kompensi la infanoj – kiuj cetere neniel sin ĝenis pri tio – portadis ĉifonitajn kubute truitajn vestojn kaj eluzitajn botojn. Instruon ili ricevis – ĉiuj krom Pip, kiu vizitadis gimnazion – de triaranga privata instruistino kiu vivadis sub daŭra timo ke ŝiaj instruatoj malkovros ŝian mankon de scio. Efektive ili estis jam de longe konstatintaj la situacion, kiel infanoj ja emas fari, sed tute plaĉis al ili ne esti premataj kaj devigataj labori, do ili unuanime silentis pri tio.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.