La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


OZMA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 21. La Magia Zono de Doroteo

image-109

Doroteo pasigis plurajn tre feliĉajn semajnojn en la Lando Oz gastigate de la reĝina Ozma, kiu ĝuis la knabineton el Kansas, kaj plaĉiĝis kaj interesiĝis per ŝi.

Multajn novajn konatojn ŝi trovis kaj renovigis sian konatiĝon kun malnovaj, kaj kien ajn ŝi iris Doroteo trovis sin inter amikoj.

Unu tagon, tamen, dum ŝi sidis en la privata ĉambro de Ozma, ŝi rimarkis bildon kiu pendis sur la muro. Ĝi konstante ŝanĝis sian aspekton, unufoje ĝi montris kampon kaj alifoje arbaron, lagon aŭ vilaĝon.

“Tre kurioze!” ŝi krietis, rigardinte la ŝanĝiĝantajn scenojn dum kelkaj momentoj.

“Jes,” diris Ozma, “jen vere miriga magia inventaĵo. Se mi volas vidi iun parton de la mondo aŭ iun vivantan personon, mi bezonas nur esprimi la deziron kaj la bildo montras ĝin.”

“Ĉu mi rajtas uzi ĝin?” demandis Doroteo, fervore.

“Certe, kara.”

“Do mi volas vidi la malnovan kultivejon en Kansas kaj Onklinon Em,” diris la knabino.

Tuj la bone memorata kampardomo aperis en la bildo, kaj Onklino Em estis klare videbla. Ŝi estis lavanta telerojn apud la fenestro de la kuirejo kaj ŝi aspektis bonfarta kaj kontenta. La dungitoj kaj la bovoparoj estis en la rikoltejoj malantaŭ la domo, kaj la maizo kaj tritiko aspektis, laŭ la infano, tre bonstataj. Sur la flanka verando kuŝis dormante Toto, la dorlothundo de Doroteo, kaj surprizis ŝin vidi maljunan Makuletojn kuradi kun aro da dek du novaj kokidetoj sekvantaj ŝin.

“Ĉio aspektas tute bona ĉehejme,” diris Doroteo, ĝemante pro trankviliĝo. “Nun, kion faras Onklo Henriko?”

La sceno en la bildo tuj ŝanĝiĝis al Aŭstralio, kie, en agrabla ĉambro en Sidnejo, Onklo Henriko sidis en fotelo, solene fumante sian erikan pipon. Li aspektis malfeliĉa kaj soleca, kaj lia hararo estis nun tute blanka kaj liaj manoj kaj vizaĝo estis maldikaj kaj ĉifitaj.

“Ho!” kriis Doroteo, per malkvieta voĉo, “mi certas ke Onklo Henriko ne pli bone fartas, kaj estas ĉar li maltrankvilas pri mi. Ozma, kara, mi devas tuj iri al li!”

“Kiel?” demandis Ozma.

“Mi ne scias,” respondis Doroteo; “sed ni iru al Glinda la Bona. Mi certas ke ŝi helpos min, kaj konsilos min pri kiel atingi Onklon Henrikon.”

Ozma volonte akceptis tiun planon kaj jungigis la Segĉevalon al bela verda kaj ruĝeta faetono, kaj la du knabinoj forrajdis por viziti la faman sorĉistinon.

Glinda akceptis ilin gracie, kaj atente aŭskultis la problemon de Doroteo.

“Mi havas la magian zonon, memoru,” diris la knabineto. “Se mi bukus ĝin ĉirkaŭ mian talion kaj ordonus ke ĝi portu min al Onklo Henriko, ĉu ĝi farus tion?”

“Mi kredas ke jes,” respondis Glinda, kun rideto.

“Kaj poste,” pludiris Doroteo, “se iam mi volos reveni ĉi tien, la zono alportos min.”

image-110
“SAĜA PLANO,” RESPONDIS GLINDA

“Pri tio vi eraras,” diris la sorĉistino. “La zono havas magian kapablon nur dum ĝi estas en felando, kia la Lando Oz aŭ la Lando Ev. Efektive, mia amikineto, se vi surportus ĝin kaj petus esti en Aŭstralio, kun via onklo, la peto sendube plenumiĝus, ĉar ĝi fariĝis en felando. Sed vi ne trovus la magian zonon sur vi atinginte vian cellokon.”

“Kio okazus al ĝi?” demandis la knabino.

“Ĝi perdiĝus, same kiel viaj arĝentaj ŝuoj kiam vi antaŭe vizitis Ozon, kaj neniu revidus ĝin. Estus domaĝe detrui la utilon de magia zono tiel, ĉu ne?”

“Do,” diris Doroteo, post momento da pensado, “mi donos la magian zonon al Ozma, ĉar ŝi povos uzi ĝin en sia propra lando. Kaj ŝi povos ordoni ke mi transportiĝu al Onklo Henriko sen perdi la zonon.”

“Saĝa plano,” respondis Glinda.

Do ili retrenrajdis al la Smeralda Urbo, kaj survoje aranĝiĝis ke ĉiun sabatan matenon Ozma rigardos Doroteon per sia magia bildo, kie ajn la knabineto estos. Kaj, se ŝi vidos Doroteon fari certan signalon, Ozma scios ke la Kansasa knabineto volas reviziti la Landon Oz, kaj per la magia zono de la Reĝo de la Knomoj ŝi tuj revenigos ŝin.

Konsentinte pri tio, Doroteo adiaŭis ĉiujn siajn amikojn. Ankaŭ Tiktoko volis iri al Aŭstralio; sed Doroteo sciis ke la maŝinulo tute ne taŭgus kiel servanto en civilizita lando, kaj verŝajne lia interna mekanismo tute ne funkcius. Do ŝi lasis lin zorgata de Ozma.

Vilĉinjo, kontraŭe, preferis la Landon Oz ol ĉiun alian landon, kaj rifuzis akompani Doroteon.

“La insektoj kaj formikoj kiujn mi trovas ĉi tie estas la plej bongustaj en la mondo,” deklaris la flava kokino, “kaj ili abundas. Do ĉi tie mi ĝisfine vivos; kaj necesas diri, Doroteo, ke vi estas tre malsaĝa pro via deziro reeniri tiun stultan, tedan mondon.”

“Onklo Henriko bezonas min,” diris Doroteo simple; kaj ĉiu escepte de Vilĉinjo opiniis ke estas taŭge ke ŝi iru.

Ĉiuj amikoj de Doroteo de la Lando Oz – kaj novaj kaj malnovaj – grupiĝis antaŭ la palaco por malĝoje adiaŭi ŝin kaj deziri al ŝi longan vivon kaj feliĉon. Post multa manpremado, Doroteo denove kisis Ozman, kaj donis al ŝi la magian zonon de la Reĝo de la Knomoj, dirante:

“Nun, kara Princino, kiam mi skuos mian poŝtukon, bonvolu deziri ke mi estu kun Onklo Henriko. Mi b’daŭregas foriri de vi – kaj la Birdotimigilo – kaj la Stana Lignohakisto – kaj la Malkuraĝa Leono – kaj Tiktoko – kaj – kaj de ĉiu – sed mi vere volas Onklon Henrikon! Do adiaŭ al ĉiuj.”

image-111

Kaj la knabineto stariĝis sur unu el la grandaj smeraldoj kiuj ornamis la korton, kaj rerigardinte ĉiun el siaj amikoj, ŝi skuis sian poŝtukon.

* * *

“Ne,” diris Doroteo, “mi tute ne dronis. Kaj mi venis por flegi vin kaj prizorgi vin, Onklo Henriko, kaj vi dev’s promesi ke vi resaniĝos kiel eble plej baldaŭ.”

Onklo Henriko ridetis kaj karespremis sian nepineton al sia brusto.

“Mi jam pli bone fartas, mia amata,” diris li.

image-112


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.