La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


OZMA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 11. La Reĝo de la Knomoj

image-069

Iom post iom, kiam ili proksimiĝis al la monto blokanta la vojon kaj kiu estis la plej fora limo de la Regno Ev, la vojo senlumiĝis kaj premis iliajn spiritojn pro la altaj pintoj kiuj ambaŭflanke kaŝis la sunlumon. Ankaŭ estis tre silente, ĉar mankis la kantado de birdoj kaj la babilado de sciuroj, kaj la arboj estis longe malantaŭ ili, restis nur la nudaj rokoj.

Ozman kaj Doroteon imponis la silento, kaj la aliaj estis ĉiuj silentaj kaj sobraj, escepte de la Segĉevalo, kiu, dum ĝi trotadis portante la Birdotimigilon, zumis kuriozan kanton, de kiu jen la ripetata strofo:

“Ĉu ligna ĉevalo en arbaron irus?
Jes, jes! sed oni forte mirus,
Ĉar se li ne havus lignan kapon,
Li prefere irus en la montan lapon.”

Sed neniu atentis tion ĉar ili jam estis proksimaj al la regno de la Reĝo de la Knomoj, kaj lia eleganta subtera palaco nepre ne estas tre malproksima.

Subite ili aŭdis mokantan ridon, kaj ekhaltis.

Malgraŭ ĝi ili tamen baldaŭ haltus, ĉar la grandega monto baris ilian pluiron kaj la vojo kondukis al muro da roko kaj finiĝis tie.

“Kiu ridis?” demandis Ozma.

Neniu sciis respondi, sed en la obskuro ili povis vidi strangajn formojn flugetadi trans la facon de la roko. Kio ajn ili estis, ili aspektis tre similaj al la roko mem, ĉar ili havis la koloron de la rokoj kaj iliaj formoj estis simile malglataj kaj fortikaj kvazaŭ rompaĵoj el la flanko de la monto. Ili estis tre proksimaj al la kruta deklivo antaŭ niaj amikoj, kaj glitis supren kaj malsupren, tien kaj tien, laŭ malreguleco tre konfuza. Kaj ili ŝajne ne bezonis starlokon, ili kroĉiĝis al la surfaco de la roko kiel muŝo al fenestrovitro, kaj neniam paŭzis.

“Ne ĝe-nu vi-n pri i-li,” diris Tiktoko, kiam Doroteo retiris sin. “Ili es-tas nur la Kno-moj.”

“Kaj kio estas Knomoj?” demandis la knabino, duontime.

“I-li es-tas rok-fe-oj, kaj ser-vas la Re-ĝo-n de la Kno-moj,” respondis la maŝino. “Sed i-li ne da-maĝos ni-n. Vi de-vos vo-ki la Re-ĝon, ĉar sen li vi neni- am tro-vos la e-ni-re-jon de la pa-la-co.”

“Vi voku,” diris Doroteo al Ozma.

Ĝuste tiam la Knomoj denove ridis, kaj la sono estis tiom stranga kaj malkuraĝiga ke la dudek ses oficiroj ordonis ke la soldato “dekstren-turnu-vin!” kaj ili ĉiuj komencis forkuri kiel eble plej rapide.

La Stana Lignohakisto tuj postsekvis sian armeon kaj kriis “haltu!” kaj kiam ili ĉesigis sian forkuron li demandis: “Kien vi iras?”

“Mi – mi forgesis la broson por mia barbo,” diris la generalo, tremante pro timo. “D-d-do ni reiras por p-preni ĝin!”

“Neeble,” respondis la Stana Lignohakisto. “Ĉar la giganto kun la martelo mortigus vin se vi provus preteriri lin.”

“Ho! Mi forgesis la giganton,” diris la generalo, paliĝante.

“Ŝajnas ke vi forgesas multon,” komentis la Stana Lignohakisto. “Mi esperas ke vi ne forgesos ke vi estas kuraĝaj.”

“Neniam!” kriis la generalo, frapante sian orornamitan bruston.

“Neniam!” kriis ĉiuj aliaj oficiroj, indigne frapante siajn brustojn.

“Rilate al mi,” diris la soldato, humile, “mi devas obei miajn oficirojn; do kiam ili ordonas ke mi forkuru, mi forkuras; kaj kiam ili ordonas ke mi batalu, mi batalas.”

“Tute ĝuste,” akordis la Stana Lignohakisto. “Kaj nun vi ĉiuj devas reveni al Ozma, kaj obei ŝiajn ordonojn. Kaj se vi denove provos forkuri mi petos ŝin fari ĉiujn dudek ses oficirojn ordinaraj soldatoj, kaj fari la ordinaran soldaton via generalo.”

Tiu aĉa minaco tiom timigis ilin ke ili tuj reiris al kie staris Ozma apud la Malkuraĝa Leono.

Tiam kriis laŭtavoĉe Ozma:

“Mi postulas ke la Reĝo de la Knomoj aperu al ni!”

Ne aŭdiĝis respondo, krom ke la disvagantaj Knomoj sur la monto ridis moke.

“Vi ne raj-tas or-do-ni la Re-ĝon de la Kno-moj,” diris Tiktoko, “ĉar vi ne re-gas li-n, ki-el vi-a-n propra-n po-po-lo-n.”

image-070
NUR LA MOKA RIDADO RESPONDIS AL ŜI

Do Ozma reprovis, dirante:

“Mi petas la Reĝon de la Knomoj aperi al ni.”

Nur la moka ridado respondis al ŝi, kaj la ombraj Knomoj plu flugetadis tien kaj tien sur la roka deklivo.

“Pro-vu ple-da-don,” diris Tiktoko al Ozma. “Se li ri-fu-zas ve-ni res-pon-de al vi-a pe-to, eb-le la Re-ĝo de la Kno-moj aŭs-kul-tos vi-a-n ple-da-do-n.”

Ozma ĉirkaŭrigardis fiere.

“Ĉu vi volas ke via regantino pledu kun tiu fia Reĝo de la Knomoj?” ŝi demandis. “Ĉu Ozma de Oz humiligu sin antaŭ ulo kiu loĝas en subtera regno?”

“Ne!” ĉiuj kriis, grandavoĉe; kaj la Birdotimigilo aldonis:

“Se li ne venos, ni elfosos lin el lia truo, kvazaŭ lupon, kaj venkos lian obstinon. Sed nia dolĉa malgranda regantino nepre devas konservi sian dignon, samkiel mi la mian.”

“Mi ne timas pledi kun li,” diris Doroteo. “Mi estas nur malgranda knabino el Kansas, kaj ni havas pli da digno ĉehejme ol ni povas uzi. Mi alvokos la Reĝon de la Knomoj.”

“Jes,” diris la Malsata Tigro; “kaj se li diserigos vin mi volonte manĝos vin morgaŭmatene.”

Do Doroteo antaŭenpaŝis kaj diris:

“Bonvolu, Sinjoro Reĝo de l’ Knomoj, paroli kun ni.”

La Knomoj komencis ridi denove; sed mallaŭta muĝo aŭdiĝis de interne de la monto, kaj fulmorapide ili malaperis kaj silentis.

Pordo en la roko malfermiĝis, kaj voĉo kriis:

image-071

“Eniru!”

“Ĉu eble ruzo?” demandis la Stana Lignohakisto.

“Ne gravas,” respondis Ozma. “Ni venis por savi la kompatindan Reĝinon de Ev kaj ŝiajn dek infanojn, kaj ni devos iom riske agi por efektivigi tion.”

“La Re-ĝo de la Kno-moj es-tas ho-nes-ta kaj bonLa Reĝo de la Knomoj hu-mo-ra,” diris Tiktoko. “Vi po-vas fidi ke li juste agos.”

Do Ozma la unua iris, man-en-mane kun Doroteo, kaj ili trairis la arkan rokpordon kaj eniris longan koridoron kiun lumigis juveloj muntitaj en la muroj kaj kun lampoj malantaŭ si. Neniu gvidis ilin, sed la tuta grupo premis sin tra la koridoron ĝis ili atingis rondan, kupolitan kavernon kiu estis grandioze meblita.

En la mezo de la ĉambro estis trono ĉizita el solida roko, kruda kaj malglata rilate al formo sed brilanta pro grandaj rubenoj kaj diamantoj kaj smeraldoj sur ĉiu parto de ĝia faco. Kaj sur la trono sidis la Reĝo de la Knomoj.

Tiu grava monarko de la Subtera Mondo estis malgranda dikulo vestita per griz-brunaj vestoj kiuj estis precize samkoloraj kiel la trono sur kiu li sidis.

Liaj abunda hararo kaj fluanta barbo ankaŭ estis samkoloraj kiel la rokoj, kaj ankaŭ lia vizaĝo. Li nenian kronon surhavis, kaj lia sola ornamaĵo estis larĝa, juvelkovrita zono kiu ĉirkaŭiris lian dikan malgrandan korpon. Rilate al lia vizaĝo, ĝi aspektis afabla kaj bonhumora, kaj li turnis siajn okulojn gaje al siaj vizitantoj dum Ozma kaj Doroteo staris antaŭ li kun siaj sekvantoj tuj malantaŭ ili.

“Ho, li aspektas precize kiel Patro Kristnasko –  kvankam alikolora!” flustris Doroteo al sia amikino; sed la Reĝo de la Knomoj aŭdis ŝian parolon, kaj laŭte ridis.

“‘Lia vizaĝo ruĝa kaj ronda ventro Plena de gelaten’ en sia centro!’” citis la monarko, afablavoĉe; kaj ĉiuj povis vidi ke lia ventro vere skuiĝis kvazaŭ plena de gelateno kiam li ridis.

Kaj Ozma kaj Doroteo spiris multe pli facile trovinte la Reĝon de la Knomoj tiom afabla, kaj post minuto li gestis per sia dekstra mano kaj ĉiu el la knabinoj trovis kusenkovritan seĝon apud si.

“Sidiĝu, miaj karaj,” diris la Reĝo, “kaj diru al mi kial vi venis el tiom for por renkonti min, kaj kion mi povos fari por feliĉigi vin.”

Dum ili sidiĝis, la Reĝo de la Knomoj prenis pipon, kaj preninte ardantan ruĝan karbon el sia poŝo li metis ĝin en la bovleton de la pipo kaj komencis blovi nubojn da fumo kiu flugis ringe super lia kapo. Laŭ la opinio de Doroteo tio despli similigis la monarketon al Patro Kristnasko; sed Ozma nun komencis paroli, kaj ĉiu intense aŭskultis ŝiajn vortojn.

“Via Moŝto,” diris ŝi, “mi estas la regantino de la Lando Oz, kaj mi venis por peti vin liberigi la bonan Reĝinon de Ev kaj ŝiajn dek infanojn, kiujn vi sorĉis kaj kiuj nun estas viaj kaptitoj.”

“Tute ne; vi eraras pri tio,” respondis la Reĝo. “Ili ne estas miaj kaptitoj, ili estas miaj sklavoj, kiujn mi aĉetis de la Reĝo de Ev.”

image-072

“Sed tio estis maljusta,” diris Ozma.

“Laŭ la leĝoj de Ev, la reĝo ne povas agi maljuste,” respondis la monarko, rigardante fuman ringon kiun li ĵus blovis el sia buŝo; “sekve li plene rajtis vendi sian familion al mi interŝanĝe por longa vivo.”

“Sed vi trompis lin,” deklaris Doroteo; “ĉar la Reĝo de Ev ne ricevis longan vivon. Li saltis en la maron kaj dronis.”

“Ne kulpas mi,” diris la Reĝo de la Knomoj, krucante siajn krurojn kaj ridante kontente. “Mi donis al li la longan vivon, tute honeste; sed li detruis ĝin.”

“Do kiel ĝi estis longa vivo?” demandis Doroteo.

“Facile,” diris la respondo. “Nu, supozu, mia kara, ke mi donis al vi belan pupon interŝanĝe por buklo de via hararo, kaj ke ricevinte la pupon vi frakasis ĝin kaj detruis ĝin. Ĉu vi rajtas diri ke mi ne donis al vi belan pupon?”

“Ne,” respondis Doroteo.

“Kaj ĉu vi juste povus peti min redoni al vi la buklon de haroj, nur ĉar vi frakasis la pupon?”

“Ne,” diris Doroteo, denove.

“Certe ne,” respondis la Reĝo de la Knomoj. “Nek mi cedos la Reĝinon kaj ŝiajn infanojn ĉar la Reĝo de Ev detruis sian longan vivon per salto en la maron. Ili apartenas al mi, kaj mi retenos ilin.”

image-073
“ILI APARTENAS AL MI, KAJ MI RETENOS ILIN”

“Sed vi kruele mistraktas ilin,” diris Ozma kiun multe ĉagrenis la rifuzo de la Reĝo.

“Kiel?” li demandis.

“Farante ilin sklavoj,” diris ŝi.

“Kruelecon,” komentis la monarko, elblovante ringojn de fumo kaj rigardante ilin flosi en la aero, “mi ne povas toleri. Do ĉar sklavoj devas forte labori, kaj la Reĝino de Ev kaj ŝiaj infanoj estis tre delikataj, mi transformis ilin en ornamaĵojn kaj dekoraciaĵojn kaj dismetis ilin en la diversaj ĉambroj de mia palaco. Anstataŭ devi labori, ili nur ornamas mian loĝejon, kaj mi vere kredas ke mi tre ĝentile traktis ilin.”

“Sed kia aĉa sorto!” kriis Ozma, fervore. “Kaj la Regno Ev bezonegas sian reĝan familion por regi ĝin. Se vi liberigos ilin, kaj redonos al ili iliajn decajn formojn, mi donos al vi dek ornamaĵojn por ĉiu el ili.”

La Reĝo de la Knomoj aspektis tre malplaĉita.

“Eble mi rifuzos,” diris li.

“Se tiel,” diris Ozma firme, “mi estas ĉi tie kun miaj amikoj kaj mia armeo por konkeri vian regnon kaj devigi vin obei mian postulon.”

La Reĝo de la Knomoj ridis ĝissufoke; li sufokis ĝis li tusis; kaj li tusis ĝis lia vizaĝo ne plu estis griz-bruna sed brile ruĝa. Kaj post tio li viŝis siajn okulojn per rok-kolora tuko kaj denove aspektis malplaĉita.

“Vi estas tiom kuraĝa kiom bela, mia kara,” li diris al Ozma. “Sed vi malmulte konceptas la grandecon de la tasko kiun vi entreprenis. Venu kun mi dum momento.”

Li stariĝis kaj prenis manon de Ozma, kaj kondukis ŝin al pordeto en unu flanko de la ĉambro.

Li malfermis ĝin kaj ili paŝis sur balkonon, de kie ili ekvidis mirige klare la Subteran Mondon.

Vasta kaverno etendiĝis multajn kilometrojn sub la monto, kaj ĉiudirekte estis fornoj kaj forĝoj ardantaj kaj Knomoj martelantaj multevalorajn metalojn kaj polurantaj brilantajn juvelojn. Plenigis la murojn de la kaverno miloj da pordoj el arĝento kaj oro, konstruitaj en la solida roko, kaj ili etendiĝis en vicoj eĉ pli foren ol la okuloj de Ozma povis vidi.

Dum la knabineto el Oz rigardis mirigate ĉi tiun scenon la Reĝo de la Knomoj akre fajfis, kaj tuj ĉiuj arĝentaj kaj oraj pordoj ekmalfermiĝis kaj densaj vicoj de Knomaj soldatoj elmarŝis tra ĉiu. Tiom granda estis la nombro ke ili rapide plenigis la gigantan subteran kavernon kaj necesigis ke la multe okupataj laboristoj ĉesigu sian laboradon.

Kvankam tiu grandega armeo konsistis el rokkoloraj Knomoj, malaltaj kaj dikaj, ili estis vestitaj per brilanta kiraso el polurita ŝtalo, en kiu belaj gemoj estis muntitaj. Sur sia brovo ĉiu portis brilegan elektran lumon, kaj ili portis akrajn lancojn kaj glavojn kaj batalhakilojn el solida bronzo. Estis evidente ke ili estas perfekte trejnitaj, ĉar ili staris en rektaj vicoj, vico post vico, kvazaŭ atendante nur ordonon ke ili ataku siajn malamikojn.

“Jen,” diris la Reĝo de la Knomoj, “nur malgranda parto de mia armeo. Neniu reganto sur la Tero iam aŭdacis batali kontraŭ mi, kaj neniu reganto iam aŭdacos, ĉar mi estas tro forte nekontraŭstarebla.”

Denove li fajfis, kaj tuj la militista grupo trairis la arĝentajn kaj orajn pordojn kaj malaperis, post tio la laboristoj rekomencis sian laboradon ĉe la fornoj.

Malfeliĉe kaj senespere, Ozma de Oz turnis sin al siaj amikoj, kaj la Reĝo de la Knomoj trankvile residiĝis sur sian rokan tronon.

“Estus malsaĝe batali,” la knabino diris al la Stana Lignohakisto. “Ĉar niaj bravaj Dudek Sep rapide detruiĝus. Mi certe ne scias kion fari en ĉi tiu krizo.”

image-074
“JEN NUR MALGRANDA PARTO DE MIA ARMEO”

“Demandu al la Reĝo kie estas lia kuirejo,” proponis la Tigro. “Mi estas sovaĝe malsata.”

“Mi povus salti sur la Reĝon kaj disŝiri lin,” komentis la Malkuraĝa Leono.

“Provu,” diris la monarko, bruligante sian pipon per nova ardanta karbo kiun li prenis el sia poŝo.

La Leono kaŭriĝis kaj klopodis salti sur la Reĝon de la Knomoj; sed li sukcesis nur salteti iomete en la aeron kaj revenis al la sama loko, tute ne kapabla eĉ centimetron pliproksimiĝi al la trono.

“Ŝajnas al mi,” diris la Birdotimigilo, penseme, “ke la plej bona plano estas kaĵoli lian Moŝton por ke li cedu siajn sklavojn, ĉar li estas tre granda magiisto kaj ne kontraŭstarebla.”

“Tiu estas la plej senchava propono ĝis nun farita,” deklaris la Reĝo de la Knomoj. “Estas stulte minaci min, sed mi estas treege molkora kaj mi ne povas ne cedi al flatado kaj kaĵolado. Se vi vere volas sukcesi per via ekspedicio, mia kara, nepre kaĵolu min.”

“Bone,” diris Ozma, pli feliĉe. “Ni estu amikoj, kaj diskutu la aferon amikeme.”

“Nepre,” konsentis la Reĝo, kaj liaj okuloj briletis gaje.

“Mi elkore deziras,” ŝi pludiris, “liberigi la Reĝinon de Ev kaj ŝiajn infanojn kiuj nun estas ornamaĵoj kaj dekoraciaĵoj en la palaco de via Moŝto, kaj redoni ilin al ilia popolo. Bonvolu diri al mi, sinjoro, kiel efektivigi tion.”

La Reĝo pensadis dum momento, kaj post tio li demandis:

“Ĉu vi akceptas kelkajn riskojn, eĉ riski vin mem, por liberigi la homojn el Ev?”

“Jes!” respondis Ozma, fervore.

“Do,” diris la Reĝo de la Knomoj, “jen propono mia: Vi iros, sola, sen akompanantoj, en mian palacon kaj zorge ekzamenos ĉion en la ĉambroj. Mi permesos ke vi tuŝu dek unu apartajn objektojn, kaj vi samtempe diru la vorton ‘Ev’. Se iu el ili, aŭ pli ol unu el ili, estos la transformita Reĝino de Ev aŭ iu el ŝiaj dek infanoj, ili tuj rehavos sian veran formon kaj rajtos foriri el mia palaco kaj el mia regno kun vi, tute sen kontraŭo. Estas eble, tiel, ke vi liberigu ĉiujn dek unu; sed se vi ne divenos ĉiujn objektojn ĝuste, kaj kelkaj el la sklavoj restos transformitaj, tiuokaze ĉiu el viaj amikoj kaj sekvantoj rajtos, siavice, eniri la palacon kaj ĝui la samajn privilegiojn kiujn mi promesas al vi.”

“Ho dankon! dankon pro tiu komplezo!” diris Ozma, fervore.

“Mi postulas nur unu aferon,” aldonis la Reĝo de la Knomoj, kun briletantaj okuloj.

“Kion?” ŝi demandis.

“Se neniu el la dek unu objektoj tuŝitaj de vi montriĝos transformita membro de la reĝa familio de Ev, tiuokaze, anstataŭ liberigi ilin, vi mem sorĉiĝos, kaj transformiĝos en dekoraciaĵon aŭ ornamaĵon. Tio estas ja justa, kaj jen la risko kiun, laŭ via deklaro, vi akceptas.”

image-075


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.