La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


OZMA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 12. La Dek Unu Divenoj

image-076

Aŭdinte la postulon faritan de la Reĝo de la Knomoj, Ozma silentiĝis kaj pensis, kaj ĉiuj ŝiaj amikoj rigardis ŝin maltrankvile.

“Ne akceptu!” kriis Doroteo. “Se vi misdivenos, vi mem sklaviĝos.”

“Sed mi povos dekunufoje diveni,” respondis Ozma. “Certe mi povos ĝuste diveni unu objekton el dek unu; kaj se mi sukcesos, mi savos unu el la reĝa familio kaj mi mem estos ekster danĝero. Post tio la aliaj inter vi povos provi, kaj baldaŭ ni liberigos ĉiujn sklavigitojn.”

“Sed se ni malsukcesos?” demandis la Birdotimigilo. “Mi bele aspektus kiel dekoraciaĵo, ĉu?”

“Ni nepre ne malsukcesu!” kriis Ozma, kuraĝe.

“Veninte el tiom for por liberigi tiujn kompatindulojn, estus malbrave kaj malkuraĝe forlasi la aventuron. Do mi akceptos la proponon de la Reĝo de la Knomoj, kaj mi tuj eniros la reĝan palacon.”

“Do venu, mia kara,” diris la Reĝo, iom malfacile subante de sia trono, ĉar li estis vere tre dika; “mi montros al vi la vojon.”

Li proksimiĝis al muro de la kaverno kaj gestis per mano. Tuj aperis malfermaĵo, tra kiun Ozma, ridetinte adiaŭe al siaj amikoj, kuraĝe iris.

Ŝi trovis sin en grandioza halo kiu estis pli bela kaj impona ol io iam antaŭe vidita de ŝi. La plafonoj konsistis el grandaj arkoj kiuj leviĝis alte super ŝian kapon, kaj ĉiuj muroj kaj plankoj estis el polurita marmoro belege multekolorita. Dikaj veluraj tapiŝoj estis sur la planko kaj pezaj silkaj drapiraĵoj kovris la arkojn kiuj kondukis al la diversaj ĉambroj de la palaco. La mebloj estis el raraj malnovaj lignoj riĉe ĉizitaj kaj kovritaj per delikataj satenoj, kaj la tutan palacon iluminis mistera roza lumo kiu ŝajnis veni el neniu specifa loko sed kiu plenigis ĉiun ĉambron per sia mola kaj plaĉa radiado.

Ozma iris de unu ĉambro al alia, multe plaĉata de ĉio kion ŝi vidas. Neniu alia persono estis en la bela palaco, ĉar la Reĝo de la Knomoj foriris de ŝi ĉe la enirejo, kiu fermiĝis malantaŭ ŝi, kaj en ĉiuj grandiozaj ĉambroj videblis neniu alia homo.

Sur la bretoj kaj tabloj estis amasoj da ornamaĵoj ĉiuspecaj, laŭaspekte faritaj el ĉiaj specoj de metaloj, vitro, porcelano, ŝtonoj kaj marmoroj. Troviĝis vazoj, kaj figuroj de homoj kaj de bestoj, kaj ĉizitaj teleroj kaj basenetoj, kaj mozaikoj el valoregaj gemoj, kaj multaj aliaj aĵoj. Ankaŭ bildoj estis sur la muroj, kaj la subtera palaco estis kvazaŭ muzeo de raraj kaj kuriozaj kaj multekostaj objektoj.

Post sia unua rapida ekzameno de la ĉambroj Ozma komencis demandi al si kiuj el la multenombraj ornamaĵoj en ili estas la transformitaj reĝaj familianoj de Ev. Neniu spuro ekzistis, ĉar ĉio aspektis tute vivomanka. Do ŝi devos blinde diveni; kaj la unuan fojon la knabino ekkonsciis kiom danĝera estas ŝia tasko, kaj kiom verŝajne ŝi perdos sian propran liberon per sia strebo liberigi aliajn el sklaveco al la Reĝo de la Knomoj. Kompreneble la ruza monarko ridis bonhumore kun siaj vizitantoj, ĉar li sciis kiom facile estos kapti ilin.

image-077
ŜI FERMIS SIAJN OKULOJN FIRME KAJ ANTAŬENIRIS

Sed Ozma, entrepreninte provon, rifuzis forlasi ĝin. Ŝi rigardis arĝentan kandelabron kiu havis dek branĉojn, kaj pensis: “Eble tio estas la Reĝino de Ev kaj ŝiaj dek infanoj.” Do ŝi tuŝis ĝin kaj pervoĉe diris la vorton “Ev”, laŭ la instrukcioj de la Reĝo de la Knomoj. Sed la kandelabro restis senŝanĝa.

Ŝi vagis en alian ĉambron kaj tuŝis porcelanan ŝafidon, kredante ke eble ĝi estas unu el la serĉataj infanoj. Sed denove ŝi malsukcesis. Tri divenojn, kvar divenojn; kvin, ses, sep, ok, naŭ kaj dek ŝi faris, kaj ankoraŭ eĉ ne unu el ili estis ĝusta!

La knabino tremetis kaj paliĝis eĉ en la roza lumo; ĉar nun nur unu diveno restas, kaj ŝia propra sorto dependas de la rezulto.

Ŝi decidis ne tro rapidi, kaj promenis tra ĉiuj ĉambroj denove, zorge rigardante la diversajn ornamaĵojn kaj strebante decidi kiun tuŝi. Fine, senespere, ŝi decidis lasi la decidon al pura hazardo.

Ŝi turnis sian vizaĝon al la pordo de ĉambro, fermis siajn okulojn firme, kaj, depuŝante la pezajn drapiraĵojn, ŝi antaŭeniris blinde, la dekstra brako etendita antaŭ ŝi.

Malrapide delikate ŝi antaŭenpaŝetis ĝis ŝia mano kontaktis objekton sur malgranda ronda tablo. Ŝi ne sciis kio ĝi estas, sed mallaŭtavoĉe ŝi prononcis la vorton “Ev”.

En la ĉambroj tute mankis vivo, post tio. La Reĝo de la Knomoj posedis novan ornamaĵon. Ĉar sur la rando de la tablo staris bela lokusto, kiu laŭaspekte formiĝis el unusola smeraldo. Nur tio restis el Ozma de Oz.

En la tronĉambro tuj preter la palaco la Reĝo de la Knomoj subite levis siajn okulojn kaj ridetis.

“Kiu sekvos ŝin?” li diris, per sia agrabla voĉo.

Doroteo, la Birdotimigilo, kaj la Stana Lignohakisto, kiuj sidis maltrankvile silentaj, ĉiuj ektremis pro seniluziiĝo, kaj rigardis la okulojn unu de la alia.

“Ĉu ŝi malsukcesis?” demandis Tiktoko.

“Evidente,” respondis la malgranda monarko, gaje.

“Sed povas esti ke unu el vi sukcesos. La sekva persono rajtos fari dek du divenojn, anstataŭ dek unu, ĉar nun estas dek du personoj kiuj fariĝis ornamaĵoj. Nu, nu! Kiu el vi sekvos?”

“Mi,” diris Doroteo.

“Ne,” respondis la Stana Lignohakisto. “Ĉar mi estas la komandanto de la armeo de Ozma, mi rajtas sekvi ŝin kaj provi savi ŝin.”

“Do, ek!” diris la Birdotimigilo. “Sed atente zorgu, amiko mia.”

“Nepre,” promesis la Stana Lignohakisto; kaj li sekvis la Reĝon de la Knomoj al la enirejo de la palaco kaj la roko fermiĝis malantaŭ li.

image-078


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.