La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() OZMA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Post la eniro de Vilĉinjo en la palacon Doroteo kaj Evring sidiĝis por atendi la sukceson aŭ malsukceson de ŝia tasko, kaj la Reĝo de la Knomoj sidis sur sia trono kaj fumis sian longan pipon dum kelka tempo gaje kaj kontente.
Subite la sonorilo super la trono, kiu sonis kiam ajn sorĉo rompiĝis, komencis soni, kaj la Reĝo ĉagrenite ekmovetis sin kaj kriis, “Rokecaj rokacoj!”
Kiam la sonorilo sonis duan fojon la Reĝo kriis kolere, “Karbo kaj fajro!” kaj je la tria sonado li kriegis furioze “Hipikalore!” kiu evidente estas terura vorto ĉar ni tute ne scias kion ĝi signifas.
Post tio la sonorilo sonis kaj sonis; sed la Reĝo nun estis tiom furiozege kolera ke li eĉ ne povis diri vorton, li nur saltis el sia trono kaj tra la tuta ĉambro freneze, tiel ke al Doroteo li similis saltoludilon.
La knabino, siavice, ĝojis pro ĉiu sono de la sonorilo, ĉar ĝi anoncis la fakton ke Vilĉinjo transformis ankoraŭ alian ornamaĵon en vivantan personon. Doroteo ankaŭ miregis pro la sukceso de Vilĉinjo, ĉar ŝi ne povis konjekti kiel la flava kokino sukcesis diveni ĝuste inter ĉiuj konfuze nombregaj objektoj plenigantaj la ĉambrojn de la palaco. Sed kiam ŝi jam kalkulis dek, kaj la sonorilo plu sonis, ŝi sciis ke ne nur la reĝa familio de Ev, sed ankaŭ Ozma kaj ŝiaj sekvantoj reakiras sian naturan formon, kaj ŝi ĝojegis tiom ke la agado de la kolera Reĝo nur gaje ridigis ŝin.
Eble la monarketo ne povus esti pli furioza ol antaŭe, sed la ridado de la knabino preskaŭ frenezigis lin, kaj li muĝegis kontraŭ ŝin kvazaŭ sovaĝa besto.
Post tio, kiam li konsciis ke ĉiuj liaj sorĉoj verŝajne estos rompitaj kaj liaj viktimoj ĉiuj liberiĝos, li subite kuris al la pordo kiu malfermiĝis al la balkono kaj akre fajfis por alvoki siajn militistojn.
Tuj la armeo laŭvice marŝis el la oraj kaj arĝentaj pordoj multanombre, kaj supreniris ŝraŭbrondajn ŝtupojn kaj eniris la tronoĉambron, kondukate de ferocaspekta Knomo kiu estis ilia kapitano. Kiam ili preskaŭ plenigis la tronoĉambron ili viciĝis en la granda subtera kaverno sub la ĉambro, kaj tiam staris senmove kaj ricevis siajn ordonojn.
Doroteo premis sin al unu flanko de la kaverno kiam la militistoj eniris, kaj nun ŝi staris tenante manon de malgranda Princo Evring dum la granda Leono kaŭris unuflanke kaj la giganta Tigro aliflanke.
“Kaptu tiun knabinon!” kriegis la Reĝo al sia kapitano, kaj grupo de militistoj antaŭenkuris por obei. Sed kaj la Leono kaj la Tigro muĝis tiom ferioze kaj vidigis siajn fortegajn, akrajn dentojn tiom minace, ke la soldatoj retiriĝis alarmite.
“Ne atentu ilin!” kriis la Reĝo de la Knomoj. “ili ne povas salti preter la lokojn kie ili nun staras.”
“Sed ili povas mordi homojn kiuj penos tuŝi la knabinon,” diris la kapitano.
“Mi solvos tion,” respondis la Reĝo. “Mi sorĉos ilin pli, tiel ke ili ne povos malfermi siajn makzelojn.”
Li levis sin el la trono por fari tion, sed ĝuste tiam la Segĉevalo kuris malantaŭ lin kaj forte piedbatis la dikan monarkon per ambaŭ lignaj malantaŭaj kruroj.
“Aj! Murdo! Perfido!” kriis la Reĝo, kiu ĵetiĝis kontraŭ plurajn siajn militistojn kaj multe kontuziĝis.
“Kiu faris tion?”
“Mi,” muĝis la Segĉevalo, fortege. “Lasu Doroteon, se ne do mi denove piedbatos vin.”
“Ni malebligos tion,” respondis la Reĝo, kaj tuj li skuis manon je la Segĉevalo kaj murmuris magian vorton. “Aha!” li pludiris; “nun moviĝu, ligna mulo!”
Sed malgraŭ la magio la Segĉevalo movis sin; kaj li movis sin tiom rapide kontraŭ la Reĝon ke la dika vireto ne povis flankeniri. Tump – ban! batis la lignaj kalkanoj, rekte batante lian rondan korpon, kaj la Reĝo enaeriĝis kaj falis sur la kapon de la kapitano, kiu lasis lin fali plata sur la teron.
“Nu, nu!” diris la Reĝo, sidiĝante kaj kun esprimo de surprizo. “Kial ne funkciis mia magia zono?”
“La besto konsistas el ligno,” respondis la kapitano.
“Via magio estas senefika kontraŭ lignon.”
“Ha, mi forgesis tion,” diris la Reĝo, surpiediĝante kaj lamante al sia trono. “Nu, bone, ne klopodu tuŝi la knabinon. Ŝi ja ne povos eskapi.”
La militistoj, iom konfuzitaj de la eventoj, nun reviciĝis, kaj la Segĉevalo dancis trans la ĉambron al Doroteo kaj stariĝis apud la Malsata Tigro.
Tiumomente la pordoj kondukantaj al la palaco ekmalfermiĝis kaj la homoj el Ev kaj la homoj el Oz vidiĝis. Ili paŭzis, mirante pro la militistoj kaj la kolera Reĝo de la Knomoj sidanta inter ili.
“Cedu!” kriis la Reĝo, laŭtavoĉe. “Vi estas miaj kaptitoj.”
“Absurde!” respondis Vilĉinjo, de la ŝultro de la Birdotimigilo. “Vi promesis ke se mi ĝuste divenos, miaj amikoj kaj mi povos foriri sekure. Kaj vi ĉiam plenumas viajn promesojn.”
“Mi diris ke vi povos foriri el la palaco sekure,” kontraŭis la Reĝo; “kaj tiel estos, sed vi ne povos foriri el mia regno. Vi estas miaj kaptitoj kaj mi ĵetos vin ĉiujn en miajn subterajn karcerojn, kie ardas la vulkanaj fajroj kaj la fandita lafo fluas ĉiudirekten, kaj la aero estas pli varmega ol blua brulo.”
“Tio finos min,” diris la Birdotimigilo, malĝoje.
“Unu malgranda brulo, blua aŭ verda, sufiĉas fari el mi cindrojn.”
“HELPU, HELPU!” KRIIS LA REĜO
“Ĉu vi cedas?” demandis la Reĝo.
Vilĉinjo flustris ion en la orelon de la Birdotimigilo kio ridetigis lin kaj li metis siajn manojn en la poŝojn de sia jako.
“Ne!” respondis Ozma, aŭdace kontraŭante la Reĝon. Kaj ŝi diris al sia armeo:
“Antaŭen, bravaj soldatoj, kaj batalu por via Regantino kaj vi mem ĝis la morto!”
“Pardonu min, Plej Reĝina Ozma,” respondis unu el la generaloj; “sed mi trovas ke mi kaj miaj frataj oficiroj ĉiuj suferas pro kormalsano, kaj eĉ eta ekscitiĝo povus mortigi nin. Se ni batalus ni eble ekscitiĝus. Ĉu ne estas dezirinde ke ni evitu tiun grandan danĝeron?”
“Soldatoj ne havu kormalsanon,” diris Ozma.
“Ordinaraj soldatoj ne, mi kredas, suferas pro ĝi,” deklaris alia generalo, tordante siajn lipharojn penseme. “Se via Reĝina Moŝto deziras, ni ordonos ke nia soldato ataku tiujn militistojn.”
“Tiel estu,” respondis Ozma.
“Antaŭ-en – marŝu!” kriis ĉiuj generaloj, unuvoĉe.
“Antaŭ-en – marŝu!” kriis la koloneloj. “Antaŭen – marŝu!” kriis la majoroj. “Antaŭ-en – marŝu!” kriis la kapitanoj.
Kaj aŭdinte tion la soldato etendis sian lancon kaj kuris furioze kontraŭ la malamikojn.
La kapitanon de la Knomoj tiom surprizis tiu subita atako ke li plene forgesis ordoni siajn militistojn batali, sekve la dek viroj en la unua vico, starintaj antaŭ la lanco de la soldato, surteren falis kvazaŭ ludiloj. La lanco ne povis penetri ilian ŝtalan kirason, tamen, do la militistoj reesurpiediĝis, kaj antaŭ tiam la soldato jam faligis alian vicon.
Sed la kapitano faligis sian batalhakilon tiom forte ke la lanco de la soldato frakasiĝis kaj falis de lia mano, kaj li ne plu povis batali.
La Reĝo de la Knomoj delasis sian tronon kaj puŝis sin tra siajn militistojn al la antaŭa vico, por povi vidi kio okazas; sed dum li staris antaŭ Ozma kaj ŝiaj amikoj la Birdotimigilo, kvazaŭ aktivigita de la kuraĝo de la soldato, tiris ovon de Vilĉinjo el la dekstra poŝo de sia jako kaj ĵetis ĝin rekte al la kapo de la monarketo.
Ĝi trafis senerare lian maldekstran okulon, kie la ovo frakasiĝis kaj disverŝiĝis, laŭ la kutimo de ovoj, kaj kovris liajn vizaĝon kaj hararon kaj barbon per sia glueca enhavo.
“Helpu, helpu!” kriis la Reĝo, kiu gratis per siaj fingroj strebante forigi la ovon.
“Ovo! ovo! Kuru por savi la vivon!” kriis la kapitano de la Knomoj, terurite.
Kaj ili ja vere kuris! La militistoj preskaŭ falis unu pro la alia dum sia klopodo eskapi de la mortiga veneno de tiu ovaĉo, kaj kiuj ne sukcesis rapidi laŭ la ŝraŭbeca ŝtuparo falis de la balkono en la grandan suban kavernon, faligante la substarantojn.
Eĉ dum la Reĝo plu kripostulis helpon lian tronoĉambron forlasis ĉiuj militistoj, kaj antaŭ ol la monarko sukcesis viŝi la ovon de sia maldekstra okulo la Birdotimigilo ĵetis la duan ovon kontraŭ lian dekstran okulon, kie ĝi frakasiĝis kaj plene blindigis lin. La Reĝo ne povis fuĝi ĉar li ne povis vidi kien kuri; do li staris senmove kaj kriegis senĉese pro nesuperebla timo.
Dum tio okazis, Vilĉinjo flugis al Doroteo, kaj stariĝinte sur la dorson de la Leono la kokino flustris fervore al la knabino:
“Prenu lian zonon! Prenu la juvelitan zonon de la Reĝo de la Knomoj! Ĝia buko estas ĉe la dorso. Rapide, Doroteo – rapide!”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.