La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


OZMA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Noto de la Aŭtoro

image-010

Miaj amikoj la infanoj respondecas pri ĉi tiu nova “Oz-Libro”, kiel ankaŭ la lasta, kiu nomiĝis La Lando Oz.

Iliaj dolĉaj leteretoj pledas scii “pli pri Doroteo”; kaj ili demandas: “Kio poste okazis al la Malkuraĝa Leono?” kaj “Kion Ozma poste faris?” – kio kompreneble signifas, fariĝinte Regantino de Oz. Kaj kelkaj proponas intrigojn al mi, dirante:

“Bonvolu resendi Doroteon al la Lando Oz”; aŭ “Kial ne skribi pri renkontiĝo de Ozma kaj Doroteo, kaj ili povos kune ĝui aventurojn?”

Jes vere, se mi ja povus plenumi ĉiujn petojn de miaj amiketoj, mi devus verki dekojn da libroj por kontentigi ilin. Kaj mi volonte farus tion, ĉar mi ĝuas verki ĉi tiujn rakontojn tiom kiom laŭ la infanoj ili ĝuas legi ilin.

Nu, jen “pli pri Doroteo”, kaj pri niaj malnovaj amikoj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kaj pri la Malkuraĝa Leono, kaj Ozma, kaj ĉiuj aliaj; kaj ankaŭ jen multo pri kelkaj novuloj kiuj estas kuriozaj kaj nekutimaj. Unu amiketo, kiu legis ĉi tiun rakonton antaŭ ol ĝi presiĝis, diris al mi: “Vilĉinjo estas vere Ozeca, S-ro Baum, kaj ankaŭ Tiktoko kaj la Malsata Tigro.”

Se tiu takso estas fidinda kaj ĝusta, kaj la gejunuletoj trovos ĉi tiun novan rakonton “vere Ozeca”, mi multe ĝojos pro tio ke mi verkis ĝin.

Sed eble mi ricevos pli da tre bonvenaj leteroj de miaj legantoj, kiuj diras al mi kiom al ili plaĉas “Ozma de Oz”. Almenaŭ, tion mi esperas.

L. FRANK BAUM.

MACATAWA, 1907.

image-011


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.