La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
OZMA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Doroteo obeis. Ŝi tuj kuris malantaŭ la Reĝon de la Knomoj, kiu ankoraŭ penis liberigi siajn okulojn de la ovoj, kaj bezonis nur onon de momento por malbuki lian belegan juvelitan zonon kaj forporti ĝin kun si al sia loko apud la Tigro kaj Leono, kie, ĉar ŝi ne sciis kion alian fari pri ĝi, ŝi ligis ĝin ĉirkaŭ sian propran talion.
Ĝuste tiam la Ĉefa Servisto enkuris portante spongon kaj pelvon da akvo, kaj komencis forlavi la ovaĵojn de la vizaĝo de sia mastro. Post kelkaj minutoj, kaj dum la tuta grupo rigardis, la Reĝo repovis uzi siajn okulojn, kaj lia unua ago estis malice rigardi la Birdotimigilon kaj krii:
“Mi suferigos vin pro tio, pajloplena pupaĉo! Ĉu vi ne scias ke ovoj venenas Knomojn?”
“Ĉu?” diris la Birdotimigilo, “laŭvere ili ŝajne ne helpas vian farton, kvankam mi ne komprenas kial.”
“Ili estis nepre freŝaj kaj sendanĝeraj,” diris Vilĉinjo. “Devus esti ĝojige havi ilin.”
“Mi transformos vin ĉiujn en skorpiojn!” kriis la Reĝo, kolere, kaj li komencis skuadi siajn brakojn kaj murmuradi magiajn vortojn.
Sed neniu fariĝis skorpio, do la Reĝo ĉesigis sian gestadon kaj rigardis ilin surprizite.
“Kio okazas?” li demandis.
“Nu, vi ne surhavas vian magian zonon,” respondis la Ĉefa Servisto, zorge ekzameninte la Reĝon. “Kie ĝi estas? Kien vi metis ĝin?”
La Reĝo de la Knomoj palpis sian talion per mano, kaj lia rokokolora vizaĝo fariĝis blanka kiel kreto.
“For!” li kriis, senhelpe. “Ĝi estas for, kaj mi ruiniĝis!”
Doroteo nun antaŭenpaŝis kaj diris:
“Reĝina Ozma, kaj vi, Reĝino de Ev, mi bonvenigas vian rev’non en la landon de la vivantoj. Vilĉinjo savis vin de viaj problemoj, kaj nun ni forlasos ĉi tiun t’ruran lokon, kaj reiros kiel eble plej rapide al Ev.”
Dum la infano parolis ĉiuj povis vidi ke ŝi surhavas la magian zonon, kaj granda hurao aŭdiĝis de ĉiuj ŝiaj amikoj, kion iniciatis la voĉoj de la Birdotimigilo kaj la soldato. Sed ne partoprenis la Reĝo de la Knomoj. Li rampis sur sian tronon kvazaŭ vipita hundo, kaj kuŝis tie amare lamentante sian venkiĝon.
“Sed ni ankoraŭ ne trovis mian fidelan sekvanton, la Stanan Lignohakiston,” diris Ozma al Doroteo, “kaj sen li mi ne volas foriri.”
“Nek mi,” respondis Doroteo, senhezite. “Ĉu li ne estis en la palaco?”
“Li devas esti tie,” diris Vilĉinjo; “sed mi konis neniun signon por diveni la Stanan Lignohakiston, do evidente mi maltrafis lin.”
“Ni reiros en la ĉambrojn,” diris Doroteo. “La magia zono, mi certas, helpos nin trovi nian karan malnovan amikon.”
Do ŝi reeniris la palacon, kies pordoj ankoraŭ restis malfermitaj, kaj ĉiu sekvis ŝin escepte de la Reĝo de la Knomoj, la Reĝino de Ev kaj Princo Evring. La patrino tenis la princeton sur siaj genuoj kaj karesadis kaj kisadis lin amoplene, ĉar li estis ŝia plej juna infano.
Sed la aliaj akompanis Doroteon, kaj atinginte la mezon de la unua ĉambro la knabino gestis per mano, kiel ŝi vidis agi la Reĝon de la Knomoj, kaj ordonis ke la Stana Lignohakisto, negrave kian ajn formon li havas, refariĝu normala. Tiu ago estis sen rezulto, do Doroteo eniris alian ĉambron kaj ripetis ĝin, kaj simile en ĉiuj ĉambroj de la palaco. Sed la Stana Lignohakisto ne vidiĝis de ili, nek ili povis konjekti kiu el la miloj da ornamaĵoj estas ilia transformita amiko.
Malfeliĉe ili reiris al la tronĉambro, kie la Reĝo, vidante ke ili malsukcesis, mokis Doroteon dirante:
“Vi ne scias uzi mian zonon, do ĝi ne utilas al vi. Redonu ĝin al mi kaj mi liberigos vin – vin kaj ĉiujn kiuj venis kun vi. Tamen la reĝa familio de Ev estas miaj sklavoj, kaj ili restos ĉi tie.”
“Mi gardos la zonon,” diris Doroteo.
“Sed kiel vi eskapos, sen mia konsento?” demandis la Reĝo.
“Facile,” respondis la knabino. “Ni nur bezonos eliri laŭ la sama vojo laŭ kiu ni eniris.”
DOROTEO KAJ BILLINA DEFIAS LA REĜON
“Ho, tiom facile, ĉu?” rikanis la Reĝo. “Nu, kie estas la koridoro tra kiu vi eniris ĉi tiun ĉambron?”
Ĉiuj ĉirkaŭrigardis, sed ne povis trovi la lokon, ĉar ĝi jam delonge estis fermita. Tamen Doroteo ne sentis malesperon. Ŝi gestis permane al la ŝajne solida muro de la kaverno kaj diris:
“Mi ordonas ke la trairejo malfermiĝu!”
Tuj la ordono obeiĝis; la aperturo ekaperis kaj la koridoro estis klara antaŭ ili.
La Reĝo miregis, kaj ĉiuj aliaj feliĉegis.
“Kial, do, se la zono obeas vin, ni ne povis trovi la Stanan Lignohakiston?” demandis Ozma.
“Mi eĉ ne povas konjekti,” diris Doroteo.
“Nu,” proponis la Reĝo, fervore; “donu al mi la zonon, kaj mi informos vin pri kiun formon surprenis la Stana Lignohakisto, kaj tiel vi facile trovos lin.”
Doroteo hezitis, sed Vilĉinjo elkriis:
“Ne akceptu! Se la Reĝo de la Knomoj reakiros sian zonon li enkarcerigos nin ĉiujn, ĉar li superfortos nin. Nur per la zono, vi povos sekuri foriri el ĉi tiu loko.”
“Mi kredas ke jen la vero,” diris la Birdotimigilo.
“Sed mi havas alian ideon, per mia nesuperebla cerbo. Doroteo transformu la Reĝon en anserovon se li ne akceptos eniri la palacon kaj revenigi al ni la ornamaĵon kiu estas nia amiko Noĉjo Hakisto, la Stana Lignohakisto.”
“Anserovon!” eĥis la Reĝo de la Knomoj. “Terure!”
“Nu, vi fariĝos anserovo se vi ne eniros kaj venigos al ni la ornamaĵon kiun ni volas,” deklaris Vilĉinjo, per ĝoja kluketo.
“Vi povas mem vidi ke Doroteo kapablas tute efike uzi la magian zonon,” aldonis la Birdotimigilo.
La Reĝo de la Knomoj pripensis kaj fine konsentis, ĉar li ne deziris fariĝi anserovo. Do li eniris la palacon por preni la ornamaĵon en kiun transformiĝis la Stana Lignohakisto, kaj ĉiuj atendis lian revenon tre senpacience, ĉar ili volegis foriri de tiu subtera kaverno kaj denove vidi la sunbrilon. Sed kiam la Reĝo de la Knomoj revenis li kunportis nenion escepte de senkomprena kaj maltrankvila esprimo sur la vizaĝo.
“Li foriris!” li diris. “La Stana Lignohakisto estas nenie en la palaco.”
“Ĉu vi certas?” demandis Ozma, severe.
“Mi plene certas,” respondis la Reĝo, tremante, “ĉar mi scias precize en kion mi transformis lin, kaj precize kie li staris. Sed li ne estas tie, kaj mi petas ne transformi min en anserovon, ĉar mi faris mian plejeblon.”
Ili ĉiuj silentis dum iom da tempo, kaj post tio Doroteo diris:
“Ne utilos pli puni la Reĝon de la Knomoj, do ŝajne ni dev’s foriri sen nia amiko.”
“Se li ne estas ĉi tie, ni ne povas savi lin,” akordis la Birdotimigilo, malfeliĉe. “Kompatinda Noĉjo! Kio okazis al li?”
“Kaj li ŝuldas al mi ses semajnojn da pago!” diris unu generalo, viŝante la larmojn de siaj okuloj per sia orpunta mantelmaniko.
Tre malgaje ili decidis reiri al la supra mondo sen sia antaŭa akompananto. Ozma faris ordonon komenci la marŝon tra la koridoron.
La armeo iris la unua, sekvis la reĝa familio de Ev, kaj post ili Doroteo, Ozma, Vilĉinjo, la Birdotimigilo, kaj Tiktoko.
Kiam ili foriris la Reĝo de la Knomoj sulkis sian frunton kontraŭ ilin de sia trono, kaj ili tute ne anticipis danĝeron antaŭ ol Ozma hazarde retrenrigardis kaj vidis grandan kvanton da militistoj ĉasi ilin, kun lancoj kaj hakiloj levitaj por disbati la fuĝantojn tuj kiam ili sufiĉe proksimiĝos.
Evidente la Reĝo de la Knomoj faris tiun lastan provon malebligi ke ili eskapu; sed tio ne utilis, ĉar kiam Doroteo vidis la danĝeron ŝi ekhaltis kaj gestis per mano kaj flustris ordonon al la magia zono.
Tuj la plejantaŭaj fariĝis ovoj ruliĝantaj sur la planko de la kaverno tiom multenombre ke tiuj post ili ne povis antaŭeniri sen surpaŝi ilin. Sed, kiam ili vidis la ovojn, ĉia deziro antaŭeniri forvaporis, kaj ili turnis sin kaj fuĝis freneze en la kavernon, kaj rifuzis reeliri.
Niaj amikoj ne plu spertis problemojn antaŭ ol atingi la finon de la koridoro, kaj baldaŭ ili staris en la ekstera aero sur la obskureta pado inter la du altaj montoj. Sed la vojo al Ev kuŝis klara antaŭ ili, kaj ili fervore esperis ke ili jam lastafoje vidis la Reĝon de la Knomoj kaj lian timigan palacon.
La kavalkadon gvidis Ozma, rajdante la Malkuraĝan Leonon, kaj la Reĝino de Ev, sur la dorso de la Tigro. La infanoj de la Reĝino sekvis ŝin, manen- mane. Doroteo rajdis la Segĉevalon, dum la Birdotimigilo marŝis kaj komandis la armeon pro la foresto de la Stana Lignohakisto.
Baldaŭ la vojo komencis plilumiĝi kaj la sunbrilo envenis inter la du montojn. Kaj post nelonge ili aŭdis la “tump! tump! tump!” de la martelo de la giganto batanta la vojon.
“Kiel ni povos preteriri la feran monstron?” demandis la Reĝino, malkviete timante pri la sekureco de ŝiaj infanoj. Sed Doroteo solvis la problemon per ordoneto al la magia zono.
La giganto paŭzis, kun sia martelo senmova en la aero, tiel ke la tuta grupo trairis inter liaj gisaj kruroj sendanĝere.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.