La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
OZMA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Post eble horo la plejmultaj Raduloj reruliĝis en la arbaron, lasante nur tri el si por gardi la monteton. Ili kunruliĝis kiel grandaj hundoj kaj ŝajnigis dormi sur la sablo; sed nek Doroteon nek Vilĉinjon trompis tiu ruzo, do ili restis sekuraj inter la rokoj kaj tute ne atentis siajn ruzajn malamikojn.
Fine la kokino, flugetante super la monteto, elkriis: “Ho, jen vojo!”
Do Doroteo tuj grimpis al kie sidas Vilĉinjo, kaj jen, tute vere, estis glata vojo ĉizita inter la rokoj. Ĝi ŝajnis ĉirkaŭiri la monteton de la supro al la malsupro, kvazaŭ korktirilo, turniĝante tie kaj tie inter la krudaj rokoj sed ĉiam ebena kaj facile surmarŝebla.
Efektive, unue Doroteo demandis al si kial la Raduloj ne suprenrulas sin laŭ ĉi tiu vojo; sed kiam ŝi sekvis ĝin al la piedo de la vojeto, ŝi trovis plurajn grandajn rokpecojn metitaj rekte trans la vojon, tiel ke elekstere ne eblis vidi ĝin, kaj ankaŭ la Raduloj ne povis uzi ĝin por grimpi la monteton.
Post tio Doroteo resuprenmarŝis la vojon, kaj sekvis ĝin ĝis ŝi atingis la plejsupron de la monteto, kie unusola ronda roko staris kiu estis pli granda ol ĉiuj aliaj ĉirkaŭ ĝi. La vojo finiĝis tuj apud tiu granda roko, kaj dum momento estis neklare al ŝi kial oni ja faris la vojon. Sed la kokino, kiu sobre sekvadis ŝin kaj nun staris sur rokopinto malantaŭ Doroteo, subite komentis:
“Ĝi aspektas preskaŭ kiel pordo, ĉu ne?”
“Kio aspektas kiel pordo?” demandis la infano.
“Nu, tiu fendeto en la roko, tuj antaŭ vi,” respondis Vilĉinjo, kies rondaj okuloj estis tre akrevidaj kaj ŝajne rimarkis ĉion. “Ĝi iras supren je unu flanko kaj malsupren je la alia, kaj trans la supron kaj la malsupron.”
“Kio iras?”
“Nu, la fendeto. Tial mi kredas ke ĝi certe estas rokpordo, kvankam mi ne vidas ĉarnirojn.”
“Vi pravas,” diris Doroteo, kiu nun rimarkis unuafoje la fendeton en la roko. “Kaj jen ŝlosotruo, ĉu ne, Vilĉinjo?” Ŝi indikis rondan, profundan truon unuflanke de la pordo.
“Kompreneble. Se ni havus la ŝlosilon nun, ni povus malŝlosi ĝin kaj trovi kio estas interne,” respondis la flava kokino. “Eble trezorĉambro plena de diamantoj kaj rubenoj, aŭ amasoj da brila oro, aŭ – ”
“Tio memorigas min,” diris Doroteo, “pri la ora ŝlosilo kiun mi trovis sur la plaĝo. Ĉu vi opinias ke ĝi taŭgas por la truo, Vilĉinjo?”
“Provu,” proponis la kokino.
Do Doroteo serĉis en la poŝo de sia robo kaj trovis la oran ŝlosilon. Kiam ŝi metis ĝin en la truon de la roko kaj turnis ĝin, aŭdiĝis subita akra krako; post tio, kun solena brueto kiu tremigis la vertebrojn de ŝia dorso, la faco de la roko eksterenfalis, kiel pordo sur ĉarniroj, kaj tuj videblis malgranda senluma ĉambro.
“Vidu!” kriis Doroteo, retirante sin kiom eble sur la mallarĝa pado.
Ĉar, staranta en la mallarĝa roka ĉambro, estis virformo – nu, ĝi aspektis virformo, en la obskuro. Li estis nur proksimume tiom alta kiom Doroteo mem, kaj lia korpo estis ronda kiel pilko kaj konsistis el polurita kupro. Ankaŭ liaj kapo kaj membroj estis kupraj kaj ili estis per ĉarniroj ligitaj al lia korpo strangamaniere, kun metalaj ĉapetoj sur la ĉarniroj, kiel sur la kiraso portata de kavaliroj antikvatempe. Li staris tute kviete, kaj kiam la lumo trafis la formon ĝi brilis kvazaŭ el oro.
“ĈI TIU KUPRULO TUTE NE VIVAS”
“Ne timu,” vokis Vilĉinjo, el sia starejo. “Ĝi ne vivas.”
“Tion mi vidas,” respondis la knabino, forte enspirante.
“Ĝi estas el kupro, kiel la malnova poto en la bestejo ĉehejme,” pludiris la kokino, turnante sian kapon unue al unu flanko kaj poste al la alia, tiel ke ambaŭ ŝiaj rondaj okuloj povis ekzameni la objekton.
“Iam,” diris Doroteo, “mi konis viron el stano; li estis lignohakisto nomita Noĉjo Hakisto. Sed li vivis same kiel ni, pro ke li naskiĝis vera viro, kaj akiris sian stanan korpon iom post iom – unue kruron kaj poste fingron kaj poste orelon – ĉar li tiom akcidentis per sia hakilo, kaj distranĉis sin tre senzorge.”
“Ĉu?” diris la kokino, blovetante tra sia nazo kvazaŭ tute ne kredante la rakonton.
“Sed ĉi tiu kuprulo,” pludiris Doroteo, grandokule rigardante ĝin, “tute ne vivas, kaj mi demandas al mi kial ĝi fariĝis, kaj kial ĝi ŝlosiĝis en ĉi tiun strangan lokon.”
“Mistero,” komentis la kokino, tordante sian kapon por aranĝi siajn kolplumojn per sia beko.
Doroteo paŝis en la ĉambreton por vidi la dorson de la kuprulo, kaj tiel ŝi trovis presitan karton kiu pendis inter liaj ŝultroj, ĝi pendis de malgranda kupra kejlo sur la dorso de lia kolo. Ŝi malligis la karton kaj reiris al la pado, kie la lumo estis pli forta, kaj sidiĝis sur platan rokon por legi la presaĵon.
“Kion ĝi diras?” demandis la kokino, scivole.
Doroteo laŭtlegis la karton, prononcante unu post alia la literojn de la grandaj vortoj, malfacile; kaj jen kion ŝi legis:
de SMITH & TINKER
Patentita Duoble Aganta, Ekstre-Reagema,
Pensokrea, Perfekte Parolanta
MEKANIKA VIRO
Kun Nia Speciala Horloĝfunkcia Mekanismo.
Pensas, Parolas, Agas, kaj Preskaŭ Vivas.
Fabrikata nur en nia Laborejo en Evna, Lando Ev.
Ni procesos kontraŭ ĉiu Patentorompanto.
“Vere strange!” diris la flava kokino. “Ĉu vi kredas ke ĝi diras la veron, kara?”
“Mi ne scias,” respondis Doroteo, kiu volis legi pli.
“Aŭskultu, Vilĉinjo:”
INSTRUKCIOJ:
Por PENSADO: – Streĉu la risorton de la Mekanika Viro, truo
sub la maldekstra brako, (signita No. 1).
Por PAROLADO: – Streĉu la risorton de la Mekanika Viro,
truo sub la dekstra brako, (signita No. 2).
Por MARŜADO kaj AGADO: – Streĉu la risorton en la centro
de lia dorso, (signita No. 3).
N.B. – Ni garantias la perfektan funkciadon de ĉi tiu mekanismo dum mil jaroj.
“Nu, ja mirige!” anhelis la flava kokino, senkrede; “se la kuprulo povas fari eĉ duonon de tio li estas vere miriga maŝino. Sed mi supozas ke temas nur pri trompaĵo, kiel multaj aliaj patentaĵoj.”
“Eble ni streĉu la risortojn,” proponis Doroteo, “por trovi kion li faros.”
“Kie estas la ŝlosilo por la risortotruoj?” demandis Vilĉinjo.
“Ĝi pendas de la kejlo kie mi trovis la karton.”
“Do,” diris la kokino, “ni provu lin, kaj trovu ĉu li funkcios. Oni garantiis lin por mil jaroj, laŭŝajne; sed ni ne scias de kiam li staras en ĉi tiu roko.”
Doroteo jam prenis la horloĝoŝlosilon de la kejlo.
DOROTEO STREĈIS ĈE TRUO NUMERO UNU
“Kiun mi unue streĉu?” ŝi demandis, rerigardante la instrukciojn sur la karto.
“Numeron Unu, mi supozas,” respondis Vilĉinjo.
“Tio pensigas lin, ĉu ne?”
“Tiel,” diris Doroteo, kaj ŝi streĉis ĉe truo Numero Unu, sub la maldekstra brako.
“Li ne ŝajnas diferenca,” komentis la kokino, kritikeme.
“Kompreneble ne; li nur pensas, nun,” diris Doroteo.
“Pri kio li pensas, do?”
“Mi streĉos la parolilon, eble li povos diri al ni,” diris la knabino.
Do ŝi streĉis risorton Numero Du, kaj tuj la horloĝ-funkciulo diris, sen movi iun parton de sia korpo escepte de la lipoj:
“Bo-na-n ma-te-no-n, knab-in-et-o. Bo-na-n mate- no-n, Sin-jor-in-o Kok-in-o.”
La vortoj sonis iom raŭkaj kaj knaretaj, kaj ili prononciĝis per unusola tono, tute sen nuancoŝanĝoj; sed kaj Doroteo kaj Vilĉinjo plene komprenis ilin.
“Bonan matenon, Sinjoro,” ili respondis, ĝentile.
“Dan-ko-n pro sa-vi mi-n,” pludiris la maŝino, per la sama monotona voĉo, kiun ŝajne kreis interna balgo, simila al tiu en la malgrandaj ludilaj ŝafidoj kaj katoj kiujn infanoj premas por ke ili bruu.
“Ne dankinde,” respondis Doroteo. Kaj, ĉar ŝi estis tre scivola, ŝi demandis: “Kial vi ŝlosiĝis en ĉi tiun lokon?”
“La ra-kon-to es-tas lon-ga,” respondis la kuprulo; “sed mi ra-kon-tos al vi mal-lon-ge. A-ĉet-is min de Smith & Tin-ker, mi-aj fa-bri-kin-toj, kru-e-la Re-ĝo de Ev, nom-it-a E-vol-do, ki-u ku-ti-mis ba-ti si-ajn ge-ser-vist-ojn ĝis i-li mor-tis. Ta-men, li ne po-vis mor-ti-gi min, ĉar mi ne vi-vis, kaj o-ni de-vas u-nue vi-vi por po-vi mor-ti. Do li-a ba-ta-do ne da-ma-ĝis mi-n, ĝi nur plu-po-lu-ris mi-a-n ku-pra-n kor-po-n. Ti-u kru-e-la re-ĝo ha-vis be-la-n ed-zi-no-n kaj dek be-laj-n in-fa-noj-n – kvin kna-boj-n kaj kvin kna-bi-noj-n – sed dum ko-le-re-go li ven-dis i-li-n al la Re-ĝo de la Kno-moj, ki-u per si-aj ma-gi-aj ar-toj a-li-for-mig-is i-li-n kaj me-tis i-li-n en si-a-n sub-tera- n pa-la-co-n por or-na-mi la ĉam-broj-n. Pos-te la Re-ĝo de Ev be-daŭ-ris si-a-n fi-a-n ago- n, kaj vo-lis re-pre-ni si-aj-n ed-zi-no-n kaj in-fanoj- n de la Re-ĝo de la Kno-moj, sed sen-suk-ce-se. Do, pro mal-es-pe-ro, li ŝlo-sis mi-n en ĉi ti-u-n roko- n, ĵe-tis la ŝlo-si-lo-n en la o-ce-a-no-n, kaj poste en-sal-tis kaj dro-nis.”
“Vera misfortuno!” krietis Doroteo.
“Jes ja,” diris la maŝino. “Ki-am mi tro-vis mi-n en-ŝlo-si-ta mi kri-is por hel-po ĝis mi-a vo-ĉo es-tis mal-stre-ĉi-ta; kaj post ti-o mi mar-ŝis ti-en kaj re-en en ĉi ti-u ĉam-bre-to ĝis mi-a a-ga-do es-tis mal-streĉi- ta; kaj post ti-o mi sta-ris sen-mo-ve kaj pen-sis ĝis mi-aj pen-soj es-tis mal-ŝtre–ĉit-aj. Post ti-o mi memo- ras ne-ni-on ĝis vi re-stre-ĉis mi-n.”
LA KUPRULO MARŜIS EL LA ROKA KAVERNO
“Miriga rakonto,” diris Doroteo, “kaj ĝi pruvas ke la Lando Ev vere estas felando, same kiel mi supozis.”
“Kom-pre-ne-ble,” respondis la kuprulo. “Mi su-pozas ke ti-om per-fek-ta ma-ŝi-no es-tus far-eb-la nur en fe-lan-do.”
“Mi neniam vidis tian maŝinon en Kansas,” diris Doroteo.
“Sed ki-el vi a-ki-ris la ŝlo-si-lon por mal-ŝlo-si ĉi ti-u-n por-do-n?” demandis la horloĝaparata voĉo.
“Mi trovis ĝin sur la plaĝo, kien ĝin verŝajne alportis la ondoj,” ŝi respondis. “Kaj nun, sinjoro, se ne ĝenos vin, mi streĉos vian agadon.”
“Tio mul-te pla-ĉos mi-n,” diris la maŝino.
Do ŝi streĉis Numeron Tri, kaj tuj la kuprulo iom rigide kaj malglate marŝis el la roka kaverno, deprenis sian kupran ĉapelon kaj ĝentile kliniĝis antaŭ Doroteo.
Diris li:
“Ek-de nun mi es-tos vi-a o-be-e-ma ser-vis-to. Kio- n ajn vi or-do-nos, ti-o-n mi vo-lon-te fa-ros – se vi ri-pe-te stre-ĉos mi-n.”
“Kiel vi nomiĝas?” ŝi demandis.
“Tik-to-ko,” li respondis. “Mi-a eks-mas-tro no-mis min ti-el ĉar mi-a hor-loĝ-me-ka-nis-mo ĉi-am tik-takas ki-am ĝi es-tas stre-ĉi-ta.”
“Mi aŭdas ĝin nun,” diris la flava kokino.
“Ankaŭ mi,” diris Doroteo. Kaj ŝi pludiris, iom time: “Vi ne sonoras, ĉu?”
“Ne,” respondis Tiktoko; “kaj a-lar-mi-lo ne es-tas ko-nek-ti-ta al mi-a me-ka-nis-mo. Ta-men mi po-vas di-ri la tem-po-n per-vo-ĉe, kaj ĉar mi ne-ni-am dormas mi po-vos ve-ki vi-n je ki-u ajn ho-ro ki-u-n vi vo-los por ve-ki-ĝi en la ma-te-no.”
“Bone,” diris la knabineto; “sed mi neniam volas vekiĝi en la mateno.”
“Dormu ĝis mi demetos mian ovon,” diris la flava kokino. “Kaj kiam mi gakos, Tiktoko scios veki vin.”
“Ĉu vi demetas vian ovon tre frue?” demandis Doroteo.
“Ĉirkaŭ la oka horo en la mateno,” diris Vilĉinjo.
“Kaj certe decas ke ĉiu persono vekiĝu ĝis tiam.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.