La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() OZMA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2025 Geo |
La Enhavo |
Nanda alportis panon kaj akvon al Doroteo por vespermanĝo, kaj ŝi dormis sur malmola ŝtono kun unusola kuseno kaj silka kovrilo.
En la mateno ŝi klinis sin tra la fenestro de la karcerturo por trovi ĉu eblos eskapi. La ĉambro ne estis tre alta, kompare kun niaj modernaj konstruaĵoj, sed ĝi estis sufiĉe super la arboj kaj la domoj por ebligi bone rigardi la pejzaĝon.
Ŝi vidis ke oriente estas arbaro, preter ĝi estas la sablo, kaj preter tio estas la oceano. Eĉ videblis nigra makuleto sur la plaĝo kiun ŝi kredis eble esti la kokinkaĝo en kiu ŝi venis al ĉi tiu eksterordinara lando.
Poste ŝi rigardis norden, kaj vidis profundan sed nelarĝan valon inter du rokaj montoj, kaj trian monton kiu blokis la valon ĉe la foro.
Okcidente la fekunda Lando Ev ekfiniĝis ne tre distance de la palaco, kaj la knabino povis vidi multajn kilometrojn da sabla dezerto kiu etendiĝis pli foren ol ŝi povis vidi. Nur tiu dezerto apartigas ŝin de la eksterordinara Lando Oz, kaj ŝi memoris malfeliĉe ke oni diris al ŝi ke neniu iam transiris tiun danĝeran neniaĵon, escepte de ŝi mem. Iam ciklono portis ŝin trans ĝin, kaj magia paro da arĝentaj ŝuoj reportis ŝin. Sed nun ŝi havis la helpon de nek ciklono nek arĝentaj ŝuoj, kaj ŝia kondiĉo ja estis mizera. Ĉar ŝi fariĝis kaptita de malagrabla princino kiu insistis ke ŝi interŝangu sian kapon kontraŭ alia al kiu ŝi tute ne kutimis, kaj kiu eble tute ne estos ĝustadimensia.
Vere, ŝajnis ekzisti nenia espero por ŝi flanke de ŝiaj malnovaj amikoj en la Lando Oz. Penseme ŝi rigardis tra la mallarĝa fenestro. Sur la tuta dezerto nenia vivaĵo moviĝis.
Sed atentu! Nepre io ja moviĝas sur la dezerto – io unue tute ne rimarkita de ŝiaj okuloj.
Nun ĝi aspektis nubo; nun arĝenta makulo; nun amaso da ĉielarkaj koloroj kiu rapide moviĝis ŝiadirekten.
Kio ĝi estas? ŝi demandis al si.
Kaj, iom post iom, sed post nur malgranda momento, la vidaĵo proksimiĝis sufiĉe por ke Doroteo povu distingi kio ĝi estas.
Larĝa verda tapiŝo sin malrulis sur la dezerto, dum veturanta laŭlonge de la tapiŝo estis mirinda procesio kiu devigis la knabinon malfermegi siajn okulojn dum ŝi rigardis la preskaŭneeblaĵon.
Unue venis belega ora ĉaro, tirata de granda leono kaj grandega tigro, kiuj staris ŝultr-al-ŝultre kaj trotadis gracie kiel bone elektita paro da purrasaj ĉevaloj. Kaj starante rekte en la ĉaro estis bela knabino vestita per fluantaj roboj el arĝenta gazo kaj portanta sur sia delikata kapo juvelitan diademon. En unu mano ŝi tenis la satenajn rubandojn kiuj gvidis ŝiajn mirigajn tirantojn, kaj en la alia eburan sceptron kiu apartiĝis ĉe la supro en du dentojn, kaj ĉe la pintoj de la dentoj estis la literoj “O” kaj “Z”, faritaj el brilantaj diamantoj kunfiksitaj.
La knabino aspektis nek pli aĝa nek pli granda ol Doroteo mem, kaj tuj la kaptitino en la turo divenis ke la bela kondukanto de la ĉaro sendube estas tiu Ozma de Oz pri kiu antaŭ nelonge Tiktoko parolis al ŝi.
Doroteo vidis ke tuj post la ĉaro estas ŝia malnova amiko la Birdotimigilo, rajdanta trankvile sur ligna Segĉevalo, kiu dancas kaj trotas gaje egalbone kiel vianda ĉevalo.
Sekvis Noĉjo Hakisto, la Stana Lignohakisto, kun sia funelforma ĉapo senzorgaspekte kovranta lian maldekstran orelon, kaj kun sia brilanta hakilo trans sia dekstra ŝultro, kaj lia tuta korpo briladis tiom lumospegule kiom dum la malnovaj tagoj kiam unue ŝi konis lin.
La Stana Lignohakisto venis surpiede, marŝante antaŭ kompanio de dudek sep soldatoj, el kiuj kelkaj estis maldikaj kaj kelkaj estis dikaj, kelkaj malaltaj kaj kelkaj altaj; kaj ĉiu el la dudek sep estis vestita per belaspekta uniformo, kaj ĉiu uniformo havis proprajn desegnaĵojn kaj kolorojn, tiel ke neniuj du uniformoj iumaniere similis.
Malantaŭ la soldatoj la verda tapiŝo rerulis sin, tiel ke ĉiam estis precize sufiĉe da ĝi por la marŝado de la procesio, por ke iliaj piedoj ne kontaktu la mortigan, vivodetruan sablon de la dezerto.
LA MAGIA TAPIŜO
Doroteo tuj sciis ke ŝi rigardas magian tapiŝon, kaj ŝia koro batis esperoplene kaj ĝoje dum ŝi konsciis ke ŝi baldaŭ estos savita kaj povos saluti siajn elkore amatajn amikojn el Oz – la Birdotimigilon, la Stanan Lignohakiston kaj la Malkuraĝan Leonon.
Efektive, la knabino sentis sin preskaŭ jam savita tuj kiam ŝi rekonis la procesianojn, ĉar ŝi bone konis la kuraĝon kaj lojalecon de ŝiaj malnovaj kamaradoj, kaj ankaŭ kredis ke ĉiuj aliaj el ilia miriga lando montriĝos agrablaj kaj fidindaj amikoj.
Tuj kiam la lasta peco de dezerto estis transirita kaj la tuta procesio, de la bela kaj delikata Ozma ĝis la lasta soldato, atingis la herbokovritan kamparon de la Lando Ev, la magia tapiŝo kunrulis sin kaj tute malaperis.
La ĉarkondukantino direktis siajn Leonon kaj Tigron en larĝan vojon kondukantan al la palaco, kaj la aliaj sekvis, dum Doroteo plu rigardadis tra sia turfenestro fervore ekscitite.
Ili proksimiĝis al la antaŭpordo de la palaco kaj ekhaltis. La Birdotimigilo degrimpis de la Segĉevalo por iri al la afiŝo sur la pordo, por legi la surpresaĵon.
Doroteo, tuj super li, ne plu povis silenti.
“Jen mi!” ŝi kriis, kiel eble plej laŭte. “Jen Doroteo!”
“Kiu Doroteo?” demandis la Birdotimigilo, levante sian kapon por suprenrigardi ĝis li preskaŭ perdis sian ekvilibron kaj surdorsen falis.
“Doroteo Gale, kompreneble. Via amikino el Kansas,” ŝi respondis.
“Nu, saluton, Doroteo!” diris la Birdotimigilo.
“Kion vi faras tiom supre?”
“Nenion,” ŝi malsuprenkriis, “ĉar nenio estas farebla. Savu min, amiko – savu min!”
“Vi jam aspektas tute sekura,” respondis la Birdotimigilo.
“Sed mi estas kaptita. Oni enŝlosis min, tiel ke mi ne povas eliri,” ŝi pledis.
“Estas bone,” diris la Birdotimigilo. “Vi povus esti multe pli mizera, malgranda Doroteo. Nur pripensu. Vi ne povas droni, aŭ esti surrulita de Radulo, aŭ fali el pomarbo. Kelkaj homoj opinius sin tre bonsortaj tie supre.”
“Nu, mi ne opinias tiel,” deklaris la knabino, “kaj mi volas tuj malsupr’iri kaj renkonti vin kaj la Stanan Lignohakiston kaj la Malkuraĝan Leonon.”
“Bone,” diris la Birdotimigilo, kapjesante. “Estos laŭ via deziro, amikineto. Kiu enŝlosis vin?”
“Princino Langvorlino, kiu estas fia,” ŝi respondis.
Aŭdinte tion, Ozma, kiu atente aŭskultadis la konversacion, vokis al Doroteo el sia ĉaro, demandante:
“Kial la Princino enŝlosis vin, mia kara?”
“Ĉar,” kriis Doroteo, “mi rifuzis ke ŝi prenu mian kapon por sia kolekto, kaj preni malnovan, eluzitan kapon interŝanĝe.”
“SAVU MIN, AMIKO – SAVU MIN!”
“Ne kulpiginde,” kriis Ozma, rapide. “Mi tuj renkontos la Princinon, kaj devigos ŝin liberigi vin.”
“Ho grandan, grandan dankon!” kriis Doroteo, kiu tuj kiam ŝi aŭdis la dolĉan voĉon de la knabina Regantino de Oz sciis ke ŝi baldaŭ profunde ekamos ŝin.
Ozma nun kondukis sian ĉaron al la tria pordo de la alo, sur kiun la Stana Lignohakisto aŭdace batis.
Tuj kiam la servistino malfermis la pordon Ozma, portante en sia mano sian eburan sceptron, paŝis en la koridoron kaj tuj iris al la salono, sekvate de sia tuta kunularo, escepte de la Leono kaj la Tigro. Kaj la dudek sep soldatoj tiom bruis kaj klakis ke la malalta servistino Nanda forkuris kriante al sia mastrino, kaj Princino Langvorlino, tre kolerigita de tiu malĝentila invadiĝo de la palaco, kuris en la salonon tute sen helpanto.
Tie ŝi staris antaŭ la maldika kaj delikata formo de la knabineto el Oz kaj kriis:
“Ĉu vi aŭdacas eniri mian palacon neinvitite? Foriru el ĉi tiu ĉambro tuj, por ke mi ne enĉenigu vin kaj ĉiujn viajn kunulojn, kaj ĵetu vin en miajn plej senlumajn karcerojn!”
“Vere danĝera virino!” murmuris la Birdotimigilo, mildavoĉe.
“Ŝi ŝajnas iom nervoza,” respondis la Stana Lignohakisto.
Sed Ozma nur ridetis al la kolera Princino.
“Bonvolu sidiĝi,” ŝi diris, trankvile. “Mi longe veturis por renkonti vin, kaj vi devos aŭskulti mian parolon.”
“Devos!” kriegis la Princino, kaj ŝiaj nigraj okuloj brulegis pro kolero – ĉar ŝi ankoraŭ surportis sian kapon Numero 27. “Devos, al mi!”
“Certe,” diris Ozma. “Mi estas Regantino de la Lando Oz, kaj mi estas sufiĉe potenca por detrui vian tutan regnon, se mi deziros. Sed mi ne venis por damaĝi, nur por liberigi la reĝan familion de Ev el sia kaptiĝo farita de la Reĝo de la Knomoj, ĉar mi informiĝis ke li enkarcerigis la Reĝinon kaj ŝiajn infanojn.”
Aŭdinte tiujn vortojn, Langvorlino subite trankviliĝis.
“Mi volegas ke vi ja povu liberigi mian onklinon kaj ŝiajn dek reĝajn infanojn,” diris ŝi, fervore. “Ĉar se ili reakirus siajn ĝustajn formojn kaj poziciojn ili povus mem regi la Landon Ev, kaj mi liberiĝus de multaj ĝenoj kaj problemoj. Nuntempe mi devas dediĉi almenaŭ dek minutojn ĉiutage al ŝtataferoj, kaj mi deziras povi uzi mian tutan tempon per admirado al miaj belaj kapoj.”
“Do baldaŭ ni diskutos tion,” diris Ozma, “kaj ni provos trovi rimedon por liberigi viajn onklinon kaj kuzojn. Sed unue vi devos liberigi alian kaptiton – la kaptiton kiun vi enŝlosis en vian turon.”
“Kompreneble,” diris Langvorlino malproteste. “Mi plene forgesis ŝin. Tio okazis hieraŭ, sciu, kaj Princino ja ne povas memori hodiaŭ kion ŝi faris hieraŭ. Akompanu min, kaj mi liberigos la kaptitinon tuj.”
Do Ozma sekvis ŝin, kaj ili supreniris la ŝtupojn kiuj kondukis al la ĉambro en la turo.
“VERE DANĜERA VIRINO!” MURMURIS LA BIRDOTIMIGILO
Post ilia foriro la sekvantoj de Ozma restis en la salono, kaj la Birdotimigilo apogis sin sur formo kiun li erare supozis kupra statuo; sed severa, metala voĉo diris subite en lian orelon:
“La-su mi-a-n pi-ed-o-n, mi pe-tas. Vi gra-tas la po-lu-ra-ĵo-n.”
“Ho, pardonu!” li respondis, rapide retirante sin.
“Ĉu vi vivas?”
“Ne,” diris Tiktoko, “mi es-tas nur ma-ŝi-no. Sed mi po-vas pen-si kaj pa-ro-li kaj a-gi, ki-am mi es-tas ĝus-te stre-ĉi-ta. Ĝus-te nun mi-a a-ga-do es-tas malstre- ĉi-ta, kaj Do-ro-te-o ha-vas la ŝlo-si-lo-n.”
“Do bone,” respondis la Birdotimigilo. “Doroteo baldaŭ liberiĝos, kaj ŝi prizorgos vian mekanismon. Sed nepre estas malfeliĉige al vi ke vi ne vivas. Mi kompatas vin.”
“Kial?” demandis Tiktoko.
“Ĉar vi ne havas cerbon, malsimile al mi,” diris la Birdotimigilo.
“Sed jes, mi ha-vas,” protestis Tiktoko. “O-ni metis en mi-n la Pli-bo-ni-gi-ta-n Kom-bi-ni-ta-n Ŝtala- n Cerbo-n in-ven-ti-ta-n de Smith & Tin-ker. Ĝi ka-pa-bli-gas mi-n pen-si. Ki-a-n cer-bo-n o-ni meOzma de Oz Venas Liberigi tis en vi-n?”
“Mi ne scias,” konfesis la Birdotimigilo. “Ĝin donis al mi la potenca Sorĉisto de Oz, kaj mi ne havis oportunon ekzameni ĝin antaŭ ol li enmetis ĝin. Sed ĝi funkcias bonege kaj mia konscienco estas tre aktiva. Ĉu vi havas konsciencon?”
“Ne,” diris Tiktoko.
“Nek koron, mi supozas?” aldonis la Stana Lignohakisto, kiu aŭskultadis tre interesate la konversacion.
“Ne,” diris Tiktoko.
“Sekve,” pludiris la Stana Lignohakisto, “domaĝe mi devas diri ke vi estas multe malpli valora ol mia amiko la Birdotimigilo, kaj ol mi mem. Ĉar ni ambaŭ vivas, kaj li havas cerbon kiun oni ne bezonas streĉi, dum mi havas bonegan koron kiu konstante batas en mia brusto.”
“Mi gra-tu-las vi-n,” respondis Tiktoko. “Mi ne-e-vite- ble es-tas mal-pli va-lo-ra ol vi ĉar mi es-tas nur maŝi- no. Ki-am mi es-tas stre-ĉi-ta mi ple-nu-mas mi-aj-n tas-koj-n per a-ga-do pre-ci-ze re-ga-ta de la funk-ci-ado de mi-a me-ka-nis-mo. Vi ne po-vas i-ma-gi ki-om ple-na de me-ka-nis-mo mi es-tas.”
“Mi povas diveni,” diris la Birdotimigilo, rigardante la maŝinulon tre interesoplene. “Iam mi volonte disapartigos vin por vidi ĝuste kiel vi estas fabrikita.”
“Ne fa-ru ti-on, mi pe-te-gas,” diris Tiktoko, “ĉar vi ne po-vus re-mun-ti mi-n, kaj mi-a u-ti-le-co detru- i-ĝus.”
“Ho! Ĉu vi estas utila?” demandis la Birdotimigilo, surprizite.
“Tre,” diris Tiktoko.
“Do,” la Birdotimigilo afable promesis, “mi ne tuŝos vian internon. Ĉar mi estas malsperta mekanikisto kaj mi eble fuŝus vin.”
“Dan-ko-n,” diris Tiktoko.
Ĝuste tiam Ozma reeniris la ĉambron, kondukante Doroteon per la mano kaj tuj sekvate de Princino Langvorlino.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2025 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.