La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
OZMA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Intertempe la Ĉefa Servisto reiris al la Tronoĉambro, kie li diris al la Reĝo:
“Estas stulte malŝpari tiom da tempo pri tiuj uloj.”
“Kion!” kriis lia Moŝto, tiom koleravoĉe ke vekiĝis Vilĉinjo, kiu dormadis sub lia trono. “Ĉu vi aŭdacas nomi min stulta?”
“Al mi plaĉas diri la veron,” respondis la Servisto. “Kial vi ne tuj sorĉis ilin, anstataŭ lasi ilin iri unuope en la palacon kaj diveni kiuj ornamaĵoj estas la Reĝino de Ev kaj ŝiaj infanoj?”
“Nu, stulta fripono, estas pli amuze ĉi tiel,” respondis la Reĝo, “kaj distras min longatempe.”
“Sed supozu ke iuj el ili hazarde ĝuste divenos,” persistis la Servisto; “vi perdos kaj viajn jamajn ornamaĵojn kaj ĉi tiujn novajn.”
“Neniel ili povos ĝuste diveni,” respondis la monarko, ridante. “Kiel ili povus scii ke la Reĝino de Ev kaj de ŝia familio ĉiuj estas ornamaĵoj reĝpurpure koloraj?”
“Sed ne estas aliaj purpuraj ornamaĵoj en la palaco,” diris la Servisto.
“Tamen estas multaj aliaj koloroj, kaj la purpuraj estas dismetitaj tra la ĉambroj kaj estas tre diversformaj kaj diversdimensiaj. Estu certa, Servisto, ke ili neniel ekpensos elekti la purpurajn ornamaĵojn.”
Vilĉinjo, starante sub la trono, zorge atentis la konversacion, kaj nun mallaŭte kaj ride klukis al si kiam ŝi aŭdis la Reĝon konigi sian sekreton.
“Malgraŭ tio, vi stultas riskante eĉ hazardeton,” pludiris la Servisto, krude; “kaj des pli stulte estas transformi ĉiujn Ozulojn en verdajn ornamaĵojn.”
“Mi faris tion ĉar ili venis el la Smeralda Urbo,” respondis la Reĝo; “kaj ĝis nun ne estis verdaj ornamaĵoj en mia kolekto. Mi opinias ke ili estos tre belaj, intermiksitaj inter la aliaj. Ĉu vi malakordas?”
La Servisto kolere gruntis.
“ĈU VI AŬDACAS NOMI MIN STULTA?”
“Estu laŭ via deziro, ĉar vi estas la Reĝo,” li grumblis. “Sed se vi fuŝos pro via senzorgemo, memoru ke mi avertis vin. Se mi portus sur mi la magian zonon kiu donas al vi tiom da potenco, mi nepre estus multe pli saĝa kaj pli bona Reĝo ol vi.”
“Ho, ĉesigu tiun tedan babiladon!” ordonis la Reĝo, denove kolera. “Ĉar vi estas mia Ĉefa Servisto vi supozas ke vi rajtas riproĉi min laŭvole. Sed tuj kiam vi denove malrespektos min, mi devigos vin labori en la fornoj, kaj mi donos vian postenon al alia Knomo. Nun sekvu min al mia ĉambro, ĉar mi enlitiĝos. Kaj certigu ke mi vekiĝos frue morgaŭmatene. Mi volas ĝui la transformiĝon de la ceteraj uloj en ornamaĵojn.”
“Kiakolora vi faros la knabinon el Kansas?” demandis la Servisto.
“Verŝajne griza,” diris lia Moŝto.
“Kaj la Birdotimigilon kaj la maŝinulon?”
“Ho, ili estos el solida oro, ĉar ili estas malbelegaj en la vivo.”
La voĉoj malfortiĝis iom post iom, kaj Vilĉinjo sciis ke la Reĝo kaj lia Servisto foriris el la ĉambro. Ŝi ordigis kelkajn vostoplumojn kiuj ne estis rektaj, puŝis sian kapon sub flugilon kaj reendormiĝis.
En la mateno Doroteo kaj la Leono kaj la Tigro ricevis sian matenmanĝon en siaj ĉambroj, kaj poste ili iris por esti kun la Reĝo en lia Tronoĉambro.
La Tigro amare plendis ke li parte mortas pro malsato, kaj petegis eniri la palacon kaj fariĝi ornamaĵo, por ke li ne plu suferu la doloron de malsatego.
“Ĉu vi ne matenmanĝis?” demandis la Reĝo de la Knomoj.
“Nu, mi manĝetis,” respondis la besto. “Sed kiel utilas manĝeto al malsata tigro?”
“Li manĝis dek sep telerojn da kaĉo, teleron plenan de frititaj kolbasoj, dek unu panojn kaj dudek unu tortojn el fruktaĵo,” diris la Servisto.
“Kion pli vi deziras?” kolere demandis la Reĝo.
“Dikan bebon. Mi volas dikan bebon,” diris la Malsata Tigro. “Belan, grasoplenan, sukoplenan, delikatan, dikan bebon. Sed, kompreneble, se mi havus tion, mia konscienco ne permesus ke mi manĝu ĝin. Do mi devos esti ornamaĵo kaj forgesi mian malsaton.”
“Neeble!” kriis la Reĝo. “Mi malpermesas ke mallertaj bestoj eniru mian palacon por renversi kaj rompi miajn belajn dekoraciaĵojn. Post la transformiĝo de viaj aliaj amikoj, vi povos reiri al la supra mondo kaj plu atenti viajn proprajn aferojn.”
“Tiurilate, ni ne havos proprajn aferojn post la foriĝo de niaj amikoj,” diris la Leono. “Do ne multe gravas al ni nia sorto.”
Doroteo petegis eniri la unua en la palacon, sed Tiktoko firme insistis ke la sklavo frontu danĝeron antaŭ ol la estrino. La Birdotimigilo akordis kun li pri tio, do la Reĝo de la Knomoj malfermis la pordon por la maŝinulo, kiu peze marŝis en la palacon por renkonti sian sorton. Post tio lia Moŝto revenis al sia trono kaj fumis sian pipon tiom kontente ke nubeto de fumo formiĝis super lia kapo.
Post kelka tempo li diris:
“Domaĝe ke nur malmultaj el vi restas. Vere baldaŭ mia amuzo finiĝos, kaj por distri min mi nur povos admiri miajn novajn ornamaĵojn.”
LA REĜO DE LA KNOMOJ FUMIS SIAN PIPON
“Ŝajnas al mi,” diris Doroteo, “ke vi estas malpli honesta ol vi kredigas.”
“Kial?” demandis la Reĝo.
“Nu, vi kredigis al ni ke estos facile diveni en kiujn ornamaĵojn transformiĝis la Evuloj.”
“Ja estas facile,” deklaris la monarko, “se oni lerte divenas. Sed evidente la membroj de via grupo estas senescepte mallertaj.”
“Kion faras Tiktoko nun?” demandis la knabino, maltrankvile.
“Nenion,” respondis la Reĝo, sulkigante la frunton. “Li staras tute senmove, en la mezo de la ĉambro.”
“Ho, verŝajne li malstreĉiĝis,” diris Doroteo. “Mi forgesis streĉi liajn risortojn ĉimatene. Kiom da divenoj li jam faris?”
“Ĉiujn escepte de unu,” respondis la Reĝo. “Se vi deziras, eniru kaj streĉu lin, kaj poste vi povos resti tie kaj mem diveni.”
“Bone,” diris Doroteo.
“Sed mia vico sekvas nun,” deklaris la Birdotimigilo.
“Sed ĉu vi volas malaperi kaj lasi min tute sola?” demandis la knabino. “Krome, se mi eniros nun mi povos streĉi Tiktokon por ke li faru sian lastan divenon.”
“Nu, bone,” diris la Birdotimigilo, ĝemante.
“Enkuru, malgranda Doroteo, kaj bonan sorton al vi!”
Do Doroteo, strebante esti kuraĝa malgraŭ siaj timoj, trairis la pordon en la belegajn ĉambrojn de la palaco. La kvieteco de la loko imponis ŝin, unue, kaj la infano entiris mallongajn spirojn, kaj premis sian manon al sia koro, kaj ĉirkaŭrigardis mirante.
Jes, belega loko; sed ŝorĉo kaŝiĝis en ĉiu anguleto, kaj ŝi ankoraŭ ne kutimiĝis al la sorĉado en tiuj felandoj, tiom diferencaj de la trankvilaj kaj sencoplenaj ordinaraj lokoj en ŝia hejma lando.
Malrapide ŝi trairis plurajn ĉambrojn ĝis ŝi trovis Tiktokon, starantan senmove. Ŝi vere sentis, tiam, ke ŝi fine trovis amikon en ĉi tiu mistera palaco, do ŝi rapidis streĉi la agadon kaj paroladon kaj pensadon de la maŝinulo.
“Dan-ko-n, Do-ro-te-o,” estis liaj unuaj vortoj. “Mi nun fa-ros u-nu pli-a-n di-ve-no-n.”
“Ho, atente zorgu, Tiktoko; ĉu vi promesas?” kriis la knabino.
“Jes. Sed la Re-ĝo de la Kno-moj su-per-po-ten-cas nin, kaj li fa-ris kap-ti-lon por ni. Mi kre-das ke ni ĉi-u-j per-di-ĝis,” li respondis.
“Kaj ankaŭ mi kredas tiel,” diris Doroteo, malfeliĉe.
“Smith & Tin-ker ne do-nis al mi di-ven-me-kanis- mo-n,” pludiris Tiktoko, “a-li-e mi po-vus de-fi-i la Re-ĝo-n de la Kno-moj. Sed mi-aj pen-soj es-tas kla-raj kaj sim-plaj, kaj ne mul-te u-ti-las por ĉi ti-u o-ka-zo.”
“Agu laŭpove,” diris Doroteo, kuraĝige, “kaj se vi malsukcesos, mi atentos rigardi kaj vidi kian formon vi alprenos.”
Do Tiktoto tuŝis flavan vitran vazon sur kies flanko lekantetoj estis pentritaj, kaj samtempe li diris la vorton “Ev”.
Fulmorapide la maŝinulo malaperis, kaj kvankam la knabino rigardis tuj ĉiudirekten, ŝi ne povis scii kiu el la multaj ornamaĵoj en la ĉambro antaŭ nur momento estis ŝia fidela amiko kaj servanto.
Do ŝi nur povis akcepti la senesperan taskon donitan al ŝi, kaj diveni kaj lasi okazi la rezulton.
“Verŝajne ne multe dolorigas,” ŝi pensis, “ĉar ĝis nun mi ne aŭdis iun el ili elkrii – eĉ ne la kompatindajn oficirojn. Ve! Ĉu Onklo Henriko aŭ Onklino Em iam scios ke mi fariĝis orn’maĵo en la palaco de la Reĝo de la Knomoj, kaj ke mi devos stari eterne por ĉiam en unu loko kaj aspekti bela – es’epte de kiam oni movos min por forviŝi la polvon? Mi ne imagis ke tia mi finiĝos; sed mi supozas ke ne eblas eviti la sorton.”
Denove ŝi trapaŝis la ĉambrojn, kaj ekzamenis tre zorge ĉiujn objektojn en ili; sed estis multaj, ŝi konfuziĝis, kaj fine ŝi decidis, same kiel Ozma, ke diveno ja povas esti nur hazarda, kaj ke estas tre malverŝajne ke ŝi ĝuste divenos.
Timoplene ŝi tuŝis alabastran bovlon kaj diris:
“Ev”.
“Nu, tio fuŝis,” ŝi pensis. “Sed kiel mi sciu ke unu objekto estas sorĉita kaj alia ne?”
Post tio ŝi tuŝis la formon de purpura katido kiu staris sur angulo de kamenobreto, kaj dum ŝi prononcis la vorton “Ev” la katido malaperis kaj bela, blondhara knabo ekstaris apud ŝi. Samtempe sonorilo sonis ie for, kaj dum Doroteo ekretiris sin, parte pro surprizo kaj parte pro ĝojo, la juninfano kriis:
“Kie mi estas? Kaj kiu estas vi? Kaj kio okazis al mi?”
“Mirige!” diris Doroteo. “Mi vere sukcesis.”
“Sukcesis pri kio?” demandis la knabo.
“Sukcesis ne fariĝi ornamaĵo,” respondis la knabino, ridante, “kaj savis vin por ke vi ne eterne estu purpura katido.”
“Purpura katido!” li ripetis. “Sed tio ja ne ekzistas.”
“Mi scias,” ŝi respondis. “Sed ĝi ekzistis antaŭ minuto. Ĉu vi ne memoras stari sur angulo de la kamenobreto?”
“Certe ne. Mi estas Princo de Ev, kaj mia nomo estas Evring,” la infaneto anoncis, fiere. “Sed mia patro, la Reĝo, vendis mian patrinon kaj ĉiujn ŝiajn infanojn al la kruela reganto de la Knomoj, kaj post tio mi nenion memoras.”
“Nu, Evring, purpura katido ja ne pov’s memori,” diris Doroteo. “Sed nun vi denove estas vi, kaj mi provos savi kelkajn el viaj gefratoj, kaj eble ankaŭ vian patrinon. Do venu kun mi.”
Ŝi prenis manon de la infano kaj fervore rapidis tien kaj tien, penante decidi kiun objekton nun elekti. La tria diveno fiaskis, ankaŭ la kvara kaj la kvina.
Malgranda Evring ne povis kompreni kion ŝi faras, sed li trotadis apud ŝi tre volonte, ĉar li ekamis la nove trovitan kompaninon.
La pliaj provoj de Doroteo malsukcesis; sed post sia unua bedaŭro, la knabineto pleniĝis per ĝojo kaj dankemo ĉar ŝi ja efektive sukcesis savi unu membron de la reĝa familio de Ev, kaj povos redoni la Princeton al lia malfeliĉa lando. Nun ŝi povos sendanĝere reiri al la timiga Reĝo de la Knomoj, kunportante sian premion, kiu estis la blondhara knabo.
Do ŝi repaŝis ĝis trovi la enirejon de la palaco, kaj kiam ŝi proksimiĝis, la masivaj rokaj pordoj malfermiĝis de si mem, tiel ke kaj Doroteo kaj Evring povis trairi kaj ili eniris la tronoĉambron.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.