La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
OZMA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Marŝinte iom direkte al la arbaro, for de la bordo de la akvo, Doroteo venis al glata sabla loko sur kiu ŝajnis esti kuriozaj literoj markitaj sur la surfaco, kvazaŭ skribitaj sur la sablo per maldika branĉo.
“Kion ĝi diras?” ŝi demandis al la flava kokino, kiu trotadis apud ŝi iom digne.
“Kiel mi scius?” respondis la kokino.
“Mi ne scipovas legi.”
“Ho? Ĉu?”
“Kompreneble ne; mi neniam studis en lernejo.”
“Nu, mi ja,” agnoskis Doroteo; “sed la literoj estas grandaj kaj apartaj, kaj estas malfacile rekoni la vortojn.”
Sed ŝi zorge rigardis ĉiun literon, kaj fine ŝi trovis ke ĉi tiuj vortoj estis skribitaj en la sablo:
“EVITU LA RADULOJN!”
“Estas iom strange,” deklaris la kokino, kiam Doroteo laŭtlegis la vortojn. “Kiuj estas la Raduloj, laŭ via supozo?”
“Uloj kiuj radas, verŝajne. Eble ili havas ĉaretojn, aŭ bebĉaretojn aŭ ŝarĝoĉaretojn,” diris Doroteo.
“Eble ili estas aŭtomobiloj,” proponis la flava kokino. “Ne necesas eviti bebĉaretojn kaj ŝarĝoĉaretojn; sed aŭtomobiloj estas danĝeraj. Pluraj amikoj miaj estas mortigitaj de ili.”
“Ne povas esti aŭto’biloj,” respondis la knabino, “ĉar ni estas en nova, sovaĝa lando kie eĉ ne estas tramoj aŭ tel’fonoj. La homoj ĉi tie ankoraŭ ne estas trovitaj, mi kredas; se efektive ekzistas homoj ĉi tie. Do mi kredas ke ne povas esti aŭto’biloj ĉi tie, Vilĉinjo.”
“Eble ne,” agnoskis la flava kokino. “Kien vi iras nun?”
“Al la arboj, por serĉi fruktojn aŭ nuksojn,” respondis Doroteo.
Ŝi marŝis trans la sablon, randiris la piedon de unu el la rokaj montetoj proksimaj, kaj baldaŭ atingis la randon de la arbaro.
Unue ŝi seniluziiĝis, ĉar la proksimaj arboj estis nur poploj aŭ eŭkaliptoj, kaj tute ne havis fruktojn aŭ nuksojn. Sed baldaŭ, kiam ŝi estis preskaŭ senespera, la knabineto trovis du arbojn kiuj verŝajne donos al ŝi multajn manĝaĵojn.
Unu arbo estis plena de kvadrataj kartonaj skatoloj, kiuj kreskis en grupoj sur ĉiuj branĉoj, kaj sur la plej grandaj plej maturaj skatoloj la vorto “Lunĉo” estis legebla, skribita per netaj reliefaj literoj. Ŝajne tiu arbo fruktis dum la tuta jaro, ĉar sur kelkaj branĉoj estis lunĉoskatolaj burĝonoj, kaj sur aliaj estis malgrandaj lunĉoskatoloj etaj kiuj estis ankoraŭ tute verdaj, kaj evidente ne manĝindaj ĝis ili maturiĝos.
La folioj de tiu arbo estis senescepte paperaj buŝtukoj, kaj ĝi estis tre plaĉaspekta laŭ la malsata knabineto.
Sed la arbo apud la lunĉoskatola arbo estis eĉ pli miriga, ĉar sur ĝi kreskis stanaj siteloj da ĉefmanĝo, tiom plenaj kaj pezaj ke la fortaj branĉoj kliniĝis pro la pezo. Kelkaj estis malgrandaj kaj malhele brunaj; pli grandaj havis senbrilan stankoloron; sed la vere maturaj estis siteloj el tre hela stano kiu brilis bele pro la sunradioj kiuj tuŝis ilin.
Ili multe plaĉis al Doroteo, kaj eĉ la flava kokino agnoskis sin surprizita.
La knabineto staris sur la pintoj de siaj piedoj kaj elektis unu el la plej belaj kaj grandaj lunĉoskatoloj, post tio ŝi sidiĝis sur la tero kaj fervore malfermis ĝin. En ĝi ŝi trovis bele volvitaj en blanka papero ŝinkan sandviĉon, iom da kuko, piklaĵon, tranĉaĵon de nova fromaĝo kaj pomon. Ĉio havis propran tigon, do necesis pluki ĝin de la flanko de la skatolo; sed Doroteo trovis ĉion bongustega, kaj ŝi manĝis ĉiun pecon da lunĉo en la skatolo antaŭ ol fini.
“Lunĉo ne estas ’zakte matenmanĝo,” ŝi diris al Vilĉinjo, kiu sidis apud ŝi scivoleme rigardante. “Sed kiam oni malsatas oni povas eĉ vespermanĝi en la mateno senplende.”
LA KNABINETO PRENIS LUNĈOSKATOLON
“Mi esperas ke via lunĉoskatolo estis plene matura,” komentis la flava kokino, dubeme. “Tiom da malsano kaŭzas manĝado de verdaĵoj.”
“Nu, mi certas ke ĝi estis matura,” deklaris Doroteo, “ĉio ’cepte de la piklaĵo, kaj piklaĵo nepre devas esti verda, Vilĉinjo. Sed ĉio gustis perfekte, kaj mi preferus ĝin ol kirkan piknikon. Kaj nun mi intencas pluki sitelon da ĉefmanĝo, por kiam mi denove malsatos, kaj post tio ni rekomencos ’splori la landon, kaj trovi kie ni estas.”
“Ĉu vi tute ne scias en kiu lando ni estas?” demandis Vilĉinjo.
“Tute ne. Sed atentu: mi certas ke ni estas en felando, ĉar en alia loko lunĉoskatoloj kaj ĉefmanĝaj siteloj ne kreskas sur arboj. Krome, Vilĉinjo, vi estas kokino kaj vi ne povus paroli en civilizita lando kia Kansas, kie tute ne loĝas feoj.”
“Eble ni estas en la Lando Oz,” diris la kokino, penseme.
“Ne, estas neeble,” respondis la knabineto; “ĉar mi jam estis en la Lando Oz, kaj ĝin tute ĉirkaŭas dezertaĉo kiun neniu povas transiri.”
“Do kiel vi revenis el ĝi?” demandis Vilĉinjo.
“Mi havis arĝentajn ŝuojn, kaj ili portis min tra la aero; sed mi perdis ilin,” diris Doroteo.
“Ĉu?” komentis la flava kokino, per sia tono esprimante malkredon.
“Kaj krome,” pludiris la knabino, “ne troviĝas maro apud la Lando Oz, do nepre ĉi tiu estas alia felando.”
Dum ŝi parolis ŝi rimarkis brilan, belan sitelon da ĉefmanĝo, kun fortika tenilo, kaj plukis ĝin de ĝia branĉo. Post tio, akompanate de la flava kokino, ŝi marŝis el la ombro de la arboj direkte al la marbordo.
Ili estis parte transirintaj la sablon kiam Vilĉinjo subite kriis, terurite:
“Kio estas?”
Doroteo rapide turnis sin, kaj vidis veni de pado kiu kondukis el inter la arboj la plej strangan personon kiun ŝiaj okuloj iam vidis.
Ĝi havis homan formon, sed ĝi marŝis, pli ĝuste, ruliĝis, per ĉiuj kvar membroj kaj ĝiaj kruroj estis samlongaj kiel ĝiaj brakoj, tiel ke ili aspektis la kvar kruroj de besto. Sed Doroteo tute ne vidis beston, ĉar la persono estis vestita plej glore per broditaj vestaĵoj multekoloraj, kaj ĝi portis pajlan ĉapelon gaje sur la flanko de sia kapo. Sed ĝi diferencis disde homoj ĉi tiel, anstataŭ manoj kaj piedoj kreskis ĉe la finoj de ĝiaj brakoj kaj kruroj rondaj radoj, kaj per tiuj radoj ĝi ruliĝis tre rapide trans la ebenan teron. Poste Doroteo trovis ke tiuj strangaj radoj konsistas el la sama malmola substanco el kiu konsistas niaj ungoj, kaj ŝi ankaŭ informiĝis ke uloj de tiu stranga raso naskiĝas tiaj. Sed kiam nia knabineto unue vidis la unuan individuon de raso kiu kaŭzos multajn problemojn al ŝi, ŝi supozis ke la brilkolora vestito estas sur rulŝuoj ligitaj al liaj manoj kaj ne nur al liaj piedoj.
“Kuru!” kriis la flava kokino, forflugetante tre timoplene. “Jen Radulo!”
“Radulo?” kriis Doroteo. “Kio estas tio?”
“JEN RADULO!”
“Ĉu vi ne memoras ke sur la sablo estis skribite ‘Evitu la Radulojn’? Kuru, nepre kuru!”
Do Doroteo kuris, kaj la Radulo akre kaj sovaĝe elkriis kaj komencis ĉasi ŝin plenrapide.
Transrigardante sian ŝultron dum ŝi kuris, la knabino nun vidis grandan procesion de Raduloj veni el la arbaro – dekoj kaj dekoj – ĉiuj estis vestitaj per belegaj, striktaj vestaĵoj kaj ĉiuj ruliĝis rapide direkte al ŝi sonigante siajn sovaĝajn, strangajn kriojn.
“Ili certe kaptos nin!” anhelis la knabino, kiu plu portis la pezan sitelon da manĝo kiun ŝi plukis. “Mi ne povos multe pli kuri, Vilĉinjo.”
“Grimpu ĉi tiun monteton – rapidu!” diris la kokino; kaj Doroteo trovis sin tre proksima al la aro de nefiksitaj pintaj rokoj kiujn ili preterpasis irante al la arbaro. La flava kokino jam nun flugetadis inter la rokoj, kaj Doroteo sekvis laŭeble, duone grimpante kaj duone suprenfalante la malglatan, krutan deklivon.
Ŝi ne tro rapidis, ĉar la plejantaŭa Radulo atingis la monteton nur momenton post ŝi; sed dum la knabino klopodis grimpi la rokojn la ulo ekhaltis hurlante pro kolerego kaj senesperiĝo.
Doroteo nun aŭdis la flavan kokinon ridi, laŭ sia gaka, kokineca maniero.
“Ne rapidu, kara,” kriis Vilĉinjo. “Ili ne povos sekvi nin inter ĉi tiuj rokoj, do ni estas tute sekuraj nun.”
Doroteo tuj haltis kaj sidiĝis sur larĝa rokego, ĉar ŝi plene senspiriĝis.
La aliaj Raduloj jam nun atingis la piedon de la monteto, sed estis klare ke iliaj radoj ne ruliĝos sur la malglataj, pintaj rokoj, tial ili estis nekapablaj sekvi Doroteon kaj la kokinon al kie ili fuĝis. Sed ili ĉirkaŭis la tutan monteton, tiel ke la infano kaj Vilĉinjo devis resti ĉar ili ne povos malsupreniri sen kaptiĝi.
Do la uloj skuis siajn antaŭajn radojn kontraŭ Doroteo minace, kaj ŝajne ili ankaŭ kapablis paroli kaj ne nur fari siajn terurajn kriojn, ĉar pluraj el ili kriis:
“Ni kaptos vin, ne dubu! Kaj kiam ni kaptos vin, ni diserigos vin!”
“Kial vi tiom kruelas kontraŭ min?” demandis Doroteo. “Mi estas fremda en via lando, kaj mi faris nenian malbonon al vi.”
“Nenian malbonon!” kriis unu, kiu ŝajne estis ilia estro. “Ĉu vi ne plukis niajn lunĉoskatolojn kaj manĝositelojn? Ĉu vi ne ankoraŭ tenas en la mano ŝtelitan manĝositelon?”
“Mi plukis nur po unu,” ŝi respondis. “Mi malsatis, kaj mi ne sciis ke la arboj apartenas al vi.”
“Tio ne senkulpigas vin,” respondis la estro, kiu estis vestita per plej bela kompleto. “Laŭ nia leĝo, kiu plukas manĝositelon sen nia permeso devas tuj morti.”
“Ne kredu lin,” diris Vilĉinjo. “Mi certas ke la arboj ne apartenas al tiuj ulaĉoj. Ili pretas ian ajn misaĵon fari, kaj laŭ mia opinio ili volus mortigi nin eĉ se vi ne plukus manĝositelon.”
“Mi samopinias,” akordis Doroteo. “Sed kion ni faru nun?”
“Ni restu ĉi tie,” konsilis la flava kokino. “Ni estos sekuraj kontraŭ la Raduloj ĝis ni mortos pro malsato; kaj antaŭ tiam multo povos okazi.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.