La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
OZMA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
“Nun, Tiktoko,” diris Doroteo, “unue ni devas trovi rimedon eskapi de ĉi tiuj rokoj. La Raduloj estas sube, sciu, kaj minacas mortigi nin.”
“Ne ne-ce-sas ti-mi la Ra-duloj- n,” diris Tiktoko; liaj vortoj estis malpli rapidaj ol antaŭe.
“Kial?” ŝi demandis.
“Ĉar i-li es-tas a-g-g--gr-gr-r-r-”
Li kvazaŭ gluglis kaj eksilentis, skuante siajn manojn freneze ĝis subite li ĉesis moviĝi, kun unu brako en la aero kaj la alia tenata rigide antaŭ li kun ĉiuj kupraj fingroj disetenditaj kvazaŭ ventumilo.
“Ve!” diris Doroteo, per timoplena tono. “Kio okazis?”
“Mi supozas ke la risortoj malstreĉiĝis,” diris la kokino, trankvile. “Verŝajne vi ne sufiĉe streĉis ilin.”
“Mi ne sciis kiom streĉi,” respondis la knabino; “sed mi klopodos pli sukcesi venontan fojon.”
Ŝi ĉirkaŭkuris la kuprulon por preni la ŝlosilon de la kejlo ĉe la dorso de lia kolo, sed ĝi ne troviĝis tie.
“Ĝi forestas!” kriis Doroteo, ĉagrenite.
“Kio forestas?” demandis Vilĉinjo.
“La ŝlosilo.”
“Verŝajne ĝi falis kiam li tiom malalten kliniĝis antaŭ vi,” respondis la kokino. “Ĉirkaŭserĉu, penu retrovi ĝin.”
Doroteo serĉis, kaj la kokino helpis ŝin, kaj post iom da tempo la knabino trovis la horloĝoŝlosilon, kiu ja falis en fendeton en la roko.
Tuj ŝi streĉis la voĉon de Tiktoko, zorgante turni la ŝlosilon kiel eble plej multe. Ŝi trovis tion granda tasko, vi povas imagi tion se vi mem iam penis streĉi horloĝorisorton. Sed la unuaj vortoj de la maŝinulo certigis al Doroteo ke li nun funkcios dum almenaŭ dudek kvar horoj.
“Vi mal-mul-te stre-ĉis min, u-nu-e,” li trankvile diris, “kaj mi lon-ge ra-kon-tis al vi pri Re-ĝo E-vol-do, do ne mi-ri-gas ke mi ĉe-sis funk-ci-i.”
Post tio ŝi restreĉis la agorisorton, kaj Vilĉinjo konsilis ke ŝi portu la ŝlosilon de Tiktoko en sia poŝo, por ke ĝi ne denove perdiĝu.
“Kaj nun,” diris Doroteo, kiam tio estis farita, “diru al mi kion vi intencis diri pri la Raduloj.”
“Nu, i-li ne es-tas ti-min-daj,” diris la maŝino. “I-li vo-las kre-di-gi ke i-li es-tas te-ru-raj, sed e-fek-ti-ve la Ra-du-loj es-tas su-fi-ĉe sen-dan-ĝe-raj se o-ni aŭ-dacas ba-ta-li kon-traŭ i-li-n. I-li e-ble pro-vus da-ma-ĝi kna-bi-ne-to-n ki-a vi, ĉar i-li es-tas tre pe-to-le-maj. Sed se mi ha-vus stan-go-n i-li for-ku-rus ek-vi-din-te mi-n.”
“Ĉu vi havas stangon?” demandis Doroteo.
“Ne,” diris Tiktoko.
“Kaj vi ne trovos tion inter ĉi rokoj,” deklaris la flava kokino.
“Do kion ni faru?” demandis la knabino.
“Ple-ne stre-ĉu mi-a-n pen-so-ri-sor-to-n, kaj mi klo-po-dos el-pen-si a-li-a-n pla-no-n,” diris Tiktoko.
Do Doroteo restreĉis lian pensorisorton, kaj dum li pensadis ŝi decidis manĝi. Vilĉinjo jam bekadis en la fendetoj en la rokoj, serĉante manĝaĵon, do Doroteo sidiĝis kaj malfermis sian stanan manĝositelon.
En la kovrilo ŝi trovis ujeton plenan de tre bona limonado. Ĝin kovris taso, kiu ankaŭ, deŝraŭbite, estis utila kiel trinkvazo. En la sitelo estis tri tranĉoj da meleagraĵo, du da malvarma lango, iom da omarsalato, kvar tranĉoj da pano kun butero, malgranda kremaĵa torto, oranĝo kaj naŭ grandaj fragoj, kaj kelkaj nuksoj kaj sekaj vinberoj. Tre interese, la nuksoj en tiu manĝositelo kreskis jam fenditaj, sekve Doroteo ne trovis problemon kiam ŝi volis elpreni ilian centraĵon por manĝo.
Ŝi etendis la festenon sur la rokon apud si kaj komencis manĝi. Unue ŝi proponis iom al Tiktoko, kiu rifuzis ĝin ĉar, li diris, li estas nur maŝino. Poste ŝi proponis iom al Vilĉinjo, sed la kokino murmuris ion pri “mortaĵoj” kaj diris preferi insektojn kaj formikojn.
“Ĉu la lunĉoskatolaj arboj kaj la manĝositelaj arboj apartenas al la Raduloj?” la infano demandis al Tiktoko, dum ŝi manĝadis.
“Kom-pre-neb-le ne,” li respondis. “I-li a-par-te-nas al la re-ĝa fa-mi-li-o de Ev, sed kom-pre-ne-ble ne ekzis- tas re-ĝa fa-mi-li-o ĝus-te nun ĉar Re-ĝo E-vol-do sal-tis en la ma-ro-n kaj li-aj ed-zi-no kaj dek in-fa-noj es-tas trans-for-mi-taj de la Re-ĝo de la Kno-moj. Do res-tas ne-ni-u re-gan-to de la Lan-do Ev, laŭ mi-a memo- ro. E-ble pro ti-o la Ra-du-loj pre-ten-das po-se-di la ar-boj-n, kaj plu-kas la lun-ĉoj-n kaj man-ĝoj-n por pro-pra man-ĝa-do. Sed i-li a-par-te-nas al la Re-ĝo, kaj vi tro-vos la re-ĝa-n ‘E’ stam-pi-tan sur la mal-su-pron de ĉi-u man-ĝo-si-te-lo.”
Doroteo renversis la sitelon, kaj tuj vidis la reĝan signon sur ĝi, ĝuste kiel diris Tiktoko.
“Ĉu nur la Raduloj loĝas en la Lando Ev?” demandis la knabino.
DOROTEO MALFERMIS SIAN STANAN MANĜOSITELON
“Ne; i-li lo-ĝas nur en mal-gran-da par-to de ĝi, tuj ma-lan-taŭ la ar-ba-ro,” respondis la maŝino. “Sed de ĉi-am i-li es-tas pe-to-le-maj kaj im-per-ti-nen-taj, kaj mi-a mal-no-va mas-tro, Re-ĝo E-vol-do, ku-ti-mis kun-por-ti vi-p-on, ki-am li e-li-ris mar-ŝi, por es-tri la u-loj-n. Tuj ki-am mi fa-ri-ĝis la Ra-du-loj pro-vis super- ve-tu-ri mi-n, kaj ba-ti mi-n per si-aj ka-poj; sed ili bal-daŭ tro-vis ke mi kon-stru-iĝ-is el tro so-li-da mate- ri-a-lo kaj i-li ne po-vis da-ma-ĝi mi-n.”
“Vi ŝajnas tre fortike konstruita,” diris Doroteo. “Kiu fabrikis vin?”
“La fir-mo Smith & Tin-ker, en la ur-be-to Ev-na, ki-e si-tu-as la re-ĝa pa-la-co,” respondis Tiktoko.
“Ĉu ili fabrikis multon da vi?” demandis la infano.
“Ne; mi es-tas la so-la aŭ-to-ma-ta me-ka-ni-ka homo ki-u-n i-li i-am kom-ple-ti-gis,” li respondis. “I-li es-tis ve-re ta-len-taj in-ven-tis-toj, mi-aj fa-bri-kin-toj, kaj tre ar-tis-me la-bo-ris.”
“Mi certas pri tio,” diris Doroteo. “Ĉu ili loĝas en la urbeto Evna nun?”
“Am-baŭ for-la-sis ni-n,” respondis la maŝino. “Sinjo- ro Smith es-tis ar-tis-to, ki-el an-kaŭ in-ven-tis-to, kaj li pen-tris bil-do-n de ri-ve-ro ki-u es-tis ti-om naDoroteo Malfermas la Manĝoskatolon tu-ra ke, dum li e-ten-dis si-n por pen-tri kel-kaj-n floroj- n sur la a-li-a-n bor-do-n, li fa-lis en la ak-vo-n kaj dro-nis.”
“Ho, mi bedaŭras tion!” kriis la knabineto.
“Sin-jo-ro Tin-ker,” pludiris Tiktoko, “fa-ris ti-om al-ta-n ŝtu-pa-re-to-n ke li po-vis a-po-gi ĝi-a-n fi-naĵo- n per la lu-no, dum li sta-ris sur la plej al-ta ŝtu-peto kaj plu-kis la ste-le-tojn por me-ti i-li-n en la pintoj- n de la kro-no de la re-ĝo. Sed ki-am li a-tin-gis la lun-on Sin-jo-ro Tin-ker tro-vis ĝin ti-om be-la ke li de-ci-dis lo-ĝi ti-e, do li su-pre-ni-ris la ŝtu-pa-re-to-n kaj post ti-am ni ne plu vi-dis li-n.”
“Ĉi tiu lando certe spertis tre grandan perdon per tio,” diris Doroteo, kiu nun manĝadis sian kremaĵan torton.
“Jes ve-re,” agnoskis Tiktoko. “An-kaŭ mi sper-tis tre gran-da-n per-do-n per ti-o. Ĉar se mi fuŝ-i-ĝus mi konas ne-ni-u-n ka-pa-bla-n ri-pa-ri mi-n, ĉar mi es-tas tre kom-pli-ka. Vi ne po-vas di-ve-ni ki-om ple-na de ma-ŝi-na-ĵoj mi es-tas.”
“Mi povas imagi,” diris Doroteo, fervore.
“Kaj nun,” pludiris la maŝino, “mi de-vas ĉe-si paro- li kaj ko-men-ci de-no-ve pen-si por tr-ovi ri-me-don es-ka-pi de ĉi ti-u ro-ko.” Do li turnis sin duone, por pensi sen esti ĝenata.
“La plejbona pensisto kiun mi renkontis,” diris Doroteo al la flava kokino, “estis Birdotimigilo.”
“Sensencaĵo!” kolere diris Vilĉinjo.
“Estas vero,” deklaris Doroteo. “Mi renkontis lin en la Lando Oz, kaj li marŝis kun mi al la urbo de la potenca Sorĉisto de Oz, por akiri cerbon, ĉar lia kapo estis plena de nur pajlo. Sed ŝajnis al mi ke li pensis egale bone antaŭ ol akiri cerbon kiel poste.”
“Ĉu vi supozas ke mi kredos tiajn absurdaĵojn pri la Lando Oz?” demandis Vilĉinjo, kiu ŝajnis iom mishumora – eble ĉar insektoj malmultis.
“Kiujn absurdaĵojn?” demandis la infano, kiu nun finmanĝadis siajn nuksojn kaj sekajn vinberojn.
“Viajn neeblajn rakontojn pri bestoj kiuj povas paroli, kaj viva stana lignohakisto kaj pensanta birdotimigilo.”
“Ili ĉiuj estas tie,” diris Doroteo, “ĉar mi vidis ilin.”
“Mi ne kredas tion!” kriis la kokino, alteskuante sian kapon.
“Nur ĉar vi ’stas stulta,” respondis la knabino, iom ofendita pro la parolo de ŝia amikino Vilĉinjo.
“En la Lan-do Oz,” komentis Tiktoko, turninte sin al ili, “ĉi-o eb-las. Ĝi es-tas mi-ri-ga fe-lan-do.”
S-RO TINKER VIZITAS LA LUNON
“Jen, Vilĉinjo! Mi ja diris tion!” kriis Doroteo. Kaj ŝi turnis sin al la maŝino kaj demandis tre fervortone: “Ĉu vi konas la Landon Oz, Tiktoko?”
“Ne; sed mi aŭ-dis pri ĝi,” diris la kuprulo. “Ĉar ĝin a-par-ti-gas de ĉi ti-u Lan-do Ev nur lar-ĝa de-zerto.”
Doroteo kunfrapis siajn manojn ĝojoplene.
“Min plezurigas tio!” ŝi krietis. “Feliĉigas min esti tiom proksima al miaj malnovaj amikoj. La Birdotimigilo pri kiu mi parolis, Vilĉinjo, estas la Reĝo de la Lando Oz.”
“Par-do-nu mi-n. Li ne es-tas la re-ĝo nun,” diris Tiktoko.
“Li estis Reĝo kiam mi foriris,” deklaris Doroteo.
“Mi sci-as,” diris Tiktoko, “sed o-ka-zis re-vo-lu-cio en la Lan-do Oz, kaj la Bir-do-ti-mi-gi-lo-n de-troni-gis sol-da-ti-no no-mi-ta Ge-ne-ra-lo Zin-gi-bra. Kaj pos-te Zin-gi-bra-n de-tro-ni-gis kna-bi-ne-to nomi-ta Oz-ma, ki-u es-tis la ve-ra he-re-dan-ti-no de la tro-no kaj nun re-gas la lan-do-n kaj es-tas ti-to-li-ta Oz-ma de Oz.”
“Mi tute ne sciis tion,” diris Doroteo, penseme. “Sed mi supozas ke multo okazis post mia foriro el la Lando Oz. Mi scivolas pri kio okazis al la Birdotimigilo, kaj al la Stana Lignohakisto, kaj al la Malkuraĝa Leono. Kaj mi scivolas pri tiu knabino Ozma, ĉar mi ĝis nun ne aŭdis pri ŝi.”
Sed Tiktoko ne respondis al tio. Li jam denove turnis sin por rekomenci pensadi.
Doroteo repakis la restantan manĝaĵon en la sitelon, por ne malŝpari utilaĵojn, kaj la flava kokino forgesis sian dignon sufiĉe por piki la disfalintajn panerojn, kiujn ŝi manĝis iom avide, kvankam ŝi ĵuse ŝajnigis malestimi la manĝaĵojn preferatajn de Doroteo.
Jam Tiktoko proksimiĝis rigide klinante sin antaŭ ili.
“Bon-vo-lu sek-vi mi-n,” li diris, “kaj mi kon-du-kos vi-n al la ur-be-to Ev-na, ki-e vi es-tos pli kom-for-taj, kaj an-kaŭ mi pro-tek-tos vi-n kon-traŭ la Ra-du-loj.”
“Bone,” tuje respondis Doroteo. “Mi pretas!”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.