La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


OZMA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 20. La Smeralda Urbo

image-105

Doroteo decidis akcepti la inviton de Ozma reiri kun ŝi al la lando Oz. Ne estus malpli facile denove iri hejmen el Oz ol el Ev, kaj la knabineto fervore volis revidi la landon kie ŝi spertis tiom da aventuroj. Verŝajne Onklo Henriko jam atingis Aŭstralion en sia ŝipo, kaj sendube li decidis ke Doroteo estas plene perdita; do li ne povus malkvieti pli se ŝi forestos de li iom pli longe. Do ŝi iros al Oz.

Ili adiaŭis la popolon de Ev, kaj la Reĝo promesis al Ozma ke li estos ĉiam dankema al ŝi kaj helpos la Landon Oz kiel ajn eble.

Kaj kiam ili proksimiĝis al la rando de la danĝera dezerto, Ozma sursablenĵetis la magian tapiŝon, kiu tuj etendiĝis sufiĉe por ke ĉiuj senĝene promenu sur ĝi.

Tiktoko, pretendante esti fidela sekvanto de Doroteo ĉar li apartenas al ŝi, ricevis permeson esti parto de la grupo, kaj antaŭ ol komenci la knabino streĉis liajn risortojn kiel eble plej multe, kaj la kuprulo komencis paŝi tiel vigle kiel ĉiu alia.

Ozma invitis ankaŭ Vilĉinjon viziti la Landon Oz, kaj la flava kokino sufiĉe volonte iris kie ajn novaj vidaĵoj kaj scenoj atendas ŝin.

Ili komencis la marŝon trans la dezerton frue en la mateno, kaj ĉar ili haltis nur sufiĉe longe por ke Vilĉinjo demetu sian ĉiutagan ovon, antaŭ la sunsubiro ili ekvidis la belajn deklivaĵojn kaj arbokovritajn montetojn de la bela Lando Oz. Ili eniris tra la teritorio de la Manĝtuloj, kaj la Reĝo de la Manĝtuloj renkontis ilin ĉe la bordo kaj bonvenigis tre respektoplene Ozman; al li multe plaĉis ŝia sekura reveno. Ĉar Ozma de Oz regis la Reĝon de la Manĝtuloj, la Reĝon de la Palpbrumoj, la Reĝon de la Kveluloj kaj la Reĝon de la Gilikuloj, same kiel tiuj Reĝoj regis sian propran popolon; kaj tiu plejsupera regantino de la Lando Oz loĝis en granda urbo propra, nomita la Smeralda Urbo, kiu estis en la preciza mezo de la kvar regnoj de la Lando Oz.

La Reĝo de la Manĝtuloj gastigis ilin en sia palaco tiunokte, kaj matene ili komencis iri al la Smeralda Urbo, marŝante sur vojo el flavaj brikoj kiu kondukis rekte al la juvelitaj pordoj. Ĉie la homoj elvenis por saluti sian amatan Ozman, kaj por ĝoje bonvenigi la Birdotimigilon, la Stanan Lignohakiston, kaj la Malkuraĝan Leonon, kiuj estis multe amataj de la popolo. Doroteo ankaŭ memoris kelkajn el la homoj, kiuj fariĝis ŝiaj amikoj kiam ŝi unue vizitis Ozon, kaj al ili multe plaĉis revidi la malgrandan knabinon el Kansas, kaj ili ŝutis sur ŝin komplimentojn kaj bonvolon.

En unu loko, kie ili haltis por refreŝigi sin, Ozma akceptis bovleton da lakto de la manoj de bela melkistino. Kiam ŝi rigardis la knabinon pli zorge, ŝi krietis:

“Ho, vi estas Zingibra – ĉu ne?”

“Jes, via Moŝtino,” estis la respondo, dum Zingibra profunde klinis sin. Kaj Doroteo rigardis mire tiun viglaspektan personon, kiu iam kunigis armeon de virinoj kaj pelis la Birdotimigilon de la trono de la Smeralda Urbo, kaj eĉ batalis kontraŭ la potencan armeon de Glinda la Sorĉistino.

“Mi edzigis viron kiu posedas naŭ bovinojn,” diris Zingibra al Ozma, “kaj nun mi estas feliĉa kaj kontenta kaj volonte havas trankvilan vivon kaj atentas nur miajn proprajn aferojn.”

image-106

“Kie estas via edzo?” demandis Ozma.

“Li estas en la domo, flegante kontuzitan okulon,” respondis Zingibra trankvile. “La stultulo insistis melki la ruĝan bovinon kiam mi volis ke li melku la blankan; sed li obeos venontfoje, mi plene certas.”

Post tio la grupo rekomencis sian marŝadon, kaj transirinte larĝan riveron per pramo kaj pasinte multajn belajn kampardomojn kupolformajn kaj verdkoloritajn, ili povis vidi grandan konstruaĵon kovritan de flagoj kaj staminaĵoj.

“Mi ne memoras tiun konstruaĵon,” diris Doroteo.

“Kio ĝi estas?”

“Ĝi estas la Kolegio de Arto kaj Atleta Perfektiĝo,” respondis Ozma. “Mi starigis ĝin antaŭ nelonge, kaj ĝia prezidanto estas la Ŝancel-Insekto. Ĝi okupas lin, kaj la junuloj studantaj en la kolegio ne suferas pli ol sen ĝi. Komprenu ke en ĉi tiu lando estas multaj junuloj kiuj ne amas labori, kaj la kolegio estas bonega loko por ili.”

Kaj nun ili proksimiĝis al la Smeralda Urbo, kaj la popolo elvenis por saluti sian belan regantinon.

Venis pluraj bandoj kaj multaj oficiroj kaj oficistoj de la regno, kaj grego da civitanoj ferie vestitaj.

Tiel la bela Ozma eskortiĝis de belega procesio al sia reĝa urbo, kaj tiom granda estis la huraado ke ŝi devis konstante klini sin dekstren kaj maldekstren por agnoski la salutojn de la regatoj.

image-107
“MI PROMOCIAS VIN POR KE VI ESTU ĈEFGENERALO”

Tiuvespere okazis granda festo en la reĝa palaco, kaj partoprenis en ĝi la plej gravaj uloj en Oz, kaj Joĉjo Kukurbokapo, kiu estis iom tromatura sed ankoraŭ aktiva, prelegis gratulante Ozman de Oz pro la sukceso de ŝia kompleza ekspedicio por savi la reĝan familion de najbara regno.

Post tio belegaj oraj medaloj, en kiuj estis valoregaj gemoj muntitaj, doniĝis al ĉiuj el la dudek ses oficiroj; kaj la Stana Lignohakisto ricevis novan hakilon en kiu estis diamantoj; kaj la Birdotimigilo ricevis arĝentan ujon plenan de ŝminko. Doroteo ricevis belan diademon kaj nomiĝis Princino de Oz, kaj Tiktoko ricevis du braceletojn sur kiuj estis muntitaj ok vicoj de tre klaraj kaj brilantaj smeraldoj.

Poste ili sidiĝis por riĉe festeni, kaj Ozma sidigis Doroteon dekstre de si kaj Vilĉinjon maldekstre, kie la kokino sidis sur ora tenilo kaj manĝis de juvelita plado. Apude estis la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko, antaŭ ili estis korboj plenaj de belaj floroj, ĉar ili ne bezonis manĝaĵojn. La dudek ses oficiroj estis ĉe la alia fino de la tablo, kaj la Leono kaj Tigro ankaŭ havis seĝojn kaj oni surportis iliajn manĝaĵojn sur oraj pladoj kiuj surtenis po plurajn litrojn.

La plej riĉaj kaj gravaj civitanoj de la Smeralda Urbo fiere servis la famajn aventuristojn, kaj ilin helpis vigla junulino nomita Ĵelea Konfitaĵ, kies rozkolorajn vangojn pinĉis la Birdotimigilo kaj kiun li ŝajne bone konis.

Dum la festeno Ozma ekpensemis, kaj subite ŝi demandis:

“Kie estas la soldato?”

“Nu, li balaas la dormejojn,” respondis unu el la generaloj, kiu okupis sin per manĝado de meleagraĵo.

“Sed mi ordonis doni al li pladon da pano kaj melaso kiun li povos manĝi fininte sian laboron.”

“Alvokigu lin,” diris la knabina regantino.

Dum ili atendis la plenumiĝon de ĉi tiu ordono, ŝi demandis:

“Ĉu ni havas aliajn soldatojn en la armeoj?”

“Ho hes,” respondis la Stana Lignohakisto, “mi kredas ke ekzistas tri, ensume.”

La soldato nun eniris, salutante siajn oficirojn kaj la reĝinan Ozman tre respektoplene.

“Kiel vi nomiĝas, amiketo?” demandis la knabino.

“Ombi Ambi,” respondis la soldato.

“Do, Ombi Ambi,” diris ŝi, “mi promocias vin por ke vi estu Ĉefgeneralo de ĉiuj armeoj en mia regno, kaj precipe por esti Komandanto de mia Korpogardistaro en la reĝa palaco.”

“Multekostas havi tiom da oficoj,” diris la soldato, hezitante. “Mi ne havas monon por aĉeti uniformojn.”

“Oni provizos vin el la reĝa kaso,” diris Ozma.

Oni donis al la soldato seĝon ĉe la tablo, kie la aliaj oficiroj bonvenigis lin elkore, kaj la festenado kaj gajeco rekomenciĝis.

Subite Ĵelea Konfitaĵ elkriis:

“Nenio restas por manĝi! La Malsata Tigro manĝis ĉion!”

“Sed io eĉ pli malbona okazis,” deklaris la Tigro, lamente. “Iel aŭ tiel, mia apetito plene malaperis!”

image-108


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.