La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


OZMA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 1. La Knabino en la Kokinkaĝo

image-012

La vento forte blovis kaj skuis la akvon de la oceano, sendante ondetojn trans la surfacon. Ĝi puŝis la randojn de la ondetoj ĝis ili fariĝis ondoj, kaj ĉirkaŭŝovis la ondojn ĝis ili fariĝis ondegoj. La ondegoj ruliĝis terure alten: eĉ pli alten ol la suproj de domoj.

Efektive, kelkaj el ili atingis la altecon de grandaj arboj, kaj aspektis montoj; kaj la abismoj inter la gigantaj ondegoj estis kvazaŭ profundaj valoj.

Tiu sovaĝa ondado kaj plaŭdado de la akvo de la granda oceano, kiun la petolema vento kaŭzis tute sen celo, rezultigis teruran ŝtormon, kaj ŝtormo sur la oceano emas multe petoli kaj multe damaĝi.

Kiam la vento ekblovis, ŝipo veladis sur la akvo, malproksime de la tero. Kiam la ondoj komencis salti kaj tremegi kaj konstante pligrandiĝi la ŝipo puŝiĝis supren kaj malsupren kaj kliniĝis unuflanken poste aliflanken kaj tiom forte skuiĝis ke eĉ la velistoj devis firme teni la ŝnurojn kaj barilojn por ne esti forblovataj de la vento aŭ ĵetataj kapantaŭen en la maron.

Kaj la nuboj estis tiom densaj en la ĉielo ke la sunlumo ne povis trapenetri ilin; do la tago nigriĝis kvazaŭ nokto, kio pliintensigis la teruron de la ŝtormo.

La Kapitano de la ŝipo ne timis, ĉar li jam antaŭe renkontis ŝtormojn kaj sekure travelis ilin; sed li sciis ke la pasaĝeroj endanĝeriĝos se ili klopodos resti sur la ferdeko, do li metis ilin ĉiujn en la salonon kaj ordonis ke ili restu tie ĝis la ŝtormo estos finiĝinta, kaj ke ili estu bravaj kaj ne timu, ĉar ili tute bone statos.

Nu, inter la pasaĝeroj estis juna knabino el Kansas. Ŝi nomiĝis Doroteo Gale, kaj ŝi veturis al Aŭstralio kun sia onklo Henriko, por viziti kelkajn parencojn kiujn ili ĝis tiam neniam renkontis.

Onklo Henriko, sciu, ne fartis bone, ĉar li tro forte laboradis kultivante siajn kampojn en Kansas kaj lia sano rompiĝis tiel ke li fariĝis senforta kaj nervoza. Do li lasis Onklinon Emon por ke ŝi kontrolu la dungitojn kaj estru la kultivejon, dum li forveturis al Aŭstralio por viziti siajn gekuzojn kaj bone ripozi.

Doroteo deziregis akompani lin, kaj Onklo Henriko opiniis ke ŝi estos bona kompanino kaj helpos ĝojigi lin; do li decidis kunpreni ŝin. La knabineto jam estis sperta pri veturado, ĉar iam ŝi estis portita de ciklono ĝis la tre fora kaj miriga Lando Oz, kaj ŝin trafis multaj aventuroj en tiu stranga lando antaŭ ol ŝi sukcesis reiri al Kansas. Do ne grave kio okazis, ŝi ne multe timis, kaj kiam la vento komencis hurli kaj fajfadi, kaj la ondoj komencis skui kaj ĵeti, nian knabineton tute ne ĝenis la tumulto.

“Kompreneble ni devos resti en la salono,” ŝi diris al Onklo Henriko kaj la aliaj pasaĝeroj, “kaj esti kiel eble plej trankvilaj ĝis la ŝtormo finiĝos. Ĉar la Kapitano diras ke se ni iros sur la ferdekon la vento eble blovos nin en la oceanon.”

Nepre kredu ke neniu volis riski tian akcidenton; do la pasaĝeroj ĉiuj restis kunpremitaj en la senluma salono, aŭskultante la kriadon de la ŝtormo kaj la knaradon de la mastoj kaj ligiloj kaj strebante ne stumbli unu kontraŭ la alian kiam la ŝipo ekkliniĝis flanken.

Doroteo ĵus preskaŭ endormiĝis kiam ŝi ekvekiĝis kaj trovis ke mankas Onklo Henriko. Ŝi ne povis enmensigi kien li eble iris, kaj ĉar li ne estis tre forta ŝi komencis alarmiĝi pro li, kaj timi ke eble li senpripense iris sur la ferdekon. Se tiel, do li grave endanĝeriĝos se li ne tuj revenos.

Efektive Onklo Henriko iris al sia kajuteto por ripozi, sed Doroteo ne sciis tion. Ŝi memoris nur ke Onklino Em avertis ŝin bone prizorgi sian onklon, do tuj ŝi decidis iri sur la ferdekon kaj trovi lin, eĉ kvankam la tempesto nun fariĝis eĉ pli forta, kaj la ŝipo plonĝadis tre timige. Jes vere, la knabineto trovis sin apenaŭ kapabla supreniri la ŝtupojn al la ferdeko, kaj tuj kiam ŝi atingis ĝin la vento tiom feroce frapis ŝin ke ĝi preskaŭ forŝiris la jupon de ŝia robo. Tamen defii la ŝtormon iom plezurige ekscitis Doroteon, kaj dum ŝi firme tenis la barilon ŝi ĉirkaŭrigardis tra la mallumo kaj kredis vidi neklaran formon de viro kroĉiĝinta al masto ne tre for. Eble ŝia onklo, do ŝi vokis kiel eble plej laŭte:

image-013
“ONKLO HENRIKO! ONKLO HENRIKO!” VOKIS DOROTEO

“Onklo Henriko! Onklo Henriko!”

Sed la vento kriaĉis kaj hurlis tiom freneze ke ŝi apenaŭ aŭdis sian propran voĉon, kaj certe la viro ne aŭdis ŝin, ĉar li ne moviĝis.

Doroteo decidis ke ŝi nepre devas iri al li; do ŝi kuris antaŭen, dum paŭzeto en la ŝtormo, al la loko de granda kvadrata kokinkaĝo kiu estis ligita al la ferdeko per ŝnuregoj. Ŝi sukcesis bonstate atingi tiun lokon, sed tuj post kiam ŝi firme kaptis la latojn de la granda kesto en kiu estis la kokinoj, la vento, kvazaŭ kolerega ĉar la knabineto aŭdacis rezisti ĝian forton, subite duobligis sian furiozon. Hurlante kvazaŭ kolera giganto ĝi forŝiris la ŝnurojn kiuj ligis la kaĝon kaj levis ĝin alten en la aeron, dum Doroteo plu kroĉiĝis al la latoj. Ĉirkaŭen kaj foren ĝi kirliĝis, tien kaj reen, kaj post kelkaj momentoj la kokinkaĝo falis, tre for, en la maron, kie la grandaj ondoj kaptis ĝin kaj surmontigis ĝin sur ŝaŭmantan kreston kaj poste surfundigis ĝin en profundan valon, kvazaŭ ĝi estis nur amuzilo.

Doroteo nepre malsekiĝis, ne dubu pri tio, sed ŝi ne eĉ dum sekundo perdis sian firman konscion. Ŝi firme kroĉiĝis al la dikaj latoj kaj tuj kiam ŝi povis eligi la akvon el siaj okuloj ŝi rimarkis ke la vento forŝiris la kovrilon de la kaĝo, kaj ke la kompatindaj kokinoj klopodis forflugi ĉiudirekten, blovate de la vento ĝis ili aspektis plumaj balailetoj sen teniloj. La planko de la kaĝo konsistis el dikaj tabuloj, do Doroteo trovis ke ŝi kroĉiĝas al ia floso, kun lataj flankoj, kiuj senpene flosis malgraŭ ŝia pezo.

Eltusinte la akvon el sia gorĝo kaj rekapabla spiri, ŝi sukcesis grimpi trans la latojn kaj stari sur la firma ligna planko de la kaĝo, kiu facile subtenis ŝin.

“Nu, mi havas propran ŝipon!” ŝi pensis, pli amuzite ol timigite de la subita ŝanĝiĝo de ŝia situacio; kaj, dum la kaĝo grimpis al la supro de granda ondo, ŝi fervore ĉirkaŭrigardis por vidi la ŝipon el kiu ŝi bloviĝis.

Ĝi jam estis tre, tre for. Eble ankoraŭ neniu en la ŝipo trovis ke ŝi mankas, nek sciis pri ŝia stranga aventuro. Suben inter la ondojn la kaĝo portis ŝin; kiam ĝi grimpis alian kreston la ŝipo aspektis ludilo, ĝi estis tiom for. Baldaŭ ĝi ne plu videblis en la mallumo, kaj Doroteo ĝemis lamentante sian apartiĝon de Onklo Henriko kaj komencis demandi al si kio nun okazos.

Ĝuste nun ŝi flosadis sur la brusto de granda oceano; ŝin flosigis nur mizera ligna kokinkaĝo kun tabula planko kaj lataj flankoj, tra kiujn la akvo plaŭdadis kaj ĝishaŭte malsekigis ŝin! Tute mankos manĝaĵoj kiam ŝi malsatos – kio nepre okazos post nelonge – kaj mankas freŝa akvo trinkebla kaj sekaj vestoj surporteblaj.

“Nu!” ŝi eldiris, kun ioma rido. “Ja estas fuŝite nun, Doroteo Gale, tute certe! kaj mi neniel scias kiel vi eskapos!”

Kvazaŭ celante pliigi ŝiajn problemojn la nokto nun komencis proksimiĝi, kaj la grizaj nuboj super ŝia kapo fariĝis inke nigraj. Sed la vento, kvazaŭ kontenta pro sia petolado, ĉesis blovadi la oceanon kaj forrapidis al alia parto de la mondo por ion alian blovi; tiel ke la ondoj, ne plu puŝataj, komencis trankviliĝi kaj dece konduti.

image-014
DOROTEO FLOSAS EN LA KOKINKAĜO

Doroteo estis bonfortuna, laŭ mia opinio, pro tiu trankviliĝo de la vento; ĉar sen tio, kvankam tre kuraĝa ŝi verŝajne pereus. Multaj infanoj, en ŝia situacio, plorus kaj plene perdus esperon; sed ĉar Doroteon trafis tiom da aventuroj kaj malgraŭ ili ŝi sukcesis, nun ŝi tute ne inklinis timi. Ke ŝi estis malseka kaj malkomforta, estas vere; sed post tiu unusola ĝemo kiun mi menciis, ŝi reakiris iom da sia kutima gajeco kaj decidis pacience atendi sian destinon, kia ajn ĝi estos.

Post iom da tempo la nigraj nuboj forvagis kaj montris ke super ili estas blua ĉielo, kun arĝenta luno kiu brilas dolĉe en la mezo kaj malgrandaj steloj kiuj palpebrumis gaje al Doroteo kiam ŝi rigardis ilin. La kaĝo ne plu tremegis, ĝi multe pli milde flosis sur la ondoj – preskaŭ kvazaŭ lulilo – tiel ke la plankon sur kiu Doroteo staradis ne plu inundis akvo envenanta tra la latojn. Vidante tion, kaj estante tre laca pro la ekscitaj eventoj de la pasintaj kelkaj horoj, la knabineto decidis ke dormo plej bone refortigos ŝin kaj estos ankaŭ la plej facila metodo pasigi la tempon.

La planko estis iom malseka kaj ŝi mem estis malsekega, sed bonsorte ŝi estis en varma klimato kaj tute ne sentis malvarmon.

Do ŝi sidiĝis en angulo de la kaĝo, apogis sian dorson per la latoj, afable rigardis la amikemajn stelojn antaŭ ol fermi la okulojn, kaj post malpli ol momento ŝi endormiĝis.

image-015


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.